La Socia Enhavo de l’Ĵaz‑Muziko

 (ĴAZO:
moderna dancorkestro amerikdevena, karakterizata per aldono de strangaj diversspecaj instrumentoj.
         
Plena Vortaro)

En mia haŭto la nura peko . . .
Kion mi kulpas,
ke tiom nigra, tiom trista
mi estas? . .
Eĉ musoj fuĝas mian domon.
      (Luizo Armstrong: «Black and Blue»)

Por multaj homoj la muziko estas tute aparta, triaranga kulturfako, tiagrade ke, en multaj landoj, oni rajtas la titolon klerulo, eĉ se oni restas absolute fremda al tiu arto. Escepte de amasa siropkanzona konsumado, temas pri aristokrata tempopasigilo, kiel akvarelo aŭ rajdarto.

Kompense, la muzikamanto ĝenerale ŝatas la t.n. grandajn, seriozajn, klasikajn ĝenrojn, kaj malestimas ĵazon, tute ne komprenante, ke oni ĝuu ilin ambaŭ. Cetere, la publiko sisteme konfuzas ĵazon kun la varieteaj pecoj; tiel faras ankaŭ la radio‑televido kaj la diskaj katalogoj.

Eĉ en multaj SAT‑anoj persistas tiuj antaŭjugoj, esprimitaj per la kutimaj gurditaĵoj pri simia, sovaĝa, freneza, kanibala kakofonio.*) Mi eble ofendus ilin, se mi asertus, ke senkonscia rasismo inspiras tiujn dirojn; tamen . . . relegu la ĉi‑supran difinon el P.V., kiu malbonŝance aperis samtempe, ol pluraj ĉefverkoj de Luizo Armstrong kaj Duko Ellington!

Tial mi elektis soci‑muzikan temon kiu, ŝajnas al mi, intime rilatas al niaj priokupoj. Mi tute ne intencas pritrakti la historion de ĵazo, sed montri, kiel en ĝia evoluado enkorpiĝis la sufiĉe rapida metamorfozo de subpremita popolo. Kaj ĉar tiu homgrupo estas originala, ankaŭ ĉar ĝia arto profunde influis la modernan kulturon, ne nur en Usono, sed en Eŭropo, mi esperas, ke tiu skizo prezentos ioman intereson por laboristaj esperantistoj, eĉ se ili aparte ŝatas, nek entutan muzikon, nek ĵazon.

*     *     *

Spite al deterministaj teorioj pri influoj de la medio, la esploro de la t.n. klasika muziko ne alportas multon al ni pri la sociaj cirkonstancoj, kiuj ĉirkaŭs tiun aŭ alian komponiston. Kontraŭe, samkiel ĉiu folklordevena arto, ĵazo malkaŝas precizajn perspektivojn pri la ĝuoj, la doloroj, la aspiroj de la koncerna popolo.

La ĵaza prahistorio montros al ni kelkajn aspektojn de la negra vivo antaŭ la dudeka jarcento, ĉar vi eble scias, ke esperanto kaj ĵazo estas proksimurne samaĝaj, ĉi lasta iomete pli juna.

Kvar elementoj kontribuis, laŭ neegalaj proporcioj, al ĝia formiĝo:

1) la afrikaj sklavaj kantoj,
2) la kristanaj kantikoj,
3) la laborkantoj kaj blusoj,
4) la dancoj kaj marŝoj de blankuloj.

En 1619, holanda ŝipo alportas kelkajn afrikajn sklavojn al Virginio, sed dum la dekoka jarcento la «ebonligna» trafiko tiel intensiĝas, ke en 1800 jam troviĝas unu miliono da negroj en la sudo de la juna respubliko, tio estas pli ol unu kvinono de la tuta loĝantaro. Jam la estonta ŝtatestro Tomaso Jefferson deklaras, en siaj «Notoj pri Virginio», ke laŭ muzikaj naturdotoj, la negroj superas, ne nur indianojn, sed ankaŭ blankulojn. La ŝipestro deziras konservi bonfarta la homan varon, tial li ordonas, ke la grego supreniru al la ferdeko por danci helpe de tamburoj kaj kaseroloj. Jam oni rimarkas ĉe tiuj sklavoj eksterordinaran kapablon pri improvizado; ili fabrikas instrumentojn per io ajn, interalie jam aperas la banĝo, farita el duono de kukurbo.

Sur la kotonarbaj kaj sukerkanaj plantejoj ili kantas, ĉar tio faciligas la laboron, laŭopinio de la mastroj. Sed elfarado de tamburoj estas malpermesata, pro timo de ribelalvoko.

Tiu muziko veninta ĉefe el Okcidenta Afriko prezentas rimarkindajn karakterojn, kiujn ni retrovos en pli modernaj formoj. Ĝi neniam estas pure instrumenta, sed ĉiam unue voĉa kun eventuala akompano. Neniu ĉiutaga okupo aŭ soleno okazas sen kanto. Ofte dialogas la solisto kaj la ĥoro, laŭ tre variaj ritmoj, multe pli variaj, ol en la eŭropa muziko. La gamo prezentas nur kvin tonojn, per modifo de la tria kaj sepa ŝtupoj, kiujn oni nomas hodiaŭ blusaj notoj.

Malrapide progresis la kristanigo dum la dekoka jarcento, sed post 1800, la metodistoj (aŭ Veslejanoj) iniciatis, amasan varbkampanjon pere de migrantaj rajdantaj predikantoj, kiuj arigas la aŭdantaron laŭ «vektendaroj» (por veki la religian senton). Tiu metodista predikado ŝuldas sian grandan sukceson al la kolektiva kantado de kantikoj, sen distingo de raso.

La katolika rito, kiu lasas malmulte da iniciato al la ĉeestantaro, ne brile sukcesis, sed la evangeliaj sektoj, ĉu baptistaj, ĉu metodistaj, rapide konvertis la negran popolon kaj provizis ĝin per riĉa kolekto da kantoj. Cetere, ĉi tiuj, per instigo al rezignacio, al pacienco, al timo de Dio, efike plifirmigis la potencon de la mastroj. Tamen la voĉa afrika tradicio modifis tiujn skemojn, ĉu en la ritmo, ĉu en la harmonio, ĉu en la vortoj, ĉar la angla prononco estas malfacile asimilebla por negra gorĝo.

Tiuj spiritaj kantoj au reduktiĝas al simplaj kanvasoj, en kiujn la laboristo vergas propran inspiron stampitan de diversaj personaj okazaĵoj. Ili senĉese evoluas, ĉiu kantanto adaptas ilin al siaj travivaĵoj. En ilia simpleco respeguliĝas la vivkondiĉoj.

Plej ofte analfabetaj estas la eklezianoj, tial la predikanto instruas unu verson post la alia; la ĥoro ripetas, interĵetante ekkriojn. En aliaj kantikoj la predikanto demandas, la fideluloj respondas. Dume la gvidanto altigas per krioj, per alvokoj, la fervoron, kiu iom post iom evoluas al frenezeca tranco. Tio permesas al Rikardo Wright aserti, ke la pastroj tiris al religio la afrodizian eksciton de la konvulsiaj afrikaj kantoj.

Tiel naskiĝas la du plej konataj formoj de religia muziko: la negra spirita kantiko, por grupo,—kaj la gospelkanto, en kiu rolas solisto komentanta iun paĝon el Biblio.

La ĝenerala temo de la kristanaj kantikoj bone akordiĝas kun la spiritostato de tiuj ekspluatitoj. Ili priskribas la surteron, sed sen ribelemo, ĉar sopiras la Promesitan Landon: oni devas pacience suferi, la rekompenco triumfa atendas onin en alia, pli bona mondo. Se la inspiro estas malgaja, ĝi ne iras ĝis malespero. Tipa estas tiu konfeso de Mahalia Jackson, kiu, antaŭ ol fariĝi la plej mondfama gospelkantistino, travivis malfacilajn jarojn: «Dum mia junaĝo mi purigis telerojn, skrapis plankojn, faris lesivojn, por vivteni mian familion; bluson mi spertis, sed estas en ĝi senespero: mi kantis la muzikon de Dio, ĉar ĝi donis al mi esperon. Mi ĉiam bezonas la esperon kaj la feliĉon, kiujn donas al mi la muziko de Dio; por mi, ĝi estas persona triumfo super ĉiu malhelpo, solvo por ĉiu problemo, vojeto al la paco».

Aliaj tekstoj enscenigas bibliajn rakontojn, simplajn, freŝe naivajn, ekzemple pri Jozuo kaj la Baleno, pri batalo de Jeriĥo.

Sed en tempo al ni pli proksima, ili tuŝas pli tiklajn problemojn, interalie la militon: en «Wading thru blood and water», ni trovas:

Plaŭdas niaj knaboj
En sango kaj koto
Sopirante rehejmiĝon
            Ho jes
. . .

Notinda fakto estas, ke Eklezio daŭre inspiras la junan generacion. Multaj muzikistoj havas familiajn rilatojn kun ekleziuloj, kaj komencis sian karieron kiel preĝeja ĥoristo aŭ instrumentisto. Ĉar religio banis ilian infanaĝon, profana kantisto, kia Ray Charles tiom ŝuldas al gospelarto, kiom Mahalia Jackson mem. La moderna eksterreligia strebado al liberiĝo ne rompis kun la tradicio, eĉ sin nutras per ĝi.

Ne nur en la preĝejoj, sed ankaŭ dum la laboro sonis la spiritaj kantikoj. Tamen, ĉiu laborejo, aŭ urba, aŭ kampara, sekreciis siajn tipajn melopeojn kaj plendokantojn. Ni disponas malmultajn diskojn por juĝi tiujn pecojn, kompreneble ne tre allogajn por la ĝenerala publiko. Plejparto el ili, troveblaj en la Vaŝingtona Kongresa Biblioteko (folklora muzeo), fontas el punlaborejoj. La nuna mildigo de la tieaj vivkondiĉoj, ĉefe, la dispono de radio‑ kaj televid‑riceviloj, influas al velkiĝo de tiu komponado, almenaŭ inter la junuloj.

Tre varia estas la enhavo: voj‑ kaj fervojriparistoj, dokistoj, kotonrikoltistoj, ministroj, ĉiuj priskribas sian sorton. Ili ritmas sian laboron, kiel en la famkonata «Take this hammer» («Prenu tiun martelon»):

«Mi svingu mian pikpioĉon
            Frapu per mia martelo
                        Ho jes, Sinjoro
            Frapu per mia martelo
                        Ho jes, Sinjoro
. . . «

Ĉi lasta refreno kun alvoko al Dio skandas la mallongan paŭzon, dum kiu oni ekspiras antaŭ la kulmina streĉiĝo, kaj do ludas funkcian rolon. En aliaj okazoj, laŭ vorto de malliberulo: «Kiam ni kantas, ni forgesas, kaj la tempo pli rapide pasas; se ni pensus nur pri nia laboro, ni ne kapablus plenumi ĝin».

En la paroloj preskaŭ malaperis ĉia mistikemo. Oni plendas, oni esperas, sed ne ĉielan mondon celas tiu espero. La sopiro, pli realisma, sin direktas al baldaŭa estonto, al alia pli milda loko. Iuj diras: «Malbona estas tiu ĉi epoko, tia ĝi ne ĉiam estos», aŭ: «Iam tio ŝanĝiĝos, ĉar pli malbona ĝi ne povas esti».

Tio klarigas la oftan revenon de la vagonara temo, tiu vagonaro, kiu simbolas la esperplenan fuĝon.

La vortoj estas kelkfoje dusencaj: al la mastro la sklavoj ŝajnas pacemaj, sed la kanto kaŝas kriptan mesaĝon adresitan al minacata kamarado.

El tiu profana fako naskiĝos la bluso, kiti konkeros unuarangan pozicion sur la ĵaza marĝeno, kaj pri kiu ni detale reparolos.

La kvara kaj lasta fonto de l'ĵazo apartenas al blankuloj: ĝi konsistas el facila, vulgara muziko entenanta dancojn, i.a. kvadrilojn, polkojn kaj aliflanke fanfarojn aŭ militmarŝojn, kiuj je la fino de la deknaŭa jarcento naskos la faman ragtimon por piano. Sistema sinkopado de tiuj eŭropaj arioj estas komuna karaktero de tiuj pecoj, cetere tre diversaj. Ili ne perdis intereson por ni, ĉar ni trovas en tiuj senpretendaj komponaĵoj tiun kompreneblan tendencon al naiva admiro kaj imito de la blankula vivmaniero, kombinitan al nepra adaptemo de tiuj pruntaĵoj al propra stilo.

*     *     *

Post tiu retrorigardo al la kvar fontoj, kiuj montris al ni diversajn facetojn de tiu popolo, ni alpaŝu al la kampo plej originala, cetere pli vivanta, ol iam de l'ĵazo: tio estas la bluso. Ĝi aperas al ni kiel la esenca kontribuo de la negroj al la muziko. Se ni trovas ne mallmultajn blankullojn inter ĵazistoj, neniu et ili kantas la bluson. Aludante pri la psikaj kaj fiziologiaj limoj, Doma Byrd rakontas: «Mi provis dum horoj enkapigi al blankaj studentoj muzikan frazon nete ritmitan sed simplan. Post senfinaj ripetadoj ill fakte fiaskis, dum mia trijara filo kaptis tion per nura aŭdo».

La bluso estas unue ia sento, specifa de la usona negro, sekve malfacile difinebla, sed najbara al spleno, al nostalgia malĝojo, sed kun pli peza, pli korprema nuanco. Ofte la suferanto reprezentas kiel vivantan, realan diableton, kiu senlace, tagnokte, turmentas lin.

Fama bluskantisto, Leadbelly, pentras tiun animostaton tiele: «Ciuj negroj ŝatas la bluson, ĉar ill naskiĝis kun ĝi. Vi turniĝas de flanko al la alla en via lito, sen dormemo, vi demandas: «Kio okazas al mi?», Nu, bluso kaptis vin . . . Vi ellitiĝas, kun ĉirkaŭ vi viaj gepatroj, viaj amikoj, via kunulino; tamen, eĉ ne unu vorton vi deziras diri al ili. Kio estas? Bluso kaptis vin . . . Vi ĉetabliĝas, en la plado kuŝas kokido kun rizo, sed subite naǔzas vin la manĝo. Vi kuras eksteren, vi premas vian kapon en viaj manoj, vi krias: «Sinjoro, kompatu min, mi povas nek manĝi, nek dormi, kio trafas min?»

Alia lamentas:

«Mi ekmatenmanĝis:
 Kiel bluso gustis mia pano».

Kiu kantas la bluson, tiu helpvokas el funde, de abismo. Sed, dank'al paradoksa sorĉo de l'arto, la animo suprenleviĝas de morala mizero al feliĉego: la beleco elaĉetas la pekmakulon, transcendas la defalon.

Kelkfoje la plendokanto aperas sub elementa formo, nekohera, sen strebo al versfarado, eĉ al komprenebla esprimado. La melopeo tradukas nur morbidan bezonon kanti por luli sian aflikton.

Sed plejofte la bluso montriĝas pli ellaborita, konstruita laŭ preciza strukturo: la harmonika vefto malmulte varias, la ritmo ne estas rapida, kiel konvenas al malĝojo, la lasta noto de ĉiu frazo pli daŭras, malakutiĝas; la unuo konsistas el dekdu‑mezura koruso. La blusaj, modulitaj notoj, la vortoj dispecetigitaj, ofte nerekoneblaj, kreas strangan korpreman etoson, kiu sorĉas la aŭdantaron.

La blusarto proponas al ni perfektan bildon de la negra vivmaniero. Ĝi estas por ni riĉega fonto de informoj pri la proleta situacio, ĉu en urbo, ĉu sur la kamparo. Nenio malhelpas, teorie, ke la negra burĝulo praktiku ĵazon, sed la bluso restas la strikta propraĵo de la ekspluatitoj. Sekve ni povas konsideri ĝin almenaŭ tiom klasa, kiom rasa muziko.

Jam unua elemento substrekas la kunligon inter socia kadro kaj arta tekniko: ĝis la fino de la unua mondmilito la mizero devigas la bluson elfari proprajn muzikilojn (mi ne aŭdacas diri instrumentoj) per strangaj brokantaĵoj. Tiel ornamas la stratangulojn tiuj orkestroj nomitaj «spasmaj bandoj», en kiuj la bluskantisto estas akompanata de lavplanko (Washboard), kiun oni skrapas per fingringoj, de kazuo (tubo formita per papera membrano), lavpelvo (washtub), ĵugo (jug), truita terpoto, fine de buŝharmoniko, kiu pli kaj pli furoras, ĉar ĝi restas enpoŝigebla kaj malmultekosta, kvankam esprimoriĉa. La cigarskatolo liveras la idealan materialon por konstrui gitaron.

Kun gitaro en mano, kiel nura kapitalo, tiuj popolkantistoj vagadas tra la kampoj, la urboj, la malliberejoj (nevole) kaj la lastklasaj plezurejoj, ĉiuspecaj drinkejoj kaj bordeloj. Ili dronas en anonimeco, ĝenerale konataj nur per antaŭnomoj kaj kromnomoj devenantaj, ĉu de ilia naskiĝloko, ĉu de korpa apartaĵo (svarmas la blinduloj kaj kripluloj). Iliaj diskoj troviĝas nur en «rasaj serioj», tio estas en kolektoj rezervitaj al negroj. Sufiĉe ofte okazas, ke ruza rasfrato akiris surdiskigan kopirajton kontraŭ kelkaj dolaroj, se ne kelkaj boteloj da viskio; ne sen ĉagreno la eŭropa ŝatanto, ekscias, ke, dum li pagas po ses dolarojn por disko trezora, dum li pretus oferi la saman sumon por unusola koncerto de sia idolo, ĉi tiu eble kuŝas sen mono en hospitalo aŭ fariĝis anonima havenlaboristo.

La ĝenerala alfluo de la suda loĝantaro al nordaj urboj kondukis al diferencigo inter la kampara bluso, pli primitiva, kaj la urba, pli moderna, donanta lokon al aliaj problemoj, pli preme senespera.

Plejofte improvizitaj, la paroloj kontrastas kun la senkolora banaleco de la laŭmodaj refrenoj: oni trovas en ili satiran vervon, poetan senton kaj tiun specifan humuron, kiu ne forlasas la negron eĉ en lia malĝojo. La temo disvolviĝas sur malhela fono el rasapartigo, linĉado, mizero, amareco. Kompleta inventaro ampleksus la tutan panoramon de tiu popolvivo. Ni citu nur la plej tipajn.

La morto ekskortas ĉiun kiel familiara kunulino :

«Ne forgesu min, bubino,
Kiam mi kuŝos sub ses futoj da malvarma grundo.
Ĉiam pensu pri mi, bubino,
Nur diru: «Foriris bonulo».

(Notu la aludon pri la leĝa postulo de ses futoj en iuj usonaj ŝtatoj, por eviti kontakton de la malbenita raso).

Ofte rolas la mono, la malriĉeco, la lupago, ne sen amara ironio:

«Se mono la bluso estus,
milionulo mi nun estus».

La vagemo inspiras multajn pecojn, en lando kie la nestabila proporcio de la loĝantaro estas miriga. Jen oni deziras forskui mizeran pozicion en negastama Sudo por ĝui pli mildan neston aliloke, jen inverse oni sopiras pri hejmenreveno. Tial la trajno,—kie, cetere, deĵoras multaj rasfrataj servistoj——okupas gravan rangon, tiagrade ke ĝi estigis t. n. «trajnoblusojn», kie obseda basa ritmo sur piano aŭ gitaro sugestas la veturadon. Iuj trajnoj de sudaj vojoj akiris apartan famon, ekzemple la «Flava Hundo», la 2‑19a. Krome, en senrimedaj kazoj, la vagonaro proponas la lastan liberigilon:

«Mi  metos mian kapon sur foran relvojon,
Lasos la 2‑19‑an pacigi mian menson».

Kompreneble la amaj kaj amoraj rilatoj oftege revenas en tiuj kantoj. Bessie Smith, la «Imperiestrino de l'Bluso», trafe esprimis la lamenton de la forlasita amantino en amaraj, realismaj verkoj. En tiaj aferoj la bluso prezentas originalan karakteron; ĝi inventas dusencan slangon, kiu ebligas ludon per malĉastaj subkomprenaĵoj sen risko flanke de la blankuloj. Trans tiu ŝirma utilo tiu slango servas al la negro moktrompi sub la nazo la subpremanton kaj eligi sian venĝemon.

Tiel la sekreta lingvo oportunas, ne nur por erotikaj aludoj, sed ankaǔ por politikaj. Tamen, kelkfoje, la prosteto rekte ŝprucas:

«Mia opinio pri demokratio? Bonega, sed sen rasapartigo».

Ĉiu problerno, ĉiu travivaĵo persona aǔ kolektiva, naskas riĉan floraron: de inflacio al tuberkulozo, de balotoj al milito, de inundo al interrasaj kolizioj en Little Rock, de uzina vivo al . . . ktp.

Por fini per optimisma humurnoto, mi citu «Bluson pri Evolucio», en kiu Cousin Joe (Kuzo Joĉjo) asertas:

Laŭ scienco prahistoria
Kia al mi rakontita,
Jarmilojn bezonis naturo
Por fari homon el simio.
Sed al virin' nur minut' doniĝu
Por turni viron en simion».

*     *     *

La bluso aparte gravas, ne nur dank'al propra signifo, sed ĉar ĝi kondukis de rudimenta unuvoĉa kanto al instrumenta komponaĵo, fine al ellaborita ĵazo, kies evoluon ni nun sekvos.

Kompreneble, laŭmezure kiel ĵazo malproksimiĝas de folkloro por atingi stadion de konscie polurita arto, oni ne plu povas pretendi ĉion klarigi per socia fundamento; kiel en ĉiuj artoj, la individuaj kapabloj ludas kreskantan rolon. Decidiga estas la interveno de majstroj, kiaj Luizo Armstrong, Duko Ellington,  Karlo Parker.

Sed la unuaj balbutoj de ĵazo, en Nov-Orleano pitoreske ilustras la vivcirkonstancojn en tiu regiono. Al tiu granda haveno alfluis diversaj influoj, francaj, hispanaj, afrikaj kaj karaibaj, kiuj kunfandiĝis en originalaj festoj, kiel la dancoj de Kongo‑Placo, la funebraj fanfaroj akompanantaj la mortinton kun trista melodio, sed revenantaj kun sinkopa, pli vivgaja repertuaro. Inter la buboj, kiuj ignoris la lernejon por kaprioli preter la funebrantaro, plejeble bruegantaj per ĉiuspecaj muzikiloj, enviciĝas pluraj el la baldaŭaj famuloj.

La pionira jazo disvolviĝas proksime de la ladkvartalo loĝita de negroj, ĉefe en la bordela kvartalo oficiale limigita de urbkonsilanto Story, pro tio nomita Storyville. En la baloj furoras la ragtimo de pianistoj, kaj sur la placoj tondras sonoraj bataloj inter la plej famaj orkestroj, kie regas Freddie Keppard, Bunk Johnson, kaj super ĉiuj la barbiro Buddy Bolden.

Dank’al ekonomia, nome martrafika prospero, la urbo pleniĝis per ĉiuspecaj ludejoj kaj diboĉejoj: ĉiuj publikaj solenoj postulis muzikon, ankaŭ la piknikoj ĉe lago Pontchartrain, ankaŭ la ekskursoj per riverŝipoj ĝis la grandaj misisipaj urboj, Memfido aŭ Sankta Luizo. Kaj tiu ebria vivo kulminis je la antaŭfasta Mardo, kun elekto de la Karnavala Reĝo.

Tiam la nova muziko pli kaj pli precize konturiĝas. La orkestro trovas sian instrumentan konsiston, kiu ne multe ŝanĝiĝos. Ĝi praktikas liberan kolektivan improvizadon laŭ melodia skemo, sub la gvidado de korneto, pli poste de trumpeto. Cetere, instinkta flamo kaj grupa ekzercado anstataŭas teorian muziklernadon, ĉar la plejparto de la orkestranoj estas amatoroj dumtage manlaborantaj, nekapablaj legi partituron.

Sed politika skuo dissplitos la nov‑orleanan kernon kaj ĵetos la tiean muzikon sur la mondan vojon, des pli, ke aperas epokfara novajo: la disko.

Je la usona militdeklaro, en 1917, la ministro por militŝiparo dekretas la fermon de Storyville. Minacataj de senlaboreco, multaj muzikistoj foriras al nordo, kaj ĵazo invadas Ĉikagon, kiu fariĝas ĝia dua metropolo, kun Joe Oliver, Jelly Roll Morton, Luizo Armstrong.

Sed atentu: ĝia reĝlando estas la Suda Rando (South Side), loĝata nur de negroj kaj mizeruloj. Sensama kaj proleta, ĵazo vekas abomenon en la burĝa societo, ĝi izoliĝas en drinkejoj, des pli, ke la venko de la Respublikana Partio penetrigas la usonan vivon de puritana ondo. Izolismo kontraŭ Eŭropo kaj brandoprohibo karakterizas tiun periodon. Jazo fariĝas kadro por drinkado de kontrabanda brandaĉo; ĝiaj gustumantoj rekrutiĝas inter la ĉiesulinoj kaj la disĉiploj de Al Capone. Sed ĝuste la senbrida diboĉemo de facilanima epoko, ankaŭ neevitebla snobeco iom post iom puŝas la burĝulojn el tiuj brandotemploj kaj fifamaj baloj. La negra muziko kvazaŭ simbolas frenezan epokon de gangsterismo kaj mora vertiĝo, kia ĝi aperas en la romanoj de Scott Fitzgerald: cetere ĉi tiu titolas novelkolekton «Ĵazepokaj Rakontoj» (1922).

Dume, por la unua fojo, oni vidas kelkajn junajn blankulojn, kiel Bix Beiderbecke, sincere enamiĝi al ĵazo kaj strebi al ties lernado: por la unua fojo, negroj ekvidas terenon de supereco. De la taverno, al la kafejo, de la kafejo al la noktoklubo, la ĵazo daŭrigas sian supreniron, kiu kondukos ĝin post dekkvin jaroj al la plej famaj koncertejoj.

La impeto ŝajnas nun nebremsebla. Malfermiĝas la vojo al Nov‑Jorko, kaj al Eŭropo, kie Sidnejo Bechet dufoje albordiĝos kiel avangardano. La genio de Luizo Armstrong donas flugilojn al arto ĝis tiam iom vindita en nur kolektiva improvizado. Grandaj eŭropaj muzikistoj, Ravel, Darius Milhaud, Stravinskij, Ansermet, proklamas sian admiron por la usona novaĵo, eĉ ambicias injekti al ĝi novan sangon en la klasikan arton (ke ili fiaskis, tio estas alia afero).

Tiam ekŝtormas la ekonomia krizo de 1929, kiu sufokas ĉian plezuran vivon. Duono de la usona laboristaro perdas sian vivrimedon. Tiu deprimo akcelas la dekadencon de la tradicia stilo, multaj artistoj devas reiri al manlaboro. Ni trovas Sidnejon Bechet en tajlora budo, Kid Ory en kokidbredejo, dum Joe Oliver, la detronigita Reĝo, trenas sian malsaton sur la kajoj de Savaneo, kaj Meade Lux Lewis lavas aŭtomobilojn en Ĉikaga garaĝo.

En 1932‑1935, la Nova Disdono (New Deal) de Roosevelt iom post iom restarigas la ekonomion. Ĵazo renaskiĝas, sed ĉefe sub la formo de grandaj orkestroj rimarkindaj pro teknika perfekteco: gvidas ilin Grafo (»count») Basie, Duko Ellington, Jimmie Lunceford, Chick Webb, Lionel Hampton. Ili perdis tiun iom saltetan ritmon, kiu tro ofte signis la tradiciajn grupojn, kaj prezentas je ĝia kulmino tiun specifan kvaliton de l'ĵazo: la svingo, tio estas vivanta pulsado, moviĝanta ekvilibro inter streĉo kaj malstreĉo. Tiu klasika matureco tradukas evoluon de la negra popolo, kiu dum tiu jardeko amase forlasis la kamparon, trovis en la urboj pli da oportunoj por kleriĝi. Sed la instrumentisto ĉiam konservos la zorgon paroligi sian muzikilon per prilaborado de la sonkvalito por elvoki la homan voĉon, tiun idealan esprimilon de la nigra homo. Tiel ii restas fidela je siaj originoj.

Je la sama epoko, malfermiĝas esperiga breĉeto en la interrasa murego: la fama klarnetisto Benny Goodman dungas en sia kvarteto du negrojn, Lionel Hampton kaj Teddy Wilson. Temas pri timema paŝeto: kiom ofte, kiam durasa orkestro haltas en Jim Crow'a urbo, la genigruloj ankoraŭ devos tranokti en la autoĉaro au vagi serĉe al hotelo, ĉar hotelmastroj en urbocentro enlasas nur blankulojn!

Tion ofte spertis la kantistino Billie Holiday, kies doloriga destino resumas tiun el multaj rasfratinoj. El ŝi mi ŝatus citi tekston, kiu malbenas la linĉadon en drama etoso, post longa resonado al senmorta «Balado de l'Pendumitoj» de Francisko Villon:

STRANGA FRUKTO

Strangajn fruktojn portas sudaj arboj,
Sango sur la folioj, sango sur la radikoj,
Nigraj korpoj lulitaj de la suda brizo,
Strangaj fruktoj, pendantaj ĉe la poplaj branĉoj.

Al sudista societo milda vid' pastorala:
Eliĝintaj okuloj, angortordita buŝo,
Magnolia odoro, tiom dolĉa, freŝa,
Kaj subite odoro de 1'rostiĝanta karno.

Jen la frukto, kiun
     bekpikos la korvoj,
     lesivos la pluvoj,
     putrigos la suno,
    ellasos la
arbo.

Jen ĉi tie stranga kaj amara rikolto.

Eksplodas la dua mondmilito, kiu akcelas la forlason de la kampoj. Nigraj laboristoj amase dungiĝas en la armilaj uzinoj: jam 60% el la usonaj kolorhaŭtuloj loĝas en urboj. Aldoniĝis al ili unu miliono da Porto-Rikanoj ĉefe grupiĝintaj en Harlemo. Ilia influo montriĝas en la afrokubana movado, per kiu la juna trumpetisto Dizzy Gillespie provas grefti antilajn ritmojn sur la ĵazan melodion.

Aliparte la novaperinta negra burĝaro malestimas Afrikon: reage agnoskas ĝin la adeptoj de bopa skolo, ne hontantaj pri la praaj radikoj samtempe, kiel ili serĉas revolucian vojon. Ekfajras unuaranga stelo sur la ĵazfirmamento: Karlo Parker, aldosaksofonisto, teksanta vertiĝajn sonarabeskojn, kies turmentaj eĥoj longe obsedos liajn postvivantojn.

Post la milito amasiĝis nekalkuleblaj riĉaĵoj en usonaj monŝrankoj, sed negroj ekkonscias, ke nur pecetojn ili rikoltis. Intertempe ili kleriĝis, fariĝis pli postulemaj, malpli facile rezignacias,—kaj deziras kune asimiliĝi al blankuloj kaj konkuri kun ili, usonblanka civilizo restas por ili ideala. Multaj nun vizitas kolegion aŭ universitaton, kie oni instruas muzikan teorion. Oni starigas lernejojn por ĵazo, kie deĵoras profesoroj el ambaŭ rasoj.

Dum la amaso daŭre ebriiĝas per orgio de R & B (Ritmo kaj Bluso), elementa eksplodo de korpa vivoforto, ritmita ĝis tranco de miaŭntaj saksofonoj, kies komerca karikaturo trafos Eŭropon sub la marko R & R (Rock and Roll),—la esplorema avangardo de tiu generacio strebas al pli ambiciema, plene ellaborita muziko, ĝi flanklasas fajran pasion, poluras la sonon, adaptas pedantajn okcidentajn formojn, kiuj kelkfoje kondukos al formalismo. La orkestra paletro pliriĉiĝas per nuancoj ĝis nun rezervitaj al filharmonioj: bastrumpeto, aldhobojo, hobojo, fluto, violonĉelo mildigas la kuprajn stridvokojn. Oni eĉ parolos pri «ĉambroĵazo». La varma ĵazo (jazz hot) estas forpuŝita profite al freŝa jazo (cool jazz), en kiu klasikaj influoj estas percepteblaj. Tiu sinteno etendiĝas ĝis la ekstera prezentado, en tiu grupo nomita Moderna Ĵaz‑Kvarteto. La gvidanto, Johano Lewis, protestas kontraŭ nedeca, provoka senzorgemo; li postulas senpekan, eĉ ceremonian veston kaj teniĝon fronte al la publiko. Li kondamnas la ĝojan petolemon, la t.n. onklo‑Tom'ismon de tradiciaj ĵazistoj, respondecaj en la blankula opinio de koncepto pri klaŭna nigrulo, nekapabla je seriozeco («Laŭ blankulo, nigrulo devas senĉese ĉu plori, ĉu ridi», skribas Rikardo Wright en sia lasta romano: «La longa sonĝo»).

Ĝis en sia troigo la starpunkto de Lewis tradukas profundan modifon de la ĝenerala spirito. Mi persone konstatis, ke pluraj junaj intelektuloj insistas pri sia admiro al Beethoven kun videbla intenco forgesigi sian originon; kun embaraso ili evitas aludon pri ĵazo, kvazaŭ klerulo devus malestimi la prapatran muzikon kaj elmontri sian asimiliĝon al okcidenta kulturo. R. Wright deklaris, ke la negra burĝaro ŝatas nek ĵazon, nek gospelon, ĉar laŭ li, tiuj artformoj estas «primitivaj» kaj nekapablaj esprimi noblajn kaj «civilizitajn» sentojn.

Tamen oni ne povas diri, ke la blankaj influoj efikantaj tra la radio‑elsendoj kaj konservatorioj sufokis la rasan aŭ klasan konscion: se kalifornianoj praktikis ĉ. 1950 muzikon teknike senpekan, sed bedaŭrinde sensukan (parenteze, ilia modelo, Stan Kenton, neniam akceptis negron en sia orkestro), hodiaŭ la juna skolo nov‑bopa deturnas sin de tiu senelira vojo. Ĝi adoptis agreseman stilon, kiun ilustras ekzemple Sonny Rollins, Johano Coltrane, Art Blakey: naskiĝinta en la industriaj nordaj urbegoj (Ĉikago, Detrojto, Filadelfio), ĝia impeteco respegulas la ribelemon, kiu signas la tieajn sociajn rilatojn. Tiuj junuloj sufiĉe ekkonsciis pri sia homa digno por fiere porti sian negrecon.

Siaflanke la usona ŝtato agnoskis la ĵazon, kiam ĝi ekvidis eblan profiton por sia propagando ĉe la Tria Mondo. En 1956 la Ŝtatdepartemento sendis kiel muzikan ambasadoron negran orkestron sub la gvidado de Dizzy Gillespie al Egiptio, Hindio kaj Mez‑Oriento.

Dume, tra ĝiaj avataroj, ĵazo konservis sian batalantan karakteron; gi alportas sub ĉiuj eblaj formoj sian konscian kontribuon al la ĉiutaga emancipa lukto. De la «Jubileaj Kantistoj» (Jubilee Singers) organizantaj turneojn por monhelpi la negran universitaton Fisk, ĝis Grafo Basie partoprenanta koncerton por subteni Pastron Martin Luther King en la ofensivo kontraŭ rasapartigo, svarmas la ekzemploj pri rekta interveno sur la socian kampon. Kvankam usona negro sin sentas unue usona ŝtatano, tiu solidaro etendiĝas al la tuta nigrularo: post «Liberia Suito» de Duko Ellington, «Ganao» de Karlo Mingus, la moderna drumisto Makso Roach ĵus komponis verkon dediĉitan al la liberigo de afrikaj popoloj. La radikoj ne estas tranĉitaj.

*     *     *

Multajn aliajn problemojn starigas ĵazo, ekzemple pri sia disvolviĝo tra blankula mondcivilizo, pri rilatoj kun junaj kaj maljunaj generacioj. Ĝi naskis paradoksajn situaciojn: oni povus mediti pri la ironie misteraj vojoj, kiuj kondukis la Muzon de la bordeloj al inspiro de universitataj tezoj, kiuj kondukis proletan muzikon al persekutiteco en komunistaj landoj pro kapitalisma, dekadencburĝa odoraĉo (pro kio ke nun furoras inter la tiea junularo kiel simbolo pri nekonformismo). Sed mi limigis min je la amerika kadro.

*     *     *

Konklude, ni konstatu, ke la ĵazhistorio respondas,, laŭ ĉefaj trajtoj, al la evoluo de la negrusona socio. Religio, moralo, tekniko, juro, politiko reefikis al ĝi. Laŭ paroloj de nigrulo: «Ciuj homoj estas egalaj . . . sed iuj estas pli egalaj, ol aliaj». Evidentaj estas la progresoj, sed malrapidaj kaj restas multo por solvi sur tiu kampo.

Ankoraŭ nun, la plej fama filo de Nov-Orleano, L. Armstrong, absolute rifuzas eniri tiun urbon, sanktejon de rasmalamo, kaj proklamas sian intencon fini sian vivon en Ganao. Ankoraŭ nun la bluso, ĉiam vivanta, reprezentas la malbenon de la mizeruloj al la vizaĝo de la profitemuloj. Ankoraŭ nun, por malriĉa negra knabo, du ebloj sin prezentas por elmergiĝi el anonimeco, akiri mondfamon, venki la komplekson pri malsupereco fronte al la sinjora raso: fariĝi boksoĉampiono aŭ ĵazostelulo. Tial oni ne senprave povus konsideri Joe Louis kaj Luizo Armstrong kiel la du heroldojn de sia popolo.

Tamen, kiam la veteranoj rigardas returne, ili rajtas fieri: ilia lukto nevana estis. Usono ŝuldas al ili sian nuran vere originalan kontribuon al la mondkulturo; ili aŭdigis sian voĉon de ĉiuj kontinentoj. Tiu voĉo de sklava popolo, modeste folklora ĉe la komenco, atingis universalecon, ĉar ĝi vibrigis nian koron kaj tuŝis en ĉiu el ni, juna aŭ maljuna, la nebrideblan amon al libereco.

Rol.

NOTOJ:

WRIGHT (Rikardo) (1903‑1960), la plej elstara negrusona verkisto, dediĉis romanojn, novelojn, eseojn al la rasa problemo, ĉefe sed ne nur en Usono.

LOUIS (Joe), n. 1914, boksisto, pezklasa mond‑ĉampiono de 1937 ĝis 1949, tre populara inter samrasanoj.

Veslejanoj: disĉiploj de Johano VESLEJO (WESLEY) (1703‑1791), fondinto de la kristana metodista sekto.

JIM CROW: simbolo de la kontraŭnegra antaŭjuĝo, en Usono.

GLOSOJ

BLUSO (usonlingve blues): 1a Prema sento pri malĝojo propra al usona negro (iom analoga, sed pli forta, al angla spleen, al franca cafard. 2a Popolkanto inspirita de tiu animostato, poste instrumenta peco, ĝenerale 12‑mezura, konsistanta el tri frazoj laŭ skemo A.A.B., karakterizita de blusaj notoj (malaltigataj 3a kaj 7a gamŝtupoj).

BOPO (el us.onomatopeo bop aŭ be‑bop): Ĵaza skolo, aperinta ĉ. 1945. Ĝin karakterizas angulaj, kapricaj frazoj, disonancaj agordoj, kompleksa ritmo. Tiu vorto estas uzata kiel simbolo de moderna, revolucia ĵazo, vidalvide al antaŭa klasika stilo.

DRUMISTO (us. drummer): orkestrano el la ritma fako. Li donas al la orkestro ritman fundamenton per diversspecaj tamburoj kaj cimbaloj.

GOSPEL(KANT)O (us. gospel song): negra religia kanto. Laŭ strikta nuanco, evangelia kanto por solisto.

KORUSO (us. chorus): refreno, sur kies bazo improvizas solisto.

ONKLO‑TOM’ISMO: moknomo donita de la juna generacio al negroj, kies sinteno konformiĝas al la blankula malnova ŝablono: negro kune sklavema kaj klaŭne groteska (aludo pri sklavepoko, kia priskribita en fama romano de H. Beecher‑Stowe).

RAGTIMO (us. ragtime): muzikpeco por piano, miksaĵo de negra folkloro kaj de blankulaj dancoj, forte sinkopa, laŭmoda dum la unua ĵazperiodo, ĝis 1928.

SVING(EC)O (us. swing): ritma svingiĝo, vivpulsado speeifa de ĵazo, rezultanta de kombinitaj kontraŭaj ecoj: streĉo‑malstreĉo.

*) Parenteze, oni povus levi la demandon: Kial SAT‑anoj, kiuj prave fieras pri sia avangardemo sur la socipolitika, kelkfoje beletra kampo, plejparte malsimpatias al modernaj artformoj? [—> revenu al eseo]


FONTO: Rol [pseŭd. de Roland Levreaud]."La Socia Enhavo de l'Ĵazmuziko" [The Social Content of Jazz Music], Sennacieca Revuo, n-ro 90, 1962, p. 47-54.


Postnoto de R. Dumain

Rol [ankaŭ konata kiel "Roland Levro"] estas pseŭdonimo de Roland Levreaud (1919-1992), aktivulo en Sennacieca Asocio Tutmonda. Verŝajne ĉi tiu eseo estis republikigita en Prelegoj kaj Aliaj Artikoloj de Roland Levreaud (Beauville: SAT-Broŝurservo / Laŭte!, 1997). Por trovi liajn verkojn, serĉu sub nomo "Levreaud" ĉe Aŭstria Nacia Biblioteko - datumbanko TROVANTO kaj La Katalogo de UEA. Ĉi tiu eseo estas citita en eseo "Moralo kaj Progreso" de Georgo Lagrange.

Plej rimarkinda estas ĉi tiu artikolo pri la ĵazmuziko. La analizo estas mirinda. Klera sciado kaj pritrakto kaj soci-analiza perspektivo pri ĵazo tiutempe estis raraĵo—ĉu pli en Europo aŭ Usono, mi ne scias, sed tamen sufiĉe rara fenomeno. Ekzemple, la epoka verko Blues People (Bluspopolo) de LeRoi Jones (nun Amiri Baraka) aperis en 1963. Jam en 1962 aperis ĉi tiu eseo, de Eŭropano, en Esperanto. Ĝi estas sufiĉe ĝisdata (en 1962), menciante aktualajn gravajn muzikistojn, inkluzive de John Coltrane. Mirindaĵo, des pli en Esperantujo.

Referencoj:

Roland Levreaud - Vikipedio
Parolado pri memvola servuto - Vikipedio
Niaj karaj « eminentuloj » : kelkaj rimarkindaj SAT-anoj de Vinko Markov
"Ne nur vortoj, sed agoj"
Atomcentraloj
La Rakonto pri la Ekzistado de la Periodaĵo Estas Jam Mejlolonga (SAT-Amikaro n° 500, marto-aprilo 1995)
"Moralo kaj Progreso" de Georgo Lagrange


Negreto” (traduko el Black Boy) de Richard Wright

Je Unua Neĝoŝtormo Ĉisezona (Upon the First Snow-Storm of the Season: Blake & Coltrane in Esperanto)

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)

Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide

Richard Wright Study Guide


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry

Uploaded 11 Februaro 2007

Site ©1999-2007 Ralph Dumain