NEGRETO


Black Boy (Negreto) estas Rikardo Wright mem: negra knabeto, grandiĝinta en la sudo de Usono, kie la linĉado ankoraŭ estas aplikata al anoj de lia raso, kvankam pli kaj pli malofte. Malcerteco, timego antaŭ la blankulo, mizero kaj malkompreno hejme—jen lia juneco. Fine li elmigris de sudo al nordo de Usono, kie por negroj ŝancoj estas iomete pli favoraj. Li nun estas 40-jara kaj verkis krom Negreto, La Geinfanoj de Onklo Tomaso [Uncle Tom's Children], Filo de la Lando [Native Son] kaj 12 Milionoj da [Negraj] Voĉoj [12 Million Black Voices]. La kompilita fragmento, kiun ni donas ĉi tie, estas okazaĵo en la libro, mallonge antaŭ ol nia heroo iras norden.


IUN someran matenon mi subite aŭdis malantaŭ mi paŝojn; mi turnis la kapon. Apud mi staris sinjoro Olin, la ĉeflaboristo, sub kiu mi laboradis. Li ridetis, dum li rigardis kiel mi forigis la polurpulvoron de la okulvitroj.

— Kiel vi fartas, knabo? — li demandis.

— Bonege sinjoro —, mi diris, reduktiĝante per ŝajniga gajeco tuj al la speco de bonkora negroknabo en ĉeesto de blankuloj, speco kiun mi ja povis imagi al mi kvankam mi demandis min, ĉu li riproĉe rimarkos ion pri mia laboro. Silente li restis staranta apud mi. Kion li deziris? Ne estis lia kutimo tiel stare rigardi al mi. Mi volis rerigardi, sed timo retenis min fari tion.

— Diru Rikardo, ĉu vi kredas, ke mi estas via amiko? — li demandis. La demando estis tiel rafinite danĝera, ke mi ne povas tuj respondi. Mi konis sinjoron Olin malmulte. Mia rilato al li estis la tipa rilato de negroj al blankuloj en la sudo. Li ordonis, mi diris: "Jes sinjoro" kaj plenumis. Nun li neatendite demandis, ĉu mi opinias, ke li estas mia amiko, dum mi sciis, ke ĉiuj blankuloj en la sudo imagas sin esti amikoj de la negroj. Serĉante neniondiran respondon mi ridetis.

— Mi volas scii —, li ripetis obstine, — ĉu vi pensas, ke mi estas via amiko?

— Nu —, mi respondis, dum mi danĝere alproksimiĝis la profundan rasan fendon inter ni, — mi esperas tion.

— Estas tiel —, li diris solene.

Mi daŭrigis mian laboron primeditante la motivojn, kiuj lin pelis. Mi maltrankviliĝis.

— Mi devas diri ion al vi —, li diris.

— Jes, sinjoro —, diris mi.

— Ni ne deziras ke io okazu al vi —, li eksplikis. — Ni tre ŝatas vin. Vi kondutas kiel obeema knabo.

— Jes, sinjoro —, mi diris — kio okazos?

— Vi ne venu en malfacilaĵojn —, li daŭrigis.

— Ĉu mi faris ion malĝuste? — mi demandis, dum miaj pensoj esploris malkviete ĉiujn miajn agojn, ilin prijuĝante, kiel blankuloj en la sudo prijuĝas negrojn.

— Mi ne estas certa pri tio —, li diris momenton paŭzante, dum liaj vortoj signifoplene resonis en mia kapo.

Li ekbruligis cigaredon. — Ĉu vi konas Harrison? — Harrison estis negra knabo miaaĝa, kiu laboris kontraŭe al ni en la sama strato ĉe konkuranto. Ni konis unu la alian, supraĵe, sed neniam kverelis.

— Jes, sinjoro, mi diris — mi konas lin.

— Nu, estu singarda diris sinjoro Olin. — Li havas malicajn intencojn kontraŭ vi.

— Kontraŭ mi? Kial?

— Li sentas grandan malamon kontraŭ vi, diris la blankulo. — Kion vi malbonfaris al li? — Mi forgesis la okulvitrojn, kiujn mi estis puriganta. Miaj okuloj klopodis legi en la vizaĝo de sinjoro Olin, kion li intencas. Ĉu io gravas. Mi ne fidis la blankulon, nek Harrison.

— Mi faris neniam malbonon al Harrison —, mi diris.

— Tamen gardu vin kontraŭ li, tiu negro —, diris sinjoro Olin per mallaŭta konfidenca tono.

—Ĵus mi malsupreniris por alporti Koka Kolaon; ĉe la pordo Harrison embuske atendis vin, tranĉilo en la mano. Li demandis al mi, kiam vi malsupreniros kaj diris, ke vi pagos al li pro viaj fiaj insultoj. Kaj ni ne toleras interbatadojn aŭ sangoverŝojn dum la laboro.

Ankoraŭ mi malfidis la blankulon, sed eble Harrison sentis insulton en unu el miaj diroj.

— Mi iros al li paroli pri tio —, mi diris, laŭte pensante.

— Pli bone ke ne —, diris sinjoro Olin. — Vi povas lasi pli bone unu el ni blankuloj paroli kun li. — Li frapis sur mian ŝultron kaj reiris al sia maŝino . . .

*   *   *

La dekduan horon mi transpasis la straton kaj trovis Harrison sidanta sur kesto en la teretaĝo. Li estis manĝanta kaj leganta gazeteton.

Kiam mi venis en lian proksimon, lia mano ekmoviĝis al lia poŝo, dum li malvarme kaj singarde ekrigardis min.

— Diru Harrison, kio okazis? — mi demandis haltante je ioma distanco.

Longe li rigardis al mi senresponde.

— Mi faris al vi nenion malbonan —, mi diris.

— Kaj mi ne al vi —, li murmuris, ĉiam singarda. — Mi ne estas turmentanto.

— Sed sinjoro Olin diris, ke vi ĉi-matene envenis la fabrikon, por embuske atendi min kun tranĉilo.

— Ho ne —, li diris, iom pli trankvila. — Mi tute ne estis en via fabriko. — Li ne rigardis min, dum li parolis.

— Kion do intencas sinjoro Olin? — mi demandis. — Mi havas nenion kontraŭ vi. Sensencaĵo. Mi kredis, ke vi kun tranĉilo persekutas min.

— Ĉi-matene —, eksplikis Harrison, — sinjoro Olin venis ĉi tien kaj rakontis, ke vi mortigos min per tranĉilo, tuj kiam vi vidos min. Li diris, ke vi estas kolera, ĉar mi insultis vin. Sed mi nenion diris pri vi.

Ĝis nun li ne ankoraŭ rigardis min kaj ekstaris.

— Kaj mi nenion diris pri vi —, li diris.

Fine li rigardis al mi. Tio senpezigis min. Ni du negretoj ambaŭ laborantoj por dek dolaroj semajne rigardis unu al alia, pripensante la motivojn de la fora blankulo, demandante nin, ĉu ni povus kredi unu la alian.

— Vidu —, mi diris, — ne kredu kion sinjoro Olin diras.

— Tion mi ekkomprenas —, respondis Harrison, — estas fia moktrompo. Por amuzi sin li provas ĉu ni pikmortigos unu la alian.

— Kiel li povas trovi plezuron en tio? — demandis Harrison.

Mi kapskuis.

Kaj dum ni zorge restis distancaj unu de la alia, ni priparolis la aferon kaj decidis plue silenti pri tio. Sinjoro Olin ne sciu, ke ni komprenis, kiel li ekscitis nin por batali, kaj ni decidis plue malatenti lian ekscitadon . . . Sed la blankuloj ne lasas la knabojn trankvilaj. Ili donis tranĉilon al Harrison, ankaŭ al Rikardo ili donas tranĉilon en la manon. Kaj kiam ankaŭ tio ne liveras sukceson, venas sinjore Olin kun grupeto da blankuloj al Rikardo por proponi al li ĝisdecide batali en boksmaĉo "sian kverelon" kun Harrison.

Mi rakontis al ili ke, kvankam mi ne timas Harrison, mi ne emas batali kontraŭ li kaj ke mi havas nenian komprenon pri la boksarto.

Kiam mi tiun vesperon eliris la fabrikon, transe de la strato Harrison vokis min. Mi haltis, kaj li venis al mi.

— Ĉu ili demandis al vi boksi kontraŭ mi? — demandis Harrison.

— Jes —, mi respondis; — Sed mi ne emas al tio.

— Ili deziras bataligi nin kvar rondojn por kvin dolaroj, li diris; — Ho, se mi havus tiujn kvin dolarojn, mi aĉetus kostumon partopage. Kvin dolaroj signifas por mi duon-semajnan salajron.

— Mi sentas nenian inklinon —, mi diris.

— Ni ne kaŭzos doloron unu al alia —, li diris.

— Mi ne faros —, mi diris.

Denove la blankuloj de ambaŭ fabrikoj dum semajno tede ripetadis al niaj oreloj pri batalo. Fine iun vesperon survoje hejmen Harrison denove vokis min.

— Nu, ni batalu —, li petis.

— Mi ne inklinas, ne ripetu tion al mi —, mi diris pli laŭtvoĉe kaj pli decide ol mi intencis.

— Mi deziras por tiuj kvin dolaroj aĉeti kostumon partopage —, li diris.

— Sed la blankuloj rigardos kaj mokridos nin —, mi diris.

— Iru al la infero —, diris Harrison. — Tion ili ja faras malgraŭe negro!

— Vi ja ankaŭ povas uzi kvin dolarojn.

— Jes.

— Nu, tiam ni batalu pro tio!

— Mi sentus min hundo.

— Laŭ ili ni ambaŭ estas hundoj —, li diris.

— Jes —, mi pravigis —, eksentante inklinon bati lin.

— Ni trompetu la blankulojn —, diris Harrison.

— Ni ne kaŭzos doloron unu la alian. Ni faras kvazaŭe. Ĉu vi komprenas? Ni montros al ili, ke ni ne estas tiel stultaj, kiel ili opinias, ĉu?

— Mi ne scias.

— Ni nur ekzercos nin iomete. Kvar raŭndoj por kvin dolaroj, ĉu vi tremante retiriĝas pro tio?

— Ne.

— Konsentite, ni do batalu.

— Bone —, mi diris, — nur por ekzerci iom. Bone.

Harrison estis kontenta. Mi trovis ĝin sensencaĵo, sed tio nenion efikis. Mi faras ĝin kaj tiam — finite.

Mi sentis tamen nedifinitan koleron, kiu ne foriris.

Kiam la blankuloj en la fabrikoj aŭdis, ke ni batalos, ilia ĝojo estis senlima. Ili deziris lernigi al mi novajn lertaĵojn. Matene ili rakontis al mi, ke Harrison manĝas nekuiritajn cepojn por plifortiĝi. De Harrison mi aŭdis, ke ili rakontis al li, ke mi manĝas nekuiritan viandon. Ili oferis pagi mian manĝaĵon, sed mi malakceptis. Mi hontis pro tio, ke mi cedis. Mi deziris elsavi min de la batalo, sed timis ke ili koleriĝos.

La batalo okazis iun sabatan posttagmezon en la keloj de konstruaĵo en la Mainestrato. Ĉiu ĉeestanta blankulo pagis sian parton de la provetaĵo en ĉapelon sur la betonplanko. Nur blankuloj rajtis eniri, inoj kaj negroj ne rajtis. Harrison kaj mi estis nudaj ĝis la talio. Super niaj kapoj ardis elektra lampego.

Kun gantoj surmetitaj ni rigardis unu la alian.

Ĉu li plenumos sian promeson? Dubo igis min nerva. Ni enpoziciiĝis, kaj subite mi komprenis, ke mi ne sufiĉe pripensis la interkonsenton. Mi ne scipovis nur ŝajne batali. Nek Harrison, nek mi havis tiom da kompreno pri la boksarto, ke ni povus eĉ dum momento trompi infanon.

Mi hontis profunde. La blankuloj fumis kaj vokis al ni fivortojn.

— Frakasu la . . . . de tiu negro, negro!

— Frapegu!

— Piedbatu lian . . . .

— Dispecigu lin!

Mi atakis per modesta maldekstra puŝo. Harrison trafis min alte sur la kapon, kaj nepripensante mi frapis lin dekstre sur la buŝon, tiel ke li eksangis. Harrison trafis mian nazon. La batalo malfaldis sin kontraŭ nia volo. Mi hontis sentante, ke mi falis en kaptilon. Pli kaj pli forte mi batis, kaj ju pli furioze mi batalis, des pli fanatikiĝis Harrison. Niaj intencoj kaj promesoj fiaskis. Ni batalis kvar krudajn raŭndojn, puŝante, improvizante, grumblante, kraĉante, blasfemante, kriante, sangante. Honto kaj kolero pro tio, ke ni lasis trompi nin, manifestigis per niaj pugnopuŝoj, venis sango en miaj okuloj, kio blindigis nin. La malamon kontraŭ tiuj kiujn ni intencis trompi, ni metis en la puŝojn, kiujn ni donis al la alia.

La blankuloj daurigis ĉiun raŭndon minimume kvin minutojn, kaj nek unu nek alia kuraĝis paŭzi por informi sin pri la tempo, pro timo ke tiam ni ricevus nokaŭton. Kiam ni preskaŭ subfleksiĝis pro elĉerpiĝo, oni disigis nin.

Mi ne povis rigardi al Harrison. Mi malamis lin kaj min mem, Mi pinĉis miajn kvin dolarojn en mia pugno kaj tuj iris hejnien. Poste Harrison kaj mi evitis nin kaj nur malofte parolis unu kun la alia.

La blankuloj deziris aranĝi pli da boksmaĉoj por ni, tarnen ni estis sufiĉe prudentaj por rifuzi. Oni aranĝis pli da similaj bataloj inter negroj, sed kiam mi aŭdis pri tio, mi malproksimiĝis.

Mi sentis, ke mi faris ion neniam ripareblan.

RIK. WRIGHT
El Wereldspleigel tradukis K. St.

FONTO: Wright, Richard [Wright, Rikardo], trad. K. St. "Negreto" [Black Boy], Sennacieca Revuo, n-ro 93, 1965, p. 50-53. (Kun kelkaj redaktaj intervenoj—RD.) Epizodo el (excerpt from) Black Boy (verko finfine restarigita al originala formo sub titolo American Hunger [Usona Malsato]).

Noto: Wright mortis pro mistera malsano en 1960.


"La Socia Enhavo de l'Ĵazmuziko" de Roland Levreaud

Richard Wright Study Guide

Black Studies, Music, America vs Europe Study Guide

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides
My Writings
| Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Sign Registry View Registry

Uploaded 20 June 2006

Site ©1999-2007 Ralph Dumain