Pri Ne-Verkita Poemo
(kun citaĵoj el William Blake -blejk-)
de Kris Long
Laŭ ĉifono de bruna papero mi poem-enigmon ekverkis: “vermo (Blake)”—ĉu “Malsana Rozo”? “Ho rozo vi velkas! Nevidebla vermo, kiu flugas nokte dum bruas ŝtormo, eltrovis la liton de ĝojo ruĝa: kaŝe amo malluma vian vivon detruas.” “fingroj”—kiaj? post frostoŝveloj? kontuzitaj (panelo falis, kiam mi malŝraŭbis, nu, fuŝe)? froste blankaj, laĉante ŝuojn? “bebon—beton—ĉirkaŭvinditan” —Blake denove: “pro raŭpo sur folio memor-plorojn de patrino” “unu krevis (laŭlonge)”—jen mi divenas, pri kio temis: duon-kilo da krudaj karotoj, du-tri-kruraj, forke-radikaj . . . kaj “serpento glutas la voston” —ĉu? |
FONTO: Long, Kris. "Pri Ne-Verkita Poemo" (kun citaĵoj el William Blake -blejk-), La Kancerkliniko, n-ro 2, aprilo-junio 1977, p. 14.
Esperanto Study Guide
/ Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)
Blake
and the Xenoglots: Strange-Speaking Critics and Scholars of Blake
By G. E. Bentley, Jr.
Home Page | Site
Map | What's New | Coming Attractions | Book
News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study
Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical
Quotations
Blogs | Images
& Sounds | External Links
CONTACT Ralph Dumain
![]() |
![]() |
Sign Registry | View Registry |
Uploaded 6 November 2006
Site ©2006 Ralph Dumain