Herman Gorter

el la nederlanda tradukis
W. A. Verloren van Themaat


Herman Gorter (1864-1927)

Dum sia juna aĝo li apartenis al la “Tachtiger beweging” (“okdekjara movado”), kiu strebis precizecon de sentesprimo subtilecon de versmuziko, originaleco kaj sincerecon de fantazio kaj precizecon en la esprimo de la ekstera realaĵo. Praktike ia “tachtigers” (okdekkelkanoj) sin okupis ĉefe pri naturo kaj amo. Ĉiuj ĉi tendencojn plej pure enkorpigis Gorter kaj la idealojn kaj la movado okdekkelka plej perfekte realigis. Lia verko plej konata estas “Mer” (‘Majo’), 1889.

El tiu periodo datiĝas ankaŭ la poemo “La neĝa reĝino”. Oni rimarkos, ke metrike ĝi ne estas tute regula. Sed la samajn malregulaĵojn havas ankaŭ la originalo.

Poste (1895) li iĝis socialisto kaj lian poezion ekdediĉis al la propagando de la socialismo. Laŭ formo ĝenerala lia poezio socialismo estas malpli sublima ol la individuisma. En multaj partoj la poezion tute sufokas la argumentado. Sed al [??] plej bonaj poemoj socialismaj la absoluta unueco de sento kaj konvinko donas forton malkutiman.

En tiu periodo li verkis la eposon “Pan” (1912, dua eldono tre pligrandigita en 1916), en kiu li, en la kadro de kompleta koncepto (laŭ lia propra klarigo historie-materiisma, sed kelkan tempon li estis Spinozano kaj ankaŭ lia poezio socialisma aspektas ofte panteisma) pentras la historion de la laboristaro, laŭ lia opinio la esencon de la historio homara, ilian mizeron sub la kapitalismo, ilian baraktadon, la revolucion socialisman okazontan laŭ lia opinio kaj finfine la estontan socion socialisman de kompleta harmonio inter la homoj.

En la parto pritraktanta la revolucion li surscenigas kelkajn revoluciantojn unuopajn motivantajn sian partoprenon al la revolucio, inter kiuj ankaŭ la poeto. Tiun fragmenton mi tradukis. Sendube per sia poeto li intencas sin mem.

La Neĝa Reĝino

Blovis la pordgardistoj per kornoj oraj,
Saltis sure la glaci’ la lumo trila,
Fajris la altaj arnaj turoj foraj,
Frapis la orienta vent’ falĉilon brila.

Piedoj viaj blankan neĝon levis.
L’ okuloj brulis: bluo super nub’;
La haroj, ora filigrano ŝvebis,
Svingataj manoj: ruĝa birda trup’.

Okuloj viaj fajris junaj oraj,
La sango ruĝapulse ĉirkaŭflugis,
L’ okuloj de l’ ĉiel’ respondis oraj,
Supere nuboj glaciŝaŭmaj flugis.

Frostegis — ĉu ne l’ akvo klarglaciis
Flanke, dum ĝi spegulis sub la sun’,
Ĉu ne l’ varmega lum’ dum preterglito kriis,
Rapidpiede pro la frosto-pun’?

L’ aero blurondvanga l’ orajn kornojn blovis,
Kiujn li ĉirkaŭprenis per la pugnostreĉ’,
L’ aero l’ eĥon vastan ne plu teni povis,
Disfrakasiĝis kaj disflugis blua neĝ’.

La mondo estis halo blanka, blua, luma,
En kies mezo lit’ de neĝo tintilanta,
L’ orkapon metis vi al lito cignopluma —
Ridanta kuŝis vi, sur la tuta kamp’, reĝino briladenta,
                                           manoblanka, dancĝojanta.


La Poeto

Per ĉiu sango mia vivis mi
Por vi, ho poezi’, kaj kiam nun
La morto proksimiĝas, volas mi
Al vi ankoraŭ ĝin nun iam diri.
Nenion mi memori povas, kie
Ne estis vi. La bril’ de miaj pensoj,
Kiun en ĉiuj ekkonsciis mi,
Jen estis vi. La kara marflustrado,
La voĉ’ de la patrino, la irad’
De miaj kamaradoj, monda lun’,
L’ irado de la homoj kaj la nokt’,
Ĉio al mi valoris nur por vi.
Estis por vi ankaŭ, ke amis mi. —
Nenio estis l’ amo mem por mi
Se ne por vi. Nenio estis por mi
Volupto plej profunda de la korp’.
Nenio la virina sin’ malluma,
Nenio l’ forgesanta minofer’,
Krom ĉar profunde ĉi en ŝia sin’,
En la senlima forgesado mi
Nenion krom vin trovis, poezi’.
Poste mi ree iam serĉis vin.
Por vi vespere malproksimen mi
Iris en la kunvenon mallumulan.
Batalo pena de la laboristoj.
Ĉi maron, monton, ne jam konis mi.
Kaj ankaŭ tie devis loĝi vi,
Karega poezi’, ho poezi’.
Ĉio vi estas, via mezuril’.
Do iris mi por ankaŭ ĉi vin serĉi.
Kaj trovis vin, karega poezi’.
Sed miaj fortoj estis jen malgrandaj.
Mi ja foruzis multe por vin serĉi
Dum mia juna aĝo, dum la nokt’,
Dum l’ ora tago. Tamen iris mi.
Ja la poeto estas vin serĉanta.
Alia li ne estus. Mi vin trovis.
De via nigra vesto nigran pecon
Mi vidis iam pendi ekster la
Pordo de la kunveno, kaj eksciis,
Ke estas ene vi. Mi trovis vin.
Mi vidis ankaŭ ene vin. Ho kiel
Vi fajre brilis tiel nigra jen,
Leviĝas nigra ond’, la laboristoj.
Ĉi brilas ora lumo, sunsubir’.
Jen la malluman laboristan fluon
Kiu foriras por inundi, mi
Vidis, kaj vin diinan endrivantan.
Sed miaj fortoj estis foruzitaj,
Mi ne plu povis trovi vian belon plenan
Ho mola poezi’, ho poezi’.
Terure estis, kiam vidis mi,
Ke vi plejege bela loĝas tie,
Ke via korpo tie nokte kaj
Nigrega estas bela pli ol iam
Antaŭe mi vin konis. La plej bel’
Tie de ĉio kio estas vi
En la senlima mondo, Diamant’.
Ho mola poezi’, malaltprofunda,
Tie, pardonu al mi, ke mi per
Nur balbutanta voĉo tamen provis
Al vi proksimen veni ankaŭ kie
Vi nigra tronas inter laboristoj,
Kaj l’ oran lumon ĉerpas, diamant’.
Pardonu, ke mi tro malforta venis.
Mi servis mian tutan vivon vin.
Pardonu min, ĉar mia korpo estis
Ofer’ por vi, por vi, ho nur por vi.


FONTO: Gorter, Herman. “La Neĝa Reĝino” & “La Poeto”, enkondukis & el la nederlanda tradukis W. A. Verloren van Themaat, Fonto, n-ro 18, marto 1982, p. 24-26.


Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & interlingvistiko

Marx and Marxism Web Guide

Alireteje / Offsite:

El la »Majo«
de Herman Gorter, trad. K. Kalocsay

Herman Gorter - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 January 2014

Site ©1999-2016 Ralph Dumain