Friedrich Engels

La naturesplorado en la mondo de la spiritoj

el Dialektiko de la naturo

elgermanigita de Vilhelmo Lutermano


Estas malnova diro de la dialektiko transirinta en la popolan konscion, ke la ekstremaĵoj tuŝiĝas. Laŭ tio ni certe ne eraras, se ni serĉas la plej ekstremajn gradojn de fantastemo, facilkredemo kaj superstiĉo ne ĉe tiu naturscienca tendenco, kiu, kiel la germana naturfilozofio, provis premi la objektivan mondon en la kadron de sia subjektiva pensado, sed pli ĝuste ĉe la kontraŭa tendenco, kiu, insistante pri la nura sperto, traktis la pensadon per suverena malestimo kaj efektive atingis la plej altan gradon de senpenseco. Tiu skolo regas en Anglujo. Jam ĝia patro, la multe laŭdata Francisko Bakono, postulas, ke lia nova empiria, indukta metodo estu uzata por per ĝi atingi antaŭ ĉio: plilongigon de la vivo, certagradan juniĝon, ŝanĝon de la staturo kaj de la trajtoj, transformadon de la korpoj en aliajn, produktadon de novaj specioj, potencon super la aero kaj estigon de fulmotondroj; li plendas, ke tiaj esploradoj estis forlasitaj, kaj donas en sia naturhistorio detalajn receptojn por fari oron kaj diversajn miraklojn. Same Isaak Newton en sia maljunaĝo multe okupiĝis pri la interpretado de la revelacio de Johano. 18 Do, ne mirige, ke en la lastaj jaroj la angla empiriismo en kelkaj de ĝiaj reprezentantoj—kaj tiuj ne estas la plej malbonaj—sensave fordoniĝis al la de Usono importita spiritlogado kaj spiritvidado.

La unua tia naturesploristo estas la altmerita zoologiisto kaj botanikisto Alfred Russel Wallace, la sama, kiu samtempe kun Darvino starigis la teorion pri la speciŝanĝiĝo per natura selekto. En sia verketo ≪On Miracles and modern Spiritualism≫, Londono, Burns, 1875, li rakontas, ke liaj unuaj spertoj en tiu branĉo de la naturscienco datas de 1844, kiam li ĉeestis la prelegojn de s-ro Spencer Hall pri mesmerismo kaj sekve faris ĉe siaj lernantoj similajn eksperimentojn.

≪Mi estis ekstreme interesita de la objekto kaj sekvis ĝin pasie≫ (ardour) [p. 119]

Li kreis ne nur la magnetan dormon kun la fenomenoj de membra rigideco kaj loka sensenseco, sed li konfirmis ankaŭ la ĝustecon de la Gall-a kranio-mapo, per tio, ke ĉe tuŝo de ia ajn respektiva Gall-a organo la koncerna ago ĉe la magnetigata paciento stimuliĝis kaj per viglaj gestoj laŭ la priskribo aktiviĝis. Li krome konstatis, ke lia paciento, se li nur ĉe tio tuŝis, partoprenis en ĉiuj sensaj sentoj de la operacianto; li ebriigis lin per

-40-

glaso da akvo, ekde kiam li nur diris al li, ke tio estas konjako. Iun el la knaboj li povis eĉ en ties maldorma stato tiom stultigi, ke li eĉ sian propran nomon ne plu sciis, kion aliaj instruistoj sukcesas tamen ankaŭ se mesmerismo. Kaj tiel plu.

Sed okazis, ke en la vintro 1843/44 ankaŭ mi vidis tiun s-ron Spencer Hall. Li estis tute ordinara ĉarlatano, kiu sub la protekto de kelkaj pastroj vojaĝis tra la lando kaj praktikis ĉe juna knabino magnetajn-frenologiajn prezentadojn, por per ili pruvi la ekziston de Dio, la senmortecon de la animo kaj la nulecon de la tiutempe de la ovenistoj en ĉiuj grandaj urboj predikatan materiismon. La fraŭlino estis metita en magnetan dormon kaj montris, ekde kiam la operacianto tuŝis ajnan Gall-an organon de ŝia kranio, teatrece-demonstrajn gestojn kaj pozojn, kiuj prezentis la konfirmon de la koncerna organo; ĉe la organo de la infanamo (philoprogenitiveness) ekz-e karesis kaj kisis ŝin fantazia bebo, ktp. La brava Hall estis ĉe tio pliriĉiginta la Gall-an kranigeografion per nova insulo Baratatia: Nome, tute supre sur la verto li estis malkovrinta organon de adoro, ĉe kies tuŝo lia hipnotigita fraŭlino falis surgenuen, plektis la manojn kaj prezentis al la mirigita kolektiĝinta publiko la en adorado raviĝintan anĝelon. Tio estis la fino kaj la kulmina plejbelaĵo de la prezentado. La ekzisto de Dio estis pruvita.

Al mi kaj al konatulo okazis simile kiel al s-ro Wallace. La fenomenoj interesis nin, kaj ni provis eltrovi, kiom ni povis ilin reprodukti. Dekdujara inteligenta knabo proponis sin kiel subjekton. Ioma algapado aŭ glita tuŝo senprobleme metis lin en hipnotan staton. Sed ĉar ni procedis iom malpli kredeme kaj iom malpli pasie ol s-ro Wallace, tial ni atingis ankaŭ tute aliajn rezultojn. Senkonsidere la facile estigeblan muskol-rigidecon kaj sensensecon, ni trovis staton de kompleta pasiveco de la volo, ligitan kun strange ekzaltita eksciteblo de la sento. La paciento, de ia ajn ekstera instigo ŝirita el sia letargio, montris eĉ pli da vigleco ol en maldorma stato. Eĉ nenia spuro de rilato al la operacianto; ĉiu alia povis same facile aktivigi la dormanton. Agigi la Gall-ajn kraniorganojn estis por ni plej facila; ni iris ankoraŭ pli antaŭen: Ni povis ilin ne nur interŝanĝi kaj meti ilin tra la tutan korpon, sed ni fabrikis ankoraŭ ajnan kvanton da aliaj organoj, tiun de kantado, de fajfado, de dancado, de boksado, de kudrado, de ŝuistado, de tabakfumado ktp, kaj ni dismetis ilin kien ni volis. Kie Wallace ebriigis sian pacienton per akvo, tie ni malkovris en la granda piedfingro organon de ebrieco, kiun ni bezonis nur tuŝi por lanĉi la plej belan ebrian komedion.

-41-

Sed notu bone: Ke nia organo montris eĉ nur ombron da efiko, ĝis kiam oni komprenigis al la paciento, kion oni de li atendis; la knabo baldaŭ kompletigis sian arton per la praktiko tiom ke la plej eta aludo sufiĉis. Tiuj tiel produktitaj organoj restis ankaŭ por postaj endormigoj unufoje por ĉiam validaj, tiom longe, kiom ili ne estis ŝanĝitaj per la sama metodo. La paciento havis do duoblan memoron: unu por la maldorman, duan, tute apartan, por la hipnotan staton. Koncerne la pasivecon de la volo, ĝian absolutan submeton sub la volon de iu tria, ĝi perdas ĉian mirakloŝajnon, ekde kiam ne forgesas, ke la tuta stato komenciĝis per la submeto de la volo de la paciento sub tiun de la operacianto, kaj ke ĝi sen tio ne estas estigebla. La plej sorĉopova magnetigisto de la mondo estas ĉe la fino de siaj rimedoj, ekde kiam lia paciento ridas al li en la vizaĝon.

Dum ni tiel, kun nia frivola skeptiko, kiel bazo de la magneta-frenologia ĉarlatanado trovis serion da fenomenoj, kiuj estas de tiuj de maldorma stato plej ofte nur laŭgrade malsamaj kaj ne bezonas mistikan interpreton, la pasio (ardour) de s-ro Wallace kondukis lin al serio da trompiĝoj, per kiuj li konfirmis la Gall-an kranimapon en ĉiuj ĝiaj detaloj kaj konstatis misteran rilaton inter operacianto kaj paciento. 19 Ĉie en la rakonto ĝisnaive sincera rakonto de s-ro Wallace travideblas, ke li multe malpli klopodis esplori la faktan fonon de la ĉarlatanaĵo ol ĉiapreze reprodukti la samajn fenomenojn.

Necesas nur tiu animstato por transformi la komencan esploriston, per simpla kaj facila memtrompo, en la adepton. S-ro Wallace finis per la kredo je la magnetaj-frenologiaj mirakloj kaj staris nun jam per unu piedo en la mondo de la spiritoj.

La alian piedon li posttiris en la jaro 1865. Revene el siaj dekdujaraj vojaĝoj en la varma zono, tablomovaj eksperimentoj kondukis lin en la societon de diversaj ≪mediumoj≫. Kiom rapidaj estis liaj progresoj, kiom kompleta lia regado de la objekto, pri tio atestas la supre menciita verketo. Li ne nur postulas de ni, ke ni kredu ĉiujn laŭdirajn miraklojn de homoj kiel Home, la fratoj Davenport kaj aliaj ≪mediumoj≫, kiuj pli aŭ malpli montras sin kontraŭ mono kaj grandparte estis senmaskigitaj kiel trompistoj, sed li trudas al ni ankaŭ tutan serion da laŭdire konfirmitaj spirithistorioj el pli frua tempo. La pitonistoj de la greka orakolo, la sorĉistinoj de la mezepoko

‒42 ‒

estis ≪mediumoj≫, kaj ≪De divinatione≫ de Jambliĉo priskribas jam tute precize ≪la plej mirigajn fenomenojn de la moderna spiritismo≫.

Kiom facile s-ro Wallace akceptas la sciencan konstaton kaj konfirmon de tiaj mirakloj, pri tio nur unu ekzemplon. Estas certe forta postulo, ke ni kredu, ke la diversaj spiritoj lasas sin foti, kaj ni havas ja certe la rajton postuli, ke tiaj spiritfotaĵoj, antaŭ ol ni akceptu ilin kiel verajn, estu aŭtentigitaj en la plej senduba maniero. Nu, s-ro Wallace rakontas (p. 187), ke en marto 1872 s-ino Guppy, naskita Nichol, ĉefa mediumo, kun sia edzo kaj sia fileto lasis sin foti ĉe s-ro Hudson en Notting Hill, kaj ke ĉe du diversaj fotoj aperis malantaŭ ŝi alta vira figuro, arte (finely) vestita en blanka gazo, kun iomete orientecaj trajtoj, en benanta pozicio.

≪Ĉi tie, el du aferoj unu estas absolute certa. 20 Aŭ ĉeestis vivanta, inteligenta, sed nevidebla estaĵo, aŭ s-ro kaj s-ino Guppy, la fotisto kaj ia kvara persono estis ≪planintaj fian (wicked) trompon kaj de tiam ĉiam konservataj. Sed mi konas ges-rojn Guppy tre bone kaj havas la absolutan konvinkon, ke ili, same kiel ia ajn serioza esploristo de la vero sur la kampo de la naturscienco, tute ne kapablas fari tian trompon.≫ [Ĉiuj reliefigoj de Engelso] [p. 188].

Do, aŭ trompo aŭ spiritfotaĵo. Konsentite. Kaj ĉe la trompo aŭ spirito estis jam antaŭe sur la fotaj plakoj, aŭ en ĝi partoprenis kvar personoj, respektive tri, se ni lasas flanke la maljunan s-ron Guppy, kiu mortis en januaro 1875 en la aĝo de 84 jaroj, konsiderante lin psiĥe ne plene sinrega aŭ facile trompebla (oni bezonis nur sendi lin malantaŭ la ekranegon de la fono). Ke fotisto povas senprobleme akiri ≪manekenon≫ por la spirito, pri tio ni ne bezonas perdi eĉ vorton. Sed la fotisto Hudson estis baldaŭ poste publike akuzita je kutima falsado de spiritfotaĵoj, tamen tiel, ke s-ro Wallace trankvilige diras: ≪Unu afero klaras, se okazis trompo, ĝi estus tuj malkovrita de la spiritistoj mem.≫ [p. 189]

Do, ankaŭ la fotisto ne estas tre fidinda. Restas s-ino Guppy, kaj ŝiafavore parolas ≪la absoluta konvinko≫ de la amiko Wallace kaj krom tio nenio. Ĉu krom tio nenio? Tute ‒ ne. Por la absoluta fidindo de s-ino Guppy

‒43‒

parolas sia aserto, ke iun vesperon, komence de junio 1871, el sia domo en Highbury Hill Park ŝi esstis portata tra la aero al 69, Lambs Conduit Street—tri anglajn mejlojn en rekta linio—en senkonscia stato kaj en tiu menciita domo n-ro 69 meze de kunsido de spiritvidantoj estis deponita sur la tablon. La pordoj de la ĉambro estis ŝlositaj kaj kvankam s-ino Guppy estis unu el la plej opulentaj sinjorinoj de Londono, kio certe gravas, ŝia subita enrompiĝo tamen postalsis eĉ ne la plej etan truon, nek en la pordoj nek en la plafono (rakontita en la Londona ≪Echo≫ de la 8-a de junio 1871. Kaj kiu nun ne kredas je la aŭtenteco de la spiritfotaĵo, tiu ne estas helpebla.

La dua renoma adepto inter la anglaj naturesploristoj estas s-ro William Crookes, la malkovrinto de la ĥemia elemento talio kaj de la radiometro (en Germanujo ankaŭ nomata lummuelilo). S-ro Crookes komencis proksimume en la jaro 1871 esplori la spiritistajn manifestaciojn, kaj ĉe tio uzis tutan serion da fizikaj kaj meĥanikaj aparatoj, spiralpesilojn, elektrajn bateriojn ktp. Ĉu li ankaŭ kunportis la ĉefan aparaton, skeptike kritikan kapon, aŭ ĉu li konservis tiun ĝisfine en laborkapabla stato, tion ni vidos. Ĉiukaze s-ro Crookes estis en ne vere longa tempo same komplete enkaptita kiel s-ro Wallace.

≪De kelkaj jaroj≫, rakontas li, ≪juna virino, fraŭlino Florence Cook, montris konsiderindajn ecojn de mediumo; kaj en la lasta tempo tiu eco atingis sian apogeon en la produktado de kompleta ina figuro, kiu asertas esti spiritdevena kaj kiu aperis nudpiede kaj en blanka fluanta vestaĵo, dum la mediumo, en malluma vestaĵo, ligita kaj en profunda dormo kuŝis en ĉambro kun mallevitaj kurtenoj≫ (cabinet) ≪aŭ flanka ĉambro≫. [p. 181]

Tiu spirito, kiu donis al si la nomon Katey kaj kiu notinde similis al fraŭlino Cook, estis iun vesperon subite de s-ro Volckman—la nuna edzo de s-ino Guppy—ĉirkaŭprenita ĉe la talio kaj firme tenata, por vidi, ĉu tiu spirito ne estas simple fraŭlino Cook en alia eldono. La spirito defendis sin kiel tute konkreta virino, defendis sin forte, la spektantoj enmiksiĝis, la gaso [do, la lumo] estis elŝaltita, kaj kiam post ioma batalado la trankvilo estis restarigita kaj la ĉambro lumigita, tiam la spirito estis malaperinta, kaj fraŭlino Cook kuŝis ligita kaj senkonscia en sia angulo. Sed oni diras, ke sro Volckman ĝis hodiaŭ asertas, ke li prenis s-inon Cook kaj neniun alian. Por konstati tion science, fama elektristo, s-ro Varley, ĉe nova provo kondukis la kurenton de baterio tiel tra la mediumo, f-ino Cook, ke tiu ne povintus prezenti la spiriton sen interrompi la kurenton. La spirito tamen

‒ 44 ‒

aperis. Tiu estis do efektive estaĵo alia ol f-ino Cook. Tion plue konstati estis la tasko de s-ro Crookes. Lia unua paŝo estis, akiri la konfidon de la spiriteca sinjorino.

Tiu konfido tiel li diras mem en la—≪Spiritualist≫, la 5-an de junio 1874—≪kreskis iom post iom tiom, ke ŝi rifuzis fari kunsidon, sen mia gvido de la aranĝoj. Ŝi diris, ke ŝi deziras min ĉiam en sia proksimeco kaj en la proksimeco de la kabineto; mi konstatis, ke—post kiam tiu konfido estiĝis kaj ŝi certis ke mi rompos nenian promeson faritan al ŝi—la aperoj konsiderinde fortiĝis, kaj oni permesis pruvrimedojn, kiuj sur alia vojo estus neakireblaj. Ŝi konsultis min tre ofte rilata la personojn ĉeestantajn ĉe la kunsidoj kaj pri la sidlokoj atribuendaj al ili, ĉar ŝi lastatempe fariĝis tre timema≫ (nervous) ≪sekve al certaj malbonkonsilaj aludoj, ke oni uzu, apud aliaj, pli sciencaj esplormetodoj, ankaŭ perforton.≫ [Releifigoj de Engelso] La spirita fraŭlino plene rekompencis tiu same amindan kiel sciencan konfidon. Ŝi aperis—kio jam ne povas mirigi nin—eĉ en la domo de s-ro Crookes, ludis kun liaj infanoj kaj rakontis al ili ≪anekdotojn el siaj aventuroj en Hindujo≫, regalis s-ron Crookes ankaŭ per ≪kelkaj el la amaraj spertoj de sia pasinta vivo≫, lasis lin brakumi ŝin, por ke li konvinkiĝu pri ŝia korpa materieco, lasis lin konstati la nombron da ŝiaj pulsbatoj kaj spiroj en la minuto kaj fine lasis sin ankaŭ foti apud s-ro Crookes.

≪Tiu ĉi figuro≫, diras s-ro Wallace, ≪post kiam oni vidis, pripalpis, fotis ŝin kaj babilis kun ŝi, absolute malaperis el ĉambreto, kiu ne havis alian eliron ol en apuda ĉambro plena de spektantoj≫ [p. 183]—kio ne estas tiom granda arto, kondiĉe ke la spektantoj estis sufiĉe ĝentilaj montri al s-ro Crookes, en kies domo tio okazis, ne malpli da fido ol tiu montris al la spirito.

Bedaŭrinde tiuj ≪komplete aŭtentigitaj aperoj≫ estas eĉ por spiritistoj ne senkondiĉe kredindaj. Ni vidis supre, kiel la tre spiritista s-ro Volckman permesis al si tre materian ekprenon. Kaj nun pastro kaj komitatano de la ≪Brita nacia asocio de spiritistoj≫ ankaŭ ĉeestis kunsidon de fraŭlino Cook kaj senprobleme konstatis,ke la ĉambro, tra kies pordo la spirito venis kaj malaperis, komunikis per dua pordo kun la ekstera mondo. La konduto de la same ĉeestanta s-ro Crookes donis ≪al mia kredo, ke io en tiuj manifestacioj povus esti vera, la finan mortbaton≫ (≪Mystic London≫, by the Rev. C. Maurice Davies, London, Tinsley Brothers). Kaj krome oni malkovris en

‒ 45 ‒

Usono, kiel oni ≪materiigas≫ ≪Katey-ojn≫. Geedzoj Holmes en Filadelfio donis prezentadojn, ĉe kiuj ankaŭ aperis ia ≪Katey≫, al kiuj la kredantoj faris abundajn donacojn. Sed skeptikulo ne ĉesis esplori, ĝis kiam li trovis la menciitan Katey, kiu cetere jam foje strikis pro manko de pago: Li malkovris ŝin en boarding house (privata hotelo) kiel junan virinon el senkontesta karno kaj en la posedo de ĉiuj donacoj faritaj al la spirito.

Tamen ankaŭ Eŭropo spertis siajn sciencajn spiritvidantojn. Peterburga scienca institucio mi ne precize scias—ĉu la universitato aŭ eĉ la akademio—delegis s-inon ŝtatkonsilisto Aksjakov kaj la ĥemiiston Butlerov esplori la spiritistajn fenomenojn, sed ŝajnas, ke tio ne havis grandajn rezultojn. Aliflanke—se entute fidi la laŭtajn anoncojn de la spiritistoj—ankaŭ Germanujo havas nun sian homon en la persono de s-ro profesoro Zöllner en Lepsiko.

Kiel konate, s-ro Zöllner de jaroj forte laboris pri la ≪kvara dimensio≫ de la spaco kaj malkovris, ke multaj aferoj, kiuj en tridimensia spaco estas maleblaj, en kvardimensia spaco estas tute memkompreneblaj. Ekzemple en tiu kvardimensia spaco oni povas inversigi metalglobon kvazaŭ ganton, sen fari truon en ĝi, same eblas fari nodon en ambaŭflanke senfina aŭ ĉe ambaŭ finoj fiksita fadeno, ankaŭ du disajn ringojn kunligi inter si sen malfermi unu el ili, kaj similajn artaĵojn. Laŭ lastatempe triumfantaj raportoj el la spirita mondo s-ro Zöllner direktis sin al unu aŭ pluraj mediumoj, por per ilia helpo scii ion pli detalan pri la loko de la kvara dimensio. La sukceso, laŭ ili, estis surpriza. La dorsapogilo de la seĝo, sur kiun li apogis la brakon, dum la mano neniam forlasis la tablon, estis post la kunsido interplektita kun la brako, fadeno ĉe ambaŭ flankoj de la tablo fikse sigelita ricevis kvar nodojn, ktp. Mallonge, ĉiaj mirakloj de la kvara dimensio estis kvazaŭ lude faritaj de la spiritoj. Notu bone: mi nur rakontas rakonton, mi ne garantias la ĝustecon de la spiritaj bultenoj, kaj se ili entenas ion malĝustan, tiam s-ro Zöllner sciu, ke mi donos al li okazon por korekti ilin. Sed se ili redonas la spertojn de s-ro Zöllner ĝuste, tiam ili evidente signas novan eraon en la spiritoscienco same kiel en la matematiko. La spiritoj pruvas la ekziston de la kvara dimensio, same kiel la kvara dimensio garantias la ekziston de la spiritoj. Kaj se tio certas, tiam malfermiĝas al la scienco tute nova, senmezura kampo. Ĉiaj ĝisnuna matematiko kaj naturscienco estos nur antaŭlernejo por la matematiko de la kvara kaj eĉ pli altaj dimensioj kaj por la meĥaniko, fiziko, ĥemio kaj fiziologio de la spiritoj ĉeestantaj en tiuj pli

‒ 46 ‒

altaj dimensioj. Ĉar s-ro Crookes ja science konstatis, kiom da pezoperdo tabloj kaj aliaj mebloj ĉe sia transiro—ni rajtas nun ja certe diri—en la kvaran dimension suferas, kaj s-ro Wallace deklaras konstatita, ke la fajro tie ne vundas la homan korpon. Kaj nun eĉ la fiziologio de tiuj spiritaj korpoj! Ili spiras, ili havas pulson, do pulmojn, koron kaj sangcirkuladon, kaj laŭ tio ili estas ankaŭ pri la ceteraj korpaj organoj almenau same elstare provizitaj kiel niaspeculoj. Ĉar por spiri necesas hidrokarbonaĵoj, kiuj estas bruligataj en la pulmo, kaj tiuj alkondukeblas nur deekstere: do stomako, intesto kaj kromaĵoj ‒ kaj se ni jam konstatis tiom, tiam la cetero sekvas senprobleme. Sed la ekzisto de tiaj organoj inkludas la eblecon de ilia malsaniĝo, kaj tiel povas okazi al s-ro Virchow, ke li devas ankoraŭ verki ĉelpatologion de la spiritmondo. Kaj ĉar la plej multaj el tiuj spiritoj estas mire belaj junaj virinoj, kiuj distingiĝas per nenio, per vere nenio disde teraj virinoj ol per sia supertera beleco, kial povus tiam longe daŭri ĝis kiam ili iam alvenos ≪ĉe viroj, kiuj sentas amon≫; kaj se la ≪ina koro ne mankas≫ konstatita de s-ro Crookes per la pulso, tiam malfermiĝas ankaŭ al la natura selekto kvara dimensio, en kiu ĝi jam ne bezonas timi, ke oni konfuzas ĝin kun la malica socialdemokratio.

Sufiĉas. Ĉi tie montriĝas konkrete, kia estas la plej sekura vojo de la naturscienco al la mistikismo. Ne la abundega teorio de la naturfilozofio, sed la plej plata, ĉian teorion malestimanta, kontraŭ ĉia pensado suspektema empirio. Ne estas la apriorisma neceso, kiu pruvas la ekziston de la spiritoj, sed la laŭsperta observado de s-roj Wallace, Crookes & Co. Se ni kredas la spektroanalizajn observojn de Crookes, kiuj kondukis al la malkovro de la metalo talio, aŭ la riĉajn zoologiajn malkovrojn de Wallace en la malaja insularo, tiam oni postulas de ni la saman kredon por la spiritistaj spertoj kaj malkovroj de tiuj du esploristoj. Kaj se ni opinias, ke ĉi tie tamen okazas eta diferenco, nome tiu, ke ni povas la unuajn verkonstati kaj la aliajn ne, tiam la spiritvidistoj rebatas, ke tio ne estas la kazo kaj ke ili pretas doni al ni la okazon por verkonstati ankaŭ la spiritajn aperojn.

Oni efektive ne malestimas la dialektikon senpune. Oni povas ja kiom ajn malestimi la teorian pensadon, tamen oni ne povas meti du naturajn faktojn en kuntekston aŭ ilian ekzistantan kuntekston kompreni sen teoria pensado. Ĉe tio la demando estas nur, ĉu oni ĉe tio pensas ĝuste aŭ ne, kaj la malestimo de la teorio estas kompreneble la plej sekura vojo pensi naturalisme kaj per tio malĝuste. Sed malĝusta pensado, en sia plena

‒47‒

konsekvenco, kondukas laŭ malnove konata dialektika leĝo regule al la malo de sie elirpunkto. Kaj tiel la empiria malestimo de la dialektiko punas sin mem per tio, ke ĝi kondukas kelkajn el la plej sobraj empiriistoj en la plej tedan el ĉiuj superstiĉoj, en la modernan spiritismon.

Same okazas pri la matematiko. La ordinaraj metafizikaj matematikistoj instistas kun giganta fiero pri la absoluta nerenverseblo de sia scienco. Sed al tiuj rezultoj apartenas ankaŭ la imagaj grandoj, al kiuj per tio necesas atribui ankaŭ certan realon. Sed se oni jam kutimiĝis atribui al la √-1 aŭ al la kvara dimensio ian realecon ekster nia kapo, tiam jam ne gravas, ĉu iri ankoraŭ plian paŝon kaj akcepti ankaŭ la spiritan mondon. Estas tiel, kiel Ketteler diris pri Dollinger: ≪Tiu viro diris en sia vivo tiom da sensencaĵo, ke li vere povis ankaŭ akcepti krome la senerarecon!≫

Efektive la nura empirio ne kapablas venki la spiritistojn. Unue la ≪pli altaj≫ fenomenoj estas montrataj ĉiam nur kiam la koncernata ≪esploristo≫ estas jam tiom enkaptita, ke li jam vidas nur tion, kion li devas aŭ volas vidi kiel Crookes priskribas tion mem—kun neimitebla naiveco. Sed due la spiritistoj fajfas pri tio, ĉu centoj da pretenditaj mirakloj estis senmaskigitaj kiel trompo kaj dekoj da pretenditaj mediumoj senmaskigitaj kiel ordinaraj prestidigitistoj. Tiom longe, kiom ne ĉiu unuopa pretendita miraklo estas forklarigita, restas al ili sufiĉe da tereno, kion ja ankaŭ Wallace okaze de la falsitaj spiritfotaĵoj klare diras. La ekzisto de la falsadoj pruvas la aŭtentecon de la veraj.

Kaj tiel la empirio vidas sin devigata pritrakti la trudiĝemon de la spiritvidistoj ne per empiriaj eksperimentoj, sed per teoriaj konsideroj kaj diri kun Huxley: ≪La sola bonaĵo, kio povus miaopinie rezulti el la pruvo de la vereco de la spiritismo, estus tio, ke ĝi liverus novan argumenton kontraŭ la memmortigo. Prefere vivi kiel stratbalaisto ol babili kiel mortinto stultaĵojn tra la buŝo de mediumo, kiu forluas sin por unu gineo por ĉiu kunsido!≫

‒48‒


18 Pri la revelacio de Johano vd Frederiko Engelso: La libro de revelacio (La apokalipso de Johano) [librofina librolisto n-ro 101]. -vl

19 Kiel jam dirite, la pacientoj perfektiĝas per la praktiko. Do bone eblas, se la submetiĝo de la volo fariĝas kutima, ke la rilato de la partoprenantoj fariĝas pli intima, ke kelkaj fenomenoj intensiĝas kaj eĉ en maldorma stato reflektiĝas.

20 Here, then, one of two things are absolutely certain. La spirita mondo staras super la gramatiko. Ŝerculo iam citigis la spiriton de la gramatikisto Lindley Murray. Al la demando, ĉu li estas tie, li respondis: I are (usone anstataŭ I am). La mediumo estis el Usono.

Laŭ Karl Marx / Friedrich Engels: Werke, (Karl) Dietz-Verlag, Berlino, volumo 20, Berlino / GDR, 1962. Dialektik der Natur, p. 305-570.

Verkita en la jaroj 1873 ĝis 1883; kelkaj aldonaĵoj estis verkitaj en 1885/1886. Unuafoje publikigita en germana kaj rusa lingvo en: Archiv K. Marksa i F. Engelsa. Kniga wtoraja. Moskvo ‒ Leningrado, 1925.


FONTO: Engels, Friedrich [Frederiko Engelso]. “La naturesplorado en la mondo de la spiritoj,” el Dialektiko de la naturo, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano (Monda Asembleo Socia (MAS), 2015), p. 40-48. Malneto de iam eldonota libro, 168 p.

Noto: Ĉi tiu ĉapitro aperas kun permeso de la tradukinto. Mi korektis kelkajn evidentajn erarojn. Mi relokigis la piednotojn al finnotoj.

Atentu aparte:

p. 40, 1a paragrafo: Ŝajnaj maloj kuniĝas: empiriismo [aŭ pozitivismo] ĉe ties limo fariĝas mistikismo kaj superstiĉo.

p. 46: Johann Karl Friedrich Zöllner (1834-1882) kunligis spiritualismon (t.e. kontaktado kun mortintoj; ne la movado ‘spiritismo’) kun la koncepto de 4-dimensia spaco (kies matematiko firmiĝis en la 19a jarcento kaj diversdirekte disvastiĝis en la ĝenerala kulturkampo).

p. 47: Pri 4-dimensia matematiko.

p. 47-48: Forĵeto de filozofia, teoria pensado favore al naiva empiriismo finfine rezultiĝas je la malo de la elirpunkto:  de scienco al la plej kredema kaj bankrota superstiĉo, kia estas spiritualismo.

— RD


Friedrich Engels on Empiricism, Spiritualism, Science,
Mysticism, and Philosophical Naivete

Positivism vs Life Philosophy (Lebensphilosophie) Study Guide

Marx and Marxism Web Guide

Martin Gardner, Mathematical Games, & the Fourth Dimension
(web guide & bibliography)

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

La evoluo de la socialismo de utopio al scienco
de Friedrich Engels, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano

La libro de revelacio (La apokalipso de Johano)
de Frederiko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano

Spiritualismo - Vikipedio

Kvar-dimensia spaco - Vikipedio

Natural Science and the Spirit World
in Dialectics of Nature by Friedrich Engels

Johann Karl Friedrich Zöllner - Wikipedia, the free encyclopedia

Spiritismo por Stultuloj


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 15 December 2021
L. L. Zamenhof’s birthday

Site ©1999-2021 Ralph Dumain