VIZITO AL JULIO BAGHY

K. R. C. Sturmer

Unu el la kaŭzoj, pro kiuj mi tiom ĝoje vojaĝis al la mondkongreso en Budapest en la jaro 1929, estis la scio, ke mi renkontos tiun, jam de longe mia perletera amiko, kiu estas unu el la plej grandaj animoj de nia Esperanta kulturo, tiun, kiu donis al nia literaturo romanon, poemojn kaj novelojn nefacile forgeseblajn, tiun, kies famo kiel aktoro kaj reĝisoro estas tiom granda en Esperantujo.

En la unua vespero de la Kongreso, dum la interkonatiĝa festo, kiam la menso estis ankoraŭ iom konfuzita de la beleco kaj noveco de l’ urbo Budapeŝt, mi serĉis lin sub la lumoj de la parko Városliget, inter arego da samideanoj, konataj kaj nekonataj, el ĉiu mondparto. Tablon post tablo de plenaera kafejo mi preterpasis, jen manpremis amikon, jen ĝoje salutis samideanon renkontitan ĉe antaŭa kongreso; subite mi vidis vizaĝon facile rekoneblan laŭ la portreto en Pilgrimo, kaj tuj, pro mia avido eble eĉ abrupte, prezentis min.

Varmega akcepto, prezento al s-ino Baghy, kaj jam mi trovis min babilanta kun simpatia amiko pri temoj komune interesaj. Dum la sekvanta semajno ni denove babilis en multaj lokoj, en kafejo plenaera apud Danubo, en la belega Muzik-Akademio Liszt, kie li deklamis al la Somera Universitato tiel imprese, ekster la Café Angol dum la lasta vespero de la Kongreso, tie, kie mi devis diri »Ĝis revido,« tuj post konatiĝo kun lia aminda, sesjara fileto.

Baghy estas bela homo, sed li impresas ne per tio, sed per sia personeco; ne per siaj gestoj sed per sia profunda sincereco. Se, kiam mi pensas al li, lia »Kara mia« ankoraŭ sonadas en miaj oreloj, tio estas ĉar mi pensas ankaŭ al la vortoj, la opinioj, la juĝoj kaj la konsiloj, kiuj sekvis.

Nun aŭskultu mem. »Mia patro estis pioniro de l’ teatro en la hungaraj provincoj, kaj mi edukiĝis en teatra medio. Preferinde mi ludas karakterajn rolojn, ekzemple la rolon de Bottom kaj de Ŝajlok; vi scias, ke oni multe ludas ĉe ni la dramojn de Shakespeare. Mi ankaŭ ludis la rolon Hamleto.

»Kiam mi lernis Esperanton? Aŭskultu, estas interese. En 1911 mi vidis lernolibron en butiko, legis ĝin, kaptiĝis ne de la lingvo, sed de la ideo, kaj fervore lernis. Kiam mi jam kapablis paroli, mi renkontis unuafoje Esperantiston, kaj parolante al li trafis — nekomprenon. Sciu, mi poste trovis, ke la lernolibro enhavis mil erarojn. Mi ploris. Mi malesperiĝis, eĉ mi iĝis dum mallonga tempo Idisto. Tamen, poste mi lernis parkere grandan parton de Fatala Ŝuldo, kaj verkis ion, pri kio bone konata hungara Esperantisto verdiktis, ‘Nek talento, nek lingva kapableco’!

»Dum la milito mi estis kaptito en Siberio, miajn tieajn travivaĵojn mi priskribis en la romano Viktimoj.« Mi kaptis la okazon demandi, ĉu li efektive vidis tion, kion li priskribis: ke oni senvestigis ĥinojn, pelis ilin en riveron, tiam pafis al ili.

»Ĉu efektive mi vidis? Kara mia, ankaŭ mi vidis multe pli terurajn aferojn, mi vidis homojn krucumitaj... jes, vi pravas, are la homoj emas besteci, kiuj individue estas homecaj. Tiaj estas ni ĉiuj, ankaŭ mi mem.

»Estis dum la militkaptiteco en Siberio, ke oni urĝe sentis la bezonon de internacia lingvo, ke oni petis min instrui al la diversnacianoj, kaj verki. Poste, denove en Budapeŝt, mi verkis la romanon Viktimoj por la gazeto Literatura Mondo, ĉapitron post ĉapitro, tiel« — sed neeble, priskribi la geston kaj grimaceton, per kiu Baghy komike imitis la mienon de maŝinskribanto.

Mi demandis lin pri lia legado el angla literaturo. »Mi estas multe influita de Dickens kaj de Scott. De Wilde mi tre amas La Bildo de Dorian Grej, kaj mi multe legis de Wells. El franca literaturo mi precipe legis de Balzac (ĉu vi memoras pri la azenfeino?) kaj de Zola.«

»Ĉu mi verkis hungarlingve? Jes, sur ĉiu kampo. Ankaŭ el miaj Esperantaj verkoj oni faris tradukojn en dek tri lingvojn. Aparte mi ĝojas, ke miaj verkoj tiom bone vendiĝas en via lando, tion mi taksas granda honoro.

»Pri aliaj Esperantaj verkistoj vi demandas mian opinion. Nu, ĉiam al Grabowski mi havis grandan admiron, en la fruaj tagoj li estis nepre la plej talenta, post la Majstro. Al Privat, ankaŭ. Pensu, ke lia poemo Lasta Flugo estas verkita de deksesjarulo. Mirinde. Mia samurbano Kalocsay, jen kompreneble geniulo de nia literaturo. Ne nur kiel originala poeto, sed ankaŭ sur la traduka kampo. Mi diru, ke miaopinie lia traduko de Tragedio de l’ Homo, de Madách, kelkloke superas la belecon de la originalo.

»Mi tre gratulas pri via vere talenta angla verkisto, Luyken. Li havas artan senton, li verkas laŭ tre reala maniero, ekzemple legu pri la profesoro kaj la instituto en Stranga Heredaĵo. Ankaŭ Pro Iŝtar estas bonega.«

»Hohlov? Mi diru al vi, ke kiam li forlasis mian urbon, post ioma loĝado tie, mi preskaŭ — ploris. Li estas vera esteto de nia kulturo, destinita liveri al ni multan riĉaĵon, krome vera amiko mia, kiun mi sincere amas«.

»Schwartz?« Baghy etendis la manon, kunmetis la fingropintojn, emfazis. »Granda artisto, la urĝe bezonata salo de nia movado. Li vere vivigas nian lingvon, kreas ĝin, dum multaj aliaj aŭtoroj kvazaŭ ne vivas. Pensu nur al lia novelo Tri Junuloj en Ridetanta Prozo. Jen granda artaĵo, vera vivantaĵo de artisto.«

»En serena humoro verkas Bulthuis; mi pensas, ke lia talento estas destinita plenumi specialan taskon en nia originala literaturo: esti romanverkisto de nia junularo. Forge donacis du gemojn al nia originala literaturo kaj poste zorge ŝlosis la trezorejon. Min vere ĉagrenas lia avareco, devigante nin atendi longajn jarojn vane je la apero de nova, interesa kaj originalstila romano.

»Kara mia, kredu min, nun, kiam la ‘interna ideo’ en nia movado malplifortiĝas, niaj verkistoj kaj nia literaturo estas plej necesaj. Estas la literaturo, kiu gardas la spiriton de nia lingvo, kiu tenas ĝin viva. Ni, la verkistoj hodiaŭaj de Esperanto, ni ne ricevis, kiel aliaj verkistoj, kristaliĝintan lingvon, sed nur dekses regulojn kaj modestan vortareton. Nia popolo kreiĝas, naskiĝas nun. Ni estas ĉiuj, eĉ hodiaŭ, pioniroj de nova kulturo, apartenanta al nun naskiĝanta popolo. Kaj tiun edukotan popolon ni mem devas varbi el la tuta homaro. Krei flekseblan riĉan literaturan lingvon, varbi popolon por nova kulturo kaj serĉi temojn, egale interesajn, kaj veki entuziasmon konstantan kaj kreofortan, jen tia giganta laboro, kia postulas multe da energio. Por niaj verkistoj ne ekzistas taskoj gravaj kaj bagatelaj, ĉar ĉiu tasko estas egale grandioza kaj ĉiu tasko devas esti plenumita por havi rikolton kun bona frukto. La rikoltantoj iam benos la semantojn kaj mi dankas la sorton, ke mi povas aparteni al la semantoj kaj vidi la evoluon, la maturiĝon de la nova popolo, kiu estas la plej riĉa popolo el ĉiuj: ĝi havas almiliteblan koron. Mi sentas, ke nia popolo estas destinita plenumi la celon de la socia vivo, krei la homan homon de la harmonia mondpercepto.

»Inter la diversaj movadoj la nia distingiĝas per la nekontesteblaj faktoj, certigantaj la nepran prosperon de la afero, nome: ĝin naskis la bezono kaj ĝin nutras la suko de la reala vivo. Mi riskas aserti, ke nia movado pli malpli servas por la defendo de la naciaj lingvo kaj kulturo. Precipe ĉe malgrandaj popoloj. Memkompreneble! Nacia lingvo ĉiam havas naciismajn aspirojn, kiuj minacas la interesojn de la malpli forta popolo. Tiu ĉi nerefutebla argumento lerte aplikata de niaj propagandistoj, havos sukceson en medioj ĝis nun malamikaj aŭ tute indiferentaj por nia afero. Pro tiu ĉi kaj aliaj kaŭzoj ni bezonas la neŭtralecon de la movado. La neŭtraleco estas nia plej efika armilo por venki la indiferentan publikon. Sed por konservi la intereson de la varbitaj individuoj kaj korporacioj nia movado bezonas internan specialiĝon. Tial mi ĝojas, se fakaj organizaĵoj fondiĝas. Do, neŭtralecon por la varbado, demonstracio, defendo de la komunaj interesoj, kaj specialiĝon por la konservo de la intereso, evoluigo de la praktikemo de la varbita samideanaro. Tiamaniere la esperanta movado povas fariĝi baldaŭ grava faktoro en la kulturevoluo de la mondo.«

El »International Language.«


FONTO: Sturmer, K. R. C. “Vizito al Julio Baghy,” en Arĝenta Duopo, 1a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 149-153.


Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Notlibro de Praktika Esperantisto de K. R. C. Sturmer

Esperanto Literature: Notes and Impressions by K. R. C. Sturmer

Por Recenzo! de K. R. C. Sturmer

Se Grenereto... de Kenelm Robinson (K. R. C. Sturmer)

Londono Tra Lupeo” de William Auld

Enkonduko al Literatura Kritiko: Ĉap. VIII ‑ Ĉefaj demandoj por la E-literaturhistorio:
2. La problemo de la malfruoj de Giorgio Silfer

Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto: Libroj laŭ Kategorio (1987) komp. R. Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 8 November 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain