PECETO DE PIRAMIDO

Al Kolomano Kalocsay de Leo Belmont

Vi deziras soneton pri Li... pri Kalocsay?!
Sed bezonas mi muron de la piramido,
Ke desegniĝu nur labor’ de Heraklido,
Sezam’ da milaj rimoj, da ritmoj diboĉaj!

Nur pigmeon-soneton?!... Sed voĉoj riproĉaj
Jen vokas al mi: »Vane! nur en rim’ — perfido!...
Vi kripligis soneton per fuŝa rapido,
Rekriante: Kalocsay, Kalocsay, Kalocsay!...«

Fulmon, tondron, ventegon, sunecon kaj neĝon
Enlokigi en dek kvar versojn estus vante!...
Li ja estas plorante, ridante, mokante —

Ĉio!... Esperantujo, serĉante la seĝon,
Sidigos Lin sur tronon, — poezio-reĝon, —
Inter la gastoj Liaj... jes! Goethe kaj Dante!


FONTO: Belmont, Leo. “Peceto de Piramido” (Al Kolomano Kalocsay), en Arĝenta Duopo, 1a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 158.


Strangaj Animoj de Leo Belmont

Al Koro de Koroj de Leo Belmont

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 November 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain