La duobla vizio

C. Day Lewis (1904‑1972)

Tradukis William Auld



La rivero en tiu ĉi posttagmez’ novembra
Restas en ekvilibro de nubo kaj de suno:
Ĝian fluadon brila obskur’ kaj sombra lumo
Tombvestas. Ĉio ŝajnas trankvila kaj samtembra.

Siamĝemele kunas realo kaj kopio:
Salikojn la sozioj rekreas. Ĉevalino
Bruna sian figuron trinkas. Ne estas limo
Kie solido ĉesas, estiĝas fluzio.

La idealajn memojn ni apud la rivero
Kontemplas, ĉi kristal-aŭguratajn kaj muarajn:
Ni ilin alsopiras, ĉar ĉi ciferojn karajn,
Ni scias, ventsuspiro forviŝos de l’ kajero.

Ne pro pasem’ ilia mi timas, sed pro l’ penso,
Ke etendiĝas amoj plimultaj de la homo
Ĝis nerealo—el la fakta pro bildfantomo
Kiun ĝi mem generis, dreniĝas la esenco.

Instruu do, duobla vizi’ de l’ aŭtunfluo,
Toleri la fandiĝon, difuzon de l’ pasio!
Plej puraj akvogemoj de pura iluzio:
Responde miajn radiojn fariĝu tem-unuo!



FONTO: Day-Lewis, C. (Cecil). “La duobla vizio,” trad. William Auld, en Omaĝoj (Chapecó, Brazil: Fonto, 1987), p. 71.


Gvidilo tra la Angla Poezio” de William Auld
(el Unufingraj Melodioj, 1960)

The Mind in Chains:
Socialism and the Cultural Revolution

(Contents)

Edited by C. Day Lewis

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

La virino sola
de C. Day Lewis, trad. William Auld

William Auld @ Ĝirafo

Hungarians in Babel :: Day Lewis, Cecil: The Double Vision
(English original with Hungarian translation)

Cecil Day-Lewis - Wikipedia, the free encyclopedia


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 20 May 2017

Site ©1999-2022 Ralph Dumain