Karel Ĉapek:

Pri kvin panoj

El la ĉeĥa trad. Jaroslav Huda



. . . Kial mi lin kontraŭstaras? Mi tion diros al vi, najbaro: mi havas nenion kontraŭ lia disciplino. Tute ne. Iam mi aŭskultis lian predikon kaj mi diras, ne mankis multe kaj mi estiĝus lia disĉiplo. Tiam mi revenis hejmen kaj mi diris al mia kuzo, selisto: vi, tion vi devus aŭdi! Mi diras al vi, li estas siamaniere profeto. Tre bele li parolas, nur veron mi diras, preskaŭ la koro moliĝas en homo; mi tiam havis okulojn plenaj de larmoj. Mi plej volonte fermus la vendejon kaj sekvus lin, por ke li ne plu malaperu de mia vido. Disdonu ĉion, kion vi havas, li diris, kaj sekvu min. Amu vian proksimulon, helpu al malriĉuloj kaj pardonu al tiuj, kiuj malĝuste traktas vin kaj similaj paroloj. Mi estas simpla bakisto, sed kiam mi aŭskultis lin, ekestis en mi ia mirinda ĝojo, kaj doloro, mi ne scias tion eldiri: tiom peze, ke mi genufleksus sur teron kaj plorus kaj samtempe tiom bele kaj malpeze kvazaŭ

43





mi ĉion perdus, komprenu, ĉiujn zorgojn kaj kolerojn. Do mi tiam diris al mia kuzo: vi, stultulo, vi hontu; vi parolas nur pri solaj monavidecoj, kion ŝuldas al vi ĉiuj, ke vi devas pagi dekondepagojn kaj elcentojn, impostajn alpagojn; vi farus pli bone, se vi disdonus ĉion al malriĉuloj, forlasus la edzinon kaj infanojn kaj sekvus lin.

Kaj tion, ke li kuracas malsanulojn kaj demonobseditulojn mi ankaŭ ne riproĉus al li. Vere, tio estas mirinda kaj nenatura povo. Ĉiuj ja bontrovas, ke niaj ĥirurgoj estas stultuloj kaj la romaj ne estas pli spertaj. Monon postuli ili scias, sed kiam vi alvokas ilin al mortanto, ili nur levetas la ŝultrojn kaj diras, ke vi devis alvoki ilin pli frue. Pli frue! Mia mortinta edzino malsanis dum du jaroj je sangofluo; mi vizitadis kun ŝi doktorojn, vi ne povas imagi, kiom kostis tio, kaj neniu helpis al ŝi. Se li tiam vizitadus urbojn, mi genufleksus antaŭ li kaj dirus: Sinjoro, resanigu ĉi-tiun virinon. Kaj ŝi tuŝus lian veston kaj ŝi resaniĝus. Ĉi-tiel ŝi tro suferis, kompatindulino, ke oni tion eĉ eldiri ne povas . . . Vi sciu, ĥirurgoj protestas kontraŭ tio, laŭdire tio estas mistifiko kaj fuŝado, ili klopodas malpermesigi tion kaj simile; sed vi ja konas ĉiujn similajn interesojn. Kiu volas helpi al homaro kaj savi la mondon, ĉiam kolizias kun ies intereso; por ĉiuj vi ne povas fariĝi dankinda, tio ne eblas. Mi akcentas, li resaniĝu, eĉ la mortintojn li revivigu; sed la aferon per la kvin panoj li ne faris bone. Mi, bakisto, diras al vi, ke tio estis granda maljustaĵo kontraŭ la bakistoj.

Vi ne aŭdis la aferon pri la kvin panoj? Mirinde, ĉiuj bakistoj estas furiozigitaj ĝis ekstremo pri tio. Do, iam, laŭdire, granda amaso da homoj postsekvis lin ĝis dezertejo kaj li resanigadis malsanulojn. Kiam vesperiĝis, alpasis al li liaj disĉiploj dirante: “Dezerta estas ĉi-tiu loko kaj tempo malfruiĝis jam. Lasu amasojn libere foriri, ke, irante al urbetoj, ili aĉtu manĝon ĉiun-ajn.” Li tiam diris al ili. “Ne estas bezone, ke ili foriru, vi donu manĝi al ili.” Kaj ili diris al li: “Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fiŝojn.” Li do diras al ili. “Alportu ĉion al mi.” Kaj ordoninte al homamasoj ke ĉiuj sidiĝu sur herbo kaj prenante la kvin panojn kaj du fiŝojn, li ekrigardis al la ĉielo, benis kaj rompante disdonis panon al la disĉiploj, la disĉiploj sekve donis ĝin al la homamasoj. Kaj ĉiuj manĝis kaj estis satigitaj. Poste oni kolektis panerojn, kiuj postrestis, kaj oni plenigis dekdu korbojn per ili. Da homoj, kiuj manĝis estis ĉirkaŭ 5 mil da viroj krome virinoj kaj infanoj.

Konsentu, najbaro, ke neniu bakisto lasos tion sen puno, kial do, ĉu ne?

Se tio estiĝus kutimo, ke iu ajn satigus 5 mil da homoj per kvin panoj kaj du fiŝoj, la bakistoj mem devus sin paŝti, ĉu mi ne diras veron? Koncerne la du fiŝetojn . . . ili kreskas sen ĉies zorgo en akvo kaj ĉiu pravas kapti ilin laŭ propra volo. Sed la bakisto devas aĉeti multekostan farunon kaj lignon,

li devas dungi helpanton kaj pagi salajron al li; li devas havi vendejojn, li devas pagi impostojn kaj ĉion ajn sekve de kio li fine kontentas, se restas al li ia groŝo, por ke li ne devu peti almozon por vivi.

Kaj li, li nur ekrigardas al la ĉielo kaj havas sufiĉe da pano por kvin miloj da homoj; la farunon li ne pagas, lignon de malproksime li ne devas prizorgi, neniajn elspezojn, nenian laboron, oni komprenas, ke li tiamaniere povas la panon senpage disdoni al homoj, ĉu ne? Kaj tion li ne pripensas, ke li rabas la merititan gajnon de proksimaj bakistoj?

Mi diras al vi, maljusta konkuro estas la afero kaj oni devus ĉesigi tion al li. Li do pagu impostojn same kiel ni, se li intencas okupi sin per bakado. Al ni jam venas homoj kaj diras, kiel do, tian nekristanan monon vi postulas por tiu mizera paneto? Senpage vi devus vendi, same kiel li, kaj kiom bona paneto ĝi estis: blanka, odoranta, kraketanta dum manĝo, ke ĉiuj manĝus ĝin ĝis morto.

Ni jam devis malaltigi la prezojn de bakaĵoj; je mia honoro, ni vendas sub la produkta prezo nur tial, ke ni ne devu fermi la vendejojn; sed kien celas tio-ĉi, ĉiuj bakistoj tute ne kapablas kompreni.

Sur alia loko li satigis laŭdire kvar mil virojn krome virinoj kaj infanoj per sep panoj kaj kelke da fiŝetoj, sed tie oni kolektis nur kvar korbojn da eroj. Malgraŭ ke lia entrepreno ne prosperas plu tiel bone, tamen li tute pereigos nin, bakistojn. Kaj jen mi certigas al vi, ke li tion faras nur pro malamo al ni, bakistoj. La fiŝvendistoj ja ankaŭ lamentas, sed vi sciu, ili ne konas limon por siaj postuloj—la ilia tamen ne estas tiel honesta profesio kiel la bakista metio estas.

Vidu, najbaro, mi estas jam aĝa homo kaj sola en la mondo; mi havas nek virinon, nek infanojn, do kion mi bezonas plu. Mi jam diris al mia helpanto, ke li prenu mian bakejon je sia zorgo. Mi ne pensas pri mia propra prospero, mi vetas mian animon, mi plej volonte disdonus mian etan havaĵon kaj sekvus lin por okupi min per amo al la proksimuloj kaj per ĉio, kion li predikas. Sed kiam mi vidas, kiel li starigis kontraŭ ni, bakistoj, do mi decidis. Nepre ne!

Mi, bakisto, vidas, ke tio-ĉi neniel estas savo por mondo, sed kompleta katastrofo por nia profesio. Mi tre bedaŭras, sed tion mi ne pardonos al li. Mi ne povas agi alie.

Kompreneble, ni akuzis lin ĉe Ananiaŝ kaj ankaŭ ĉe la regento pro rompado de metia ordo kaj pro ribeligo; sed vi scias, kiel longdaŭre okupas sin la funkciuloj per ĉio. Vi konas min, najbaro, mi estas milda homo kaj ne serĉas malpaciĝojn; sed se li venus en Jerusalemon, mi stariĝus sur la strato kaj krius: “Krucumu lin, krucumu lin!”

45



FONTO: Čapek, Karel. “Pri kvin panoj,” el la ĉeĥa trad. Jaroslav Huda, Belarto [Suplemento al la Revuo Esperanto], n-ro 1, aprilo 1958, p. 43-45. Kun ilustraĵo de Jan Schaap (p. 44).


Ikonoklasmo” de Karel Čapek,
trad. Josef Vondroušek

War with the Newts (Excerpt on the Language Problem) by Karel Čapek

Karel Čapek: The Absolute at Large: key philosophical excerpts

Barabbas de Frigyes Karinthy,
el la hungara tradukis Karlo Bodó

Dystopia west, dystopia east: the vanishing of speculative fiction under Stalinism
by Erika Gottlieb

Karel Čapek: Selected Bibliography & Web Links

Belarto, n-ro 1, aprilo 1958

Belarto, n-ro 2, aŭtuno 1961

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Pri kvin panojde Karel Čapek,
trad. Josef Vondroušek

Libro de apokrifoj de Karel Čapek,
trad. Josef Vondroušek
(ĉiunovele po retpaĝo)

Libro de apokrifoj de Karel Čapek,
trad. Josef Vondroušek

Libro de apokrifoj de Karel Čapek,
trad. Josef Vondroušek

Libro de apokrifoj - Vikipedio

Čapek en Esperanto

Karel Čapek
(Don Harlow: Tradukita Literaturo en la reto)

Karel Čapek @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 July 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain