Ikonoklasmo

de

Karel Čapek

Al Nikeforo, abato de monaĥejo Sankta Simeono, venis iu Prokopio, konata kiel erudicia eksperto kaj entuziasma kolektanto de l' arto bizanca. Videble li estis ekzaltita, kiam li atendis promenante tra la klostro de la monaĥejo. Belajn kolonojn ili ĉi tie havas, li diris al si, evidente el la kvina jarcento. Nur Nikeforo povas helpi al ni. Li havas influon ĉe la kortego kaj estis iam pentristo. Kaj li ne estis malbona pentristo, tiu maljunulo. Mi memoras, ke li faradis por la imperiestrino proponojn por brodaĵoj kaj pentradis por ŝi ikonojn. — Tial oni faris lin abato, kiam liaj manoj kurbiĝis pro podagro tiom, ke li ne plu povis teni penikon en ili. Kaj laŭdire li havas senĉese potencan vorton ĉe la kortego. Jesuo Kristo, jen kia bela kapitelo! Jes, Nikeforo helpos. Feliĉe, ke ni rememoris Nikeforon!

"Estu bonvenanta, Prokopio," aŭdiĝis post li mola voĉo.

Prokopio rapide turniĝis. Post li staris seka kaj afabla maljunuleto kun manoj kaŝitaj en la manikoj. "Bela kolona kapitelo, nu?" li diris. "Malnova laboraĵo el Nakso, sinjoro."

Prokopio kisis manikon de l' abato. "Mi venis al vi, patro," li komencis emocie, sed la monaĥejestro lin interrompis. "Venu sidiĝi en la sunlumon, mia kara. Ĝi faras bone al mia podagro. Kia tago, dio, kia brilo! Do, kio vin venigas al mi?" li diris, kiam ili eksidis sur ŝtona benko meze de monaĥeja ĝardeneto, zumanta de abeloj kaj odoranta de salvio, timiano kaj mento.

"Patro," komencis Prokopio, "mi turnas min al vi kiel al la sola, kiu povas forturni pezan kaj nerebonigeblan kulturan katastrofon. Mi scias, ke mi trovos ĉe vi komprenon. Vi estas artisto, patro. Kia pentristo vi estis, antaŭ ol estis al vi komisiite preni sur vin la noblan ŝarĝon de via klerika ofico! Dio pardonu min, sed iam mi bedaŭras, ke vi ne restis klinita super lignaj tabuloj, sur kiuj vi iam sorĉis la plej belajn bizancajn ikonojn."

Patro Nikeforo anstataŭ respondo refaldis la longajn manikojn de sia sutano kaj etendis al la suno siajn povrajn, nodajn manetojn, kurbigitajn de podagro kiel papagaj ungegoj. "Ne, ne," li nur diris. "Kion vi diras, mia kara!"

"Ĝi estas vero, Nikeforo," diris Prokopio. (Sankta Di-patrino, kiaj teruraj manoj!) "Viaj ikonoj estas hodiaŭ nepageblaj. Antaŭ nelonge iu hebreo postulis por via bildeto du mil drakmojn, kaj kiam li ilin ne ricevis, diris, ke li atendos kaj post dek jaroj ricevos trioble tiom."

Patro Nikeforo modeste tusetis kaj ruĝiĝis pro grandega ĝojo. "Sed lasu tion," li babiletis. "Mi petas vin, kiu parolus pri mia arteto? Ne estas bezone, mi petas; vi havas tamen tiel favoratajn majstrojn, kiel estas tiu Argiropulos, Malvasias, Papadianos, Megalokastros kaj aliaj, ekzemple tiu, kiel oni nomas lin, kiu faras la mozaikon —"

"Vi opinias Papanastasiason?" demandis Prokopio.

"Jes, jes," murmuris Nikeforo. "Onidire li estas tre alte taksata. Nu, mi ne scias; sed mi vidus en mozaikoj pli vere masonistadon ol veran pentroarton. Onidire tiu via — nu, kiel oni nomas lin —"

"Papanastasias?"

"Jes, Papanastasias. Laŭdire li estas Kandiano. Siatempe oni taksis kandian skolon alie. Tio ne estas la vera, oni diradis. Tro penegaj linioj, kaj kiaj koloroj! Do vi diras, ke tiu Kandiano estas tiel ege ŝatata? Hm, strange."

"Nenion tian mi diris," defendis sin Prokopio. "Sed ĉu vi vidis liajn lastajn mozaikojn?"

Patro Nikeforo energie kapneis. "Ne, ne, mia kara. Kion mi vidus en ili! Linioj kiel dratoj, kaj la okulfrapa oro! Ĉu vi rimarkis, ke sur lia lasta mozaiko ĉefanĝelo Gabrielo staras tiel oblikve, kvazaŭ li estus falanta? Ja, tiu via Kandiano eĉ ne scias desegni figuraĉon bone staranta!"

"Nome," oponis hezite Prokopio, "hazarde ĉi tion li faris intence, pro kompoziciaj motivoj —"

"Do mi respekte dankas al vi," elvortis la abato kaj pufigis incitite la vangojn. "Pro kompoziciaj motivoj! Oni do povas pro kompoziciaj motivoj malbone desegni, ĉu? Kaj la imperiestro mem iras tion rigardi kaj diras, interesa, tre interesa!" Patro Nikeforo ekregis sian eksciton. "Desegnaĵo, sinjoro, antaŭ ĉio desegnaĵo: en tio estas la tuta arto."

"Jen majstro parolas," flatis rapide Prokopio. "Mi havas en mia kolekto vian Ĉieliron, sed mi diras al vi, patro, ke mi donus ĝin por neniu Nikaono."

"Nikaono estis bona pentristo," diris Nikeforo decide. "Klasika skolo, sinjoro. Dio, kiaj belaj proporcioj! Sed mia Ĉieliro estas malforta bildo, Prokopio. Tiuj rigidaj figuroj kaj tiu Kristo kun flugiloj kiel cikonio — Hometo, Kristo devas ŝvebi eĉ sen flugiloj! Tion oni nomas arto!" Patro Nikeforo ekscite mungis en manikon. "Kion fari, tiam mi ankoraŭ ne sciis pentri. Estis en ĝi nek profundo nek movo — "

Prokopio miregante ekrigardis la kurbajn manojn de l' abato. "Patro, vi ankoraŭ pentras?"

Patro Nikeforo kapneis. "Aĥ ne. Ne, ne. Nur iam — tiam mi ion provas por mia ĝojo."

"Ĉu figurojn?" elvortis Prokopio.

"Figurojn. Filo, nenio estas pli bela ol figuroj. Starantaj figuroj, aspektantaj kvazaŭ ili volus ekpaŝi. Kaj post ili fono, en kiun, vi dirus, ili povus retiriĝi. Ĝi estas malfacila, mia kara. Kion scias pri tio tia via — nu, kiel oni nomas lin — tiu masonisto el Kandio kun siaj misdesegnitaj figuraĉoj!"

"Mi ŝatus vidi viajn novajn bildojn, Nikeforo," diris Prokopio.

Patro Nikeforo mansvingis. "Kial? Vi havas ja vian Papanastasiason! Grandega artisto, vi diras. Do, jen, kompoziciaj motivoj! Nu, se liaj mozaikaj figuraĉoj estas ia arto, mi plu ne scias, kio estas pentroarto. Vi estas ja eksperto, Prokopio; vi versimile pravas, ke Papanastasias estas genio."

"Tion mi ne diris," protestis Prokopio. "Nikeforo, mi ne venis disputi kun vi pri la arto, sed savi ĝin, dum ne estas malfrue."

"Kontraŭ Papanastasias?" demandis Nikeforo vigle.

"Ne, sed kontraŭ la Imperiestro. Vi scias ja pri tio. Lia Majesto imperiestro Konstanteno Kopronimo volas, laŭ insisto de iuj ekleziaj rondoj, malpermesi la pentradon de ikonoj. Laŭdire ĝi estas idolkulto aŭ io. Tia idioteco, Nikeforo!"

La abato kovris la okulojn per velkaj palpebroj. "Mi aŭdis pri tio, Prokopio," li murmuris. "Sed ĝi ne estas ankoraŭ certa. Ne, ankoraŭ ĝi ne estas preta."

"Ĝuste tial mi venas al vi, patro," parolis fervore Prokopio. "Tion ja ĉiu scias, ke por la imperiestro ĝi estas demando nur politika. Por li neniom gravas idolkulto, sed li volas havi trankvilon. Sed kiam tra la stratoj kuras kanajlaro gvidata de malpuraj fanatikuloj kaj kriaĉas: "for la idolojn," do nia majesta monarko pensas, ke plej oportune estos kontentigi tiun hirtan societaĉon. Ĉu vi scias, ke ili malpurigis la freskojn en la kapelo de La plej Sankta Amo?"

"Mi aŭdis pri tio," ĝemetis la abato kun okuloj fermitaj. "Kia peko, Dipatrino! Tiajn altvalorajn freskojn, el propra mano de Stefanides! Ĉu vi rememoras la figuron de sankta Sofia, maldekstre de la benanta Kristo? Prokopio, ĝi estis la plej bela staranta figuro, kiun mi iam vidis. Stefanides, homido, estis majstro, superfluas paroli!"

Prokopio emfaze klinis sin al la abato: "Nikeforo, estas skribite en leĝo de Mozeo: Vi faros nek gravuraĵon nek iun similaĵon de la aĵoj, kiuj estas supre en la ĉielo, nek de tiuj, kiuj estas sur la tero malsupre, nek de tiuj, kiuj estas en akvoj sub la tero. Nikeforo, ĉu pravas tiuj, kiuj asertas, ke estas malpermesite de Dio pentri bildojn kaj skulpti statuojn?"

Patro Nikeforo kapneis, ne malferminte la okulojn. "Prokopio," li elspiris post momento, "la arto estas tiel sankta kiel diservo, ĉar . . . ĝi gloras dian verkon . . . kaj instruas ĝin ami." Kaj li skribis per povra mano krucon en aero: "Ĉu ankaŭ la Kreinto ne estis artisto? Ĉu li ne modelis staturon de homo el argilo de la tero? Ĉu li ne pridonacis ĉiun objekton per konturo kaj koloro? Kaj kia artisto, Prokopio! Neniam, neniam ni scios sufiĉe lerni de li — Cetere tiu leĝo validis nur por barbaraj tempoj, kiam homoj ankoraŭ ne sciis bone pentri."

Prokopio profunde elspiris. "Mi sciis, patro, ke vi tiel parolos," li diris respekte. "Kiel pastro — kaj kiel artisto. Nikeforo, vi ne allasos, ke la arto estu detruita!"

La abato malfermis la okulojn. "Mi? Kion mi povas fari, Prokopio? La tempo estas malbona; la civilizita mondo barbariĝas, venas homoj el Kandio kaj dioscias de kie — Estas terure, mia kara; sed per kio ni povas tion deturni?'

"Nikeforo, se vi parolus kun la imperiestro —"

"Ne, ne," diris patro Nikeforo. "Kun la imperiestro mi ne povas paroli pri tio. La imperiestro havas ja neniun rilaton al la arto, Prokopio. Mi aŭdis, ke antaŭ nelonge li laŭdis mozaikojn de tiu via — nu, kiel vi nomas lin?''

"Papanastasias, patro."

"Jes. Tiu, kiu faras misdesegnitajn figuraĉojn. La imperiestro havas eĉ ne ideon, kio estas la arto. Kaj Malvasias estas laŭ mia opinio same malbona pentristo. Memkomprene, skolo Ravenna. Kaj vidu, tamen ili taskis al li fari mozaikojn en la kortega kapelo! Ba, ĉe la kortego estas nenio farebla, Prokopio. Mi ne povas ja tien iri kaj peti, ke oni permesu al iu Argiropulos aŭ al tiu, kiel vi nomas tiun Kandianon, Papanastasiason, ĉu? difektadi plu la murojn!"

"Ne pri tio temas," diris Prokopio pacience. "Sed konsideru, ke — se venkos la ikonoklastoj — estos detruita ĉia arto. Ankaŭ viaj ikonoj estos forbruligitaj. Nikeforo!"

La abato mansvingis. "Ili estis misaj, Prokopio," li murmuris. "Antaŭe mi ne sciis pentri. Desegni figurojn, sinjoro, tion oni ne tiel facile ellernas."

Prokopio montris per tremanta fingro la antikvan statuon de juna Bakĥo, duone kaŝitan en floranta sovaĝa rozarbusto. "Ankaŭ tiu statueto estos frakasita," li diris.

"Kia peko, kia peko," flustris Nikeforo fermetante dolore la okulojn. "Ni nomadis la statuon sankta Johano Baptisto, sed ĝi estas vera, perfekta Bakĥo. Horojn, horojn mi ĉi tie rigardas ĝin. Ĝi estas kvazaŭ preĝo, Prokopio."

"Do, vidu, Nikeforo. Kaj ĉi tiu dia perfektaĵo estu por eterne detruita? Ĉu disbatu ĝin iu pedika kriaĉanta fanatikulo per martelo je gruzo?"

La abato silentis kun interplektitaj manoj.

"Vi povas savi ĉian arton, Nikeforo," persvadis Prokopio insiste. "Via sankta vivo kaj via saĝo havigis al vi grandegan respekton en la eklezio; la kortego vin alte estimas; vi estos membro de Granda Sinodo, kiu decidos, ĉu ĉiuj statuoj kaj bildoj estas nur instrumentoj por idolkulto. Patro, la sorto de ĉia arto estas en viaj manoj!"

"Vi trotaksas mian influon, Prokopio," elspiris la abato. "Tiuj fanatikuloj estas fortaj, kaj havas apogon de la popolaĉo —" Nikeforo eksilentis. "Vi diras, ke ili detruus ĉiujn bildojn kaj statuojn?"

"Jes."

"Kaj mozaikojn ili ankaŭ detruus?"

"Jes. Ili forfrapus ilin de sur plafonoj kaj la ŝtonetojn lli disĵetus sur rubejo."

"Jen, jen," diris interesite Nikeforo. "Do ili ankaŭ disfrapus tiun misdesegnitan ĉefanĝelon Gabrielon de tiu — nu —"

"Versimile jes."

"Tre bone," ekridaĉis la abato. "Ĝi estas ege malbona bildo, homo. Ĝis nun mi ne vidis tiel neeblajn figuraĉojn; kaj pri tio oni diras kompoziciaj motivoj! Mi diras al vi, Prokopio, ke malbona desegnaĵo estas peko kaj blasfemo; tio estas kontraŭ Sinjoro Dio. Kaj tion la homoj adoru? Ne, ne! Vero estas, ke adori malbonajn bildojn estas efektive idolkulto. Mi ne miras, ke kontraŭ tio la homoj ribelas. Ili tute pravas. Kandia skolo estas herezo; kaj tia Papanastasias estas pli malbona herezulo ol iu Ariano. Do vi diras," babiletis la abato ĝoje, "ke ili la pentraĉojn disfrapus? Bonajn raportojn vi portas al mi, kara filo. Mi ĝojas, ke vi venis." Nikeforo pene leviĝis por signi, ke la aŭdienco finiĝis. "Belan veteron ni havas, ĉu?"

Prokopio leviĝis, evidente konsternita. "Nikeforo," li elvortis, "sed ankaŭ aliaj bildoj estos detruitaj! Aŭdu, ĉiu arto estos forbruligita kaj frakasita!"

"Nu, nu," diris la abato kvietige. "Tio estas granda domaĝo, granda domaĝo. Sed se la mondo estu senigita de malbona desegnaĵo, ni devas ne rigardi tro severe iun misagon. Nur se la homoj ne adoros la misdesegnitajn figuraĉojn, kiajn faras tiu via — nu —"

"Papanastasias."

"Jes, tiu. Mizerega kandia skolo, Prokopio. Mi ĝoĵas, ke vi min atentigis je la sinodo. Mi estos tie, Prokopio, mi estos tie, eĉ se oni min devus tien surmane alporti. Ĝis la morto mi riproĉus al mi, se mi ne ĉeestus. Nur se ili disfrapos tiun ĉefanĝelon Gabrielon," ekridis Nikeforo per ŝrumpaj vangetoj. "Dio kun vi, filo," li diris, levante la kurbiĝintan manon por beni.

"Dio kun vi, Nikeforo," ekĝemis senespere Prokopio.

Abato Nikeforo foriris skuetante enpense la kapon. "Malbona kandia skolo," li murmuris. "Plej urĝa tempo por ĉesigi tion al ili. . . Aĥ Dio, kia herezo . . . tiu Papanastasias . . . kaj Papadianos . . . Tio ne estas figuroj, sed idoloj, malbenaj idoloj," krietis Nikeforo, svingante siajn turmentitajn manojn. "Idoloj . . . idoloj . . . Idoloj . . ."

(1936)


FONTO: Čapek, Karel. “Ikonoklasmo,” en Libro de Apokrifoj, tradukis Josef Vondroušek (Praha: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1969).


Pri kvin panoj” de Karel Čapek, trad. Jaroslav Huda

War with the Newts (Excerpt on the Language Problem) by Karel Čapek

Karel Čapek: The Absolute at Large: key philosophical excerpts

Dystopia west, dystopia east: the vanishing of speculative fiction under Stalinism
by Erika Gottlieb

Karel Čapek: Selected Bibliography & Web Links

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto /
Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)

alireteje / on other sites:

Libro de apokrifoj de Karel Čapek,
trad. Josef Vondroušek
(ĉiunovele po retpaĝo)

Libro de apokrifoj de Karel Čapek,
trad. Josef Vondroušek
(Inko)

Libro de apokrifoj (e-Librejo: Inko)

Libro de Apokrifoj (Inko)

Libro de apokrifoj - Vikipedio

Čapek en Esperanto

Karel Čapek @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 October 2009
Links added 19 Mar 2011,24 Dec 2015,
20 June 2016, 26 July 2016

Site ©1999-2016 Ralph Dumain