Ekskluzive

Borges, mistera klasikulo

de Jorge Luis Borges,
tradukis Giulio Cappa

Okaze de la morto de Jorge Luis Borges (argentinano, 1899-1986), jen manpleno da tradukoj el lia verkaro.

Mia elekto enhavas metafizikan rakonton — Borges kaj mi — poeman eseon — Arto Poezia — rakontan poemon — La forano — esean rakonton — Pri la klasikaĵoj — kaj teologian poemon en prozo — La longa serĉado — se licas mencii ĝenrojn ĉe artaĵoj, kiuj nepercepteble fariĝadas unuj la aliaj. Mi esperas, ke la postaj paĝoj sufiĉe parolos pri la aŭtoro sen kromaj komentoj.

Borges kaj Mi

Al la alia, al Borges, al tiu okazas aferoj. Mi promenas en Buenos Aires kaj haltas, eble jam maŝine, por rigardi la arkaĵon kaj kradan pordon de enirejo; sciigojn pri Borges mi havas de poŝto, mi vidas lian nomon en triopo da profesoroj aŭ en biografia vortaro. Al mi plaĉas sablohorloĝoj, mapoj, la tipografiarto de la 18a jarcento, la gusto de kafo kaj la prozo de Stevenson; la alia partoprenas ĉi tiujn preferojn, sed en malmodesta maniero, kiu ilin konvertas en atributojn de aktoro. Estus troigo aserti, ke mia rilato estas malamikeca; mi vivas, mi lasas min vivi, por ke Borges povu teksi sian literaturon, kaj tiu literaturo min pravigas. Kostas al mi nenion konfesi, ke li sukcesis krei certajn valorajn paĝojn, sed tiuj paĝoj ne povas savi min, eble ĉar la bono ne plu apartenas al iu, eĉ ne al la alia, nur al la lingvo aŭ al la tradicio. Cetere, mia destino estas perdiĝo, definitiva, kaj nur kelkaj momentoj de mi povos pluvivi en la alia. Iom post iom mi cedadas al li ĉion, kvankam mi konscias pri lia perversa kutimo falsigi kaj mirindigi. Spinoza komprenis, ke ĉiuj aĵoj volas persisti en sia estado; ŝtono eterne volas ŝtoni kaj tigro tigri. Mi restos en Borges, ne en mi (se iu mi estas), sed mi min rekonas malpli en liaj libroj ol en pluraj aliaj, aŭ en la laborema gratludado de gitaro. Antaŭ jaroj mi klopodis min liberigi de li, kaj pasis de antaŭurbaj mitologioj al la ludoj kun tempo kaj infinito, sed tiuj ludoj apartenas nun al Borges kaj mi devos elpensi ion alian. Tiamaniere mia vivo estas fuĝo kaj mi perdas ĉion kaj ĉio apartenas al forgeso, aŭ al la alia.

Mi ne scias, kiu el la du verkas ĉi tiun paĝon.

(“Borges y yo”,
en El hacedor,
Bonaero 1960)


FONTO: Cappa, Giulio. “Borges, mistera klasikulo,” Literatura Foiro, n-ro 98, aŭgusto 1986, p. 6-12. Enkonduko, p. 6; Bibliografio, p. 12.

                Borges, Jorge Luis. “Borges kaj Mi,” tradukis Giulio Cappa, Literatura Foiro, n-ro 98, aŭgusto 1986, p. 6-7.


“Miaj renkontoj kun Jorge Luis Borges” de Pierre Ullman

Jorge Luis Borges en Esperanto

Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web

Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 December 2013

Site ©1999-2018 Ralph Dumain