La Longa Serĉado

Jorge Luis Borges,
Tradukis Giulio Cappa

Antaŭ la tempo aŭ ekster la tempo (ambaŭ esprimoj vanas) aŭ en loko kiu ne estas en la spaco, troviĝas nevidebla kaj eble diafana animalo, kiun ni homoj serĉas kaj kiu nin serĉas.

Ni scias, ke ne eblas mezuri ĝin. Ni scias, ke ne eblas nombri ĝin, ĉar la formoj kiuj ĝin konsistigas estas senfinaj.

Iuj serĉis ĝin en birdo, kiu estas farita el birdoj; iuj serĉis ĝin en vorto aŭ en la literoj de tiu vorto; iuj ĝin serĉis, kaj serĉadas, en libro pli frua ol la araba lingvo en kiu ĝi estis verkita kaj eĉ ol ĉiuj aĵoj; iuj serĉas ĝin en la sentenco Mi Estas, Kiu Estas.

Kiel la universalaj formoj de skolastiko aŭ la arĥetipoj de Whitehead, ĝi kutimas malsupreniri nur efemere. Onidire ĝi loĝas en la speguloj, kaj tiu kiu sin rigardas, ĝin rigardas. Iuj ĝin vidas aŭ videtas en la bela memoraĵo de batalo aŭ en ĉiu perdita paradizo.

Oni konjektas, ke ĝia sango pulsas en ĉies sango, ke ĉiuj estaĵoj ĝin generas kaj estis de ĝi generitaj, kaj ke sufiĉas renversi klepsidron por mezuri ĝian eternecon.

Ĝi gvatas en la krepuskoj de Turner, en la rigardo de virino, en la antikva kadenco de heksametro, en la senscia aŭroro, en la luno de horizonto aŭ de metaforo.

Ĝi nin evitas sekundon post sekundo. La sentenco de la romiano eluziĝas, la noktoj ronĝas la marmoron.

(“La larga busca”, en Los conjurados, Madrido 1985)


La longa serĉado: Ĉi tiu «proza poemo» aperis lastjare, en la lasta libro de Borges. Tiuj kiuj serĉis ĝin en birdo farita el birdoj, estas la birdoj kiuj serĉas la Simurg-on en Mantiq al-Tayr (La lingvo de la birdoj), mistika epopeo verkita de la perso Farid ad-Din Attár en la 12a jarcento.



FONTO: Borges, Jorge Luis. “La Longa Serĉado,” tradukis Giulio Cappa, Literatura Foiro, n-ro 98, aŭgusto 1986, p. 7.


Borges, mistera klasikulo” de Giulio Cappa
(+ 1 el 5 tradukoj el Borges)

Miaj renkontoj kun Jorge Luis Borges” de Pierre Ullman

Jorge Luis Borges en Esperanto

Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web

Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 11 December 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain