Arto Poezia

Jorge Luis Borges,
Tradukis Giulio Cappa

Rigardi la riveron faritan el tempo kaj akvo
kaj memori, ke tempo estas alia rivero,
scii, ke ni perdiĝas same kiel rivero,
kaj ke la vizaĝoj pasas kiel akvo.

Senti, ke la maldormo estas alia dormo
kiu sonĝas ne sonĝi kaj ke la morto
kiun nia karno timas estas tiu morto
de ĉiu nokto, kiu nomiĝas dormo.

Vidi en la tago aŭ en la jaro simbolon
de la tagoj de la homo kaj de liaj jaroj,
konverti la ofendon de la jaroj
en muzikon, murmuron kaj simbolon.

Vidi en morto sonĝon, en sunsubiro
malĝojan oron, tia estas poezio,
senmorta kaj malriĉa. Poezio
revenas kiel aŭroro kaj sunsubiro.

Foje en la vespero vizaĝo
rigardas min en profundo de spegulo:
estu arto kiel tiu spegulo,
per kiu riveliĝas nia propra vizaĝo.

Oni rakontas, ke Uliso, laca de mirakloj,
ploris pro amo je la vido de Itako
verda kaj humila. Arto estas tiu Itako
el verda eterneco, ne el mirakloj.

Ĝi ankaŭ estas kiel la rivero senfina
kiu pasas kaj restas kaj estas spegulo de sama
nekonstanta Heraklito, kiu estas sama
kaj alia, kiel la rivero senfina.

(“Arte poética”, en El hacedor, Bonaero 1960)


Arto poezia: La originala verko konsistas el dekunusilabaj versoj. Mi elektis traduki ĝin kiel prozon, ĉar ritme kaj silabe paŭsa traduko rezignus pri pluraj signifaj nuancoj. Mi konservis la apartajn tutvortajn rimojn, kiuj tre bone rebatas la centrecon de temoj kaj konceptoj. Kvazaŭ reflektite de spegulo, aŭ de rivera akvo, la ŝlosilaj vortoj revenas samaj kaj aliaj.



FONTO: Borges, Jorge Luis. “Arto Poezia,” tradukis Giulio Cappa, Literatura Foiro, n-ro 98, aŭgusto 1986, p. 8.


Borges, mistera klasikulo” de Giulio Cappa
(+ 1 el 5 tradukoj el Borges)

Miaj renkontoj kun Jorge Luis Borges” de Pierre Ullman

Jorge Luis Borges en Esperanto

Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web

Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 4 December 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain