Ekskluzive

Miaj renkontoj kun Jorge Luis Borges

de Pierre Ullman

Nur du fojojn mi spertis la honoron persone renkonti Jorge Luis Borges, sed multfoje libre rekonatiĝis kun li. En 1961 mi laboris en Rutgers, la Novjerzeja ŝtata universitato. Doktoriĝinte en Princeton, kie tiam oni ne postulis konon de hispanamerika literaturo por la fina ekzameno, mi estis leginta el la Borgesa verkaro nur faman rakonteton pri du reĝoj, pruntitan en Labirintoj far la aŭtoro de lernolibro uzata en duajara klaso kiun mi estis instruanta. Diference de la profesoroj de la privata kaj prestiĝa Princeton, tiuj de Rutgers multe interesiĝis pri novmonda hispana literaturo, precipe Frank Dauster, kiu fakte instruis ĝin kaj poste verkos gravajn studaĵojn pri ĝia teatro. Per nombraj klopodoj li aranĝis ke Borges vizitu nian universitaton, sed bedaŭrinde malmultaj studentoj venis aŭskulti ties prelegon, ĉar preskaŭ neniu krom la profesoroj de la hispana vere sciis kiu estas tiu blinda sesdekdujara verkisto akompanata kaj prizorgata de sia olda sed vigla patrino.

Poste mi legis plurajn verkojn de Borges, multaj el kiuj revenas al mia memoro kiam mi meditas pri la nuntempa situacio de nia mondo. Mi pensas pri Historio de la Malgloro, kiu entenas kelkajn rakontojn pri arabaj fanatikuloj kaj unu aŭ du pri flagoj de la plej malhumanaj sklavistoj de mia propra patrio. Kiam du popoloj malamikiĝas, ni pensetu pri la fifamo per kiu la historio jam ŝarĝis ilin.

Mi ankaŭ memoras tagmanĝon en la fakultata refektorio de la Universitato de Minesoto, kiam kelkaj kolegoj babiladis pri literaturo, precipe tiu de Borges. Konfesinte ke mia plej ŝatata Borgesa rakonto estas La Biblioteko de Babelo, mi aŭdis Jack Hughes (nun profesoro en Novjorka Universitato) respondi ke tiu opinio signifas pli pri ml ol pri Borges. Kvankam tiam tuj ridinte, ml multe pensis poste pri tiu aserto lia, fine konkludante ke li eble eraris.

Estas vere ke, estante literaturesploranto. mi ja frekventegas bibliotekojn; do forte kaptis mian imagon tiu biblioteka alegorio pensita far Borges por pentri mallogikan mondon en kiu ekzistas ŝajnaj logikaĵoj. Ankaŭ veras ke ni esperantistoj tre amas la Babelan metaforon.

Aliflanke, ĝia ceesto en la Borgesa rakonto sufiĉe diferencas de la uzo de la Babel-ideo ĉe la esperanta movado, tiel ke mia prefero por tiu historieto ne dependas de ĝia titolo. Aldone, la tuta Borgesa verkaro grandparte entenas librojn pri libroj, ĉu veraj ĉu fikciaj (grava Cervantesa influo); povas esti ke tiu rakonto konsistigas la plej ĝustan Borgesan deklaron pri la rilato inter la mondo kaj la literaturo. Plue, kiel poste klarigis biografo Donald Yates, konstante revenas en la Borgesa verkaro memoroj de la epoko dum kiu la dungita poeto laboris en Bonaera biblioteko inter pluraj malagrablaj kolegaĉoj, inter ili parigisto kaj vetperisto. Tiuj uloj estis akirintaj siajn postenojn dank’ al influo de koruptaj politikistoj (estas bone konata la reciproka hato inter Borges kaj Perón); do la penetro de viva korupto en lokon supozeble dediĉitan at paca lernado certe inspiris la maltrankviligajn eventojn priskribitajn en La Biblioteko de Babelo.

Dum la akademia jaro 1976/77, per invito de Yates, Borges instruis en ŝtata universitato de Miĉigano kaj, el tiu bazo, faris vizitojn at aliaj. La Universitato de Viskonsino en Madisono akceptis lin por ke li prelegu tie, kaj nia fakestro, Gerard Flynn, aranĝis lian viziton at Milvokio kaj honoris min petante ke mi iru at Madison por veturigi ĉi tien la eminentan verkiston. Ŝoforante laŭ la naŭdekmejla vojo, mi aŭskultis la vortojn de la blinda bardo flanke de mi, dum lia akompanantino kaj Yates sides malantaŭe. Borges faris du prelegojn, tiun vesperon kaj la postan tagon, en grandaj aŭditorioj, sed ĉifoje ĉiuj seĝoj estis okupitaj. Mi memoras aranĝan detalon: Flynn petis ke mi alportu botelon da vino por ke Borges trinku glason antaŭ sia prelego. Mi ankaŭ aĉetis en librovendejo volumon de Borgesaj rakontoj, por sendi ĝin, skribaĉe aŭtografitan far la blindulo, al Baldur Ragnarsson. Kelkajn jarojn antaŭe, Baldur estis kopiinta en letero al mi poemon de Borges titolitan La Rozo, kiun la eminenta islanda esperantisto tre admiras. Tiu poemo evidentigas la eviton al metaforoj fare de Borges; kaj ties ideojn vidalvide al metaforoj mi aŭdis dum nia automobila konversacio kiam, mi ekkuraĝis mencii la temon de esperanta poezio. Tial mi tuj silentis pri tiu afero. Mi ankaŭ penis paroli al Borges pri klasika hispana literaturo; li respondis ke ĝi vere ne plaĉas at li, kiu plejparte influiĝas de anglaj verkistoj. Spite al tio, evidentiĝas ke Borges plene staras ene de la hispanlingva literatura tradicio, ne eskapinte eĉ la influon de Quevedo.

La automobilo jam estas vendita. Dum ĝi ankoraŭ apartenis at mi, kelkaj pasaĝeroj impresiĝis aŭdante:

— Vi sidas kie sidis Borges; — sed prononci tiujn vortojn vendante ĝin certe ne efikintus. Ĉu la spirito de Borges ankoraŭ sidiĝis en ĝi post la vendo? Tio estas labirinta sed vere Borgesa demando.

Jorge Luis Borges mortis en Junio en Ĝenevo, 87-jaraĝa.


FONTO: Ullman, Pierre. “Miaj renkontoj kun Jorge Luis Borges,” Literatura Foiro, n-ro 98, aŭgusto 1986, p. 4-5.


La Biblioteko de Babelo, de Jorge Luis Borges, tradukis Gulio Cappa

"La Sudo" de Jorge Luis Borges, trad. Enio Hugo Garrote

Hajkoj kaj Tankaoj de Jorge Luis Borges, tradukis Carlos A. Castrillón

Jorge Luis Borges en Esperanto

Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web

Esperanto & Interlinguistic Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Borges en Esperanto [mia blogo Ĝirafo]

Jorge Luis Borges - Vikipedio

La Biblioteko de Babelo, trad. Manuel Giorgini

Jorge Luis Borges - Wikipedia, the free encyclopedia

Borges: Garden of Forking Paths

Borges Center


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 17 September 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain