Rimletero 77

William Auld

Sur la infanajn cerbojn presas  
mispensojn la eduksistemo,
kaj tiu infanaĝa premo
por naciismo ilin dresas.

La fieduko tre sukcesas —
ĝangale kreskas tiu semo;
sur la infanajn cerbojn presas
mispensojn la eduksistemo.

La diferencojn oni jesas,
silentas pri l’ similoj — emo,
en kiu fontas la problemo;
kaj mison, kies fort’ ne ĉesas,

sur la infanajn cerbojn presas.



FONTO: Auld, William. “Rimletero 77,” en 75 Jaroj: Aŭtobiografio, Poemoj, Bibliografio, red. Aleksander Korĵenkov (Jekaterinburg: Sezonoj, 1999), p. 32.


"Rimletero" (pri John I. Francis) de William Auld

Ju Alten Oni Soras” de William Auld

William Auld de Esperantiĝo al Militservo

William Auld—From Introduction to Esperanto to Military Service

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Esperigo per la vivo [recenzo: Auld, William: 75 Jaroj] de Andrej Peĉonkin


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 4 July 2012

Site ©1999-2012 Ralph Dumain