DISKUTO

Originala aŭ tradukita literaturo?

Se oni volas aserti, ke specialan distingon meritas sole literaturo originala (eĉ se malbona), ni devas konfesi, ke ni posedas ankoraŭ tre malriĉan, preskaŭ sensignifan literaturon, ĉar en nur kelkdek volumojn ni povus meti nian tutan originalan verkaron. Oni lanĉas nun en Esperantujo la konvinkon, ke ĉio, kio estas originale-esperanta, nepre estas bona. Mi pensas, ke tio estas karikaturigo de la devizo pri »memsufiĉo«, aplikata nun en multaj suferantaj landoj . En literaturo oni ne povas mezuri la valoron de ia verko laŭ tio, ĉu ĝi estas originala aŭ tradukita.

Kelkaj volas kredigi , ke nur originalaj verkoj fleksas la lingvon, fandas la stilon en fajro de novaj parolĵongloj—do nur originalaj verkoj konstruas kaj evoluigas nian lingvon. Tio ne estas ĝusta. Originala Esperanto-literaturo (ne konsiderante la milojn de versaĵoj, fabrikataj de ĉiu freŝe bakita Esperantísto) estas esence nova aperaĵo en nia lingvo. Ĝis la milito preskaŭ ne ekzistis originala esperanta beletristiko kaj tamen la lingvo bone evoluadis. Bonegaj tradukoj de plej gravaj verkoj el la tutmonda literaturo donis plenan ĝuon al ĉiu Esperantisto.

Ĉiu literaturo devas havi specialan medion kaj necesajn kondiĉojn, en kiuj ĝi povas disvolviĝadi. En la nacilingvaj literaturoj tiun ĉi necesegan sukon liveras la vivo mem: la nacia, socia aŭ kultura vivo de la homgrupo, uzanta la koncernan lingvon. Tíamaniere fariĝas tio, kion ni kutíme nomas: la vivo respeguliĝas en la literaturo. Tie ne ekzistas limigoj, baroj aŭ malhelpoj . Libro respegulas individuon. Literaturo—tutan socion kun ĉiuj ĝiaj bonaj kaj malbonaj kvalitoj. Literaturo de popolo ne ĝenas sin pro siaj kolero kaj malamo, kun kiuj ĝi ofte rilatas al aliaj popoloj aŭ homaj grupoj. Tio estas ja la vivo, kiu ĉiutage reveliĝas al ni en mil kaj unu metamorfozoj.

Nu, ĉar ne ekzistas esperanta nacio, socío aŭ kompakta homamaso, estas neeble postulí, ke en tiel nenormalaj kondiĉoj kreiĝu originala literaturo. Kiun formon de nia vivo ĝi reprezentu kaj en kio esprimiĝu ĝia vivo-instinkto? Dume, ni estas nur movado, kies anoj havas verdire interrilatojn, sed inter kiuj ne ekzistas socia kunvivado. Estas ja nerealeco preni ekz. hungaron, ĉeĥon, polon kaj germanon, el kiuj ĉiu vivas laŭ malsama spirito, kaj inter kiuj la kruda vivo kreis malfeliĉajn rilatojn, kaj kuiri iliajn sortojn en komuna poto. Kaj ĉar la kreantoj de nia originala literaturo evitas la senkompatan severecon kaj krudecon de l’vivo el la timo, ke tiu aŭ alia vero kaŭzus doloron kaj koleron ĉe tiu aŭ alia »samideano«, plie—ĉar oni ne povas ja kuiri la vivon en la dolĉaj akvoj de la de ni imagata kaj revata feliĉo—pro tíes absoluta manko—oni devas pro tio krei arte tiajn eblecojn aŭ almenaŭ ŝajnon de eblecoj, kiuj donus iluzion de pli bela vivmaniero: en tiuj verkoj oni provokas nenaturajn situaciojn, nerealajn cirkonstancojn, enspiras en ilin por momento ion, kio similas al vivo, kaj tiel preparitan oni metas antaŭ nin la originalaĵon. Tio certe estas tre nobla entrepreno, sed malgraŭ ĉio restas nur iluzio, tre malproksima de la reala vivo.

Tio komprenebligas, kial la plimulto el la originalaj Esperantoverkoj (mi ne nuligas la malmultajn esceptojn, kiuj sekve pravigas la regulon) havas plej ofte abstrakte-fantazian fizionomion. Eĉ la nomoj de ľ herooj ne estas tiuj de teranoj, sed arbitre elpensitaj. El tiuj verkoj parolas al ni fremdaj homoj (ĉu homoj?), absolute fremdaj ,el nekonataj al ni medioj, el nenaturaj situacioj, kun nerealaj sentoj kaj instinktoj. Kion fari? Tiaj senvivaj figuroj, kiujn pliĝuste la aŭtoro inventis en sia fantazio, ne povas influi nin. Kiom ajn multe ni respektas la noblanimecon de l’aŭtoroj, kiuj nepre volas ofte malamikajn homojn aŭ grupojn emiĝi al harmonia kaj ideala kunvivado, ni devas tamen kun bedaŭro konstati, ke la vivo ŝercas pri tiaj idealoj.

Se efektive Esperanto iam pli poste kondukos la homaron al nova kulturo, tiam verŝajne ankaŭ por ĝia originala literaturo malfermiĝos nova horizonto. Tiam eble formiĝos ia reala supernacia kompakta socio, kiu stampos sian markou ankaŭ sur la vivon de individuoj. Estas malfacile imagi la precizan formon de tia socio, sed ĝi estas verŝajna  principe. Tiam nia literaturo havos la taskon disvastigi novan, realan kulturon—kaj en tio plenumiĝos ĝia misio. Sed ĝis tiu feliĉa momento ni dume devas vivi nian nunan vivon kaj respeguladi en nia literaturo ĝuste tiun ĉi nunan vivon. Se ni mem ne kapablas per originalaj verkoj fari tion, venas kun helpo la tradukita literaturo, en kiu oni povas abunde kribri: ĝi kapablas liveri al ni—se ni nur volos—verajn perlojn, kiujn la kritikistoj de la tuta mondo aklame aprezis kiel la plej bonajn.

Se nia originala literaturo iros la vojon de l’vivo, ne kroĉante sin al iaj fantazioj kaj utopioj, ne vagante sur la periferio de l’vivo, ĝi havas estontecon, kiel ĉiu bone bazita literaturo. Eble ni ankoraŭ ne posedas la literaturan tradicion, mankas al ni ankoraŭ la majstroj de l’ plumo, la veraj forĝistoj de nia literaturo. Sed ankaŭ ili venos. Kaj ni—ni devas prepari la kampon, ebenigi la vojon por tiuj majstroj venontaj. Ili jam venas, jam ili marŝas al ni.

Dume malgravigi la signifon de nia literaturo tradukita—estas eĉ danĝero por nia literaturo entute. Kion ni devas fari, estas klopodi kaj peni, ke oni iom pli serioze antaŭe pripensu, kiun novan verkon traduke donaci al ni. Kial plenigi nian libromerkaton per fuŝaĵoj kaj bagatelaĵoj, se ni povas riĉigi nian literaturon per sendube valoraj verkoj el grandega tutmonda librokolekto.

Se originala literaturo estas afero de nia ambicio, la tradukita (se bone tradukita!) estas garantio pri nia lingvo. Tiun-ĉi simplan veron la unua konsciis la aŭtoro de nia lingvo. Li en la komenco donacis al ni kelkajn valorajn poeziaĵojn en Esperanto por doni la necesan satisfakcion al la lingvo. Sed por pruvi la taŭgecon de Esperanto li tradukis esperanten Ŝekspiron kaj Dickenson (tiun lastan tradukis eĉ el germana traduko)—jen kiel alte la Majstro taksis la necesecon kaj utilon de tradukita literaturo.

Kelkaj vortoj estas ankaŭ dirotaj pri tiuj, kiuj provas kredigi, ke Esperanto entute ne estas uzebla por literaturo, por beletristiko aŭ poezio. Tiu ĉi opinio estas simple ridinda. Kontraŭ tiaspeca obskureco oni povas nur levi la ŝultrojn, se tiuj asertantoj neniel volas foje fari la penon por ekkoni nian lingvon kaj ĝiajn literaturajn valorojn. Je niaj mensoj la pseŭdo-sciencaj argumentoj pri la artefariteco de Esperanto faras jam nenian impreson. Ja ni mem atestas nuntempe grandegan metamorfozon en la muzika arto, kiu transiras en formon »ĝisoste« mekanigitan: la radio-muziko. La delikata orelo de muzikamanto disŝiriĝas je pecoj, aŭskultante la mekanikan muzikon, sed super kaj malgraŭ tiuj »orelŝiraj« scenoj la mekanika muziko ekiras sian vivon kun forto kaj obstino propra al ĉiu juna organismo, konkerante ĉiam pli kaj pli grandajn armeojn da adeptoj. La koncepto pri artefariteco fariĝis nulo. tre relativa kaj en multaj okazoj oni ne povas precize difini, kie troviĝas la limo inter »natureco« kaj »artefariteco«.

Por ni, Esperantistoj, ne ekzistas demando pri la literatura ebleco kaj taŭgeco de Esperanto. Por ni estas grava la principa problemo, ĉu pro motivoj supre esprimitaj valoras ludi originalan literaturon, dum ni kun plena ĝuo povas ĉerpi el la senfinaj fontoj de la nacilingvaj trezoroj? Ĉu niaj plej bonaj, plej kapablaj plumoj devas sian tutan energion streĉi por krei en plej bona okazo ion tre mezkvalitan—dum grandiozaj kreaĵoj de mondkonataj majstroj simple petegas, ke oni traduku ilin en nian belan, gracian lingvon?

Ŝajnas al mi, ke tio eĉ estas la misio de Esperanto.

J. Lejzerowicz.


FONTO: Lejzerowicz, Izrael. “Originala aŭ tradukita literaturo?”, Literatura Mondo, aprilo (n-ro 4) 1931, p. 71-72.


Esperanta Folkloro (Babilado de Horaĉo Serĉer)” de Izrael Lejzerowicz

Nigraĵoj” de Georgo Verda (Izrael Lejzerowicz)

Pri Esperanta Literaturo” de Edmond Privat

Kiom Longe Atendi” de Brian Price-Heywood

Arta partikulareco kaj Esperanto de R. P. Nogueira
[pri teorio de Georg Lukàcs]

Pri Moderna Poezio kaj Esperanto” de Roberto Passos Nogueira

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973) by Dr. Julius Balbin

Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?

Esperanto Kiel Anti-Lingvo de Baldur Ragnarsson

Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto: Libroj laŭ Kategorio (1987)
de R. Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Izrael Lejzerowicz @ Ĝirafo

Literatura Mondo @ Ĝirafo

Literatura Mondo 1922-1949

Enhavliston de Literatura Mondo

La sorĉistino el Kastilio
de Sholem Asch, trad. Izrael Lejzerowicz
(en fb2 formato, kun tekstoprogramo)

“Izrael Lejzerowicz (1901 – 1944)” de Tomasz CHMIELIK,
Pola Esperantisto, n-ro 28 (4/2007), p. 4-8

La Pereintoj In Memoriam
de Zofia Banet–Fornalowa

Izrael Lejzerowicz - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 July 2012

Site ©1999-2016 Ralph Dumain