Edmond Privat

Pri Esperanta Literaturo


Kiuj ĉeestis en tiu ĉi teatro unu el la du lastaj vesperoj kaj aŭdis la aktorojn de Kaatje sonigi tra l’ ĉambrego la belajn harmonie ritmitajn silabojn, tiuj pli firme konvinkiĝis, ke taŭgas nia lingvo por literaturo, kaj inter la plej belsonaj lingvoj de l’ mondo Esperanto tenas sian nepre altan lokon.

La organizantojn de l’ Sepa Kongreso ni devas nun danki, ke ili rezervis por ni tiun ĉi literaturan posttagmezon, kiu estos dolĉa ripozo el tiuj iom sekaj diskutadoj de niaj matenaj kunsidoj.

Sur la kampo de literaturo ni vivas pli multe per nia koro, kaj povas esti nur bone kaj utile, ke ni metas nin por momento en tiun atmosferon de fido kaj beleco, ĉar ni tiel nin sentos pli proksimaj al la interna ideo kaj al la vera animo de nia tuta movado.

Kiel naskiĝas literaturo. Ĝi estas necesa kaj neevitebla.

Kelkaj al ni riproĉis, ke ni faras literaturon en Esperanto, aliaj, ke ni literaturon ne havas. Unu la alian detruas tiaj kritikoj.

Kiel estus eble, ke lingvo vivu sen literaturo? Al vivanta lingvo ĝi estas ja necesa kiel la koro al vivanta homo. Literaturo estas por ĉiu lingvo la beliga centro, en kiun alfluas la sango por puriĝi kaj poste reflui en ĉiujn partojn de l’ vivanta korpo. Lingvo ne povas esti laŭordone nur komerca kaj scienca.

Kiel povus iu malpermesi, ke troviĝos iuj homoj por paroli pli arte kaj pli zorge ol aliaj? En ĉiu homo kaŝiĝas iu deziro al beleco. Jam en prahistoriaj epokoj per pintaj pecoj de ŝtono la homoj provis skulptadi figuraĵojn sur la maldelikatajn meblojn, kiujn ili tranĉadis por si el la trunko de l’ falintaj arboj. De belarto tio estis la humila komenco.

Ankaŭ en parolo baldaŭ troviĝis artistoj, kiuj deziris kanti ritmitajn frazojn aŭ diri rakonton en ia pli bela maniero, ol kutime. Kiel estus eble malpermesi, ke talenta homo skribu aŭ parolu en pli eleganta maniero, ol lia najbaro, kiu uzas la lingvon nur por vendadi aŭ ordonadi per mallongaj rapidaj frazetoj?

Kiel oni povas malpermesi, ke ni, Esperantistoj ŝatu kanti kune laŭ vortoj amataj?

Ja ĉio ĉi estas literaturo, kaj ĉio ĉi okazas en plej natura maniero.

Amuzan kaj profunde instruan ekzemplon oni povas doni. Ĉe unu el la antaŭaj Kongresoj de Esperanto, hispana junulo enamiĝis je sveda junulino, bluokula kun orblondaj haroj. Post kiam la fermo de l’ Kongreso malproksimen forvojaĝigis ambaŭ gejunulojn, ili kune korespondadis. Svedan lingvon li ne konis, nek ŝi la hispanan. Nur Esperanton ili havis komune. Sian amon la fervora junulo volis pli bele esprimi, kaj flamantajn versaĵojn li ekverkis en Esperanto, la lingvo de ilia amo. Esperantajn poemojn li eble neniam antaŭe vidis, sed kiel skribi proze, kiam oni amas? Poemojn al ŝi li verkis... Kaj jen alia komenco de literaturo. Ĉu ankaŭ tion ĉi ni devus malpermesi?

Tro da versaĵoj.

Sur la balkono de tiu ĉi operejo mi vidas kelkajn eminentajn samideanojn, kiuj skeptike ridetas en si mem, repensante pri la amaso da senvaloraj versaĵoj, kiujn la redaktoroj de niaj esperantaj gazetoj devas ĵeti en la paperkorbon. Tutkore ili dezirus, ke ne ĉiu Esperantisto sin kredu poeto. Efektive la versproduktado estas ĉe ni tro granda, kaj la valoraĵoj tro maloftaj. Grandaj genioj ankoraŭ ne venis, sed tamen kelkajn talentojn ni posedas. En sia granda entuziasmo por la lingvo tro multaj volis versfaradi, kaj la perlojn ni devas serĉadi sub amasoj da neniaĵoj. Sed por ĉiu lingvo same okazas. El dekmilo da verkitaj poemoj, el milo da presitaj, el cento da legataj, troviĝas nur unu aŭ du veraj perloj; sed estas preferinde suferi la senvalorajn milojn kaj trovi la du perlojn, ol ne havi la milojn kaj tute ne havi la perlojn!

Iom post iom la talentoj montriĝas, kaj iom post iom ĉiu pli bone komprenas, kia estas lia tasko. Ne ĉiuj povas fari la saman laboron. Al unu estas donita granda agemo kaj energio, al alia — profunda klereco kaj studa lerteco, al alia — talento por bele paroli kaj verki. Tiu do semadu, tiu ĉi instruadu, tiu alia kantadu, ĉiu laŭ sia povo.

Ĉu Esperanto estas sentradicia?

Ankaŭ oni ne volas kredi je nia literaturo, ĉar oni opinias, ke Esperanto estas tro artefarita kaj sentradicia.

Necese estas klarigi, ke tio estas ne vera. Ekzistas en nia lingvo du partoj: la enhavo de Unua Libro kaj ĉio cetera.

Tradiciaj radikoj.

En la Unua Libro estis donitaj kelkaj centoj da radikoj ja elektitaj de unu homo post longa spertado kaj verkado. Sed ĉu tiuj radikoj estis novaj, arbitraj, sentradiciaj? Ne, ĉar ili estis elprenitaj inter la plej komunaj vortoj de niaj eŭropaj lingvoj. Tiuj vortoj ne estis subite kreitaj de iu fantaziema fabrikanto, ili estis prenitaj el vivantaj lingvoj kun la tuta forto de ilia longa tradicio.

Ĉiu el ili havas sian propran historion. Ĉiu el ili estis kreita de iu maljuna popolo kaj baldaŭ ripetita de aliaj. Multaj el ili travivis miljarojn iom post iom alisoniĝante, de la malproksima tempo, kiam ili estis parolataj de la primitiva hindo-eŭropa gento, ie sur la montplataĵoj de Azio.

Arbitraj estis la kelkaj gramatikaj finiĝoj almetitaj al tiuj radikoj, kvankam eĉ tiuj finiĝoj ankaŭ estis elprenitaj el naturaj lingvoj. Artefarita estis la fonetika ortografio; sed de ĉiuj lingvoj la ortografio estis iam artefarita.

Natura kreskado de la lingvo.

Ĉirkaŭ tiu ĉi malgrandega materialo nature kreskadis la tuta lingvo. D-ro Zamenhof kaj la unuaj verkantoj, esprimante siajn sentojn per esperantaj vortoj, kreis ian vivan atmosferon, en kiun la malnovaj hindo-eŭropaj radikoj povis alporti la tutan forton de sia longa antaŭa vivado.

Per la uzado iom post iom tute nature envenis en la lingvon ĉiuj necesaj aliaj radikoj. Ankaŭ per reciproka intermiksado, kunvivado, kunmetado, senĉese pliriĉiĝadis la juna lingvo, samtempe kiam ĝi gajnis pli da adeptoj kaj estis ĉiutage pli kaj pli uzata.

Kiel vivas kaj kiel mortas tradiciaj vortoj.

En tiu freŝa aero plej bele vivadis la malnovaj hindo-eŭropaj radikoj perdinte preskaŭ nenion el sia antikva tradicio. En multaj proponitaj sistemoj tiuj samaj radikoj, kvazaŭ tranĉitaj branĉetoj, fariĝis sekaj ŝtonigitaj mortintoj, ĉar ili ne trovis la necesan vivan trunkon. Restante nur sur paĝoj de fermita libro aŭ kajero ne povas vivadi la vortoj, kiuj estas esence vivantaj estaĵoj, kiel bestoj aŭ kreskaĵoj.

Dume, enplantitaj sur vivantan trunketon de juna lingvo, kvazaŭ branĉetoj fortranĉitaj el maljunaj arboj, ili povis vivadi, eĉ pli vigle, ol antaŭe, kaj baldaŭ ili grandigis la arbeton per mirinde vastiĝanta krono de brila foliaro kaj floraro.

Do tiuj kelkcentoj da radikoj enportis sian propran vivadon; ĉio cetera en la lingvo, tio estas, la plej granda parto de ĝi, kreiĝis kaj enportiĝis tute nature, same kiel okazas por ĉiu alia vivanta lingvo. Jam eĉ la vortoj de la Universala Vortaro estas radikoj proponitaj de D-ro Zamenhof, sed trovitaj en la unuatempaj verkaĵoj kaj rajtigitaj nur de l’ uzado.

Ĉu nun oni povas nomi Esperanton artefarita kaj sentradicia?

Ĉu nia lingvo kontraŭe ne estas plejparte vere natura kaj havas, same kiel ceteraj, sian propran tradicion —kompreneble ankoraŭ tre junan— kaj la respektindan tradicion de siaj fundamentaj radikoj, kiuj travivis jarcentojn kaj jarcentojn?

La lingvo estas ĉie, kie ĝi uziĝas.

Kio estas lingvo? Ĉu ĝi kuŝas en la gramatikoj kaj vortaroj? Ne, tute ne; tie kuŝas nur skeletaj rimarkoj pri ĝi. Ne en la libroj troviĝas la lingvo, sed ĉie, kie ĝi skribiĝas kaj paroliĝas.

Tie ĉi estas la lingvo, dum ni parolas, hodiaŭ matene dum ni diskutadis, hieraŭ vespere en la deklamado, ĉiutage en niaj konversacioj, en niaj leteroj, en niaj gazetoj; ĉie, kie sonas Esperanto, ĉie, kie flugas esperantaj frazoj, ĉu de lipoj al oreloj, ĉu de plumo al okuloj, tie estas nia lingvo, kaj tie ĝi vivas. La lingvo estas ĉie, kie ĝi estas uzata.

Ridindaj estas la lingvaj diskutoj.

Estas do tute ridinde diskuti, ĉu oni ŝanĝu tion au tion ĉi en la lingvo. Vortojn sur papero vi povas forstreki, literojn anstataŭigi per aliaj, sed la lingvon mem kiel vi volas tuŝi, ĉar ĝi ja flugadas ĉie en la aero, kaj ĝin neniu povas kapti aŭ haltigi? Novajn papiliojn vi povas alblovi, novajn abelojn forsendi al la jam zumanta abelaro, sed forpreni aŭ detrui tion, kio jam ekzistas, tion vi neniel povus fari. La vortoj kaj esprimoj de la lingvo ja senfine flugadas en la vasta mondo, kaj iam ekhaltas kelkaj el ili, nur kiam ili fariĝis tiel pezaj kaj tiel lacaj post longa, multjara uzado, ke ili mem iom post iom malrapidigas sian flugadon kaj ne plu povas disputi sian lokon kontraŭ la novaj pli freŝaj fluguloj.

Tiel kreskas lingvo, kaj la vento, kiu ĝin vivigas kaj sonigas tra la mondo, estas la voĉo de ĝia popolo, la komuna ideo aŭ la fortega sento, kiu kunigas ĝiajn anojn, inspiras ĝiajn poetojn kaj kreas ĝian spiriton.

Kial sukcesis Esperanto.

Ke D-ro Zamenhof, nia iniciatinta genio, perfekte komprenis, kio estas lingvo kaj kiel ĝi vivas, al tio ni ŝuldas la mirindan realiĝon de lia nobla revo.

Li komprenis, ke nur kiel eble plej malmulte da materialo li devas doni, por ke la uzado mem kreu la frazojn, la esprimojn, unuvorte ĉion, kio faras la lingvon.

La lingvon faras ne la vortoj, sed la grupoj da vortoj.

Efektive, nek en la vortaro, nek en la gramatiko estas la lingvo, sed en la frazoj, en la grupoj da vortoj, kiuj esprimas penson.

Por esprimi siajn sentojn nia Majstro kaj poste pli kaj pli multaj novaj adeptoj faris esperantajn frazojn. Iom post iom, dum kreskis la esperantista popolo, formiĝis esperantaj esprimoj. Kiel por ĉiu alia lingvo, kelkaj vortoj kutimiĝis kune troviĝi kaj grupe akiris specialan komunan forton.

Tiaj vortoj, kiuj en soleco restus malklaraj aŭ malvarmaj, per kuntuŝado kaj kunuzado kun aliaj baldaŭ ekbrilis je neatendita lumo.

La vera unuo en ĉiu lingvo estas la frazo, la grupo da vortoj, kiu elvokas en la cerbo de aliaj homoj iun precizan ideon, aŭ rememoron pri iu preciza fakto.

Kiel kreigas esprimoj.

Se vi prenas ekzemple la vorton nia, el ni kaj a, adjektiva finiĝo, la vorton sankta kaj la vorton afero, ĉu tiuj tri vortoj, konsiderataj ĉiu aparte, ne estas sekaj, malvarmaj neprecizaj?

Sed, se vi diras nia sankta afero, ĉu tio estas simple la kunmetado de la tri vortoj kaj la aldonado de iliaj sencoj unu al alia, aŭ ĉu ne, kontraŭe, ĝi formas unu novan nedivideblan plej fortan esprimon? Ĉu kvankam ĝia laŭvorta traduko signifus malmulte aŭ eĉ estus ridinda, ĉu tiu esprimo por vi ne estas plej preciza kaj klara?

Ĉu ĝi ne elvokas en viaj animoj ne nur ideon, ne nur senton, ne nur impreson, sed eĉ fortan emocion, plenigante vian koron per ĉiuspecaj rememoroj pri la batalado por nia sankta afero? Ĉu tiu trivorta esprimo ne estas por vi kvazaŭ boranta radio de lumo, kiu neatendite vin penetras plej profunde?

Ĉu tiu nelonga frazeto ne entenas eble grandan parton de via tuta vivo, dum similaj tri vortoj en alia lingvo signifus eble nenion?

La forteco de grupiĝintaj vortoj.

Ĉu tia malgranda ekzemplo ne bone montras, kiom da viva forto estas en unu esprimo, ĉu ĝi ne nelpas kompreni, ke la unuo en ĉiu lingvo estas la grupo da vortoj, kiu en si entenas tiun mirindan povon vibrigi misteran ion en la interno de l’ aŭdantaj homoj, same kiel potenca sonorilo, dissendante sian sonan vibradon tra l’ kvieta aero, tremigus la kordojn de kaŝita violono, enfermita en ĝia ĉerkoŝajna skatolo? Unu la aliajn la vortoj helpis kaj, grupiĝante, kreis forton el malforto. Kaj tien, kie restis iu sentebla malplena loko, en iu grupeto, baldaŭ envenis nova necesa vorto pro tute natura alvoko de l’ aliaj, dum ĝi povus jarojn kaj jarojn atendadi kaj la pordon neniam enpasi, se tute sola en arbitra vortaro ĝi estus proponita de iu vortfabrikisto. Jes, grupe, kaj nur grupe, vivas la vortoj, same kiel vivantaj estaĵoj.

Lingvo ne estas fiksita signaro.

Ekzistas homoj kiuj opinias, ke internacia lingvo devas esti kvazaŭ marista, sistema signaro, decidita kaj regulata de iu internacia komitato. Jardekojn povos tiaj homoj vane laboradi. Sian celon ili ne povos atingi.

Signaron oni povas havi por esprimi kelkajn malmultajn —jam konatajn— ordonojn aŭ alvokojn. Sed anstataŭigi tutan lingvon per signaro, tion oni nepre ne povas fari.

Kaj, efektive, nur signaro estas tia sistemo, kiu konsistas nur el zorge aranĝitaj vortaroj kun tradukoj por la diversaj naciaj lingvoj. Senvivaj literaroj restas la vortoj en tradukvortaroj. Kvazaŭ ŝtonetojn la homoj devus ilin meti unu apud la alian por traduki la vortojn de nacilingvaj frazoj. Nekredeblan eraron faras tiuj, kiuj proponas similan sistemon.

Lingvo senĉese moviĝas.

Ĉu ili ne scias, ke la lingvoj vivas en ĉiama movado, ke en la ordinara parolo neniam du diversnaciaj vortoj tute haltas ĉe unu preciza senco kaj absolute korespondas unu je la alia? Tiajn tradukvortarojn internacia komitato devus senĉese kontroli kaj ŝanĝadi. La senco de la vortoj konstante dependus de iu decido, kaj tamen neniam unueco estus atingita. Kio okazas ĉe konata de ni tia sistemo plej bone ilustras tiun sperton. Ion vivan oni ne povas traduki per io malviva, kaj aliflanke la homoj ne povas kontentiĝi nur per traduko.

Internacia lingvo devas esti vivanta, ĉar nur en la vivado, nur en la uzado, kiu grupigas la vortojn, ĝi povas atingi plenan klarecon kaj unuecon.

Unuecon kreas komuna uzado.

La uzado estas la sola bona vortaro, ĉe kiu el ĉiuj landoj oni povas lerni la ĝustan sencon de vorto sen traduko kaj sen ia aŭtoritata decido. Saĝa lingva komitato aŭ bona vortaristo konsideras kiel plej altan sian taskon konscience raporti pri l’ uzado por helpadi la ceterajn homojn. Ni ĉiam bone memoru, ke la unuecon de la lingvo konservas nur la komuna uzado.

La unuaj poemoj en Esperanto.

Esperanta literaturo komenciĝis per la unuaj verkoj de nia Majstro, per tiuj kelkaj de ni ĉiuj konataj poemoj, kiujn li verkis antaŭ la publika apero de Esperanto en la mondo.

Oni legu pri lia vivo dum tiu prepara periodo. Legante pri liaj malfacilaj jaroj de sufero kaj soleco, vi komprenos, kia spiritstato inspiris al li tiajn poemojn, kia ekzemple: Mia penso.

... Fajron sentas mi interne,
Vivi ankaŭ mi deziras, —
Io pelas min eterne,
Se mi al gajuloj iras...
Se ne plaĉas al la sorto
Mia peno kaj laboro —
Venu tuj al mi la morto,
En espero — sen doloro!

Senpene ni povas imagi la emocion de D-ro Esperanto tiun tagon, en 1887, kiam la ĵus presitaj unuaj libretoj pri la lingvo internacia estis dissenditaj for en la mondon. Kiom batis lia koro dum li sin demandis, kiel estos akceptita la frukto de tiel longa lia penado. Kiel bone ni povas kompreni liajn maltrankvilajn versojn:

Ho mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’!

Ho, mia kor’! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor’!
Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,
Ho, mia kor’!

Kreiĝo de esperantista popolo.

Sed iom post iom baldaŭ alvenis respondaj leteroj. Ĉiutage unu post unu, du post du, dudek post dudek, kelkcentoj da aliĝoj alvenis kvazaŭ lumaj radioj de brilega leviĝanta suno.

Kiel bone ni komprenas la ĝojon de nia Majstro, kiam li konstatis, ke ĉirkaŭ lia laboro naskiĝis nova popolo; ĉar ne nur simplajn aprobojn li ricevis, aŭ interesajn konsilojn, sed multe da veraj aliĝoj, multe da promesoj, ke oni lernos la lingvon, kaj jam eĉ internacilingve leterojn.

La unuaj jaroj.

Tiam komenciĝis la fervora unua epoko de nia movado, kiu envidis tiom da bela entuziasmo, tiom da sindonemo, tiom da mirinda interfratiĝo! En tiu tempo al la juna lingvo ĝiaj adeptoj donis la belan nomon «Esperanto», sub kiu la modesta doktoro kaŝis sian nun ankaŭ gloran propran nomon. En tiu tempo favoriĝis la verda koloro inter la soldatoj de la nova armeo, ĉar ĝi simbolas esperon. En tiu tempo ekaperis la verda stelo, nia nuna ĉie brilanta signeto. En tiu tempo dissemiĝis en ĉiujn landojn kaj baldaŭ estis kantataj de mil diversnaciaj voĉoj la amataj vortoj de La Espero, nia nuna komuna himno.

La komuna esperantisma poemaro.

Ankaŭ en tiu tempo leviĝis, flanke de Zamenhof, novaj poetoj por kanti la ĝojon de l’ homa kunfratiĝo, la alvokon al senlaca semado kaj la esperon je fina venko. Tiun pure esperantistan periodon de nia literaturo mi nomas la komuna poemaro esperantisma. La plej tipa poemo de tiu periodo estas la versaĵo Al la fratoj, per kiu la Doktoro tiel bele parolas al ĉiuj dissemitaj kunbatalantoj.

... Tre malproksime ĉiuj ni staras
La unu de la aliaj...
Kie vi estas, kion vi faras,
Ho, karaj fratoj vi miaj?

Tiu pure esperantista literaturo estas ofte tre simpla kaj povas eble ŝajni eĉ iom naiva, sed ĝi verkiĝis tute nature, ĉie kreate de l’ fervora esperema entuziasmo de tiu nova popolo.

Kvankam en si mem tre simplaj kaj senpretendaj estas tiuj poemoj, same kiel plej multaj patriotaj naciaj literaturaĵoj, tamen ankaŭ same grandan valoron ili havas, ĉar ili esprimis la sentojn de tuta popolo, ĉar ĉe ilia tuŝo oni sentas vibradi la animon de tuta amaso, ĉar iliaj versoj estis kaj estas ankoraŭ nun ame redirataj milfoje de gefiloj el ĉiuj nacioj de l’ tero.

Kio faras popolon.

La franca pensulo Ernest Renan ie skribis tion ĉi: «Ke homoj formas unu popolon, tion faras ilia memoro pri la grandaj aferoj komune faritaj kaj ilia volo por plenumi novajn». Precize tiun memoron kaj tiun volon oni ĉe preskaŭ ĉiu linio povas ekvidi en tiuj komunaj poemoj. Tial ili plej bone atestas la ekziston de nia esperantista popolo, kaj ne nur ĝian ekziston ili atestas kaj daŭros atesti en venonta tempo, sed ĝian malfacilan komenciĝon, ĝian senlacan bataladon kontraŭ mokoj kaj persekutoj, ĝian pacan militadon sen iaj armiloj, krom granda morala kuraĝo kaj esperplena pacienco.

Kion atestas kaj instruas la unua komuna poemaro.

Tiu korplena literaturo, en kiu bruas nek pafiloj nek kanonoj, iam eble instruos la homaron, ke la plej grandaj venkoj haviĝas sen mortigo, sen detruo, sen buĉado.

Sed por tiaj venkoj bezoniĝas soldatoj eĉ multe pli kuraĝaj, ol por sangaj bataladoj. La kantaro de tiaj noble pacaj militistoj restos ĉiam tiuj komunaj esperantistaj poemoj, kaj tial, kun ilia granda kaj humila simpleco, ilin ni pie konservos kaj ŝatos kun plena respekto kaj amo.

Periodo de persona poezio.

Pli kaj pli sin sentis la Esperantistoj en «granda rondo familia», kaj ĝuis ili, trovante ĉirkaŭ si eĉ tre malproksime varman atmosferon de amikeco kaj simpatio. Iom post iom kuraĝis kelkaj poetoj ekkanti pri siaj propraj ĝojoj aŭ suferoj.

Tiel naskiĝis en Esperanto tio, kion permesu min nomi persona literaturo. Kompreneble ankaŭ tre simpla kaj ofte iom mallerta estas tiu literaturo. El tiuj poetoj ĉiu ekparolas ion, laŭ sia koro kaj laŭ sia talento.

Nur poste, en la estonto, venos grandaj verkistoj, sed jam oni povas en tiuj poemoj admiri pli ol unu brilan radion.

Ĉu vi jam rimarkis, kia potenca lumigilo povas esti eĉ tre malgranda peceto de rompita vitro?

Sur ĝin falas malforta radieto de suno, enirinte tra la fenestro aŭ eĉ tra fendeto de la kurteno; kaj jen subite la peceto de vitro resendas dise tra la tuta ĉambro ĉiukolorajn brilegajn radiojn! La humila glasereto, pro tuŝeto de l’ ĉiela lumo, fariĝis unusekunde blindige radianta fajrejo.

Tute simile, la plej humila animo kelkfoje povas dissendi plej belan lumon, se nur fajrero de genio ĝin tuŝis en la bona loko.

Senpersona poezio, pure arta literaturo.

Sed jam aperis en niaj vicoj veraj artistoj, kiuj sciis profiti la dolĉan belsonecon de nia lingvo por krei en ĝi pli malfacilan, pli marmoran arton. El la muzika sonaro de Esperanto ili sciis verki ravajn harmoniojn. En la juna multkolora lingvo ili sukcesis skulptadi bele finitajn juvelojn el riĉe rimitaj strofoj.

Simbolaj verkaĵoj.

Aliaj eksentis la profundan simbolan valoron de nia juna altefluganta lingvo, kaj ili komencis doni al ni verkaĵojn, en kiuj dolĉa ritmo kaj orflugilaj esprimoj elvokas en niaj animoj la plej delikatajn sentojn aŭ renaskas en ni tiajn jam de longe forgesitajn impresojn, kiujn oni povas reveki, sed neniel priskribi.

Al tiuj artistoj kredeble apartenas la estonto de nia literaturo, sed estis necese, ke unue ni havu tiun tre romantikan periodon, kiu metis en nian lingvon tiom da vivo kaj riĉeco.

Nia originala literaturo jam entenas belan amason da homaj spertoj.

Kvankam nia literaturo estas kompreneble ankoraŭ tre malvasta, kiom da trezoroj tamen estas enkaŝitaj sub la diversampleksaj kaj diverskoloraj kovriloj de ĉiuj volumoj en iu esperanta libraro! En via ĉambro sur breto, kiun kovras esperantaj libroj, inter tiuj multaj paĝoj premitaj malantaŭ la verdaj aŭ ruĝaj dorsetoj, kia granda kvanto da homaj spertoj, kiom da ridetoj, kiom da ploroj, estas amasitaj!

Lasu flanke la tradukojn, per kiuj alilandaj samideanoj alportis al ni la penson kaj arton de siaj naciaj verkistoj. Ni hodiaŭ parolas nur pri originala literaturo. Ni malfermu tiujn libretojn. Kaj de paĝo al paĝo ni sekvu niajn amatajn aŭtorojn.

Sur la vojo de l’ vivo dum sia jam longa aŭ ankoraŭ mallonga marŝado ili trovis belajn florojn, kreskantajn sur la verda bordo, kaj ankaŭ dornojn, akre pikantajn dornojn ili trovis, ofte tre multajn.

Kelkaj faris por ni bukedojn de feliĉetoj, kies freŝa bonodoro ĉien disportas gajecon en korojn.

Kelkaj dolĉe karesis siajn bukedojn de esperoj, sed alvenis la forta, la rapida vento, kaj la karajn, longe amatajn esperojn ili vidis forblovataj senkompate disen en la malproksimon kune kun la oraj folioj de l’ aŭtuno mortanta.

Aliaj, havante nenion, aŭ perdinte ĉion, kuraĝis serĉadi sub la dornaj arbetaroj kaj malkovris beletajn burĝonojn, de ceteraj neniam suspektitajn, kaj kuraĝis ili prizorgadi tiujn burĝonetojn, ĝis ili brile malfermiĝis sub la suno. Simile, ni ofte povus trovi grandajn feliĉojn en vivo, se nur ni kuraĝus rigardi tien, kie ceteraj senatente preterpasas.

Iuj haltis por aŭskulti vespere la dolĉan alvokon de la kapela sonorilo, dum aliaj, forlasante la komunan vojon, vagadis tra la kampoj, kiel graciaj papilioj, kaj ĉien flugadis, suĉante belecon el ĉiukoloraj kronetoj. Kelkaj laŭte sonigis tra la nokto la alvokeman ĉaskornon de sia bolanta entuziasmo.

Unuj, teditaj de l’ sufero, mallaŭte murmuretis plendon kontraŭ la sorto kruela, sed aliaj fluigis sian homan ribeladon kvazaŭ ŝaŭmantan akvofalon, kiu peze falas kaj faladas de roko al roko, bruigante la tondran eĥon de monto al monto kaj plenigante la valon per surdiganta resonado.

Pli ol unu, kiam la subiranta suno ruĝigas la vesperan ĉielon kaj sur montojn aŭ nubojn ĵetas vualon el oro kaj violo, pli ol unu haltis silente apud freŝe fermita tombo, en kiun forglitis lia tuta feliĉo.

Vivas lingvo, kiam homoj ploris en ĝi.

Inter tiuj estas unu poeto nia, kiu kantas el malproksima Siberio. Ĉu vi jam rimarkis tiun sentitolan poemon, kiun li aldonis komence de siaj Verdaj fajreroj, post la subita morto de juna amata edzino?

Nur antaŭ apenaŭ dek jaroj
Sub la fianĉina vualo,
Kun flora ornamo en haroj
Ŝi staris kun mi ĉe altaro;

Kaj estis senvivaj la floroj
Faritaj per manoj de l’ homo,
Sed ĝojis en ni niaj koroj
Malgraŭ de la vintro malvarmo...

Kaj nun post apenaŭ dek jaroj
Kaj preskaŭ en sama ornamo,
Kun floroj vivplenaj en haroj
Revenis ŝi al la altaro;

Per volo mistera de l’ sorto
Ŝi kuŝis malviva en ĉerko,
Kaj ploris mi, ploris senforta,
Sed ĝojis la verdo de majo...

Kiam en unu lingvo oni povas plori tiamaniere, tiam oni povas aserti, ke tiu lingvo vivas, ĉar en ĝi homoj sentis, ĉar en ĝin ili metis sian animon. Kaj ne zorgas mi, ke en tiu ĉi poemo la rimoj estas malmultaj kaj malriĉaj, aŭ ke en ĝi unu verso estas neĝusta, aŭ ke multe pli artajn kaj pli bele finitajn versaĵojn en Esperanto mi jam legis.

Ni ja scias, ke ĉiuj ceteraj poemoj en la verkaro de Romano Frenkel estas perfektaj juveloj, dum tiu ĉi estas skribita per rapida tremanta mano. Nur tion ĉi mi konstatas, ke, legante tiun poemon, ni aŭdas homan korbaton, kiu ripetiĝas interne de ni mem, kaj ke neniel, krom en vere vivanta lingvo, ĝi povus iam esti verkita!

Lingvo vivas, kiam homoj metis en ĝin sian animon.

Niaj poetoj donis al ni iom de si mem; al nia lingvo ili komunikis la vibradon de sia propra animo esprimante en Esperanto siajn profundajn homajn impresojn. La vivon de la lingvo ili helpis per sia kantema voĉo, kaj tiel ili laboris ne nur por ni sed por la tuta estonta popolo esperanlista. Al niaj poetoj, eĉ la plej humilaj, ni devas do danki tutkore, ĉar kiam en lingvo la homoj ne plu tradukas, sed pensas, kaj ne nur pensas, sed sentas kaj enmetas tutan sian koron, tiam estas nepre certa fakto, ke tiu lingvo estas lingvo vivanta.

Literaturo kaj interna ideo estas por Esperanto necesaj fortoj.
Tial ilin atakis la malamikoj.

Ni ja vidis, ke centraj fortoj estas por Esperanto ĝia interna ideo kaj ĝia literaturo.

Pro tio ambaŭ ilin atakis tiuj homoj, kiuj ĵaluze, sed vane, provis labori por faligi nian movadon kaj mortigi nian lingvon. Nin ili riproĉis, ke estas ĉe ni tro da sentimentaleco, kaj eĉ ili okaze kuraĝis moki tiajn admirindajn fakojn de nia movado, kia estas ekzemple la servado al blinduloj.

Eĉ indignon ne meritis tiaj mokoj: simpla neaŭskultado estus plej bona.

Neniam ni hontu, sed kontraŭe ni ĉiam alte fieru, ĉar nia lingvo estas tiel utila kaj tiel bela, ke per ĝi oni helpis kaj en ĝi oni ploris.

Se tio povas esti nomata sentimentaleco, tiam ni ne bedaŭru, ke ni estis sentimentalaj, ĉar ĝi certe multe pli helpis la vivon kaj bonfamon de nia lingvo, ol senĉesa kopiado kaj ĉiumonata reformado povos iam helpi la sukceson de proponita senviva sistemo.

Esperanto ne estas propono; ĝi estas fakto.

Esperanton ni neniam konsideru, kiel proponatan aferon. Ĉesu tiaj paroloj, kiaj: «se Esperanto sukcesos...» aŭ «kiam Esperanto estos starigita...».

Jam sukcesis Esperanto, ĉar ĝi vivas; jam ĝi estas starigita, ĉar ĝi uziĝas.

Ni ĉesu proponi, ĉar proponante oni ne facile konvinkas. Ni agu pli kaj pli, ni uzu la lingvon ĉiumaniere. Ni florigu kaj kreskigu nian rondon, kvazaŭ modelon por la tuta mondo.

Ni ne propagandu per petegoj al la homoj, ke ili bonvolu lerni Esperanton. Ofte ni lasu la homojn kaj mem laboradu en nia mondeto, uzante Esperanton; kaj, kiam ni turnas nin al la publiko, tiam ni estu modestaj, sed iom fieraj, kaj ne faru petegon, sed simple —kaj sengrandige— ni montru, kiel bone funkciadas Esperanto, kiel bele ĝi vivas, kiel ĝin uzas jam miloj da homoj utile, kiajn servojn ĝi ĉiutaĝe faras, laŭ la statistikoj de U. E. A. Al tio ni ne aldonu tro da alvokado.

Eĉ ne timu komprenigi al la homoj, ke ilin Esperanto tute ne bezonas, ĉar sen ili ĝi jam tre bone sukcesis.

Tiam, vidinte la faktojn, la homoj eble ekpensos, ke ne ni, sed ili, estas la pli ridindaj, ĉar ili ne aliĝis jam tiel laŭdindan aferon.

Kaj simile, kiel la francoj iam nokte venis forŝteli la terpomojn el la ĉirkaŭbarita kampo de Parmentier, kiam li ĉesis proponadi al ili tiujn fremdajn tuberojn, tiel simile homoj ofte lernas Esperanton, kiam ili sentas ne plu, ke ĝi bezonas ilin, sed ke ili ĝin bezonas. Ni do por ĉiam forlasu tiun manieron konsideri nian aferon kvazaŭ ankoraŭ ne certan, ne definitivan, nur proponatan. Ni ne proponas, ni faras kaj montras.

Ni, kongresaj delegitoj aŭ komitatanoj, estas nur malforta areto. Servantoj ni devas esti.

Momenton ni rigardu la tutan historieton de nia lingvo. Mi diras «historieton», ĉar nur kvaroncentjara ĝi nun estas, kvankam al ni tre longa ĝi ŝajnas.

Sur alta malproksima vojeto jen iradas tute sole nia iniciatinto, pacience kaj penseme. Jen de aliaj vojetoj alvenas la malmultaj unuaj pioniroj, kuraĝaj kaj esperplenaj. Iom post iom el ĉiuflankaj stratetoj nun alkuras pli kaj pli multnombraj batalantoj. Grupoj post grupoj kuniĝas sur la grandiĝinta vojo, kaj jen marŝadas antaŭen en longa sekvantaro la forta armeo de l’ Esperantistoj.

«Rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante» ili kune marŝadas sur la larĝa blanka vojo, inter la altaj abioj, kies eterne verdan koloron ili prenis por sia standardo. Jen fervoraj junuloj kun flama rigardo, jen saĝaj viroj silente marŝantaj, jen blankharaj maljunuloj, kiuj alportas al ni admirindan entuziasmon de sia dua aĝo de fervoro, jen kantantaj bardoj, jen scienculoj kaj laboristoj, jen regimento de sentimaj virinoj ofte batalantaj sur la unua vico.

Nu, kiam ni vidas tiun armeon reale dissemitan ĉie tra la vasta mondo, sed per forto de la fido potence unuigitan, kvazaŭ ĝiaj anoj vere marŝus premante unu la aliajn, tiam ni nepre ekpensas: «Kio estas ni, delegitoj, komitatanoj, eĉ du mil kongresanoj, kio estas ni, kun niaj diskutoj kaj decidoj? Malfortaj pajleroj ni estas antaŭ tiu granda armeo kun ĝia impresanta historio kaj la forta blovanta vento de ĝia fervoro.

«Se ĝi donas al ni iom da fido, tiam ni ĝin profitu por esti ĉie nur utilaj servantoj kaj kuraĝigantoj.

«Al tiu granda amaso, al tiu vasta esperantista popolo apartenas nia lingvo, ne al ni aŭ al iu komitato».

Estas ridinde diskuti pri arbitraj ŝanĝoj en bele floranta kaj vivanta lingvo.

Se ni konsideris eĉ nur unu momenton la mirindan disfloriĝadon de Esperanto, kiu nun tiel bele vivas, uzata de ĉiam pli granda popolo, ŝajnas al ni tute ridinde, kiam oni aŭdas iun vorton de diskuto pri la lingvo.

Estas nekompreneble, ke povas ekzisti iuj homoj, kiuj, anstataŭ fervore labori por la afero, perdas sian tempon diskutante, ĉu estus bone forĵeti la akuzativon aŭ ŝanĝi la ortografion, kaj forgesas konstati, ke, dum ili paroladas, plej bele vivas Esperanto kaj jam aĉetis la presistoj la necesajn supersignojn por eldoni esperantaĵojn.

Tiaj diskutoj ĉiam al ni ŝajnas kvazaŭ nigraj makuloj de paŝoj sur bela neĝa kampo. Senutile difektas ili la vastan blankan neĝon, forgesante, ke sur la farita vojeto oni multe pli rapide trapasas la kampon. Sed ĉiam denove refalas pura la neĝo, kaj rapide malaperas makuloj.

Neĝero post neĝero, faladas la blanka veluro kaj iom post iom tute rekovras la teron kaj ŝirmas la kreskaĵojn, kiujn baldaŭ printempa hela radio ĉie florigos sub glora ĉielo.

Polemikojn ofte kreas nur laŭdinda fervoro. Ili estas neevitebla parto en la vivado de ĉiu popolo.

Ne celante lingvo-reformon, iam okazas, ĉe nia esperantista popolo, kiel ĉe ĉiuj vere vivantaj popoloj, disputoj aŭ polemikoj inter plej fervoraj agantoj aŭ plej influaj gazetoj. Nur tre natura kaj ne tro ĉagrena estas tiu fakto.

Ĝi nur pruvas, ke vigle vivas nia anaro. Same en niaj kongresoj okazas ne ĉiam trankvilaj debatoj. Iuj proponas aŭ uzas metodojn, kiuj ne plaĉas al ceteraj. Kelkaj eldonis verkojn, kiujn aliaj trovis malbonaj kaj severe kritikis. Ĉu tia disputado mem ne montras la fervoron de ĉiuj, ĉar ili deziras por nia lingvo la plej efikan propagandon, la plej bonajn verkaĵojn? Multe pli bedaŭrinde estus, se ni, kvazaŭ mortintaj, perdus nian intereson kaj lasus ion ajn okazi, ion ajn presiĝi, sen aprobo aŭ kritiko.

Belegaj estas niaj disputetoj en tio, ke neniam nacio kontraŭ nacio leviĝas, sed nur metodo kontraŭ metodo, gazetisto kontraŭ gazetisto — eĉ ofte samnacia. Esperanto tie kreas pacon inter nacioj —plej admirindan rezultaton— kaj repuŝis la disputojn tien, kie ili estas ofte utilaj kaj viglaj: ne plu sango kontraŭ sango, kredo kontraŭ kredo, sed nur cerbo kontraŭ cerbo, ideo kontraŭ ideo, el kies batalo ekfajras la lumo.

Ne nur ekstere, sed ankaŭ interne ni propagandu.

Ne nur ekstera devas esti nia propaganda laboro sed ankaŭ interna.

Kiam el io ajn, ĉu el lego de poemo, ĉu el iu bona novaĵo, ĉu el ĉeesto je kongreso, el kunparolo kun la Majstro aŭ el iu fervoriga sperto, kiam, el io ajn simila, ni ĉerpis novan forton kaj pli freŝan entuziasmon, tiam ni devas, ne ĝin konservi nur por ni mem, sed ĝin komuniki al ceteraj samideanoj. Tiun ĝojon, tiun novan certecon, de ni ĵus gajnitan, ni ankaŭ transdonu al aliaj amikoj ne tiel feliĉaj, ne tiel informitaj.

Al ili ni klarigu, kiel vivas nia lingvo, se tion ili ne komprenis jam per si mem; al ili ni montru, kiel belege ĝi floras kaj kreskas, se tion ili ne povis ekvidi de sia malproksima loketo aŭ de sia neforlasebla laborejo. Al ili ni legigu la verkojn, kiuj nin ĉarmis. Ilin ni instigu, ke la lingvon ili uzu, kaj ilin ni sciigu, kiel tion ĉi fari plej utile. Al ili devon de frata kunhelpado ni havas. Ili ankaŭ vidu la miraklon kaj tuŝu la fakton!

Senutile kaj eĉ ofte malutile oni fondas esperantistan grupon, se oni ne scias ĝin kreskigi aŭ eĉ konservi post la unuaj jaroj de komenca fervoro. Estas forta nur tiu popolo, kies ĉiuj anoj reciproke sin kuraĝigas kaj helpas senĉese.

La estonto de nia literaturo.

Ankoraŭ tre malvasta, kompreneble, estas nia juna originala literaturo. Nur kelkajn dekojn da verkistoj hieraŭ ni havis, sed montriĝas novaj talentoj pli kaj pli ofte. Grandan taskon, tre altan rolon iam havos nia literaturo, kiam ĝi pli kaj pli fariĝos la literaturo de la homaro. Flanke de la nacilingvaj literaturoj, kiuj ĉiam restos karaj pli kaj pli proksimaj al la koro de la homoj, Esperanto havos pli kaj pli sian propran ne jam okupitan lokon. Kiel ĝi faris ĝis nun, nenion detruante, sed ĉiam nur konstruante, ĝi povos eble doni al ni veran homan literaturon.

Estas ĉie rimarkeble, ke la nacilingvaj literaturoj fariĝas pli kaj pli gentaj aŭ regionaj. La verkistoj klopodas esprimi en sia lingvo la manieron, laŭ kiu sentas kaj agas iliaj sampatrujanoj. Same niaj esperantaj aŭtoroj plej multe klopodis unue priparoli nian esperantistan vivadon, priskribi niajn samideanajn rilatojn, unuvorte esprimi la spiriton de nia nova juna popolo. Plej ŝatata nun arto estas ĉie tiu delikata studado de sentoj kaj impresoj propraj je unu speciala gento aŭ regiono.

Do nenies lokon prenos Esperanto, provante esprimi la sentojn, la amon, la suferon, la ĝojon, ne de Franco, ne de Bulgaro aŭ Svedo, sed de homo antaŭ la faktoj de l’ vivo.

Ĉu vere ekzistas pure homaj sentoj same komunaj al la anoj de diversaj nacioj, tion povos studadi kaj ilustradi la estonta esperanta literaturo.

Kio dividas homojn kaj kio ilin unuigas.

Al la Universala Kongreso de la Rasoj en Londono, lastan Julion, D-ro Zamenhof sendis tre gravan raporton pri tio, kio dividas la homojn inter si, ĉefe la malsameco de lingvoj kaj de religioj. Esperanton li citis, kiel unu el la rimedoj por forigi dividkaŭzon.

Efektive estas en la mondo multaj aferoj, kiuj dividas, sed ankaŭ kelkaj, kiuj unuigas. Inter la lastaj estas la sufero. Ĉie troviĝas la homa sufero, ĉie ĝi estas konata, kaj ofte plej belegan unuecon ĝi povas ekkrei.

Kiam sur la oceanon ekskurse forremis boate la knaboj de marborda urbeto, kaj jen alvenis subite la malluma terura ventego, rigardu vespere sur la kajo de l’ haveno la multajn virinojn, tremante starantajn. Patrinoj ili estas kaj la filetojn atendas. Jen fajfas la vento kaj blovas la harojn senorde. Frakasiĝas ondegoj sur bordo kaj bruas terure kaj ŝprucigas la ŝaŭmon al virinaj vizaĝoj; tie staras malriĉaj edzinoj de simplaj fiŝistoj, fremda sinjorino el najbara hotelo, la riĉe vestitaj edzinoj de l’ urbestro kaj de l’ bankisto.

Fikse rigardantaj for antaŭen sur la nigra oceano, ĉiuj tie staras senmove duonfrostitaj. Ŝiriĝas ĉiu koro pro la sama penso: eble jam englutis la maro ĉiujn amatajn. Ĉu nun aperas inter tiuj virinoj iu diferenco? Ĉu unu estas fremda, ĉu alia super la ceteraj?

Ne; en tiu glacia momento, ĉiuj estas nur patrinoj, korpremataj patrinoj. Tie la sufero kreis unuecon.

Unuecon kreas sufero.

Kaj same tra la tuta mondo ofte sufero mallevis sian grandan misteran manon kaj subite kreis strange potencan unuecon tie, kie ĝi ŝajnis plej neebla. Kiam vulkana elŝpruco aŭ ruiniga tertremo ununokte detruis urbojn kaj vilaĝojn kaj senhejmigis milojn da homoj, ĉu ni ne vidis ĉiujn naciojn de la tero leviĝi, kiel amantaj fratoj, por helpi la suferantatan popolon? Ho ve, tiaj fratiĝoj daŭris ne longe.

Sed estas en la mondo tiom da sufero, ke tie kuŝas multegaj okazoj krei unuecon inter diversgentaj la homoj.

Kontraŭ la forigebla sufero, kontraŭ la evitebla homa doloro ĉie leviĝas en ĉiuj landoj bravaj batalantoj. Ilian unuecon helpas jam nia kara lingvo kaj eble por ĉiam starigos.

Per nia tiel vaste organizita U. E. A., Esperanto jam faris grandajn servojn, faciligante al la homoj okazojn helpi unu la alian de lando al lando, de urbo al urbo.

Ankaŭ per nia literaturo, Esperanto povas servi la homojn, estante ĉie granda disvastigilo de simpatio kaj beleco.

Per tiu aŭ tiu ĉi presita paĝo, iel transpasinta la vastan oceanon, iu malfeliĉa suferanto ricevas iom da amo, iom da kompato, eble kuraĝigon aŭ eĉ brilan radieton de varma espero. Tiel homaj animoj, tre malproksimaj en la mondo, sin reciproke ne konantaj, kaj neniam vidintaj la vizaĝojn unu de l’ alia, povas plori kune, ĝoji kune, admiri kune, per la koro frate kunvivadi kaj sin helpi per trafantaj pensoj por iri antaŭen la vojon de l’ vivo.

Kaj tiel ankaŭ per sia literaturo, ĉiam nur konstruante kaj nenion detruante, Esperanto daŭras esti unu el la plej grandaj, unu el la plej rektaj vojoj por krei, inter la homoj, pli da bono, pli da belo kaj pli da lumo saniga.

Forte ni staru, brave laboru,
Kuraĝe, ho nia rondo!
Nia afero kresku kaj floru
Per ni en tuta la mondo.


FONTO: Privat, Edmond: “Pri Esperanta Literaturo,” en Junaĝa Verkaro (La Laguna: J. Régulo,1960), p. 15-37. (Stafeto: Beletraj Kajeroj; 5)


El Projektata Alvoko al Kongreso por Neŭtrale-Homa Religio
de L. L. Zamenhof / Edmond Privat

Kiom Longe Atendi” de Brian Price-Heywood

Originala aŭ tradukita literaturo?” de Izrael Lejzerowicz

Intelekto kaj ideologio en nia kulturo de K. R. C. Sturmer

Arta partikulareco kaj Esperanto de R. P. Nogueira
[pri teorio de Georg Lukàcs]

Pri Moderna Poezio kaj Esperanto” de Roberto Passos Nogueira

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973) by Dr. Julius Balbin

Enkonduko al Literatura Kritiko (2-a eld.) de Giorgio Silfer

Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?

Esperanto Kiel Anti-Lingvo de Baldur Ragnarsson

"Edmond Privat, a Forgotten Friend of India"
P. C. Roy Chaudhury

Bibliografio de Literatura Historio kaj Literatura Kritikado en Esperanto: Libroj laŭ Kategorio (1987)
de R. Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Julius Balbin, mi, & aliaj en Beletra Almanako

literaturkritiko @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 13 May 2016

Site ©1999-2021 Ralph Dumain