Nigraĵoj

— Georgo Verda —

La Wallace de nia literaturo, Jean Forge, ekhavis bonegan ideon. Li eltrovis en Bydgoszcz (Polujo) inteligentan simpatian negron Kola Ayaji, rapide esperantigis lin, ekipis per kelkdek belaj interesaj lumbildoj, kaj sendis lin en la vastan esperantistan mondon kun la inda misio fari prelegojn pri sia patrujo (de Ayaji, ne de Fethke), pri l’ ekzotika, nigra de suno Afriko. Kaj Kola Ayaji tre lerte plenumas la konfiditan at li mision. Pri la altaj kokosarboj kaj tre bongustaj bananoj Kola parolas kun tia elokventeco, ke oni devas bedaŭri, vidi ilin sole sur la ekrano. La blankaj esperantistoj akceptas la nigran samideanon kun la konata verda gastamo, kiun la simpatia gasto sendube meritas. Kola planas fari sian rondvojaĝon tra la tuta blanka mondo. Ĉu vere tra la tuta mondo? Ekzistas blankaj popoloj sur nia terglobo, kiuj ne entuziasmas pri la negroj, ekz. en Usono, kaj la usonaj samideanoj volu milfoje pardoni mian arogon, ke mi kuraĝas abrupte demandi: ĉu ili deziras aŭskulti la belegan veran oratoraĵon de Kola Ayaji? Se jes, li venos Amerikon . . .

Kola Ayaji en sia prelego ne tuŝas politikajn demandojn. Tiujn scias ĉiu pli malpli kultura homo, kiu interesiĝas pri tiuj aferoj. Cetere esperantistoj devas nepre resti neŭtralaj. Nigra samideano ne rajtas rakonti pri iaj onidiraj suferoj, turmentoj, prolibereca batalado k. t. p. La kontraŭa flanko povus prave protesti. Pro tio Kola evitas maloportunajn momentojn, preferante rakonti pri la vivo de la t. n. primitivaj negroj en la nigra de suno Afriko. Li montras al ni, kiel lerte la homoj grimpas tie sur gigantaj arboj, kiel ili estas vestitaj, kion ili manĝas, kaj kiel ili mortas. Vane oni serĉas ian aludon pri la penado de la raso, pri ĝia celado, ĝiaj bataloj kaj fiaskoj. Se oni estas gasto en blanka hejmo, oni devas resti senkulpe blanka—kaj tial la lumbildoj de s‑ano Kola Ayaji kaj liaj paroloj estas efektive senkulpe blankaj. Kvazaŭ la vivoj de la negroj en Afriko, meze de la gigantaj kokosujoj kaj bananarboj, estus vera paradizo!

Malgrandan aludon, etan rimarkon tamen Kola faris. Li nome ripetis la veron, kiun ĉiuj scias, ke dum en Eŭropo la blankulon imagas la diablon nigra, la negroj vidas lin blanka. Mi tamen volis konsenti, ke la diablo estas blanka. Iel ni alkutimiĝis jam al la nigra vizaĝo de l’ diablo. Mi longe devis diskuti kun Kola pri tiu detalo, ĉu la diablo estas nigra aŭ blanka, kaj Dio scias, kian epilogon estus havinta la diskuto, se ni finfine ne estus glatigintaj nian opinimalsamecon per vere esperantista neŭtrala interkonsento, kiun ni jene formulis: la diablo vere havas blankan haŭton, sed nigran, eĉ tre nigran karakteron . . .

Kiu nun povas kontesti, ke tiu formulo ne estas la plej ĝusta? Ni feliĉaj blankrasuloj ja scias, ke ĉiuj nigraj malbonoj devenas de la blanka, aŭ—pli precize—de la eŭropane-blanka Diablo, kiu intence aperas ĉie en nigra masko por ne kompromiti sian blankan rason. Kiu ankoraŭ kredas, ke la diablo estas negro kun kornoj? Infanoj en luliloj ja scias jam, ke li estas galanta eŭropano. La nigra masko estas simple malnobla provokaĵo fare de la blanka diablo . . .

Ve, ho ve! En la manoj de la blanka moŝto ĉio en la mondo terure nigriĝas! La usona dolaro, kiu logis kaj ebriigis la mondon per sia ora brilo, subite suferis nigran finon. La aristokratoj de l’ poŝo timegas: kiu povas antaŭvidi en tiel nigra tempo? La homoj falas  en la brakojn de nigra paniko. Kiel ni vidas, la blanka moŝto povas ne nur lunĉante lanĉi linĉon, sed ankaŭ gilotini sian propran oron.  Vere nigra talento.

La blanka diablo iris eĉ pli malproksimen, en la ekstremon de Azio, kie li nuntempe vekis la koleron de la glava raso (s‑ro kompostisto, bonvolu atenti, mi ja skribis flava, ne glava raso!). Oni ja klare vidas, ke la tieaj nigraj artifikaĵoj estas—ĉi‑foje eĉ tre mallerte—reĝisoritaj de la blanka diablo. La japanoj kaj ĉinoj fine ĉesigu tiun reciprokan nigran interbuĉadon, ĉar kontraŭe—milito inter ili iĝos preskaŭ neevitebla. La blanka diablo scipovas inciti ŭnu fraton kontraŭ la alia pro simpla nigra peco de tero kaj la fratoj malvidas tiun intencon, interbatiĝante en tiel malbela nigra maniero.

En nia amata Eŭropo jam delonge regas ja nokta nigreco. Densa mallumo kovris la tutan horizonton. Ĉi tie oni la blankan diablon facilege ja rekonas. En Ĝemevo la Digo de Nacioj ludas nigran komedion kaj ni kore ridus pro ĝi, se ĝi bedaŭrinde nin ne koncernus. Nigrajn esperojn ĝi donas al ni. Se vis pacem, para bellum—se tiu Digo de Nacioj longe ankoraŭ parolos pri la blanka paco, volante ĝin laŭ sia maniero, tiam nigra milito estas garantiebla—por ĝi, por la milito, dank’ al la . . . blanka diablo ĉiuj estas ja preparitaj! S‑ro Barilo Zaharov povas via bone pri tiuj preparoj informi.

Kaj en la verda movado? Nu, ankaŭ inter ni lasta tempe la blanka diablo nigrigis la etoson. La organiza problemo havas tre klare videblajn nigrajn makulojn. Kiel en la Andersena fabelo, oni teksas la aferon sur malplena teksilo, sed kie troviĝas tiu fabela knabo, kiu ekkrius: la reĝo estas tute nuda! Tiuj sennombraj projektoj, ideoj, sugestoj, modifoj, ĝustigoj, aldonoj, klarigoj, protestoj k. t. p.—estas ja nura ventmuelado! Nigra labirinto, nigra kaoso. Kaj ĉiu asertas ke sole li posedas la sekreton. Nigra magio!

Jes, kara amiko Kola Ayaji. Ke la diablo havas blankan haŭton, pri tio vi sendube pravas. Sed ke li havas nigran animon, ankaŭ tio estas certega. Kaj ni ja cetere interkonsentis tiel, ĉu ne?


FONTO: Verda, Georgo [pseŭdonimo de Izrael Lejzerowicz]. “Nigraĵoj,” Literatura Mondo, aprilo 1933 (#4), p. 55.

Noto: La korekta nomo de la joruba esperantisto estas Kola Ajayi.


Originala aŭ tradukita literaturo?” de Izrael Lejzerowicz

Esperanta Folkloro (Babilado de Horaĉo Serĉer)” de Izrael Lejzerowicz

Observo: Negraj Poetoj en Ameriko
[Recenzo de “L.”]

“Observo: Van Vechten: Negra Ĉielo” [recenzo]

Recenzo: Emba, Maria kaj la Grupo
de Ralph Dumain

Intelekto kaj ideologio en nia kulturo de K. R. C. Sturmer

Black Studies, Music, America vs Europe

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Izrael Lejzerowicz @ Ĝirafo

Literatura Mondo @ Ĝirafo

Literatura Mondo 1922-1949

Enhavliston de Literatura Mondo

La sorĉistino el Kastilio
de Sholem Asch, trad. Izrael Lejzerowicz
(en fb2 formato, kun tekstoprogramo)

“Izrael Lejzerowicz (1901 – 1944)” de Tomasz CHMIELIK,
Pola Esperantisto, n-ro 28 (4/2007), p. 4-8

La Pereintoj In Memoriam
de Zofia Banet–Fornalowa

Izrael Lejzerowicz - Vikipedio

Kola Ajayi - Vikipedio

La verda raketo - Vikipedio

Jean Forge - Vikipedio

Rasismo en Esperantujo - Vikipedio

Esperanto por la blanka kulturhomo?
de Gary Mickle
(Libera Folio, 2006-02-27)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 19 December 2011

Site ©1999-2013 Ralph Dumain