Poul Thorsen

Birdo plej libera riskas la kaĝon


Iam en fremda urbo mi deĵoris—sendita de l' ministrejo por instruo—kiel kontrolanto-ekzamenanto pri dana lingvo kaj literaturo sur antaŭgimnazia nivelo. Inter multaj rutinaj, hazardaj tagoj, mi ĉiam memoras unu ekster ordinaro. Mia kolego kaj mi dum longa tago akumulis iom da apatio—eble pro belega printempa vetero ekstere. Ni ekspiris pli libere atingante la finan nomon sur nia listo, kiam aperis la direktoro de la koncerna lernejo. Kun videbla embaraso li proksimigis al nia "verda tablo":

"Temas pri afero iom ĝena. Mi scias, ke malfruas la tago, tamen unu lernanto forestas, kiel vi certe rimarkis. Mi nun petas de vi favoron, kiun vi kompreneble rajtas rifuzi, morale aŭ jure, tiom pli ĉar ja hodiaŭ vi forvojaĝas de via ofico en nia urbo. Sed la junulo koncerna havas seriozan kaŭzon malĉeesti. Nome, li troviĝas en la urba karcero. Nun mi aranĝis kun la polico, ke ni—triope—povas senĝene konstati laŭ ĉiuj reguloj, ĉu li trapasu aŭ ne trapasu sian ekzamenon per ĉi tiu konkluda fako."

"Ne kredu, ke li estas dangera ul'," la direktoro daŭrigis. "Ĝenerale tiu bubo estas eĉ tre bona lernanto, preskaŭ ĝenema. Lia malforto nur estas, ke li ne povas kontroli sian konduton, kiam li disponas pri tro da mono. Li ne ŝtelas. Tute male, li honeste perlaboras en kooperativa magazeno ĉiutage post lerneja fino. Por multaj junuloj ja mono estas ŝlosilo por amikeco—tio estas pli malpli bona amikeco, kaj certe tion li bezonegas, sed lia "tubero" estas, ke kun mono en la poŝo li ne scias fari krom drinki. Tial li aperas kiel Mr. Hyde-simila monstro, malica, perfortema—kaj poste tre pentas."

"Plurfoje la polico intervenis kaj post avertoj denove lasis. Sed ĉi-foje oni detenas lin por longa tempo pro nokta furioza interbatalo preskaŭ rezultanta mortfalon. Momente li atendas verdikton de multaj monatoj."

*** *** ***

La printempo trudis sin per diafana foliaro el ĉiuj parkoj de la plaĉa urbo. Tamen nia temperamento estis base basa, kiam la aŭto de la direktoro haltis antaŭ sinistra konstruaĵo kun ĉiuj fenestroj kraditaj. Post nia frapado sur solid fer-pordego unu mutema uniformulo malfermis kaj ekakompanis nin tra longega koridoro. Baldaŭ ni estis transdonitaj al dua gardisto kun impona ŝlosilaro. Kun timiga zorgemo li malŝlosis kaj reŝlosis antaŭ kaj post ni tri pluajn pordojn.

Ni zigzagis tra halo strange ferdekeca, kaj sub labirinton de ŝtuparoj ni pasis—post ankoraŭ unu deprimanta riglo-manovro de tria mutulo— malsupren al kela etaĝo kun dense kadrita vizitĉambro: la ekzamenejo decida por la postkarcera estonto de nia deliktulo.

Li aperis, apenaŭ 17-jara, pala, ĝentila, beleta en propra vestaĵo. Laŭ la reguloj li lotumis inter la literaturaj tekstoj kaj komencis sin prepari. Sed nun estis la vico de la kontrolanto-ekzamenanto paliĝi—ĉar kurioze: El inter ĉiuj taskoj li elektis ĝuste unu, kiu nepre devis embarasi, eĉ vundi, ĉar en ĝi plektis sin la strofoj de la dana poeto Karl Gjellerup, nobelpremiito en la jaro 1917:

Kantas la birdo arbare,
ĉar li liberon vidas.
Mutas la ino amare,
ĉar ŝi en kaĝo sidas.
-------... ... ...

Bird' plej libera riskas la kaĝon,
birdo-kaptistoj minacas.
Kaĝon plej firman povas Fortuno
rompi, se mem vi aŭdacas.

"Flugu el kaĝo, vi plej bela ino!"

Vole mi ne rigardis la kompatindulon, kiam li atingis tiujn emociajn liniojn. Mi strikte observis bluan ĉiel-strieton tra la krado-fenestreto, kaj ĉu tra la monotona voĉlego mi imagis elegion de printempa birdokanto arbare?

Tiel ni ĉeestis senkompatan dissekcion de beletro—kaj ankaŭ de juna homo, kaj ĉu mi ne mem direktis la skalpelon en tiu Kafkaeca scenaro? La balbuta interpreto de li - ŝi - ĝi - kaĝo - birdokaptistoj foje ankoraŭ inkubas en miaj sonĝoj.

Mi ne plu memoras, kiom da tintoj el seruroj kaj de ŝlosiloj interpunkciis nian seancon—nek kapablas revoki aspekton aŭ nombron de senvizaĝaj uniformuloj. Nur unu afero restas gravurita: Humidefrida manpremo de tiu vere eksterordinara ekzamenito post proklamo de mia prijuĝa noto akurate sufiĉa por lia trapaso.

Ĉu li poste pli bone sukcesis en certe eĉ pli severaj ekzamenoj de la vera vivo, mi ne scias. Neniam aperis raportoj pri lia sorto nek pri lia urbo. Eble plej bone, ke ne.


Notoj:

El: Stokita vino, eldonis Edistudio, Italujo, 1995.
La rakonto ankaŭ estis en la revuo Fonto, Brazilo, aŭgusto 1982.

Vi trovas la tutan tekston de la kanto en ĉi tiuj hejmpaĝoj, klaku: "Birdo kantas"


Poul Thorsen: Hejmpaĝo de eksretejo - Hjemmesider

Poul Thorsen: Originalaj verkoj en eksretejo

Poul Thorsen: Tradukaj verkoj en eksretejo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Poul Thorsen kontraŭ rasismo

Poul Thorsen @ Ĝirafo

Poul Thorsen - Vikipedio

Poul Thorsen (OLE)

Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 2 January 2014

Site ©1999-2014 Ralph Dumain