Árpád Tóth

(1886-1928)

[Pron.: a:!rpa:d to:t.] Eble la plej granda formartisto de la ĉi-jarcenta hungara poezio, la plej granda poeto de la silenta malĝojo, tristo rezignacia. Kvankam melankolio ĉeestas en ĉiuj liaj poemoj, kaj eble la gamo de lia poezio ne estas tre vasta, monotoneco tute forestas el liaj verkoj. Ĉiu lia verso kreiĝas per muzikplena, zorge cizelita lingvaĵo, liaj ensorĉaj pensoj profunde impresas la leganton, li kapablas miksi el vortoj milojn da nuancoj de ĉiu koloro. Dekomence li estas kunlaboranto de Nyugat, kvankam dum kelka tempo li vivas en Debrecen, kaj de lie li sendadas siajn poemojn al la Budapeŝta redakcio. Multe li laboras: lin pelas la denaska diligento, la financa bezono, kaj ĉefe la konscio, ke li havas malmulte da tempo. Li estis ftizulo, pro tiu malsano li mortis nur kvardek du jara. El la granda poeta-tradukista triopo de Nyugat (Mihály Babits, Dezső Kosztolányi, Árpád Tóth) kiel tradukisto li havas la unuan lokon: multajn poemojn de Baudelaire, Verlaine, Keats, Wilde ktp. la hungara publiko eĉ ne povas imagi en alia traduko, ol la lia.



FONTO: Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 193.


En Hungara Antologio, redaktis: Kálmán Kalocsay; kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche (Budapest: Literatura Mondo, 1933):

“Marto” & “Elegio al Genist-Arbeto” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

En Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983):

Elegio al Genist-Arbeto (trad. K. Kalocsay)
Aprilo (K. Kalocsay)
De animo ĝis animo (K. Kalocsay)

Aliaj tradukoj:

La Nova Dio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

Flamo” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

Aprila Capriccio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

De animo al animo de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi

From soul to soul” (Lélektől lélekig) by Árpád Tóth


Frigyes Karinthy in the 1919 Hungarian Soviet Republic by Bob Dent

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Árpád Tóth - Vikipedio

Árpád Tóth @ Babelmatrix

Árpád Tóth @ Ĝirafo

"Flamo" de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

Árpád Tóth: English translations by Maria Bencsath


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 April 2016

Site ©1999-2019 Ralph Dumain