Aŭtune

Endre Tóth

Jes, jes. La semaforo, kun la senĉesa ruĝa brilo, la amare ek-ektremantaj ventoj, kaj la obstina pluvo – nur ili restis por mi. Printempe mi havis la ŝancon, ke oni forpermesos min en junio, kaj venis la junio:

– Kion vi pensas? – oni diris. – Meze de tiom da laboro? Tute ne eblas! Estas superflue eĉ paroli pri tio.

Nu, tiam mi esperis, ke eventuale en aŭgusto. Sed tiam denove ne. Poste mi forgesis la tutan aferon. Mi opiniis, ke tute ne gravas. Estus eble pli agrable por mi foje pasigi la ferion vintre. Inter neĝaj montegoj, silentaj pinarboj estus bone foje provi la skion, la skaton. Kaj tiam venis la stulta ideo de la ĉefo, ke mi feriu en oktobro.

– Belega estas la naturo en oktobro, vi vidos, amiko, – oni instigis min.

Kion fari?

Alvenis la deksesa de oktobro, kaj mi eĉ povas ĝoji, ke mi estas ĝuste en tiu ĉi loko, ne en griza vilaĝeto, kiel ekzilito, sed tie ĉi. Ĝi estas preskaŭ luksa hotelo. Ne avancintaj melkistinoj, sed spertaj hupaj kelnerinoj alportas la manĝaĵojn, kaj kiajn manĝaĵojn! Frandefaritan fazanrostaĵon kun fazeoloj. Kion mi diru? Delikatega! Kaj ankaŭ estas bonege, ke ni sidas nur duope, kun tiu maljunulo, apud la fenestro, en niĉo, kiu kvazaŭ estas embuskejo. Mi ne estas devigita glatmiene interbabili ĉe la granda komuna tablo.

Post la supo la maljunulo diris: – Pluvas.

Mi respondis: – Jes. Mallaŭta pluveto. – Kaj per tio ni elĉerpis la konversacion por la tuta tagmanĝo.

Ni manĝis duope, silenteme, ŝtele ni aranĝis iomete malfermi la fenestron, enflirtis la aero. Sed kia aero! Freŝa, ozonplena, majesta. Eblas rigardi eksteren, la arbaro estas vere parada vidaĵo. Precipe, se oni observas ĝin tra la diafana vualkurteno de la pluvo. La koloroj varias opale kaj pompe. Ne ekzistas vortoj por pentri la superban panoramon.

La hararo de la maljunulo estas kombita tiel, ke ĝi preskaŭ kovras la nudan verton. Li bremsas iomete la ridetojn, kaŝante tiamaniere la mankojn de la iam radiante blanka kaj regula dentaro. Post la tagmanĝo, kiam mi miksiĝas inter la gastaro, mi ekscias, aŭskultante la klaĉadon, ke iam li estis eminenta persono. Li estis mondfama iluziisto. Nu jen, mi trafis pensiitan magiiston. Kiel ĝojige! Sed fakte. Kvazaŭ mi eĉ konus lian nomon, kvankam neniam mi estis fervora vizitanto de cirkoj. Kaj repensante al la fino de la tagmanĝo, mi memoras, kiel strange li donis al mi fajron. Nek skatolo, nek alumeto, nur elana movo per la mano, kaj la flameto ekdancis sur la pinto de lia montrofingro. Vere virtuoza spektaklo, se oni pripensas la aferon. Nu, ni pripensu.

Dum la frua posttagmezo mi renkontis lin denove. Mi eliris al la tegita teraso, kie, pro la malbona vetero – mi pensis – troviĝos neniu. Mi volis orelumi la bonan, kvietigan pluveton, kaj jen: en la angulo iu moviĝo. Li ripozis tie sur la longa benko, volvinte sin per ampleksa nigra mantelo. Amike li mansalutis al mi. Do, kion diri? Radiis el li, ke li estas elstara individuo. Tiu gracia moveto, per kiu li salutis min, estis rava. Lia mano ŝajnis paroli:

– En tiu ĉi momento ni lasu unu la alian, ni havas ankoraŭ tempon, ni povos ankoraŭ babili sufiĉe, nu certe, sed se necese, tiuokaze ankaŭ nun volonte, sed se eblas, ni prokrastu la tekstumon. Nun prefere ni restu silentaj. – Tion li diris al mi per sola multedira mangesto, kaj mi komprenis lin.

En la plenŝtopita salono regis malafabla humoro. Ĉiuj esperis, ke tiu ĉi nunjara oktobro konsideros lian subliman personecon, kaj donacos eksterordinaran, favoran veteron. Kaj ĉar en tiu unua tago ili devis trompiĝi, ofendite kaj avide ili klopodis eluzi ĉiun eblon de komforto, kiu nur troviĝis. Mi malŝatas kaj la kartludon, kaj la biliardon, kaj la televidon. Kion fari? Sola kaj sencele mi vagadis tien kaj reen. En la antaŭhalo mi ekvidis lokan Loreley-on. Ŝi sidadis sola, en la uniformo de la dungitinoj. Ŝi rigardadis magazinojn, tute ne kaŝante la ĉarman hororon kontraŭ la literoj: rapide ŝi trafoliumis la tekstajn paĝojn kaj reve enprofundiĝis en la admirado de la koloraj bildoj.

– Pluvas – mi alparolis ŝin spritege.

– Jes. Senĉese pluvas – ŝi respondis.

– Terure, ĉu ne?

– Kion vi volas en oktobro? – ŝi reĵetis la vorton apatie.

Bedaŭrinde estis evidente, ke mi tedas ŝin.

– Nu, certe, oktobro – mi provis longigi la babiladon.

– Trista oktobro, kaj multe da kadukaj maljunulaĉoj. – Subite embarasiĝinte ŝi eksilentis, kaj fiksis al mi timan rigardon. – Jes, jes, multe da acidaj maljunuloj – ŝi ripetis iom pli malkuraĝe, sed kvazaŭ ŝi degelus iom.

Kritike mi balancis la kapon. Ho ve, mia anĝeleto!

Ni enfalis en sekretan, ambaŭflankan konfidecon. Vi venis en mian straton. Via impertinenta opinio pri la gastoj estas favora por mi. Vi pagos al mi por mia diskreto. Nu jes, eble, eble, eble. De tiu afero eble kreskos io. Ĉu ŝi estus mia nunjara antaŭdestino? Ĉu ŝi estus mia malĝojigonto? Mi kredas, ke jes. Mi antaŭsentas la malfeliĉon, kiel reŭmatismulo la... nu, ni lasu...

Ŝi informis min ankoraŭ, jam multe pli amikeme, ke ŝi laboras ĉe matenmanĝo kaj tagmanĝo, kaj ĉiuvespere ŝi kuiras kafon en la salono, cetere ŝi enuas terure... – Ha, aĉa oktobro, kion eblas fari ĉi tie? En tiu karcero, ĉirkaŭita per kvar muroj, oni nur sidadas, oni faras nenion, ja iri eksteren? en la pluvon? kiu ŝatas la abomenan pluvon?

Vere. Kiu ja ŝatas ĝin?

Tamen vespere mi ne iris en la salonon por trinki kafon. Ne urĝas. Kial rapidigi la faton? Krome, en tiu mizera kompanio mi ne vidis eĉ unu rivalon. Loreley pravis. Multe da maljunuloj. La pluvo mildiĝis iom, mi decidis promeni. En la humida krepusko iu amblis antaŭ mi. Estis li, denove. La magiisto.

– Kien? Egale? – li demandis, kiam mi atingis lin.

– Tute egale.

– Venu kun mi. Mi konas bone la regionon ĉi tie. Ni iru al la semaforo.

Ni ekpaŝis por marŝo, kaj li komencis rakonti per eluzita baritonvoĉo, apenaŭ interesiĝante, ĉu mi atentas lin, ĉu ne. Li parolis iom melankolie, introverte, prefere nur akompanis per murmuro la susuradon de la pluvo. Li rakontis al si mem. Li prononcis la nomojn de malproksimaj urboj per la maniero de homoj, parolantaj multajn lingvojn, li diris “Veneddzia” kaj “Nabboli” kaj “Lajpzih”, li desegnis per larĝaj mangestoj en la violbluan nenion placojn, kanalojn, strataĉojn de sudzonaj urbetoj, superban silenton de volboj, kaj tiel plu. Kaj li menciis ankaŭ pri virinoj.

Ho jes. Esmeralda. La adorinda rajdistino. Kion rakonti pri ŝi? Pompa idolo! Nu jes, ŝia kapo... sed por rajdado oni bezonas ĝuste la kontraŭan korpoparton. Ĉu ne? Mi devis instrui al ŝi kelke da versoj, por povi aŭdi de ŝi iafoje ankaŭ senchavan vorton. Ĉu vi konas la poemon:

Jen floras ankoraŭ la kampoj de valo,
jen, verdas ankoraŭ la poploj ĉe l’ font’,
sed tie jam vidu, sub vintra vualo,
sub neĝo sin kaŝas la supro de l’ mont’...

kaj tiel plu... mi instruis al ŝi tiun poemon, kiam ni loĝis kune en Veneddzia. En eta hotelo, kie la muroj estis kovritaj per kverkaj tabuloj, la ligna ŝtuparo knaris sub ĉiu paŝo, la balustradoj estis riĉe skulptitaj, kaj la klinko... la klinko de la pordego... Imagu klinkon el forĝita fero, sed grandegan, dumane premeblan. Granda, peza feramaso, tamen arte martelita, kvazaŭ ĝi estus ŝaŭmo. Masivega aĵo, kaj ŝajnis esti ekflugonta. Mi vidis ĝin ĉiutage en Veneddzia, ĉiuvespere en tiu oktobro, pluvis ankaŭ tiam, kiel nun, pluveroj pendis de la klinko, kaj irize reflektis la multkolorajn lumgirlandojn. Mamma mia! Ottobre in Veneddzia! Eble estis nur sonĝo...

Kiu do scias? Ĉu ĉi tiuj memoroi estis realaj? Kial tio gravas? Sincere: por kiu gravas, kiam la magiisto ekkaptas la aeron, kaj ĵetadas dekojn da moneroj en sitelon, por kiu do gravas, ĉu tiuj moneroj estas falsaj?

Ni atingis la semaforon.

– Kiel giganta ĝi estas – li diris – kaj kiel radias el ĝi malpermeso. Vere. Kiel malofte, kaj kiel mallonge la trapaso estas libera ĉi tie. Ĉi tiu semaforo estas la atendado mem. La eterna atendado. Mi kutimas ofte staradi ĉi tie en duopo kun ĝi. Vi povas kredi, ke mi estas idioto. Sed diru al mi sincere: ĉu al vi ne ŝajnas, ke estas io grandioza en tiu ĉi persisto? Kiel malofte havas sencon ĝia ekzisto! Ĉiutage tiom da minutoj kaj tiom da vagonaroj preterpasas. Ĉu ne? Nur tiom da okazintaĵoj estas ĉirkaŭ ĝi, kaj tamen kiel grava ĝi estas. Ĉu ĝi ne similas nin ambaŭ? Vin aŭ min? Ĉu ne? Nu, venu plu. Mi konas ĉi tie proksime etan trinkejon.

Ĉiutage ni marŝadis duope ĝis la semaforo kaj reen, kiam venis la sabato, kaj la direkcio de la hotelo ekhavis la ideon, ke estas necese distri per io la enuantaron. Oni decidis nin amuzi per balo kun festa programo, en kiu lasta povis partopreni iu ajn, kiu sentis kapablon distri la publikon per io. Nature, la maljuna iluziisto proponis sin. Bonege. Ni havos almenaŭ unu kompetentulon. Sed bedaŭrinde, li petis ankaŭ min, por asisti. Dio Mia! Por ke mi helpu lin. Nu, kion fari? Sincere dirante, mi estas sufiĉe ŝlemila. Oni nur imagu mian stupidan mienon, kiam la magiisto eltiras monerojn aŭ kartojn el mia nazo aŭ el miaj oreloj. Sed ĉu mi povas rifuzi lin?

Jam frumatene la maljunulo frapis mian pordon. Li estis tute ekscitita. Balbute li demandis, ĉu mi havas smokingon? Ĉar se ne, ni devos trovi la manieron akiri tion. Li pruntedonis ankaŭ oran ringon al mi, ĉar la eleganta aspekto estas guste tiel grava, kiel la produkcio mem. Kiel saĝa li estis! Kaj li diris ankaŭ, ke mi fumu dum la tuta sceno, sed alumeton mi ne uzu, ĉar por doni fajron li havas eminentan artifiketon. Li tuj faris moveton en la aero, kaj jen sur la pinto de lia montrofingro jam dancis la flameto, same, kiel post la unua tagmanĝo. Cetere lin turmentis ega angoro, kiel gimnazian bubinon antaŭ la deklamkonkurso. Nu bone, oĉjo!

Sed kiam venis la vespera programo, mi trompiĝis agrable. La debuto estis gaja aventuro. La maljunulo kondukis la scenon tiamaniere, kvazaŭ li, la iama grandioza iluziisto estus nur helpanto, asistanto apud mi, la juna geniulo. Li nur preparis la ĵonglojn, sed la esencan movon, per kiu la forsorĉitaj aĵoj reaperis, pro kiu ĉio okazis, tiun ekmoveton ĉiam faris mi. Sagace li trompis ĉiun, por ke mi havu sukceson. Bonega situacio. Eŭforie mi akceptis la ovacion. La maljunulo – kiu cetere post la programo tuj retiriĝis – ŝajnis esti tute ne grava persono. Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ mi, oni admiris min, oni adoris min. Mi fariĝis kvazaŭ idolo. Ankaŭ Loreley riverencis al mi. En ŝiaj okuloj brilis promesplenaj, koketaj flamoj. Bonege, mia anĝeleto! La plej bela sorĉo estus, se mi gajnus vin.

Kaj ĉion ĉi superante la sekvan tagon la vetero sereniĝis. Preskaŭ mi forgesis diri, ke post la programo oni disigis min de la maljunulo. Oni invitis min al la ĉefa tablo, al la ĉefa loko, kaj tie mi tagmanĝis ĉiutage – ĉu la maljunulo manĝis pli frue aŭ pli malfrue, mi jam ne memoras, sed mi vidis lin apenaŭ. Sed iam ajn, kiam ni renkontiĝis, sekrete, petole li okulumis, tamen ne ĝenis min inter miaj admirantoj. Mi kredas, ke tute ne estas strange, ke iom mi neglektis lin. Tamen ne forgesis pri li. Ja mi sentis dankemon. Sed ni vidu la aferon sobre. Ĝis tiam mi vagadis ĉiam nur preter la plezuroj, kaj nun ega feliĉo estis por mi promenadi idilie kun mia Loreley en la aŭtuna arbaro. Krome mi amikiĝis ankaŭ kun iu direktoro, vera ĉefo: ĉu estas do mirinda, ke mi volis ĝui iom plezurojn? Kaj, kiel mi jam diris, la vetero fariĝis bela. Kiu povas scii, ĉu la maljunulo ŝatas promeni ankaŭ sen pluvo?

Pasis kelke da tagoj, kaj kiel la meteorologia instituto raportis “El nord-okcidenta direkto enpenetris malsekaj, malvarmaj oceanaj aerblokoj ktp...”

Kaj denove venis la pluvo. En la salono foje-foje oni stimulis min ankoraŭ, ke mi prezentu ian artifikon, sed kion mi povus fari? Baldaŭ ĉiuj divenis, ke ili fariĝis viktimoj de benigna blufo. Ankaŭ Loreley neglektis min, kaj komencis flirti ĉirkaŭ iuj griziĝantaj tempioj, kaj kiel mi povis kompreni el la vortoj iam kaj tiam ĵetitaj al mi, ke ŝi baldaŭ transloĝiĝos al la ĉefurbo kaj fariĝos tie grava persono. Nu, bone. Fakte tiom da gloro eĉ jam sufiĉis por mi. Mi jam bone scias, kiamaniere oni devas eliri el la varmeta bano.

Iun vesperon mi denove ekiris promeni en la mallaŭta pluvo, sub la frondoj, inter kiuj la zefiro hezitadis. Baldaŭ mi atingis lin. Sed kiel ofendiĝemaj estas maljunuloj! Nenia parolo pri Veneddzia kaj Nabboli, li nur grumblis pro bronĥito. Riproĉis la pluvon. Ni preterpasis la semaforon, eĉ ne rigardante al ĝi, la maljunulo kaŝis siajn belajn, esprimivajn manojn sub la mantelon. Subite li haltis:

– Nu, adiaŭ amiko. Malutilas al mi ĉi tie ekstere la malseko kaj la morna vetero. Vi promenu plu. Ventolu vian kapon. Ventolu, ventolu – li murmuris distrite kaj foriris kun ioma rankoro.

Ĉe la semaforo mi haltis sola. Kiel giganta, kvazaŭ la korpiĝinta malpermeso! Bedaŭrinde, jes, mi ŝajnis esti pesita, kaj mi montriĝis malpeza. Mi ne estis fidela kunulo sub la trista pluvo. La maljunulo opinias, ke mi estas perfidulo. Ĉu li pravas? Nun mi devas sorĉi sen mentoro, per miaj mallertaj manoj. Ho, se mi povus aperigi memorojn, eĉ falsajn, pri “Veneddzia” kaj “Nabboli”. Kial la maljunulo ne instruis al mi la veran magion? Ĉu estas malfacile scii la veran ĵonglarton? Ĝustadire, ĉu eblas entute scii ĝin?

La semaforo brilis ruĝe. Kiel malofte, kaj kiel mallonge la trapaso estas libera. Kion lernis Esmeralda, la belega rajdistino?

... sed vidu, jam tie, sub vintra vualo,
sub neĝo sin kaŝas la supro de l’ mont’...

Nu, tio estas mia historio.

Bedaŭrinde, jes.


FONTO: Tóth, Endre. "Aŭtune," en: Lappar, La Antikristo (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1982), p. . Verko premiita en la Belartaj Konkursoj; tria premio de prozo, 1974.


"La murdita juglandarbo" de Endre Tóth

Cave” by Endre Tóth, translated by R. Dumain

A Memorial Tribute to Endre Tóth
by Ralph Dumain

Remembering Endre Tóth: Some Preliminary Notes
by Lester Shepard

“Mi Ne Deziras Esti Juvelo” de Georgi Miĥalkov

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

On other sites / Alireteje:

"Groto" in Esperanto

“Die Grotte”: German translation of story / germanlingva traduko de "Groto"

German translation of short story collection Lappar, La Antikristo /
germanlingva traduko de novelaro: LAPPAR, DER ANTICHRIST

Lappar, La Antikristo

"Esperanta Antikristo ekster la Verda Infero" de Tomasz Chmielik

"La Plej Valora" de Sten Johansson

Endre Tóth - Vikipedio

Lappar, la antikristo - Vikipedio

Pri E. Tóth parolas Julian Modest kaj Vilmos Benczik
El la Songazeto 3 de Literatura Foiro
(sonregistraĵo / sound file)

Antichrist - International Film Festival Rotterdam 2013 - IFFR

Antychryst (Adam Guzinski, 2003), short film / filmeto


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 May 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain