Sándor Szathmári, VOJAĜO AL KAZOHINIO, Eldono de SAT, 1958, 315 paĝoj.

En sia antaŭparolo, Kalocsay emfazas, ke la libro estas amuza, kiel la leganto mem rimarkos per siaj oftaj ekridoj kaj ekridegoj. Eble mi ne komprenas ĉi tiun specon de humoro: al mi ŝajnas, ke la verko estas tre serioza kaj postulas pensadon pri la fundamentaj principoj de homa vivo. — Mallonge: temas pri vojaĝo de moderna Gulivero, kiu post  ŝippereo venas al izola insulo kaj konatiĝas kun ĝiaj loĝantoj. La unua parto de la libro montras al ni homan socion, kie oni atingis absolutan justecon, kie ĉiu membro de la socio instinkte kaj senhezite agas ĉiam laŭ komuna plejbono. Tiel estas atingita plena sekureco, sufiĉa laboro kaj rajto mem elekti sian okupon, kaj ĉiuj rezultoj de la laboro estas libere riceveblaj laŭ ĉies bezono. La magazenoj estas malfermaj por memservado, sen komizoj. Ne ekzistas mono, krimuloj, polico, registaro, sed abundas varoj, teknikaj helpiloj kaj servoj al malsanuloj, banbordoj kaj sportejoj. Ĉiu havas sufiĉan laboron kaj ripozon—sed nenion alian. La perfekta socio estas atingita per perdo de ĉia distro kaj belarto, muziko aŭ danco, mankas persona amikeco, amo kaj familio, ŝatokupo kaj idealoj—ĉar ja ĉiu idealo estas plenumita. Post la unua raviĝo Gulivero enuiĝas—kaj tiel ni venas al la dua parto: pro atavismo naskiĝas tiam kaj tiam individuoj, kiuj ne adaptiĝas al la ideala socio: ili kredas, ke ekzistas ankaŭ io, »kio ne estas«, kaj freneze ili serĉas ion por kontentigi en si ion, kion ili nur mem elpensis. Kaj kio ekzistas nur en ilia imago. Ili estas izolitaj en koncentrejo, kaj Gulivero laŭ propra deziro estas kondukata tien. Kaj nun ni venas en medion tute kontrastan: por ili ekzistas nur la ideoj de iliaj propraj cerboj, kiuj nenion komprenas pri racia pensado. Mallonge: ĉi tie ni trovas la parodion de la homara socio kun siaj superstiĉoj, krizoj  pro troproduktado, adoro de idiotaj gvidantoj, oficistoj, profetoj, miseduko de infanoj, hipokrita honto pro naturaj vivfunkcioj (ĉi tie la manĝado!), kaj fine kverelo kaj milito inter du partioj nur pro elpensitaj simboloj (kvadrato kaj cirklo!), kaj ĉiuj malvirtoj kiel sekvoj de tia nereala pensmaniero. Nur unu homan malfortecon la aŭtoro tute forgesas vipadi: la uzon de narkotiloj. En ĉi tiu medio Gulivero estas blinda pri la simileco inter la konduto de tiuj homoj kaj tiuj de sia patrio, kaj provante instrui al ili prudenton li ekestas en danĝero de punbruligo. Fine li tamen savas sin, forveturas kaj hazarde retrovas sian militŝipon.  Tie li estas akceptata per alparolo, en kiu la admiralo honorigas la militan organizon de sia patrujo pri tio, ke ĝi certigas la tuthoman civilizon kaj pacon per sia agado—uzante saman pledadon, kiel la frenezulo en la koncentrejo, motivante la interbatalojn de la tieaj partioj, al kio Gulivero kompreneble estas surda. — Sume, legu la libron por ridi aŭ por ekzerci vin en pripensado de la sociaj problemoj, ĝi estas leginda, sendube, apartenanta al la plej rimarkindaj originalaj prozverkoj de esperanto.

Ni ne parolu pri preseraroj—eraro estas eco homa—sed kiam sama eraro sisteme ripetiĝas, ĝi fariĝas ĝena. ‘Rimarki’ estas konstante uzata por ‘atentigi’, kvankam ĝia senco estas ‘ekvidi, konstati’, artikolo estas uzata antaŭ propraj nomoj kaj en aliaj okazoj, kie ĝi estas troa, kaj la komplemento de ‘esti’ aperas ĉiam en adjektiva anstataŭ adverba formo (estis stranga vidi, ktp). Ĉi tiaj kapricoj respegulas nur mankon de respekto al nia lingvo, kaj kiel tiaj estas kondamnindaj. Apud tio estas malgrave, ke la uzo de ‘sia’ ŝajnas esti neklara al la verkisto. Sperta esperantisto ja povas preterpasi similajn difektojn, sed por tiu, kiu legas romanon por lerni ili donas misinstruon.

esperanta finnlando 1959


FONTO: Setälä, Vilho. Recenzo: Sándor Szathmári, Vojaĝo al Kazohinio [Esperanta Finnlando,1959], en Fortoj de l’ vivo (Helsinki: Fondumo Esperanto, 1967), p. 71-72.


La Tragedio de l’ Homo — la Eterna Lukto de Vilho Setälä

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Vilho Setälä - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 8 May 2020