Gratula letero al Kalocsay

Klarigo: En oktobro 1961 jubilis Kalocsay sian 70-jaran naskiĝ-datrevenon. Tiam la esperantistoj aranĝis en Budapeŝto solenan vesperon por li, dum kiu nia poeto prelegis poemtradukojn el Heine. Inter ili estis poemo pri Firduzi, pri la antikva persa poeto. Tiu temis i. a., ke la princo eksciis, ke Firduzi vivas en grava mizero. Tial li tuj sendas al Firduzi valorajn donacojn; ornamajn paradvestojn, arabajn ĉevalojn, dekdu nigrajn sklavojn, grandmakulajn leopardajn felojn, kalikojn kun artaj ansoj, armilojn, migdaltorton ktp. Kaj ĉion ĉi li sendis sur la dorso de cent selitaj azenoj.

Mi pruntepetis la manuskripton kaj hejme mi plurfoje tralegis la brilan tradukon. Kiam mi resendis al li, mi alkroĉis al la letero la suban makamon:

Majstro!

Leginte ĉi poemon, mi eksentis la emon, oferdoni al Vi ornamajn vestojn paradajn, — sveltajn ĉevalojn arabajn, — dekdu sklavinojn okulajn skarabajn, blankrasajn, ŝike negrasajn (nature, stature senmankajn), zorge elektitajn, forte vir-ekscitajn, — felojn leopardajn, sur ili makulojn grandajn, — tapiŝojn delikatajn, mane fabrikatajn, — kalikojn artajn (sed nur anshavantajn!), armilojn brilajn, bele juvelitajn, — migdaltortojn elitajn, dolĉe mielitajn, — cent azenojn selitajn (sed ne en seminario breditajn!) — kaj ĉiujn ekspeditajn al vi, dia Moŝto, mirakla Majstro.

Sed ho! Kial fantazii magi-reve, vante babili gravmiene, flirti papilimaniere, se mi ne estas reĝo orkronita, nek sultano entronita, nek mirinda ŝaho, nur ridinda ŝafo el la grego de la mizerego?

Vi devas do pardoni, se mi povas oferdoni nur modestan valuton: mian humilan saluton kaj similan gratulon koran, kiel simbolan aŭreolon oran, aŭ kronon floran, bonodoran, sur vian kalvan tegmenton gloran, sepdek “joran”.

Via: SZATHMÁRI

La sprita letero kaj gratulo de nia amiko Szathmári bezonas iom da klarigo. Kiam d-ro Kalocsay prezentis al la festanta publiko tradukojn el Heine, la ĉeestantoj supozis, ke ankaŭ la poemo Firduzi estas transplantaĵo Kalocsay-a. Nur poste evidentiĝis, ke la tradukisto estas ne Kalocsay, sed lia bona amiko, lia kunaŭtoro kaj kuntradukisto franca, prof. Gaston Waringhien. Ĉar ni ŝategas la poezion de Heine, altetaksas la agadon de s-ano Waringhien, kaj ni estas ravitaj pro tiel multjara kaj valorega internacia kunlaborado, kies atestantoj estas s-anoj Waringhien kaj Kalocsay, Hungara Vivo ankaŭ en traduko de Waringhien ĝoje presigas la poemon de Heine. Okaze de la Kalocsay-jubileo parto de niaj amo, simpatio, estimo kaj bondeziroj flugas de Budapest al la franca tero por s-ano Waringhien.

Pri kelkaj esprimoj de la letero ni povus diskuti, sed tio estus interesa nur en poemo aŭ en makamo — do nun ni rezignas pri tio.

Ni mencias ankoraŭ, ke krom la festa kunveno en Budapeŝto (kies ĉefa aranĝanto estis s-ino Mici Khek-Jurák), okazis en Hungarlando ankaŭ alia granda literatura kaj arta festo: en la urbo Miskolc, kie d-ro Kalocsay pasigis siajn junulajn jarojn. La iniciatinto kaj ĉefa aranĝanto de la festa kunveno estis la gimnazia kunlernanto de Kalocsay: d-ro Lajos Győri Nagy. Okazis grava literatura festo honore je Kalocsay ankaŭ en Moskva. Ties animo estis nia eminenta soveta esperantisto, la aktoro Rytjkov. Pri la tri kunvenoj legu pli detale en Hungara Esperantisto.

[L. K.]


FONTO: Szathmári, Sándor. “Gratula letero al Kalocsay” kun redaktora noto de L. K., Hungara Vivo, n-ro 1, 1962, p. 16.


“Pri Sándor Szathmári” (La Gvidlibro II )
de Kálmán Kalocsay, kun postnoto de Azarij Perelman

La Tragedio de L’ Homo kaj Imre Madách” de Kálmán Kalocsay

La Voĉoj de Kálmán Kalocsay (disko)

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Enhavlisto de Hungara Vivo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 September 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain