Michel Duc Goninaz

Pri la verkaro de Sándor Szathmári

Prelego farita en Parizo dum marto 1966

Sándor Szathmári aperas sendube kiel unu el la gravaj verkistoj de la nuna esperantlingva literaturo. Li tiris al si la atenton de la esperantista publiko ĉefe per la romano Vojaĝo al Kazohinio, aperinta en 1958, kiu estas unu el la malmultaj romanoj originale eldonitaj dum la lastaj jaroj. Sándor Szathmári naskiĝis en 1897 en Hungario; li komencis verki en Esperanto en 1932 kaj verkis la Vojaĝon al Kazohinio inter 1935 kaj 1938. Post la dua mondmilito, li publikigis novelojn en diversaj revuoj, interalie en la “Nica Literatura Revuo”, “Norda Prismo” kaj “Sennacieca Revuo”. Pluraj noveloj aperis ĉe Stafeto en 1964 sub la titolo Maŝinmondo. Interese ankaŭ estas scii, ke li estas profesie maŝininĝeniero kaj ankaŭ verkas en la hungara lingvo.

La Vojaĝo al Kazohinio estas samtempe la unua verko, la plej konata kaj la plej interesa de Szathmári. La historio de tiu verko estas interesa. En 1938 la alproksimiĝanta milito malhelpis la planitan eldonon en Budapeŝto fare de Literatura Mondo, poste en Parizo fare de SAT. La aŭtoro tradukis ĝin en la hungaran lingvon kaj sukcesis ĝin eldoni en 1941, post kastrado fare de la hungara cenzuro kaj en malgranda eldonnombro. La fino de la milito ebligis eldonon de la kompleta teksto en 1946, sed la komunista registaro, kiu ekregis Hungarion en 1949, ne nur malebligis reeldonon de la romano, sed eĉ malpermesis ĝian vendadon. Post la fino de la stalinisma epoko povis aperi en 1957 la tria eldono. La esperantistoj devis atendi la sekvantan jaron por legi la originalan tekston, eldonitan de SAT en Parizo.

La libro estas makulita de certa nombro da eraroj, kiujn kulpis la presisto. Sed multaj aliaj mallertaĵoj en la stilo kaj eĉ pure lingvaj eraroj ŝuldiĝas al la aŭtoro, malgraŭ la lingva revizio de Kalocsay kaj la kontrolo de la Literatura Komitato de SAT. Entute oni povas diri, ke la Vojaĝo ne estas ĉefverko laŭ la formo, eĉ ne modelo de bona stilo. Tamen ĝi estas sendube unu el la plej allogaj verkoj de nia lingvo. Kial?

La legintoj certe memoras la enhavon de la romano: la heroo, Gulivero, kuracisto en la militŝiparo de Granda Britio, alvenas, post ŝiprompiĝo, al nekonata insulo de la Hinda Oceano. Tie vivas la hinoj, kies tekniko estas avangarda kompare kun la tekniko de Eŭropo, kaj kiuj atingis la stadion de perfekta komunismo en la ekonomia vivo (abundeco, neekzisto de mono...), sed ankaŭ en la socia vivo (malapero de ĉia formo de estrado kaj hierarkio). La tutpotenco de la racio malaperigis la tutan superstrukturon, kiu konsistigas ĉe ni la sociajn rilatojn, la moralajn regulojn, la filozofiojn, religiojn kaj ties surogatojn: arto, literaturo k.s. La familio ne plu ekzistas, ĉiu individuo estas sola meze de la amaso, tiel perfekte libera, kiel li estas perfekte ligita al la formika socio. La ideologio de la hinoj reduktiĝas al du konceptoj: kazo (= racio, klara prudento, sana menso...) kaj kazi (la malo!). De tie la nomo Kazohinio. La malfeliĉa Gulivero kompreneble ne povas adaptiĝi al tiu socio kaj tiuj homoj sen “animo” (vorto evidente nekonata en Kazohinio). Li provas vivi en la alia parto de la insulo, kie lin trafas eĉ pli granda malfeliĉo: la behinoj dividiĝas en du partioj, kiuj senĉese batalas por celoj nekonataj de ili mem, la aŭtoritatuloj vestas sin per plej strangaj vestoj kaj plenumas nekompreneblajn ceremoniojn, la nutrado estas konsiderata maldeca ktp. La heroo sukcesas eskapi el la plej stulta katastrofo de la behina vivo: la milito, kaj forfuĝas el la insulo al sia naskolando.

Ni estas do antaŭ diptiko: la unua parto priskribas la pure racian vivon de la hinoj, la dua la plene frenezan vivon de la behinoj. Kiel en ĉiu “anticipa” aŭ “sciencfikcia” romano, la ĉefa intereso konsistas en komparo de la homoj, imagitaj de la aŭtoro, kun la nuntempa homaro. Sed la agado de la romano de Szathmári ne situas en iu pli malpli fora estonteco, kiel kutime en la anticipaj romanoj, sed simple en imagita loko de la terglobo. La komparo estas do ne kun la nuntempa homo, sed kun la homo tia, kia ni konas ĝin en nia mondo. Tiu ĉi distingo estas pli grava, ol ĝi ŝajnas, ĉar la hina socio ne estas prezentata kiel la estonta socio, sed kiel unu el la eblaĵoj de la homa vivo. Tion apogas la ekzisto de la behinoj, kiuj ne deziras adopti la vivmanieron de la hinoj kaj tiel pruvas, ke la “progreso” estas nek trudiĝema nek fatala. Se la tekniko de la hinoj estas avangarda kompare kun la tekniko de 1935, ĝi nun malpli mirigas nin: multaj teknikaj “mirakloj” priskribitaj en la libro jam realiĝis kaj ĉesis aspekti utopioj. Tamen la vivkoncepto de la hinoj ŝajnas al ni fremda.

Tio pruvas, ke la scienco ne estas decidiga faktoro en la konduto de la homoj. Oni povas konstati, ke por la aŭtoro, pli grava ol la priskribo de la materiala vivo de la hinoj estas la diskuto de ilia vivmaniero, kaj tio klarigas la gravecon de la dialogoj inter Gulivero kaj la hinoj kaj de la senĉesaj pripensoj de Gulivero pri la medio, en kiu li troviĝas.

La Vojaĝo estas do multe pli filozofia ol sciencfikcia: ĝi estas en la tradicio de Voltaire kaj Swift, al kiuj Szathmári ofte referencas, kaj oni povas trovi similecon kun This brave new world de Aldous Huxley, aperinta en 1932.

Ĉu Gulivero estas la proparolanto de la aŭtoro? Szathmári faris lin tro stulta por tio. Ĉu do la proparolanto de la homaro? Pli verŝajne, sed la persono de Gulivero enhavas vere tro da mallogikaĵoj kaj nekonsekvencaĵoj, eĉ laŭ nia homa (ne hina!) juĝmaniero. Kiam lin kaptas malespero meze de la senanima hina popolo, ni preskaŭ kunsentas kun li. Sed kiam li dialogas kun Zatamon, ni miras pri lia naiveco kaj nekapableco kompreni la principojn de la hinoj, kaj eĉ pli pri liaj klopodoj komprenigi al ili la bonfarojn de la okcidenta civilizacio: li estas tiel mallerta advokato, ke la aŭtoro evidente utiligas lin por reliefigi nur la malbonfarojn de la nomita civilizacio. Ekzemple li volas klarigi al Zatamon, kial oni devas detrui varojn por certigi la ekonomian ekvilibron (aludo al la krizoj de la jaroj 30). Sed finfine, se li estas mallerta advokato, ĉu ne ĝuste pro tio, ke li provas defendi nedefendeblajn aferojn? Kvazaŭ mirakle, tiu etburĝa menso, kiu ĉe la hinoj argumentas por pravigi la ekziston de la nacioj kaj ŝtatoj, la milito, la mono, la amo laŭ la okcidenta maniero, la festoj kaj ceremonioj kaj similaj mallogikaĵoj, fariĝas subite kritika observanto de la behina socio, en kiu li ne nur suferas, ĉar la tieaj vivreguloj estas al li fremdaj, sed kiun li krome opinias stulta kaj eĉ plene freneza ne nur el la vidpunkto de la britaj (ni diru: eŭropaj) moroj, sed el la vidpunkto de la logiko. Li tiam fariĝas ĉampiono de la logiko, konservante sian propran “behinecon”. Li estas nete malpli inteligenta, ol la ordinara leganto, kaj tio estas iom ĝena. Tiu fakto substrekas la artefaritecon de lia persono. Ankaŭ ŝajnas nelogike, ke la hinoj, kiuj devus esti pli inteligentaj, ol la nuna meza homo, absolute ne komprenas la konduton kaj la ideojn de la behinoj kaj de la brita civitano. Inteligenta homo ne kondutas kiel la stultuloj, sed komprenas ilin. Tio pruvas, ke la hino ne estas progresinta tipo de homo, sed nova tipo de homo.

La “nova homo”, koncepto komuna al la tradiciaj religioj, al la ezoteraj metafizikoj kaj al la plej modernaj, eĉ plej materialismaj filozofioj, reprezentas nedetrueblan strebon de la homaro. Szathmári kondukis tiun nocion (troveblan en la kristanismo, ĉe la alkemiistoj, ĉe Nietzsche kaj en la marksismo) ĝis la plej ekstremaj konsekvencoj sur la bazo de la pura racio. Tial la Vojaĝo estas multe pli kritiko de la neracia konduto de la homo, ol de la nun ekzistantaj politikaj aŭ ekonomiaj sistemoj. Ĝi estas okazo de dialogo, de polemiko, de diskutado pri la bazoj de nia socia kaj morala vivo, kaj tial ĝi ricevis sufiĉe vastan eĥon kaj sukceson inter la esperantistoj, kiuj estas ĝenerale homoj pretaj akcepti ideojn, kiuj celas ŝanĝi la vizaĝon de la mondo. Ĝi estis okazo por la aŭtoro disvolvi siajn obsedajn temojn, kiujn ni retrovas en aliaj liaj verkoj kaj kiujn ni provos nun analizi.

La unua, plej ĝenerala temo, estas la kritiko de la nuna stato de la homaro, kiu faras la homon malfeliĉa, plena de kontraŭdiroj kaj disŝiroj. En tiu kritiko, la politika satiro ludas unuarangan rolon samkiel ĉe Swift, Voltaire kaj ĉiuj grandaj satiristoj, ĉar el la politika vivo — t.e. el la ekzisto de regantoj, kiuj ekspluatas la regatojn, — venas (aŭ ŝajnas veni) la ĉefaj malfeliĉoj de la homoj. Tiun fadenon de la politika satiro ni retrovas en aliaj noveloj de Szathmári, kiel la Supermilaj noktoj aŭ la Perfekta civitano. Ni ĝin retrovas, tre akran, en la novelo Maŝinmondo. Por certigi la pluekzistadon de sia regado, la potenculoj devas kontraŭbatali la sciencon kaj la progresojn de la vero, kiuj helpas al liberiĝo de la homoj: tiu ĉi temo disvolviĝas en la noveloj Vincenzo (la dramo de Galileo) kaj Verdikto (la kondamno de Pitagoro fare de loka tirano). Sed tiu satiro etendiĝas al la tuta sistemo de nia civilizita vivo, al la superstrukturo: moroj, kulturo ktp.

La dua parto de la Vojaĝo, kiu do devus esti la plej satira kaj plej amuza, estas fakte tro longa kaj ne malofte enuiga. La ŝajna kaŭzo estas la manko de logika ligilo inter la okazintaĵoj, la akumuliĝo de sensencaĵoj. Sed la plej profunda kaj finfine vera kaŭzo estas, ke ni tuj komprenas, ke tiu freneza mondo estas tute simple simbolo de nia mondo kaj vivmaniero, kaj se dum la unuaj paĝoj amuzas nin malkovri la similaĵojn kaj deĉifri la kuriozan lingvon de la behinoj, ni baldaŭ perdas la intereson por tiu ludo, ĉar ni troviĝas jam sur tro bone konata tereno.

La leganto tre rapide kapablas traduki tian frazon: “...la difektado de la seĝo estas bezonata, ĉar ĝi estas kipu. Vakeon vekrii estas necese, ĉar ĝi estas ketni, la kvadraton malhonorigi estas malpermesite, ĉar la kvadrato estas aneba..., ĉar la homo havas bruhuon.” La aŭtoro mem donis ŝloŝilon sub la formo de “dulingva” teksto, kiu aperas, je kelkpaĝa distanco, ĉe la fino de la libro. Estas tamen strange, ke, laŭ la vortoj de Szathmári, “multaj legantoj kaj eĉ recenzistoj miskomprenis la sencon de tiu ĉi romano” kaj tial la aŭtoro donis ĉiujn ŝlosilojn en la kajero de 1960 de Sennacieca Revuo.

La kreo de nova lingvo ne estas pura amuzaĵo, sed eksperimento, kiu celas senmotivigi la tutan homan konduton. Ni trovas efektive en la Vojaĝo senmotivigon de la lingvo: dum ĉe la hinoj, la lingvo plene spegulas la realecon, male ĉe la behinoj, oni povas konstati ekzemple jenan lingvokutimon: kiam oni interparolas kun virino, oni ne rajtas uzi la as-tempon, sed nepre la is-tempon. Tio finfine ne estas pli stulta, ol sin turni per vi al ununura persono aŭ nomi “sinjorino” aŭ “paĉjo” homojn, kiuj nomiĝas efektive Ursula aŭ Aleksandro (nomoj, kiuj cetere ankaŭ ne praviĝas, ĉar ili ne donas ĝustajn informojn pri la personoj, al kiuj ili estas alkroĉitaj). Per tiu ekzemplo ni vidas, ke la senmotivigo de la lingvo estas ankaŭ senmotivigo de la ĉiutagaj kutimoj, de la nedevigaj kaj devigaj ĝentilaĵoj (ekzemple la ritoj de la salutado).

Preter la senmotivigo de la ĉiutagaj kutimoj, ni trovas la senmotivigon de la ideologio, kiu sin trudas al la homoj (resp. al la behinoj) ne nur pere de la lingvo, sed ankaŭ pere de la instruado kaj la trudodeviga aparato de la socio (polico k.s.) Tiu ideologio prezentas du aspektojn: negativan (la tabuoj pri nutrado ĉe la behinoj, pri sekso ĉe la homoj) kaj pozitivan (aŭ supernegativan: la kredoj, religiaj dogmoj, oficiala scienco).

Plia ŝtupo estas la senmotivigo de la arto, de la literaturo kaj de la filozofio: la kipuistoj (t.e. la artistoj) disputas inter si pri la plej bona maniero difekti la ekzistantajn objektojn, la mufrukoj (t.e. la poetoj) uzas la lingvon por kiel eble plej malproksimigi la diritaĵon dis de la realaĵo, la fozofoj (t.e. la filozofoj) kapablas elartifiki iun ajn paradokson helpe de vortludo. La senmotivigo de la arto, pli precize de la homa kreado, estas ankaŭ pritraktita en la novelo “Dokumentoj pri la historio de la kompofono”, en kiu la temo interplektiĝas kun alia ĉeftemo de la idearo de Szathmári, nome la temo de la maŝino.

La finŝtupo de la detrua kritiko de Szathmári estas la satiro de la progreso. La satira epizodo de la butukoj-batakoj-betikoj-bitekoj klare reliefigas la pesimisman vidpunkton de la aŭtoro. Gulivero komparas la historion de la behinoj kun tiu de homo, kiu vekiĝas de inkubo por fali en eĉ pli inkuban sonĝon kaj tiel plu, kun tiu diferenco, ke la behinoj neniam vekiĝos el siaj teruraj sonĝoj. La progreso estas do magia rondo, el kiu la malfeliĉuloj ne povas eskapi. Estas necese je tiu okazo memori la opinion de Szathmári pri la verko de lia glora samlandano Imre Madách, la Tragedio de l’ Homo: “unu el la plej pesimistaj verkoj de la mondliteraturo” (Senn. Revuo 1960, p.51). Certe li trovis en ĝi inspiron.

Nek la satiristoj, nek la nekonformismaj filozofoj povas alporti progreson en la bedaŭrinda vivo de la behinoj. Eĉ ne la profetoj, kiuj restas nekomprenataj. Nur la Profeto, kiu predikis “transnaskiĝon” de la homoj, estas absolvita de la senkompata logiko. Sed tiu “Bikru” (kiu estas neniu alia, ol Kristo) fiaskis, ĉar la behinoj (legu: la homoj) ne kapablas kompreni la veron. Por Zatamon la instruo de Kristo estas kazoa, sed la Krucumo estas senutila kaziaĵo.

Oni povas do sin demandi, kiamaniere la hinoj atingis sian staton, se oni povas tion klarigi nek per la ekonomia kaj materiala progreso nek per la sukceso de iu ideologio. Zatamon ĉe la fino enkondukas iom nebulan teorion pri la influo de la kosmaj radioj. Tiu ĉi teorio ne estas tiel fantazia, kiel ŝajnas unuavide. Ĝi ja koincidas kun unu tre moderna teorio: la mutacioj. Se, estintece, la transiro de la simio al la homo ebliĝis dank’ al la influo de kosmaj radioj sur la cerbo, ĉu oni ne rajtas imagi, ke estontece simila fenomeno povus naski la superhomon? Tiel Szathmári klarigas ankaŭ la behinan staton: ĝi estas la konsekvenco de regresinta karaktero de la genoj, la resto de la atavismaj instinktoj.

Sed la penso de la aŭtoro estas eĉ pli subtila: la transiro al la superhomo signifas ne aperon de estaĵo kun eksterordinaraj kapabloj kaj inteligenteco, sed tute simple reveno al la naturo kaj obeo al ties simplaj leĝoj. Ne temas pri simpla reveno al ia mita paradiza stato de la prahomoj, sed al la “memkomprenebla rezulto de matematika procedo”, al la sole imagebla evoluo. Tio signifas:

  1. ke la organizo de la hina socio estas la solvo eltrovita de la homoj por eviti nepran ekstermadon, al kiu ilin kondukas la behina vivmaniero (en 1935, Szathmári ne konis la eblecon neniigi la mondon per atombomboj, tamen...) kaj estas do esprimo de la natura instinkto de pluvivado, kiun la hinoj ŝajne detruis ĉe la individuoj.

  2. ke la homa cerbo, samkiel la maŝinoj, kiuj samtempe pli kaj pli perfektiĝas kaj pli kaj pli simpliĝas, povas liberiĝi el sia nuna komplikeco, kiu naskis parazitajn fenomenojn, kaj atingi genian simplecon, la simplecon de maŝino.

Tiel ni atingas la ĉefan temon de Szathmári: la maŝinon. La formika vivo de hinoj konjektigas certan maŝinigon de la homa cerbo kaj aktiveco. En la novelo La perfekta civitano, la aŭtoro montras, ke la homo restas nesuperebla kaj neanstataŭigebla... nur por papagi la laŭdojn de la tirano kaj ricevi batojn sen protesto. Male, se temas pri racia konduto, la homo devos imiti la maŝinojn.

La mondon de la maŝinoj ni eniras per la novelo Maŝinmondo. La ĝenerala ideo de tiu ĉi novelo estas la jena: la homoj konstruis maŝinojn, kiuj laboras laŭ programoj difinitaj de la homoj, t.e. ĉefe por la milito. Tiuj maŝinoj, kiuj laboras tiel aŭtonome, ke la homoj apenaŭ kapablas interveni en ilia laboro, ne estas tiel fantazia elpensaĵo: tiaj maŝinoj estas nuntempe naskataj sub niaj okuloj, kaj la aŭtoro, maŝininĝeniero, certe konas la atingaĵojn de cibernetiko. Ĉio ŝanĝiĝas tiun tagon, kiam la registaro de unu el la ŝtatoj difinas al la maŝinsistemo programon samtempe tre vastan kaj tre malprecizan: “funkcii plej utile por la intereso de la bravia popolo.” Tiam la maŝinoj komencas apliki ĉi tiun programon, t.e. ili mortigas la ministroprezidanton, flegas la homojn, kiuj sin turnas al la juĝmaŝino kun procesoj, kaj maŝinigas ilin, t.e. liberigas ilin el ĉiuj “kompleksoj” (ĉu vi rimarkis, ke tiu ĉi vorto ĝuste signifas: ĉio, kio estas malsimpla?) kaj faras el ili estaĵojn similajn al la hinoj de la Vojaĝo. Kontraŭ tiu minaco la registaro penas detrui la maŝinojn, eĉ kun la helpo de la malamika ŝtato, Heronio, sed la maŝinoj defendas sin. Fine, la du nacioj tamen interbatalas kaj la maŝinoj ekstermas ambaŭ. La ceteraj landoj, kiuj timas la potencon de la maŝino (kiu, post malapero de la bravia popolo, transformis sian programon al: la intereso de la homoj) atakas ĝin kaj estas neniigitaj. Tiel malaperis la homa raso de sur la tero. La sekvanta programo: “utili al ĉiuj vivantoj” kondukas al la detruo de ĉio vivanta (ĉar la maŝino protektas ĉion vivantan de la sufero kaj de la atakoj flanke de la aliaj vivantoj, kaj tiel rompas la ekvilibron de la vivo). “Tiel estas atingita la plej utila stato, la perfekta, sensufera vivo, la vivo de la neorganika materio.” La maŝinoj pli kaj pli kuntiriĝas, ŝrumpas kaj fine transformiĝas en “ultrasubstancojn”, kiuj estas senmateriaj pensantaj estaĵoj.

Tia konkludo estas kompreneble kapturniga kaj la resumo povas kredigi, ke temas pri senbazaj fantaziaĵoj. Fakte ĉio en la rakonto de Szathmári interligiĝas per la plej severaj leĝoj de la logiko. La sola malfacile transirebla paŝo estas la aserto, ke maŝino povas interpreti programon tiel vastan, kiel “utili al la popolo.” Tio signifus, ke la senco de la vorto “utili” povas havi absolutan objektivecon kaj do kuŝas ekster la decidopovo de la homo mem. Tamen, estas sciate, ke la jam ekzistantaj “pensmaŝinoj” jam disponas pri tre larĝa decidopovo kaj estas jam evidente, ke la estontaj estos eĉ pli aŭtonomaj kaj kapablos konstrui rezonadojn kaj ellabori teoriojn (do ne nur solvi problemojn), kiujn la homo eĉ ne kapablos kompreni: Tio ne estas fantazio, sed realaĵo.

Sed la ĉefa intereso de tiu novelo estas la ebla komparo kun la Vojaĝo. Ĉu Maŝinmondo estas satiro kontraŭ la maŝinoj aŭ atentigo pri la danĝero, kiun ili povas prezenti por la homoj, kiam ili — kiel la sorĉisto-lernanto — ne plu kapablos ilin kontroli? Eble, sed tio ĉi ne estas la ĉefa ideo. Tiu ĉefa ideo estas, kiel en la Vojaĝo, ke, se la homoj ne adaptos sin al maŝineca pens- kaj vivmaniero, ili pereos. La granda diferenco kun la Vojaĝo estas, ke la socio de Maŝinmondo estas tute simila al la socio, kiun ni nuntempe konas: oni geedziĝas, komercas, militas; ekzistas deputitoj, advokatoj, policistoj, juĝistoj kaj aliaj parazitoj, kaj tiu ĉi arkaika formo de vivo kunekzistas kun ekstreme evoluiĝinta tekniko. La homoj flegas la iluzion, ke ili povos utiligi la maŝinojn por daŭrigi sian antaŭan vivmanieron, ke ili povos ĝui la fruktojn de la progreso kaj samtempe rifuzi ŝanĝiĝon (tia, finfine, estas la sinteno de la homoj, kiuj nuntempe opinias sin progresemaj), sed tia kunekzistado ne povas daŭri, kaj la konkludo ankaŭ diferencas de tiu de la Vojaĝo: anstataŭ pluvivi sub nova formo, la homaro pereas.

Sed — tio ĉi estas gravega punkto — pereas ne nur la homo, sed la tuta organizita vivo. Ĉe la hinoj estas atingita perfekta stato, ĉar la homoj konformiĝas al la leĝoj de la Naturo, kio subkomprenigas, ke la Naturo estas bona, kiel diras eksplicite Zatamon (“En la naturo ne troviĝas kontraŭdiro, ĉar la kontraŭdiroj neniigas sin mem”). Male, en Maŝinmondo, la aŭtoro devas pli realiste agnoski, ke la vivantoj estas heterotrofaj kaj ke la senrezerva protektado de ĉiuj vivantoj fare de la maŝino kondukas al ĉesigo de ĉia vivo, ĉar estas rompita la ekvilibro, kiu ebligas la vivon kaj kiu estas efektive ekvilibro de detruantaj fortoj.

Iasence, la aŭtoro detruas en Maŝinmondo la miton de la surtera paradizo, kiun li — post multaj utopiistoj — konstruis en Kazohinio. Dezirante esti plene racia, li trafis en metafizikan problemon aŭ, se vi preferas, li koliziis kun unu mito, tiel ligita kun la homa naturo, ke oni ĝin retrovas en ĉiuj epokoj kaj en ĉiuj civilizacioj: la mito de la perdita kaj retrovota paradizo, de la tempo, kiam ne nur la homoj vivis — aŭ vivos — pace unu kun la aliaj sed ankaŭ la tigro kviete sin paŝtos apud la ŝafo. Se estus pruveble, ke tia stato de perfekteco estas absolute neatingebla, tio nur starigus alian metafizikan problemon, senrespondan: kiel do la homa cerbo povas koncepti ideojn absolute nerealigeblajn, kiuj do ŝajnas koncerni “alian” mondon? Kiu, aŭ kio inspiris tion al vi, ho, Homo?

Ĉe la sojlo de tia mistero, ni devas reveni al nia unua rimarko: la verkoj de Szathmári ne estas puraj ludoj de la imago pri la estontaj mirakloj de la scienco; ili estas meditado super temoj, kiujn la aŭtoro pritraktas sufiĉe originale kaj alloge, sed kiuj okupadis longe la homan menson kaj certe ĝin okupos ankoraŭ longe. La legado de la verkoj de Szathmári ne estas nura distro, sed potenca instigo al pensado.

Michel Duc Goninaz

Bibliografiaj notoj:

Vojaĝo al Kazohinio, Parizo 1958, eld. SAT. 315 p.

Maŝinmondo kaj aliaj noveloj (Supermilaj noktoj, Dokumentoj pri la historio de la kompofono, Vincenzo), La Laguna 1964, eld. J. Régulo. — 186 p.

Perfekta Civitano, en 33 Rakontoj, 1964, eld. J. Régulo; Verdikto kaj Brakhorloĝo en la Nica Literatura Revuo n-oj 27 k 29; Liriko en Monda Kulturo, no. 8.


FONTO / SOURCE: Duc Goninaz, Michel. “Pri la Verkaro de Sándor Szathmári,” Sennacieca Revuo, n-ro 95, 1967, p. 40-45.


Epilogo de la Aŭtoro je Peto de la Eldonisto
de Sándor Szathmári

Vincent” by Sándor Szathmári, translated by Ralph Dumain

Epilogue By the Author at the Request of the Publisher
by Sándor Szathmári, translated by Ralph Dumain

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo

Verdikto (1-a parto de “Pythagoras”) / Ankaŭ ĉi tie


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 31 May 2012

Site ©1999-2017 Ralph Dumain