Szathmári kaj nia revuo

de Ljubomir Trifonĉovski

(Fragmento el la prelego de la kultura monatfino ĉe La Domparo, aprilon 1997)

En 1974 de terure suferiga diabeto forpasis Sándor Szathmári. Samjare en LF 28 aperis la artikolo, sub la plumo de Asterikso, Lasta Gulivero foriris, kun listo de kelkaj noveloj de Szathmári en esperanto. Honore al la verkisto, nia revuo aperigis samnumere ankaŭ lian teatraĵon Budapesta ekzameno, kies unua premiero okazis la 4an de aŭgusto 1966 en la teatro Madách en Budapeŝto dum la 51a UK.

Sur la paĝoj de LF 53/1979 Jean-Marie Jacques recenzante la libron de Szathmári Kain kaj Abel (eld. HEA, 1977) rimarkigis ion gravan: Budapesta ekzameno fariĝis tie Budapeŝta ekzameno dank’ al Vilmos Benczik, kiu ne nur kolektis, sed ankaŭ korektis la verkojn. La titolo restis Budapeŝta ekzameno ankaŭ en la posta volumo Perfekta civitano (eld. HEA, 1988, same redaktita de Benczik). En iu el la postaj ĉapitroj de mia prelego (Prefere la aŭtora “Budapesta” ol la editora "Budapeŝta”) mi revenos al tiu problemo, sed mi volas nun nur atentigi ke LF 28 restis fidela al la originalo de Szathmári.

István Nemere en LF 84/1984 per la artikolo La stranga verkisto proponis al la legantoj siajn konsiderojn pri la figuro de Szathmári, por fine konkludi, ke ŝajne lia vivo estis malsukcesa. Ne fariĝis li populara verkisto de sia lando, ankaŭ ne de la internacia publiko. Ankaŭ ne fariĝis li viva mejloŝtono, ne disigis li epokojn per sia grandeco. Ne estis li montrilo de direkto por la postaj generacioj. Liaj du libroj jam nun dronas en la maro de literaturaĵoj, en amaso aperanta senĉese ĉie en la mondo, en ĉiu minuto. Tamen, Sándor Szathmári estis iu—estis li pensanta homo, kies filozofio iusence povas esti—kaj estas!—grava ankaŭ hodiaŭ, ankaŭ por ni.

En recenzo (LF 118/1989) okaze la apero de la posteuma volumo Perfekta civitano, Georgo Kamaĉo dialogforme akcentis al la abundeco de problemoj en la utopiaj verkoj de Szathmári.

La eseo de Giorgio Silfer La trovo de Kolumbo, en LF 135/1992, rememorigis, ke fakte Kolumbo aperas kiel protagonisto en la esperanta literaturo per la novelo Superstiĉo de Sándor Szathmári. Kaj krorne, ke la redakcia arkivo de LF posedis tekstojn de Szathmári, kun klarigoj kial ili ne aperis en nia revuo.

Kadre de la laŭtemaj paĝoj en LF 159/1996 pri SF, eseo de Bernard Golden, Imagitaj lingvoj en fantaziaj romanoj, profunde esploras tiun temon en du originalaj romanoj en Esperanto—Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári kaj Misio sen alveno de John Francis. Golden konkludis fine, ke Szathmári kaj Francis uzis kiel modelojn nur la lingvojn, kiujn ili mem konis.


FONTO: Trifonĉovski, Ljubomir. “Szathmári kaj nia revuo,” Literatura Foiro, n-ro 168, aŭgusto 1997, p. 186.


Recenzo: Kain kaj Abel de Sándor Szathmári de Jean-Marie Jacques

Sándor Szathmári (1897–1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite:

Sándor Szathmári @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 October 2013

Site ©1999-2013 Ralph Dumain