Kvar Planlingvoj Kreitaj de Virinoj

De Bernard Golden

Prof. Gaston Waringhien en Lingvo kaj Vivo (pĝ. 382) rimarkigas, ke en la periodaĵoj de la planlingvoj Ido kaj Occidental oni ne trovas nomojn de kunlaborantinoj. Ankaŭ d‑ro Werner Bormann akcentas la viran rolon en agadoj kiel la kreo kaj disvastigo de internaciaj lingvoj. Konstatante, ke la Esperanto‑movado estas escepto, li skribas jene:

“Movado de idealismaj batalantoj ĉiam konsistas el viroj (. . .); virinoj ĝenerale staras firme sur la reala grundo per ambaŭ gamboj kaj ne tro forte sentas la tenton de alte flugantaj sonĝoj”. (Bona Ŝanco, pĝ. 167)

Ekzameno de la historio de planlingvoj montras, ke tiuj, kies autoroj estas virinoj, nombreblas per la fingroj de unu mano. Jen la magra katalogo.

Ignota Lingua de Hildegardis

La plej fama artefarita lingvo de la latina mezepoko estis Ignota Lingvo (nekonata lingvo) de la abatino de Rupertberg apud Bingen en la Rejna regiono de Okcidentgermanio. Hildegardis (1098‑1178) kreis specon de miks‑lingvo kun latinaj, germanaj kaj aprioraj vortoj, entute proks. 900. Interlingvistoj karakterizas ĝin ne kiel veran internacian lingvon sed kiel sekretan lingvon. Leopold Einstein konjektis, ke tiu lingvo, kiu estis kreita dum la periodo de la krucmilitoj, devis servi kiel nova pentekosta miraklo por religia entuziasmigo de la tiutempa malklerularo.

Homografio de Lady Sophie Scott

Verko kun la titolo Homographie aperis en Vieno en 1831, portanta kiel la nomon de la aŭtoro Lady Sophie Scott. Ernest Drezen, en sia libro Historio de la Mondolingvo, rimarkas, ke ĝi estas la sola planlingva projekto konata al li, kies aŭtoro estas virino. Tamen, li aldonas la informon, ke laŭ Petro Stojan, S. Scott estas nura pseŭdonimo. La propono de Scott temas pri universala skribo taŭga ankaŭ por uzo kiel sekreta skribo, stenografio, muzika signallingvo kaj surdmutula lingvo. Ankoraŭfoje ni havas aferon kun skizita projekto, ne plene ellaborita lingvo, sed ĝia celo estas originala; ĝi estis kreita por servi al la afero de virina emancipiĝo. Se Stojan pravas, kaj Lady Sophie Scott estas pseŭdonimo, kiu, do, kaŝas sin malantaŭ ĝi—ĉu virino aŭ eble viro?

Glosa de Wendy Ashby

Ekde 1978 komencis aperi propagando kaj publikigaĵoj pri la lingvo Glosa, kies du ĉefaj adeptoj kaj movad‑motoroj estas Wendy Ashby kaj ŝia kunlaboranto, Ron Clarke, ambaŭ el Anglio. Estas necese klarigi, ke Wendy Ashby ne inventis tute novan planlingvon. Glosa baziĝas sur la planlingvo Interglossa, ellaborita de Lancelot Hogben. La unua—kaj sola—publikigaĵo pri Interglossa estis eldonita en 1943. Ĉar la publiko kaj oficialaj organizaĵoj ne montris intereson pri lia projekto, Hogben forlasis ĝin. Wendy Ashby, kiel bona dommastrino, senpolvigis Interglossa, kaj kun la helpo de Ron Clarke kaj la beno de Lancelot Hogben, modifis tiun lingvon por plibonigi ĝin. Kvankam ŝia kontribuaĵo al la planlingvistiko ne estas tute originala, tamen Wendy Ashby meritas mencion en tiu ĉi kompilaĵo.

Uni de Elisabeth Wainscott

La virino, kiu sen ombro da dubo estas la plej elstara aŭtoro de originala planlingvo, estas Elisabeth Wainscott. Ŝi debutigis sian lingvon en 1974 en libro enhavanta gramatikon, ekzercojn de legado kaj vortlistojn kun traduko de Uni-vortoj en 34 lingvoj! (Uni—The International Language, Cleveland, Ohio, Usono; Uniline Co.; 1974. 345 pĝ.) Uni estas miksita lingvo kun aprioraj kaj aposterioraj elementoj, sed tiuj ĉi, same kiel vortoj en Volapuko, konsistas el unusilabaj radikoj tiel draste kripligitaj, ke estas malfacile identigi iliajn etimojn. Uni havas 20‑literan alfabeton kaj nur 9 gramatikajn regulojn. Estas dirite, ke Uni estas tie facile, ke post 30‑minuta studado, oni povas skribi aŭ traduki leteron en Uni.

Mario Pei, la ofte citata usona lingvisto, laŭdis Uni, ĉar ĝia disvolvo montras “konsiderindan inĝeniecon”, kaj John L. Lewine, antauaa prezidanto de la novjorka Esperanto‑grupo, diris, ke “Uni ja povas esti hodiaŭa ponto trans la oceanojn”. En la libro pri Uni aperas alvoko por aliĝo al “Amei of Uni” (amikoj de Uni), nova klubo dediĉita al la disvastigo de la lingvo tra la mondo. Mie peto pri plua informo neniam estis respondita. Ĉu tio signifas, ke Elisabeth Wainscott estas la unua kaj sola membro de la “Amikoj de Uni”?

Elisabeth Wainscott naskiĝis en Vilniuso, tiam en Pollando, je la komenco de tiu ĉi jarcento. Ŝi frekventis mezlernejon en Rusujo kaj post la unua mondmilito iris al Ŝanhajo, kie ŝi estris butikon de virinaj modaĵoj. En 1939 ŝi transloĝiĝis al Havajo kaj post la dua mondmilito ŝi iris al Kalifornio. Pro sia longa restado en Ŝanhajo, ŝi certe havis okazon aŭdi kaj eĉ uzi la ĉinan piĝinon; tio klarigas, kial Uni impresas kiel piĝino. Konklude, Elisabeth Wainscott ne estu forgesita de interlingvistoj, ĉar ŝi ne nur estas unu el la malmultaj virinoj, kiuj inventis planlingvon, sed la unua modistino, kiu faris tion.


FONTO: Golden, Bernard. "Kvar Planlingvoj Kreitaj de Virinoj," Latinamerika Memuaro, n-ro 3, majo 1988, p. 5-7.


Postnoto de Ralph Dumain

Multo ŝanĝiĝis dum du jardekoj. La planlingva hobio—kies adeptoj nomiĝas anglalingve “conlangers”—estas pli furora ol iam ajn, kun la inventita Klingona lingvo el sciencfikcia kosmo Star Trek (Stelvojaĝo), ktp. La alveno de la furora Interreto akcelis tian aktivadon. Virinoj estas aktivaj ne nur kiel konsumantoj de ĉi tiaj varoj, sed kiel kreantoj. Jen du famaj ekzemploj.

Toki Pona estas konata, populara kreaĵo de lingvisto, tradukisto, kaj Esperantisto Sonja Elen Kisa. Laŭdire ĝin inspiras Taoismo kaj, kiel aliajn, la Sapir-Whorf-a hipotezo.

Sed la plej defia lingvoprojekto estas Láadan (anglalingva priskribo, jen la Esperanta), feminisma lingvo kreita de Suzette Haden Elgin, iniciita en ŝia romano Native Tongue [Denaska Lingvo]. Ŝi supozas, ke naturaj—precipe eŭropaj—lingvoj limigas la esprimivon de virinojn, do ŝi kreis lingvon kiu supozeble strukturiĝas ĉirkaŭ la pensmaniero de inoj.

Por pluaj informoj, vizitu mian blogon Ĝirafo, sub rubriko ‘interlingvistiko’, sed specife Aktualaj Filozofiaj Lingvoj.


"La Humanisma Kadro de Julian Huxley, Evolua Etikisto" de Bernard Golden

Latinamerika Memuaro (1987-1989): Eldonaj Informoj & Enhavo

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Alireteje / Offsite:

Aktualaj Filozofiaj Lingvoj (Blogo Ĝirafo)

Hildegard de Bingen - Vikipedio

Lingua Ignota - Vikipedio

Sankta Hildegarda de Bingen (IKUE)

Lingua Ignota - Wikipedia, the free encyclopedia

Hildegard of Bingen - Wikipedia, the free encyclopedia

Sophie Scott – Wikipedia (en la germana)

Gloso (planlingvo) - Vikipedio

Glosa - Wikipedia, the free encyclopedia

Glosa, un internatio auxi-lingua

Glosa - A possible Second Language for the World (Robin Gaskell)

GLOSA-LO (blog)

UNI (language) - Wikipedia, the free encyclopedia

profile of the language UNI


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 29 September 2009

Site ©1999-2010 Ralph Dumain