LEKANTOJ

ESPERANTO VERSION

VERKITA DE FRANCES E. GALE

Esperantigita de D. O. S. LOWELL

Kiel tro kredema knabino povus esti formanĝita de homa lupo,
sen la savanta mano de malgranda infano.

La vagonaro elirante el Furniture City ne ankoraŭ jam plenrapidis antaŭ ol Daisy malfermis sian mansakon kaj, elprenante leteron kaj skatolon (ĝi estis kanda skatolon, sed ĝi ne enhavis kandon), komencis legi denove la leteron.

Kompreneble, Daisy estis malsaĝulino. Rilate al tio, oni ne pravas diri nur—ne kiel senkulpigilo, sed simple esprimante fakton—ke gemalsaĝuloj estas tiel malmankaj en la mezaj kiel en la bordaj ŝtatoj; kaj ke multaj, kies eksteraĵo povus pretigi vin atendi pli grandan sagacon, estas interne precize tiel malsaĝaj kiel Daisy. Ekzemple, ĉu vi ne rememoras tiun ulon (ni ambaŭ konis lin) kiu eltiris el la banko ĉiun dolaron kiun li posadas, hipotekis sian hejmon, kaj prunteprenis tiom, kiom li povas sengarantie—por aĝioti akciojn sur kiuj li tute ne havis ian kontrolon: sciante ke, se ili plikariĝos, li gajnos; sed se ili malplikariĝos, li kaj lia familio kaj kelkaj amikoj estos en profundega kaj mallumega truo? La akcioj plikariĝis; sed se male—? Nu, la riskaĵo de Daisy estis tute egala al lia. Ŝi riskis ĉion, kion ŝi havas, ludante ĵetkubojn blinde.

Sed ĉio, kion Daisy posedas, estis ŝi mem. Ŝi estis bonete edukita. Tio estas: ŝi enspiris kamparan aeron kiam ŝi estas infano; kolektis ovojn kaj ribojn; kurĉasis la bovinojn; zorgis kvar intersekvajn infanetojn (kaj lernis ion pri la Amo zorgante la duan, kiu ĉiam estis malsanema kaj fine mortis); estis riproĉata ĉiutage pro malvigleco kaj mallaboreco, kaj rememorigata almenaŭ trifoje en la semajno ke ŝi devas esti dankema al bonkoraj onkloj, kiuj provizas ŝin je hejmo. Sed, spite ĉiuj tiuj ĉi oportunaĵoj, ŝi malĝuis tre malmulte pro nostalgio kiam, havante dekkvin jarojn, ŝi estas permesita iri al la urbo. Tie, post trimonata servuto en la sekvantaro de kvinjara tirano, ŝi respondis al ĵurnalan demandon pri ĉambristino, kaj akiris, daŭre malmultaj semajnoj, multan diversecon de informo pri la vivado.

Ŝia deĵorado; [angle, ‟jobˮ] estis en malgranda familia hotelo. Tie ŝi loĝis en mallarĝa interna ĉambro, leviĝis je 5.30, balais kaj senpolvigis la salonojn, disspecigis la tolaĵon, kaj, purigante la vestiblon ekstere sia vico de litĉambroj, observis la loĝantojn, kiuj aperas irante al la matenmanĝa ĉambro.

167

La viroj eliris ĉiumatene al la okupo. Kelkaj el la virinoj faris la saman. Iliaj deĵoraĵoj, Daisy opiniis, estis multe pli superaj ol ŝiaj, necesigante beletajn tajlore-faritaĵojn en vintro; freŝajn tolaĵojn kaj muslinojn en somero; zorge aranĝitajn harojn; kaj, ĉiusezone, manojn beligitajn de manzorgistino: sed ili ankaŭ necesigis skrupulan observadon de matenaj horoj, kaj elspezon da forteco dum la tago, de kiu Daisy sagace notis la signojn en la malakcelanta paŝo kaj la senviva maniero kiam la nokto rekondukis la laboristojn. Jes, Daisy vidis ĉion tute klare. Tiu ĉi estis mondo de deĵoraĵoj, sed estis nur unu kiu alpetis al ŝi kiel “cinĉoˮ [slangesprimo = sendubaĵo]. Tiu deĵoraĵo estis edziniĝo—edziniĝo kiei ilustrata en certa proporcio de la virinoj kiuj loĝas en la hotelo. Plejparte, la edzoj de tiuj ĉi

virinoj estis “vojaĝistoj,” viroj kiuj “faris” [alvenis al] Grand Rapids unufoje dum la semajno aŭ la monato. Kutime, ne ŝajnis malkvietigi multe iliajn edzinojn, se la edzoj mankis “faranteˮ ĝin, je la regula intertempo. Malmultaj el la edzoj estis dungataj en la urbo, sed mastruminado estis tro laborplena aŭ tro multekosta por la edzinoj, kiuj ŝajnas bezoni sian tutan tempon pro sia hararo, kaj la tutan monon kiun ili povas havigi pro sia vestaro. Iafoje ili konstruis kelkajn el la vestoj en siaj ĉambroj. Oni serĉis la opinion de Daisy, okaze, pri la rilata dececo de renversitaj faldaĵoj, aŭ plata dorso; sed tiuj ĉi bonŝancaj sinjorinoj neniam alvenis pli proksime al laboro ol tio. Daisy estis tre juna, kaj senokupeco ĉiam ŝajnas bona al la junuloj, speciale al la junuloj kiuj devas labori je io, kion ili malamas. Tri malrapidigitaj manĝadoj ĉiutage; mateno de ludado je vestofarado aŭ brodado; posttagmezo de tualetado kaj promenado; vespero de ludkartoj kaj babilaĵo; beletaj vestaĵoj, puraj manoj, kaj ĉiam ellaborite aranĝitaj haroj. Tio estis havinda deĵoraĵo. Kaj la virino kiu havas tian deĵoraĵon malofte estis tiel beleta kiel Daisy, kiu estis vere beletega.

Jaro de balaado, senpolvigado. litpreparado, kaj enfakigado de tolaĵoj preterpasis, kiam, en la ĉambro de unu el tiuj ĉi reprezentantinoj de la senokupaj riĉuloj, Daisy trovis ŝiritan ekzempleron de Detroit’a ĵurnalo, kaj ĝuste kiam ŝi estas emmetonta ĝin en sian forĵetaĵo-korbon, ŝi ekvidis tiujn ĉi vortojn:

“Sinjoro kiu havas bonmorecon kaj bonajn cirkonstancojn deziras korespondadi kun juna fraŭlino blonda, kaj ne pli aĝa ol dudek; celo, edzeco.”

Daisy nature estis silentulino. La senzorga “josado” [slangesprimo = almoketado] de la viraj gastoj ĉe la hotelo malofte eltiris pli ol necertan rideton. La parolaĵo de ŝiaj kunlaborantoj ne multe interesigis ŝin. Ŝi sciis ke estas rimedoj por la vivado aliaj ol per honesta laboro aŭ honesta edziniĝo; sed io interna maldeziregis diskutadon aŭ konsideradon de tiuj rimedoj. Ŝia difinita sciiĝo pri la temo estis nemulta. Sed ŝi jam rimarkis ke veraj edzecaj proponoj, apogitaj per bona hejmo aŭ enspezo sufiĉa por subteni edzinon en la lukso de malĉiama loĝado ne estis tiom, kiom sufiĉe beleta fraŭlino atendas pro la malmultaj romanoj kiujn ŝi jam legis. Nenia propono jam venis al ŝi; tamen ŝi havis pli ol deksep jarojn, grandajn bluajn okulojn, multajn brunajn, harojn kiuj ne bezonas frizadon, kaj vizaĝkoloron kiu antaŭ la aplikado de la pudra-ĉifono (la uzado de kiu, ŝi sentis, estas ŝia virina devo) aspektas eĉ pli bona ol poste. Klare la ĝeno estis pro manko de okazo. Ŝi staris apud la forĵetaĵo-korbo diskutante, ŝia senpoivigilo en unu mano, la ĵurnalo en la alia. Ĉu tio ĉi estis Okazo? Ŝi forŝiris la anoncon kaj metis ĝin en sian ĉemizan zonumon.

Tio estis antaŭ ses monatoj. Nun ŝi eltiris la leteron el sia mansako, sentante, kiam ŝi komencis relegi ĝin, tre simile al volas-esti-naĝanto, enĵetota je l’ unua fojo en la surbordondoj, kaj premtenanta je tre maldiketa kaj malstreĉita ŝnuro, kiu de la bordo ŝajnis sufiĉe streĉita kaj forta.

“Eta amistino,” ŝi legis, “Mi iros hejmen de Chicago je Vendreda vespero, kaj mi renkontos vin sur la vagonaro de Jackson, je 7.30. Vi elvenos el Grand Rapids je 5.20. Mi jam aranĝis ke vi pasigu la nokton kun unu el miaj amikinoj, kaj je Sabata mateno ni iros al Windsor kaj geedziĝos. Oni ne faras demandojn tie, kaj vi ŝajnas esti dekok en via fotografaĵo. Mi konjektas ke mi konus vin iamaniere, sed ni ne volas erari; tial mi estas portonta grandan

168

blankan lekanton en mia butontruo, kaj vi devas porti fasketon el ili sur via robo, ligitan per tiu ĉi peco el lava rubando. Havigu duoblan sidejon, kaj ne forlasu ĝin antaŭ kiam vi alvenas al Jackson. Tiam rigardu la pordon, kaj kiam mi eniros, levu vian manon. La maŝino renkontos nin ĉe la stacidomo, kaj ni iros rekte al mia amikino. Ŝi havas elegantan domon. Nun, ne timiĝu. Ĉio estas sentrompaĵa. Vi ne laboros plu, sed vi vivos kiel sinjorino devas vivi, dum mi estas for de la hejmo, vendante aŭtomobilojn. Estas sukcesplena okupo. Oni ne havas multe da tempo por amindumado, sed mi povos vendi duoble kiam mi scias—ktl., ktl., ktl.”

La letero estis subskribita,

‟David F. Miller.”

Daisy, baraktante an ŝia nekutima maro, sentis la ŝnuron pli kaj pli malforta dum ŝi legas, ĝis ŝi alvenas al la subskribo. Tiam ŝi ŝajnis streĉi kaj doni ian senton de certeco. “David.” Ŝi spirite bildigis la viron por kiu tiu nomo estas taŭga. Blondulo, simila al ŝia malproksima kuzo, David Munroe kiu, antaŭ kvin jaroj, fortika, honest-okula junulo vizitis ĉe la farmbieno de ŝia onklo; larĝa je la ŝultroj, ne tre alta, kvadrata je la makzelo, kaj havanta rideton kiu sciigas vin ke li ne mensogos.

Tiu estis David—Munroe; sed ĉu tiu estas David Miller? David Munroe dungiĝas ie en Detroit, aŭtomobil-direktisto en privata familio. David Miller estas vojaĝisto, kiu vendas aŭtomobilojn, gajnante fablajn komisiapagojn, kaj havante ĉarojn kaj ĉardirektistojn ĉe sia mansigno. Kredeble David Munroe estas edzigita nun; li havas dekok jarojn je la tempo kiam ŝi rememoras lin. David Miller havas dudek-ok jarojn, li diris, kaj ne jam edziĝis, ĉar li atendas la fraŭlinon kiu tute similas la tre malfidelan etan portreton, kiun ŝi sendis al li. Ĝi montras ŝin senĉapela, havanta la harojn en la stilo de la pasinta jaro, kaj afektan, fotografaĵan rideton—malproksima krio de la timigita aspekto nun sur ŝia beleta vizaĝo.

Hastings. La vagonaro haltas kaj veturantoj enamasiĝis. Estis nur unu vagono kiu trairas al Detroit, kaj ĝi estis malgranda. La homoj rigardis demandante la du sidejojn kiujn Daisy antaŭ kaptis, penante doni al ili la ŝajnon de okupeco per la disponado de sia sako kaj ombrelo. Baldaŭ viro kun du multedikaj valizoj haltis. Post li virino portis dormantan du-trijaran infanon. La vagonaro ektremis je la unua tirego de la lokomotivo:

“Tiu ĉi sidejo okupata?ˮ la viro demandis rapideme; kaj ne atendante respondon:

“Vi povas kuŝigi ŝin ĉi-tie, S-ino Sherman; mi devas foriri.ˮ

Li malaperis, kaj la virino metis la infanon sur la neokupitajn kusenojn kaj sidiĝis apud Daisy. Una el la valizoj staris en la irejo; la alia kune kun tiu de Daisy estis enpuŝigita sub iliajn piedojn. Daisy, kun malleviĝanta koro, vidis ĉiun seĝon okupata. Ŝia tuta persona konado kun la viro je kiu ŝi estis edziniĝota estis aranĝita esti farota dum la duhora veturado inter Jackson kaj Detroit.

La infano, kuŝanta kun stranga rigideco sur la seĝo antaŭ ŝi, malfermis dubenigrajn, rimarkinde belajn okulojn kaj rigardis en ŝian maltrankviligatan vizaĝon. Tiam ĝi faris strangan sonon, duonĝemon, duonsopiron paciencan, kaj ekelmetis maldikan brakon, apogante tre malgrandan travideblan manon sur la genuo de Daisy. La patrino kliniĝis super ĝi. Ĉu la infano deziris trinkaĵon? biskviton? sian pupon? La infaneto, ŝajnis, deziris nenion el tiuj ĉi aĵoj. Estis stranga infaneto. Ĝi kuŝis tiel rigide kvazaŭ farita el ligno, kaj rigardis al Daisy, kiu, spite ŝia ĝenaĵo, antaŭenpuŝiĝis demandi: “Kio estas kun ĝi?ˮ

‟Ŝi estas an gipsa muldaĵo. Estinta en ĝi dum ses monatoj, kaj ŝi bezonas alporti ĝin dum alia jaro. Ni estis loĝantaj en Hastings, kaj nun mi prenas ŝin hejmen.”

La eta kreitaĵo, ĝia fantomeca mano ankoraŭ restanta sur la genuoj de Daisy, dormetadis, kaj la patrino daŭris. La infaneto estis estinta malbelforma de ĝia naskiĝo, sed oni esperis ke per tiu ĉi kuracado ŝi fariĝu nomala. Estas mirinde, kion ŝi toleris sen murmurante. Estis terure komence, sed nun ŝi ja ŝajnas scii ke ŝi devas sufari ĝin. La okuloj de la patrino subpleniĝis per larmoj kiam ŝi parolis pri la doloro kaj la pacienco de la infaneto. La knabino, kvankam priokupita, estis devigata

169

senti ian ektremon de simpatio. Ŝi sidis tre kviete por ke ŝi ne malkvietigu la etan manon.

Sed kion povis ŝi faronta kiam “David F. Miller” venas? Ĉu ili devus nur rigardi unu la alian trans la virino kaj la malsana infano? Daisy tute varmegiĝis. Kion li similus? Li ne jam sendis fotografaĵon. La mensa bildo, kiun ŝi elvokis malvidebliĝadis. Vizaĝoj de multaj tipoj kalejdoskopiĝis antaŭ ŝi. Ŝi petos ke la virino interŝanĝu lokojn kun ŝi por ke ŝi sidu plej proksime de la irejo. Sed ne ankoraŭ; ne antaŭ kiam ili alproksimiĝos Jackson.

Charlotte. Eaton Rapids.

‟Jackson: La venonta haltloko estos Jackson!”

La kantokanta anonco de la haltigilisto sendis febron kaj tremfroston unu rapide post la alia tra la ostaro dc Daisy.

La infano ekmoviĝis, duonvekiĝis, penis levigi sin, estis kvietigita reen al malkvieta dormado de la patrino.

“Tiel ionge kiel ŝi kuŝas rekte, ŝi ne doloras; sed kiam ajn ŝi ekmovadas, la [gipsa] muldaĵo terure dolorigas. Mi esperas ke ŝi dormu tute ĝis Detroit.ˮ

Nur duonhoro nun ĝis Jackson. Ŝiaj floroj! Kie ili estis? Ho, tie ĉi en skatolo! “Kando?ˮ diris la, kunvojirantino dc Daisy, malĝoje ridetante. “Ne permesu ke la infaneto vidu vin ĝin manĝanta. Ŝi ne devas havi iom.ˮ

Daisy lasis la skatolon kuŝi nemalfermata sur siaj genuoj. Kiel strange ŝajnus al la virino, se Daisy elprenus la rubandligitajn floraĵojn el la skatolo kaj kunigus ilin kun sia robo per pinglo. Ŝi atendos ĝis la vagonaro komencas malrapidi. La pinglo estis preta en ŝia zono.

“Sen la junulo kiu havas ĉambrojn en mia domo,ˮ la virino diradis, “mi ne scias kiel mi ja tolerus la ĵus pasintan jaron. Li laboras ie en Grosse Pointe. Li estas aŭtomobil-direktisto, sed li havas ĉambrojn ĉe mi,. Li faros ĉion pro la infaneto. En la komenco, kiam la muldaĵo estis surmetita, kaj ŝi ploris preskaŭ la tutan tempon, li marŝadis sur la planko kun ŝi kelkefoje dum la duono de la nokto. Li decidigas sian estron permesi ke li donu al ŝi veturon en la aŭtomobilo je ia tempo kiam oni ne uzas ĝin; kaj se aferoj ne estas tute dezirindaj en la hejmo, li neniam parolas pri ili. Reale, kiam mi artrotordis mian manradikon dum la pasinta vintro, David” —la vagadanta atento de Daisy ekrevenis— “lavpurigis la pladojn kiam li eniris je la nokto, kaj li kvietigis la infaneton dum mi malligis ŝiajn vestojn per unu mano. La knabino kiu havigos lin, hayigos realan viron.”

“Jackson!” denove kriis la haltigilisto. La lokomotivo malrapidadis.

‟Ĉu lia nomoa estas David?” spasme spiris Daisy, tremante en ĉiu membro kaj freneze mallertagante kun la ŝnuro de la kandaskatolo.

“Jes, David Munroe. Ho, la infaneto vekiĝas. Ŝi deziras trinki. Mi havigos trinkaĵon por ŝi dum la vagono haltas. Ŝi ŝajnas kvazaŭ ŝi enametiĝas kun vi. Ĉu vi zorgos pri ŝi nur unum momenton? Panjo havigos iom da akvo por vi, karulineto.ˮ

La virino estis irinta laŭlonge la balanciĝanta vagono ĵus kiam Daisyelprenis el la skatolo sian faskon de lekantoj, kaj penis, kun tremanta fingroj, fiksi ilin per pinglo sur sia robo. Ŝi ellasis la pinglon, kiu falis sur la plankon. Ŝi kliniĝis, serĉante ĝin, kaj kiam ŝi antaŭenkurbiĝis, la infano levis siajn brakojn kaj ĉirkaŭprenis ŝian kolon per ili. La movo kaŭzis ke la floroj sekvu la pinglon, kaj Daisy baraktis por liberigi sin.

“Ho, infaneto, ne faru ĝin!ˮ ŝi ekkriis malpacience, larmoj de nervo-malforteco kaj incitigeco en ŝiaj okuloj; sed la eta kreitaĵo alteniĝis al ŝi.

La vagonaro ekskuiĝis al haltiĝo. Daisy antaŭen kliniĝante—ŝia kolo malliberigita per la alteniĝantaj brakoj; ŝia granda bilda-ĉapelo, por kiu ŝi elspezis preskaŭ sian lastan dolaron, oblikve sur unu flanko de ŝia vizaĝo—vidis virinon eniri je la antaŭ pordo, tiam du knabojn, tiam—veston kun granda lekanto en la butontruo. Super ĝi, vizaĝo naĝis en nebuleto, kiu klariĝis dum ŝi klopodis malfermigi la persistemajn fingrojn de la infano—ŝia peno eltirante agoniitan ĝemon kiel la malforta korpo baraktis kontraŭ ĝia necedema kovrilo.

Dum la portadanto de la floro alproksimiĝadis, Daisy, kun siaj okuloj en terurigita ensorĉo sat lia vizaĝo, ĉesis kontraŭbarakti sian malgrandan kaptanton, kaŭrante antaŭen inter la valizoj kaj super la infano, ŝia nura penso—kaŝi sian indentecon.

170

“David F. MiIler,ˮ konata de liaj intimaj kunuloj kiel “Flash [gaja: en malbona senco] Frederick,” venis malrapide laŭlonge la vagonaro, tuŝante la malantaŭaĵojn de la seĝoj sur unu flanko kaj la alia, kaj elrigardante la vizaĝojn de la okupantoj.

Grandaj, elstarantaj, dubenigraj okuloj, maltimemaj kaj subpleniĝataj per sango; oleecaj, nigraj, haroj, grize strekitaj; variol-markita haŭto, kaj trajtoj stampitaj per drinkado; buŝo—Daisy ektremetadis simile al cervino subite kontraŭstarita per la lumetantaj makzeloj de tigro.

Estis nur tri junaj knabinoj en la vagono. Je la bela Ann Arbor studentino proksima de la pordo la viro ĵetis serĉantan rigardon; sed ŝia nekonscienco de lia ekzistado estas evidenta. Ke la pufigita kaj parolema fraŭlino trans la irejo estas en la kuratoreco de vira eskortanto estas egale evidenta. Je la junulino ŝajne kvietiganta ŝian kriegantan infanon, la viro ne ekrigardis dufoje. Kiam li preterpasis ŝin indiferente, Daisy kunpremis sin pli proksime super sia zorgituleto, kaj baldaŭ rigardante malantaŭen sub la rando de sia ombranta ĉapelo, vidis la portadanto de la lekanto revenanta por lia serĉo, sekvata de la patrino de la infaneto, kin alportas gutantan tason. Ŝi sukcesis tute kuŝante sian vizaĝon kiam li preterpasis la duan fojon, kaj la virino de kies akompaneco ŝi estis tiel malpacienca nun ŝajnis vera fortikaĵo por defendilo inter ŝi kaj la promenanta formo en la irejo.

‟Mi timas ke ŝi tute ĉifis vin,” apologie diris la patrino. “Ĉu vi preferas havi la eksteran seĝon?ˮ

“Ho, ne!ˮ protestis Daisy; kaj aldonis: ‟Ĉu mi ne povas teni la knabineton sur miaj genuoj?ˮ

Nenia masko, ŝi sentis, povas esti pli bona ol la ŝajna posedo de la infano.

Kiel la vagonaro denove pufas, David F. Miller faris ankoraŭ malrapidan ekzamenon de la vojaĝantoj en la Detroitʼa vagono; kaj je tiu ĉi tempo la febre nelacigebla okupado de Daisy pri ŝia plendema ŝarĝo ne savis ŝin kontraŭ elekzamenon kiu enhavis koloreton de suspekto.

“La nura ŝajnulino en la vagono,” David F. Miller diris al si mem; kaj ŝi apartenas at tiu krieganta infanaĉo.ˮ

En la fumvagono li elprenis fotografaĵon el sia poŝo kaj faris mensajn komkomparojn. La vizaĝo de la knabino kun la infaneto estis la nura vizaĝo kun ombreto de simileco, kaj, evidente ne estis ŝi.

“P i k i t a!ˮ [slangesprimo = mokita; ŝerce trompita] pensis David F. Miller, kaj serĉis komforton per tabako.

En la alia vagono tri-angulaj negocoj antaŭen iradis. La kriplita infaneto, kun netrompigebla sincereco, aprobis kaj demandis la servojn de Daisy. La patrino petis informon pri ŝia celo en la urbo. Daisy serĉadis okupadon; estis kutimata al infanoj kaj ametis ilin. Ĉu ŝi volus, por malgranda pago sed kun bona hejmo, helpi zorgante la infanon kaj la domon? Senhejma, terurita Daisy ĝoje, dankeme volus. Atestoj pri bonmoreco? David Munroe konas ŝiajn parencojn. Tiam ŝi povas veni hejmen tuj kun la infaneto, ĉar David jam skribis ke li venos al la stacidomo por la malsana infano en la aŭtomobilo de lia dunganto.

Dum la vojaĝantoj eliris sur la plataĵon en Detroit, granda, malbone-aspektanta viro unufoje ankoraŭ vagadis tra la vagono el kiu Daisy kaj ŝiaj akompanantoj ĵus malsupreniris. Kun konfuzita mieno li ekzamenis ĉiun forlasatan fakon. Kiam li preterpasis du seĝojn proksime de la centro de la vagono, li vidis inter la polvo kaj forĵetaĵoj sur la planko malplenan kanda-skatolon, kaj kliniĝante, ekprenis velkitan faskon de lekantoj ligitaj per flava rubando.

David F. Miller donis al skatoleton sovaĝan piedbaton kaj fervore murmuris:

“Malbenu!ˮ

171


SOURCE: Gale, Frances E.Marguerites,” with “Lekantoj,” translated by D. O. S. Lowell, The Cavalier, vol. 25, no. 1, February 1, 1913, pp. 162-167, 167-171.

Noto: Mi korektis kelkajn evidentajn erarojn, speciale konfuzemajn, sed lasis aliajn kiel la teksto aperis.

Neither the original typography nor the original two-column formatting is preserved here.

Nek la originala tipografio nek la originala 2-koluma formato konserviĝas ĉi tie.

This occasions the fourth appearance of an Esperanto translation in The Cavalier, and the third of a test series that generated five translations.  For links to all the English originals and Esperanto translations and more information, see:

Ĉi tiu rakonto estas la kvara apero de Esperanta traduko en la gazeto The Cavalier [La kavaliro], sed la tria en eksperimenta serio de noveloj publikigitaj en Esperantaj tradukoj kune kun la anglalingvaj originaloj. 5 rakontoj en tiu serio aperis, kaj ĝi ĉesis post multaj plendoj de legantoj al la redaktoro. Por pluaj informoj, aliru:

The Cavalier: Covers & Contents

J. U. Giesy (John Ulrich, 1877-1948) & His Collaborators


In 2112” (1912) by J. U. Giesy & J. B. Smith

En 2112” (1912) by J. U. Giesy & J. B. Smith,
translated into Esperanto by Elmer E. Haynes, M.D.

In 2112,” by J. U. Giesy & J. B. Smith,
translated from Esperanto by Forrest J. Ackerman

Esperanto in The Scrap Book, April - June 1907
(with 2 articles by D. O. S. Lowell)

Farewell to Esperanto
by Bob Davis, the Editor
(The Cavalier, 15 Feb 1913)

Esperanto—A Closed Incident
by the Editor [Bob Davis],
with images of the entire letter column
“Heart to Heart Talks”

Esperanto in early science fiction to 1930 by Everet F. Bleiler

J. U. Giesy (John Ulrich, 1877-1948) & His Collaborators

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto:
Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

Offsite:

J. U. Giesy @ Ĝirafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 24 December 2021

Site © 1999-2022 Ralph Dumain