Unuminutaj noveloj

István Örkény


Ĉiam restas espero

— Kripto ĉiel kostas ne malmulte — informis la oficisto. — Precipe apud la ĉefa vojo.

— Ne nepre necesas, ke ĝi estu apud la éefa vojo —diris la informpetanto. — Gravas nur, ke ĝi estu betonita.

— Betonita? — konsterniĝis la oficisto. — Tio estas nekutima, sinjoro. Tamen eblas.

Li metis flanken la tajpitan prezliston. Sur notpapero li faris rapidan kalkulon; la prezo de betonita kripto estis sufiĉe pipra eĉ apud malĉefa vojo kaj sen tombŝtono. Sed la informpetanto deklaris, ke tio ne gravas.

Li maĉadis siajn ungojn. Pripensis.

— Krome — li diris — necesus por ĝi ankaŭ tubo.

— Kia tubo? — demandis la nigre vestita oficisto.

— Eĉ mi ne scias precize. Io tia, kiel kameno.Kamentubo. Kiaj troviĝas sur ŝipoj. Aŭ en vinkeloj.

La inĝeniero, kiun alvokis la oficisto, havis iom malviglan menson. Dufoje li petis klarigi ĉion, sed eĉ post tio li nur balancis la kapon.

— Ĉu mi povas demandi — li demandis — el kio estu farita la tubo?

— Tion devus scii vi mem — diris la informpetanto, iom perdante sian paciencon.

— Ĉu taŭgas el ardezo? — demandis la inĝeniero. — Aŭ ni faru ĝin el brikoj? Aŭ simple el iu metalo?

— Kion vi rekomendas? — demandis la informpetanto.

— Mi komprenas nenion el la tuta afero — diris la inĝeniero. — Sed la plej evidenta solvo estus ardezo.

— Do estu el ardezo — diris la informpetanto kaj senpense rigardis la malinteligentan inĝenieron. — Krome — li diris poste — necesus instali en ĝi elektron.

— Elektron? - gapis al li ambaŭ. — Kial instali elektron en kripto?

— Kia demando! — diris iom incitite la informpetanto. — Por ke ne estu en ĝi malhelo.

El la hungara: V. Benczik


Eĉ niaj plej belaj revoj estas realigeblaj

— Kara Feri, tiu tria hundo tiras neniom.

— Bedaŭrinde, mia vipo estas mallonga.

— Eĉ, al mi ŝajnas, ke ĝi lamas iomete.

— Kompreneble, ja §i havas nur tri krurojn.

— Vere . . . Ĉu ne estas domaĝe jungi kriplan beston?

— Rigardu ilin pli bone, Ilonka. Ĉxiuj miaj dek du hundoj havas nur tri krurojn.

— Ho ve, povraj bestoj!

— Prefere min kompatu, Ilonka! Mi vizitis vice ĉiujn hundkaptistojn, ĝis mi sukcesis kolekti dek du trikrurajn hundojn.

— Eble mi ne kompetentas pri tio, sed oni supozus, ke normala hundo tiras pli bone kaj pli persiste.

— Mi ne kontestas tion. Sed mi estas ĝisosta urbano. Kion mi farus per dek du kvarkruraj hundoj?

— Ĉu vi timas ilin, Feri?

— Mi timas eĉ kulpikon. Al la fortoj de la naturo oni devas rilati singarde. Ni supozu, ke tiuj hundoj havas kvar krurojn. Ni supozu, ke pro io ili freneziĝos. Ni supozu, ke ili ŝiros la bridon el miaj manoj . . .Pli bone eĉ ne pensi pri tio, Ilonka!

— Tamen mi ne komprenas. Se vi timas hundojn, kial vi jungas ilin antaŭ vian aŭton?

— Ĉar mi ŝoforas malbone.

— Tion oni povas ellerni.

— Iome-duone, Ilonka . . . Homo kaj aŭto ne estas samrangaj partioj.

— Ĉirkaŭrigardu! Oni vidas eĉ ne unu per-hunde funkciantan aŭton!

— Domaĝe! Kvankam la homo, bedaŭrinde, ne plu povas egali la teknikon. Li uzas ĝin, sed fakte timegas ĝin.

— Mi ne timas la aŭton.

— Sed ĉi tiu Simca povas trapasi cent kvindek kilometrojn dum horo . . .

— Ne dolorigu mian koron, Feri . . . Mi amas la rapidecon!

— Vi estas iom tro pretendema. Ni ekveturis ei Budapeŝto antaŭ dek tagoj, kaj jen, ni jam atingis la urbon Siófok.

— Per dek du hundoj tio ne estas tre granda plenumo.

— Vere ne. Sed mi suprentiris la manbremson jam en Budapeŝto.

— Ĉu vi ne estas iom tro singardema?

— Ĝuste tiu ĉi estas la veturritmo, por kiu ni estas kreitaj.

— Ĉu vi vidas, kiom da homoj? Kaj nin gapas ĉiuj.

— Ili envias nin.

— Iliaj okuioj rigide fiksiĝas al ni.

— Ĉar ili vidas, ke eĉ niaj plej belaj revoj estas realigeblaj.

El la hungara: V. Benczik


Do, ĉu tio neniam finiĝos?

Ie en malgranda kampodomo de la Granda Hungara Ebenaĵo loĝis kvarmembra familio: patro, patrino kaj du infanoj, ĉiuj ŝatis pogaĉon. * Kiam panjo havis tempon kaj ŝi volis kaŭzi ĝojon al la familianoj, ŝi bakis por ili grandan bakpleton da pogaĉoj.

Foje ŝi knedis, anstataŭ farunon, insektvenenon en la paston. La pogaĉoj ne iĝis malpli bongustaj, do la familianoj funde satmanĝis el ili, kaj ĝis vespero ĉiuj kvar mortis, la patro, la patrino kaj la infanoj.

La kvaran tagon oni enterigis ilin, poste kunvenis la parencaro kaj la proksimaj kaj foraj najbaroj, kiel decas, al funebra bankedo. Ili kunportis ruĝan vinon kaj dum la trinkado, ili bonguste manĝetis la restintajn pogaĉojn. Ili ĉiuj diris adiaŭon al la surtera mondo.

La ambulancanoj — la kuracisto, la du brankardistoj kaj la ŝoforo — jam ne havis multe da farendaĵo. Nur kapbalance ili ĉirkaŭiris la multajn kadavrojn kaj antaŭ la ekiro, ili manĝis kelkajn pogaĉojn kaj trinkis iom da vino.

Escepte la ŝoforon. Li ne povis trinki vinon, ĉar li devis konduki la aŭton kaj li ne ŝatis la pogaĉon. Do, enpakinte en gazetpaperon tion, kio troviĝis ankoraŭ en la bakpleto, li metis ilin en la aŭto apud sidlokon por ke ili ne perdiĝu. Li pensis, ke ili bone gustos ankoraŭ al iuj.

Kaj nun li kunportas ilin.

El la hungara: D-ro I. Nagy

* Pogaĉo: ronda, platbaza, kompakta kuketo, bakita ordinare el butera farunaĵo.


FONTO: Örkény, István. Unuminutaj noveloj [“Ĉiam restas espero” & “Eĉ niaj plej belaj revoj estas realigeblaj” (trad. Vilmos Benczik), “Do, ĉu tio neniam finiĝos?” (trad. István Nagy)], Hungara Vivo, 1979, n-ro 6 (88), p. 207.


Örkény, István. “Uz-instrukcio al la Unuminutaj noveloj,” Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (Budapest: Corvina Kiadó, 1983), p. 402. El Unuminutaj Noveloj, kun enkonduko pri la verkisto. En Hungara Antologio:

    Unuminutaj noveloj  (Fragmentoj) (p. 402):

Uz-instrukcio al la “Unuminutaj noveloj” (L. Tárkony)
La senco de la vivo (L. Tárkony)
In memoriam dr. K.H.G. (L. Tárkony)
La Mesio (L. Tárkony)
Regularo pri ekzekuto (M. Fejes)
Lernu fremdajn lingvojn! (M. Fejes)
Kiam finiĝas la milito? (D-ro I. Nagy)


Du mikronoveloj: “La telefonvoko”; “Amo”
(trad. Liven Dek)

Maksimanlibro de la minirakonto
de Luis Britto García, trad. Jorge C. Mosonyi

Ingrediencoj de mikronovelo de Giulio Cappa

Du plus unu libroj, kiujn vi neniam legos
de István Ertl

Online Dating
microfiction by R. Dumain

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

István Örkény @ Ĝirafo

István Örkény - Vikipedio

Babelmatrix: Babel Web Anthology — the Multilingual Literature Portal

István Örkény - Wikipedia, the free encyclopedia

Örkény István honlap
(with links to English translations)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 November 2021

Site ©1999-2022 Ralph Dumain