Maksimanlibro de la minirakonto

Luis Britto García (1940)

Esperantigis: Jorge C. Mosonyi

— Krom la vivo, ĉio devus esti mallonga.

— Ni travivas nur la momenton: la vorto kiu plenigas ĝin plenigas ankaŭ la ekziston.

— Ni plirapidis ekde la katakali-dramo, kies surscenigo daŭras tri tagojn, ĝis la greka tragedio kiu daŭras unu nokton, ĝis la kvin horoj de la opero, ĝis la horo kaj duono de la filmo, ĝis la dudek minutoj de la televidserio, ĝis la kvin minutoj de la videoklipo, ĝis la dudek sekundoj de la televidreklamo, ĝis la sekundo de la minirakonto.

— Samtempeco estas segmentado: de tipoj en presejo, de planoj en komikso kaj kinarto, de genoj en biologio, de partikloj en fiziko, de bitoj en informadiko, de mikrotekstoj en literaturo.

— Ni antaŭeniris ekde Augusto Monterroso, kiu konstruas per sep vortoj senfinan dinosaŭron*, ĝis la verkistino kiu resumas sian membiografion en unu vorton, preterpasante Forrest Ackerman-on, kiu sintezigas en unu signon la Historion de la tuta tera civilizacio, ĝis Dio kiu kompendias la kreadon en unu verbon.

— En unu momento la formoj de konstruaĵoj, veturiloj, vestaĵoj, statuoj, pentraĵoj, simpliĝis ĝis la leĝereco, dum la literaturo komplikiĝis ĝis la fatraso.

— Religio elpuriĝas en proverbon, eseo en aforismon, poezio en haikuon, ribelo en grafition, plastiko en minimalismon, amo en galantaĵon, sperto en maksimon, morto en finvortojn, fikcio en minirakonton.

— La pezeco malunuigas saluton, referencon, instigon, subjektivecon, poezion, metalingvaĵon: la mikrofikcio ilin reakordigas en la ekstazon de la senpezo.

—  Ĉiu kulmino de iu ĝenro estas esploro pr i ties minimumaj konstituaj elementoj.

— Laŭ la paradoksleĝo, nur la minimumo povas komprenigi al ni la senmezuron.

— Pro sia splendo brilas izolite steloj kaj mikrotekstoj.

— La korpo ne rezistas legaĵon pli longan ol la surfaco je kiu ĝi apogiĝas: unu paĝon staranta, kvar sidanta, tridek kuŝanta.

— Povas esti mikrofikcio milpaĝa verko se en ĉiu paĝo brilas infinito; male la redundo igas senfina unu solan paragrafon.

— La aŭtoro aŭ la forgeso senpezigas majstroverkon ĝis nur la memorinda frazo restas el ĝi .

— Ruzaĵoj de la minirakonto estas: la titolo foje pli longa ol la teksto; alvoki la kuntekston de titoloj aŭ nomoj kiuj kunportas historion; aŭ resumi en ĉiu vorto la lingvon kaj en ĉiu lingvo la universon.

— Donu al mi minitekston kiel apogilon kaj mi movos la mondon de la imagado.

—  Ĉiu kreitaĵo estu kiel la memoro, kiu nur rehavigas momentojn.

— Vundas la spado ĉar ĝia pinto estas reduktita al la minimumo kiu koncentrigas la spado-pikon.

— Eniras la tuta denseco de la galaksio en la punkton de la nigra truo, kaj la tuta splendo de la parolo en la mikrotekston.

— Malmultaj vortoj por la bona komprenanto; por la leganto kiun oni taksas stulta, multegaj.

— Dum la tuta vivo ni serĉas la perfektan formon de unu sola rakonto, unu sola metaforo, unu sola signo.

— La bona verkisto reduktas la romanon al la frazo kaj la bona komprenanto ekde la frazo reinventas la bibliotekon.

— Nur la fulmo pravigas la ŝtormon.

— Nur la sekundo igas la tempon eltenebla, kaj la sablero la infiniton.

— La laboro investita en la verkon estas inverse proporcia al ties amplekso.

— Kio restus se ni forigus redundon el romanoj kaj vivoj?

— Por ke la vento blovu en la memoro vivis Pancho López kiel ciklono.

— Kiam la leganto de Monterroso vekiĝis, la dinosaŭro ankoraŭ ĉeestis.

— Ni neniam memoras la libron sed la minirakonton kiu ĝi povintus esti.

— La minirakonto naskiĝas de la amindumo inter aktiva rakontanto kaj interaktiva leganto.

— La larvo maturiĝas dum jaroj por la splenda tago de la papilio.

— Nur flugas la ardeo ekde la momento je kiu la praktiko ĝin liberigas de la lasta superflua pezo.

— Nenio apartigas la puran ideon de la mikrorakonto.

— Nur la inspira ventobato kontaĝas tion nerakonteblan.

— Kiom ajn oni kuras, nur la alveno gravas.

— La milo kaj unu kompletiĝis nokton post nokto.

— Nur ekzistas la momento kaj la cetero estas memoro aŭ espero.

— La mikrorakontanto proponas, la leganto disponas.

— Per la mikrorakonto la leganto investiĝas je la karaktero de Dio aŭ je la defio krei universojn ekde nura murmuro.

— La mikrorakonto estas la falo en abismon kies limo estas la silento.

— Dio estas la mikrorakonto ekde kiu resumiĝas la infinito.

— Nur perfektas la strukturo je kiu estas forigita ĉio superflua.

— Ne perfektas la mikrofikcio kiu finiĝas en malmultaj vortoj, sed tiu kiu neniam finiĝas en la memoro.

— Estas nur unusola la vorto de la mallongeco kaj de la infinito.

—  Ĉiu vorto estas kompleta historio.

— Tiom plilongigis la verkisto sian historion, ke li alvenis al ties komenco.

— Senespera ĉar neniu ĝin komprenas, la maro plue ripetadas la minirakonton de la ondo.

— La mikrofikciisto semas semojn, sugestojn.

— La minirakontisto transdonas la plej simplan ludilon al la infanoleganto kiu preferas imagi sian propran ludon.

— La limo de la laboro de mikrofikciisto estas tio kion devas kompletigi la leganto.

— La peza verkisto transdonas la puzlon finsolvita; la mikrofikciisto nur la solan pecon kiu ebligas rekonstrui la universon.

—  Ĉiu mikrofikciaĵo povas reverkiĝi en mil paĝojn, kaj ĉiu librego reduktiĝi en minirakonton.

— La vero de mikrofikcio, simile al tiu de verso, ne enteniĝas en la kalkulado de silaboj, sed en la intenso per kiu ĉiu vundas nin.

— Matematiko kaj minirakonto simpligas ekvaciojn ĝis la trovo de nekonato; la fatraso konfuzigas ilin ĝis la enterigo pro nekomprenebleco.

— La mikrofikcio estas la fadeno de Ariadno kiu nin liberigas de la labirinto de ĉio-amplekso.

— Teseo senkapigas la Minotaŭron de superabundo per la glavo de elipso.

— Nenio pli mallonga ol la ideo, kio ampleksas ĉion.

—  Ĉiu ĝojo estas intensa, ĉiu soleneco ampleksa.

— La verkado, la delogo, estas artoj de sugesto.

— La eterno eniras en momenton.

— Resumu ĉion antaŭan en unu frazon, unu vorton, unu signon.

— Skribu la vorton kiu enhavas ĉiujn vortojn en ĉiuj eblaj lingvoj.

— Okazos la Apokalipso en la tago je kiu Dio malkovros la sekreton de minirakonto.

— Alvenos la Fino de la Tempoj kun la aforismo kiu igos la mondon redunda.


*Augusto Monterroso estas fama gvatemala verkisto (1921-2003), aŭtoro de la plej mallonga hispanlingva rakonto, kiu konsistas el nur sep vortoj: “Cuando despertó, el dinosaurio todavía estaba allí.” (“Kiam li vekiĝis, la dinosaŭro ankoraŭ ĉeestis.”)

Noto pri la aŭtoro kaj la teksto: Luis Britto García (Karakas, 1940) estas elstara verkisto kiu jam publikigis pli ol kvindek librojn, en diversaj ĝenroj: romano, novelo, teatro, eseo, historio. Li gajnis dufoje la internacian premion “Casa de las Américas” (Kubo) kaj ricevis en Karakas la Nacian Premion pri Literaturo kiel rekono pro la tuto de lia verkaro. Krome, li estas advokato, universitata profesoro, prelegisto, humuristo kaj eĉ karikaturisto kaj subakva esploristo.

La eta teksto kiun ni esperantigis por V.S. estis publikigita la 26-an de decembro 2004, en la ĵurnalo “Últimas Noticias” de Karakas, kie Britto García aperigas humur-kolumnon ĉiudimanĉe. Ĝi estas bona elmontro de lia stilo konciza, densa, riĉa je lingva kaj enhava vidpunktoj, kun abundo da esprimrimedoj kiaj paradokso, hiperbolo, eĉ ridindigo kaj absurdo. Britto García prenas la minirakonton aŭ mikrotekston kiel elirpunkton por esplori la rilatojn inter lingvo kaj vivo, inter parolo kaj realo, esprimante siajn ideojn originale per brilaj kaj spicaj aforismoj, kiuj stimulas spritan kaj saĝan pensadon.


FONTO: Britto García, Luis (1940 - ). “Maksimanlibro de la minirakonto,” Esperantigis Jorge C. Mosonyi, Venezuela Stelo [Organo de Venezuela Esperanto-Asocio, 33-a Jaro = N. 77 = 2-a Semestro 2005.  [ISSN 1316-0451]


Ŝlosilvortoj: mikrofikcio, mikronovelo, mikrorakonto, minirakonto, mikroteksto

Keywords: flash fiction, microfiction, microstories, minifiction, short fiction, very short fiction, short prose

Libroj / Books in Esperanto:

Bukedo al vi: mikronoveloj. Pekino: Ĉina Esperanto-Eld., 1984.

Ĉiuj steloj etas nokte (Mikronoveloj kaj aliaj mikrorakontoj), komp. Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz) & Giulio Cappa. Novjorko: Mondial, 2021.

Mikronoveloj de Sin'iti Hosi de Sin'iti HOSI, trad. Kikunobu MATUBA. Tokio: Libroteko, 1983.

Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj kun suplemento) de Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz). Novjorko: Mondial, 2012.

Oranĝa ombrelo: mikronoveloj. Pekino: Ĉina Esperanto-Eld., 1986.

Speciala premio: mikronoveloj. Pekino: Ĉina Esperanto-Eld., 1991.

Unuminutaj noveloj de István ÖRKÉNY, red. István ERTL. Berkeley, CA: Bero, 1994. 


Ĉi-reteje / On this site:

Ingrediencoj de mikronovelo de Giulio Cappa

Du mikronoveloj: “La telefonvoko”; “Amo” (trad. Liven Dek)

Uz-instrukcio al la “Unuminutaj noveloj” de István Örkény, trad. Lajos Tárkony

La senco de la vivo (L. Tárkony)
In memoriam dr. K.H.G. (L. Tárkony)
La Mesio (L. Tárkony)
Regularo pri ekzekuto (M. Fejes)
Lernu fremdajn lingvojn! (M. Fejes)
Kiam finiĝas la milito? (D-ro I. Nagy)

Du plus unu libroj, kiujn vi neniam legos” de István Ertl

Online Dating” (microfiction) by Ralph Dumain

The First Good Meta-Novel? [review of Macedonio Fernández, The Museum of Eterna's Novel (The First Good Novel)] by R. Dumain

Jorge Luis Borges en Esperanto

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

mikronoveloj @ Ĝirafo

István Örkény @ Ĝirafo

Luis Britto García – Vikipedio

István Örkény - Vikipedio

Malgranda stacidomo kaj aliaj mikronoveloj, el la ĉina trad. Miaohui

Artikoloj de la rubriko mikronovelo en la bulteno Usona Esperantisto

Mikronovelistiĝo Tarda, eĉ pli Arda

Apud la rivero, hazarde (Mikronovelo) de S. E. Bullo (Italio)

Konceptoj” de Fenikso Esperanto

“Korŝira amo” de Ŝiaŭ Ŝujren, elĉinigis Fangfang, en Penseo, n-ro 261, julio 2013, p. 7

“Neeldirebla sekreto” de Yuan Pingyin, elĉinigis Kanglong, en Penseo, n-ro 262, aŭgusto 2013, p. 5-6

“Surprizo” de Lin Mu, Penseo, n-ro 266, decembro 2013, p. 6

Ipernity (articles): http://www.ipernity.com/search/blog?w=0&q=mikronovelo

Por plua esplorado interrete, per Google serĉu: ‘mikronovelo’.

Anglalingve / in English:

Luis Britto García – Wikipedia, the free encyclopedia

Flash fiction - Wikipedia, the free encyclopedia

Shinichi Hoshi – Wikipedia, the free encyclopedia

István Örkény - Wikipedia, the free encyclopedia

Örkény István honlap (with links to English translations)

One minute stories (excerpts) by István Örkény, translated by: Judith Sollosy

More One Minute Stories by István Örkény, translated by: Judith Sollosy

István Örkény | From:Hungarian One Minute Stories, translated by Mark Baczoni and Judith Sollosy

A Mini Intro to Macedonio Fernandez


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 November 2017
Links added 23 Feb 2019, 16 Feb 2020,
5 Nov 2022, 13 Jan 2023

Site ©1999-2023 Ralph Dumain