Du mikronoveloj



La telefonvoko

“Vi devus elhejmiĝi por preni iom da freŝa aero”, li memoras ke ŝi diradis al li, kaj li ĉiam ignoris la konsilon. Nun ĉiunokte li agas laŭ ŝia rekomendo. Post la vespermanĝo li eliras surstraten. Li paŝas iom lame ĝis la plej proksima telefonbudo, envenas ĝin kaj fermas la pordon. La viro klavas la telefonnumeron de sia hejmo dum li observas sian kadukan figuron reflektitan en la vitro de la budo, sur kiu glitas etaj gutoj de pluvo. Nervoza, li aŭskultas la unuan voksignalon, la duan, kaj je la kvina, kiel ĉiam, ekfunkcias la respondilo. Hodiaŭ ŝajnas ke ŝia voĉo dolĉas ankoraŭ pli el hieraŭ.

Manuel Nicolás Andreu
Traduko de Liven Dek


Amo

“Mia amiko ne revenis el la batalkampo, sinjoro. Mi petas vian permeson por iri serĉi lin”.

“Mi malpermesas”, respondis la oficiro. “Mi ne volas ke vi risku vian vivon por viro, kiu eble jam estas morta”.

Ignorante la malpermeson, la soldato eliris kaj revenis unu horon poste, morte vundita, kun la kadavro de sia amiko.

La oficiro koleris: “Mi avertis vin, ke li estas morta! Nun mi perdis du virojn! Diru, ĉu valoris la penon iri al la batalkampo por reveni kun kadavro?”

Kaj la mortanta soldato respondis:

“Kompreneble, sinjoro! Kiam mi trovis lin, li ankoraŭ vivis kaj povis diri al mi: «Amiko. . . mi estis tute certa ke vi venos»”.

El “La preĝo de la rano”
de Anthony de Mello
Tradukis Liven Dek



Uz-instrukcio al la “Unuminutaj noveloj”
de István Örkény, trad. Lajos Tárkony

Ingrediencoj de mikronovelo de Giulio Cappa

Maksimanlibro de la minirakonto
de Luis Britto García, trad. Jorge C. Mosonyi

Du plus unu libroj, kiujn vi neniam legos
de István Ertl

Esperanto & Interlinguistics Study Guide /
Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 23 February 2019

Site ©1999-2020 Ralph Dumain