La Infana Raso de W. Auld

Recenzas Miyamoto Masao

Letero al la aŭtoro—mi gratulas vin pro via nova poemaro, kiu sendube datumis novan epokon, aŭ pli modeste, signis novan paŝon sur la historio de nia originala literaturo. Ĝi lasis poemojn ne nur deklamataj, sed ankaŭ rigardataj kiel moderna literaturo, kia tro maloftis en la nia, krom tiu de Majakovskij (“Per plena voĉo”), alikaŭze ne tiel efika, k.a. Kaj viaj versoj ofte min mirigis per sia origina kaj freŝa esprimo.

pro kiso mia

            malfermu al peniso mia

pro amo mia

            ekestu ja infano nia                ktp.

Eble vi estas la unua esperantisto, kiu tiel malkaŝe prikantis la penison, kaj mi esprimas mian admiron. Sed amiko, kiel mi skribis rekte al vi, mi nun devas konfesi, ke via ‘elstareco’ devenas de la kompare malalta nivelo de nia originala literaturo. Ĉu vi koleras? Sed permesu min findiri! En la originala literaturo troviĝas tro malmultaj, kiuj povas konkuri kun nacia literaturo, kvankam mi evitas mencii kaj kompari. De kio devenas tia? La plej granda kaŭzo estas ke niaj verkistoj ne estas profesiuloj-specialistoj sed ofte diletantoj. (Kompreneble ankaŭ mi!) La originalo ne povas kreiĝi nur per la lingva kapableco, dum niaj tro ofte ambicias nur per ĉi tio. Se tiel, neniam aperos Dostojevskij el nia vico. Ĉe ĉi loko mi refoje ekzamenis la poemojn de Ludwig Renn, la germana verkisto, en la “Internaciisto” kaj trovis mian aserton ne fantazia bedaŭrinde.

Tiel dirinte, kompreneble, mi ne neas eblecon aŭ endecon de la originala literaturo, nek vin kalumnias. Kontraŭe mi deziris laŭdi vin pro la kialo supredirita. Vi prave altigis nian nivelon, aŭ kovris nian breĉon. Jen, estas mia respondo al via dediĉvorto, en kiu vi min nomis “malgraŭvola originalisto”.

Elkore dezirante kaj ĵurante pluan kunlaboron por nia literaturo kaj samtempe dezirante plenan sukceson de via antologio el originalaj poemoj, nun kompilata, tute via

(Prometeo, n‑ro 3, 1957)


FONTO: Miyamoto, Masao. Recenzo: La Infana Raso de W. Auld, en Sarkasme kaj Entuziasme (Toyonaka-si : La Kritikanto, 1979), p. 28-29.


William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Alireteje / On other sites:

Pri la "Lag’ forlasita" de Miyamoto Masao

La Rememoro jam fora de Miyamoto Masao

Miyamoto Masao (OLE)


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 August 2012

Site ©1999-2012 Ralph Dumain