El la Notlibro de Alfesto

(25 aprilo 1939)

E. Lanti

En Hindio la naskiĝo de filino estas konsiderata kiel malfeliĉo. Tio rezultas de la rito sati, laŭ kiu vidvinoj ne raitas reedziniĝi kaj devas esti brulmortigitaj sur la ŝtiparo kie la kadavro de la edzo cindriĝas.

Estas bone konata fakto, ke la imperialistoj ĉiam celas limigi la liberon de l' konkeritaj landoj. Ne mirige do, ke la angloj faris ĉion eblan por ĉesigi la praktikadon de tia rito.

Kiam la hindoj estos sukcesintaj forpeli la anglojn el sia lando, tiam tiu interesa moro povos denove esti praktikata tute libere kaj ne senmotive kiel nun la naskiĝo de filino estos konsiderata kiel malfeliĉo.

Almenaŭ estas tre notinde, ke ideoj efikas longe post kiam ili ne plu havas konkretan bazon. Komprenige mi aldiru, ke la rito sati estis praktikata dum dudek jarcentoj. — Kaj malgraŭ tio ne mankis malsatantoj en Hindio...

*

La tuta anglolingva gazetaro protestas, kiam aviadistoj bombe mortigas virinojn kaj infanojn en Ĉinio kaj Hispanio.

19

Sed pri tio tre notinda estas la opinio de la "Pandit Nehru", eksprezidanto de la Hindia Kongreso Nacia. Antaŭ ne tre longa tempo li diris interalie :

"La protestoj de la britoj pri bombĵetado estas konsiderataj kiel fia ŝerco tra la tuta mondo. Mi vidis la rezultaĵojn, de tia bombĵetado kaj verŝajne ne forgesos pri ties teruraĵoj. Sed ne ekzistas esenca diferenco inter bombĵetado en Katalunio kaj tiu ĉe la nord-okcidenta limo de Hindio fare de britaj aviadistoj ... " Ne senmotive oni parolas iafoje pri la brita hipokrito.

Kiel ĉiu scias, Hitler "liberigis" 3 500 000 da germanoj, kiuj restis dum dudek jaroj sub la ĉeĥoslovaka "jugo". Li tiel aplikis la saĝan principon de Lenin, Uijlson k.a.s. famuloj pri la rajto de la popoloj al sindispono. Sed tio kaŭzis, ke s-ro Benes eksiĝis el sia posteno. Lin anstataŭis generalo Sirovi.

Tiam koleris kaj tre ĉagreniĝis la ĉeĥaj patriotoj pro la mallongigo al la limo de sia lando (1). Generalo Sirovi saĝe kvietigis ilin, dirante, ke ne utilas ĝemi kaj protesti ; li konsilis, ke ĉiuj simple sin dediĉu al la defendo de la nova, plimallonga landlimo.

Kio gravas por generalo ? Nur tio, ke estu limoj kaj ne ilia longo. Evidente, se mankus landlimoj, por kio utilus generaloj ?...

*

Nekontraŭdireble Ceĥoslovakio ne estis konstruita laŭ la nacieca principo, pro kiu ĉiu konsekvenca internaciisto devas esti preta mortigi kaj morti. Sed ankaŭ Hitler perfidas tiun sanktan principon, ĉar kelkaj centmiloj (1) da ĉeĥoj nun troviĝas sub lia regado.

Malica babilulo povus argumentadi, ke la britaj imperialistoj sekrete ĝojas pro tio. Kiam Britio estos diplomatie kaj armile preta por militi, tiam ĝi trovos en tiu fakto trafan pretekston por postuli, ke Ĉeĥoslovakio restu bufro sur la vojo Berlino-Bagdado.

Sed mi konfesas, ke Ĉamberlen estas prudenta homo. Nur malsaĝuloj ja konsentus militi, kiam tre dubaj estas la ŝancoj venki.

*

Kiam homoj konsentas soldatiĝi kaj discipline obei, tiam pli-malpli frue ili fariĝas simplaj iloj en la manoj de siaj estroj. Bona pruvo pri tiu aserto troviĝas en letero de Indalecio Prieto al Ferdinando de los Rios, "socialista ambasadoro en Vagingtono" (2):

"... Finfine solviĝis la plej grava demando pri la purigo en nia ariergardo. En Katalunio la aparato de F.A.I. (Iberia Federacio Anarkista) kaj de C.N.T. (Nacia Konfederacio de la Laboro) estas nun malorganizitaj ; iliaj plej danĝeraj elementoj estos mortigitaj aŭ malliberigitaj... La purigo tamen ne estas ankoraŭ kompleta. Sed, ĉar la plej forta rezisto jam cedis, estas al ni facile praktiki senperfortan kaj senpenan, sed vere efikan subpremon tiel ke tre baldaŭ la faraĵo estos plenumita... Cetere, ni decidis fari ĉe diversaj frontoj serion da ofensivoj, en kiuj ni utiligos unue la elementojn de F.A.I. kaj de C.N.T. kiel trupojn por la unuaj atakoj. Plie, ni decidis transloki tiujn elementojn al la plej danĝeraj lokoj. Tiele la ribelemuloj mem helpos por kompletigi la purigadon..."

Tia cinika, senkora konfeso de fipolitikulo estas vere naŭza kaj ne indas eĉ komenteton.

*

Inter la esperantistoj estas multaj poliglotoj, kiuj venis al nia movado nur pro lingva intereso. Se tiaj troviĝas inter la legantaro de "S-ulo", ili do eksciu, ke jam de pluraj monatoj ekzistas en Filipinio oficiala lingvo, nomata tagalog. Kiam prezidanto Manuelo Kuezon (Quezon) faris tiun decidon, li prave emfazis : "Nacia lingvo estas necesa rimedo por firmigi nian nacian unuecon."

Tiu naciisto agas konsekvence kun siaj principoj. Same Hitler, kiu malpermesas la instruadon de esp-o en Germanio. Sed kion oni devas pensi pri la internaciistoj, kiuj jam de preskaŭ unu jarcento pretendas labori por unuigi la proletojn el la tuta mondo kaj tamen neniam faris ion pozitivan por forigi la lingvajn barojn kaj daŭre ignoras nian esp-an agadon ? Pri tiu demando oni nepre staras antaŭ dilemo : ili estas ĉu perfiduloj aŭ sentaŭguloj. Se lab. gvidistoj konscias pri la granda signifo kaj valoro de mondlingvo kaj tamen faras nenion por ties efektivigo, ili ja perfidas, kaj kiuj ne komprenas la neceson de komuna lingvo por unuigi la proletojn el ĉiuj landoj, tiuj estas vere tro etcerbaj kaj sekve absolute ne taŭgas por gvidado.

Sed ne malpli etcerbaj estas la esp-istoj, kiuj fidas kaj obeas al tiaj gvidistoj.

*

21

Ho ! mi scias, ke K-do Ortodoksulo povus rebati : Vi misprezentas la demandon. Gvidantoj de la mondrevolucio konigis sian opinion pri La lingva problemo. Nia majstro Lenin diris kaj lia mildanima, bonkora kaj genia disĉiplo Stalin ripetis, ke iun belan tagon la lingvoj kunfandiĝos. Vi rememoru jenan eldiron de Stalin ĉe la 16-a Kongreso de Tutsovetia Komunista Partio:

"Rilate al la pli malproksima perspektivo pri naciaj kulturoj kaj lingvoj, mi do ĉiam akceptis kaj daŭre akceptas la Leninan koncepton, Iaŭ kiu en periodo de mondskala venko de la socialismo, kiam ĝi firmiĝos kaj eniros la moraron, tiam la naciaj lingvoj neeviteble devos kunfandiĝi en iun komunan lingvon, kiu, kompreneble, estos nek rusa, nek germana, sed io nova."

Mi tute ne forgesis kaj do bone konas tiun Stalinan eldiron. Sed ties pravigojn mi vane serĉis. Mi ne povas kontentiĝi per asertoj sen pruvoj. Kial kaj kiel okazos tia kunfandiĝo ? Ŝajne per ia miraklo!

La diro de Lenin kaj ties ripeto de Stalin estas samvaloraj kiel la bibliaj profetaĵoj. Fakto estas, ke nenia signo pri ebla estonta kunfandiĝo ekzistas. Male, oni ĉie povas rimarki tendencon al apartiĝo. En Irlando oni revivigas la gaelikan lingvon. Norvegoj klopodis dum la lastaj dekoj da jaroj por atingi, ke ilia lingvo pli kaj pli malsimiliĝu al la dana kaj sveda lingvoj. Kemal Ataturk instrukciis, ke la turka lingvo estu "purigita" per elĵeto de ĉiuj arabaj, persaj, grekaj, francaj kaj aliaj fremdaj vortoj. Ĉie estas rimarkebla tendenco al pli kaj pli pura lingvo.

Sekve la antaŭdirita kunfandiĝo lingva povos nur mirakle okazi. Mi ne kredas je mirakloj kaj ne timas diri, ke malgraŭ tio, ke Lenin havos 40-metran statuon ĉe la supro de la projektita 400-metra palaco de la sovetoj, tamen tio neniel povos forigi la fakton, ke rilate la lingvan demandon, li eldiris egan sensencaĵon.

La plej lerta sofisto ne kapablos liveri eĉ ŝajnvalorajn argumentojn por pruvi, ke la japana lingvo kunfandiĝos kun la rusa kaj ĉi tiu lasta kun la itala ktp. ks. Dume la simpla saĝo kaj nia ĉiutaga sperto diras al ni, esp-istoj, ke en la daŭro de kelkaj jaroj ĉiuj komunistoj, socialistoj, anarkistoj, pacistoj, unuvorte ĉiuj internaciistoj, povus ellerni esp-on kaj praktikadi ĝin. Jam 18-foje SAT pruvis per siaj kongresoj, ke simplaj laboristoj povas interparoli, eĉ pasie interdiskuti en la sennacieca lingvo Zamenhofa.

Insiste mi do rediras : la gvidistoj de la laborista movado, kiuj ignoras (mi substrekas la vorton kaj petas la legantojn, ke ili ĝuste komprenu ties signifon) tiel gravan fakton, kiel estas la eksperimento, farita de SAT, ne indas je nia admiro. Male, la SAT-anoj devas forte konscii, ke ili faras pli utilan, pozitivan laboron ol la famuloj de la diversaj Internacioj, kiuj ĝis nun kapablis nur liveri la kampon por la stariĝo de diverskoloraj faŝismoj.

*

Gvidistoj kaj oratoroj estas ĝenerale popularaj kaj ofte aplaŭdataj, ĉefe pro tio, ke ili flatas al la popolo kaj antaŭdiras, kion ĝi deziras aŭ esperas.

Tuj post la venko de Musolini, ĉe kongreso de Komintern en Moskvo, Klara Zetkin antaŭdiris, ke la faŝismo en Italio ne povos daŭri pli ol ses aŭ dek monatojn. Ŝi "dialektike" argumentis per cito de nombroj pri karbo, ferminaĵo, petrolo, "proporcio de fortoj" kaj similaj marksistaĵoj. Neniu kongresano kontraŭdiris, kaj ŝi estis aplaŭdata. Dekses jaroj forpasis kaj Musolini ankoraŭ regas.

Kiam la itala diktatoro estis entrepreninta konkeri Etiopion, tiam mi havis la okazon aŭdi pri tiu temo paroladon de fama, tre elokventa oratoro anarkista. Li argumentis, ke tia faro de Musolini estis pruvo, ke la ambicio stultigis lin kaj ke ne povas esti dubo pri la baldaŭa forfalo de la itala faŝismo. Longan, varman aplaŭdadon ricevis la oratoro. Sed Etiopio estas konkerita kaj daŭre regas la "stultiĝinta" diktatoro.

Feliĉe por gvidistoj kaj oratoroj malmulte da homoj havas bonan memorkapablon...

*

Iu oratoro, el la antikva Grekio, Fosion, se mi ĝuste memoras, neniam flatis al sia aŭdantaro kaj ne timis eldiri malplaĉajn aferojn. Iun tagon, Jen aŭdiĝas aplaŭdoj kaj mirigite li demande ekkrias : "Ĉu senatente mi diris sensencaĵon?".

*

Sennaciisto povas, ho ve! morti pro (kaŭze de) patrio, sed ne por (favore al) tiu moderna diaĵo.

*

La plej aŭtoritataj teoriuloj pri la socialismo, konsiderata laŭ siaj diversaj tendencoj, ne estis proletoj : Sen-

23

Simon estis grafo, Kropotkin estis princo kaj Marks, Jores, Lenin, Buĥarin k.a. mortintoj, estis burĝdevenaj intelektuloj. Sekve la socialismo ne estas doktrino de la proletaro, sed por la proletaro.

(Ĉiu soci-politika doktrino estas pli-malpli nura metafizikaĵo. Tial la proletoj prefere fidu al sia simpla saĝo kaj neniam, nenial konsentu batali, morti aŭ mortigi por la sukceso de iu doktrino kontraŭ alian.

Sed batalo por akiri pli bonajn labor- kaj vivkondiĉojn, rilatas al io konkreta.

(1) Tiuj ĉi linioj estas verkitaj en decembro 1938. La legantoj bonvolu atenti pri tio! Red. de "S-ulo”.

2) Citita laŭ "L’ Espagne Nouvelle" (Nimes), N-o 48-49, de 13.5.1938.

("Sennaciulo", 25. aprilo 1939)


FONTO: Lanti, Eugène. El Verkoj de Lanti. 3. Laroque Timbaut: SAT-Broŝurservo, 1985), p. 19-24.


El la Notlibro de Alfesto (25 aŭgusto 1939) de E. Lanti

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Sekcio: Gvidilo al Ateismo, Liberpensado, Humanismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Marx and Marxism Web Guide

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 1 November 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain