La eksperimento de senreligia edukado

E. Spiridoviĉ 1)

Religia edukado kaj instruado de infanoj en Ukraina Soveta Socialista Respubliko (USSR) estas leĝe malpermesita. Tial edukado kaj instruado de infanoj en infandomoj (orfejoj) de la respubliko donas al ni la plej riĉan sperton rilate al la signifo kaj la rezulto de senreligia edukado.

Sur la paĝoj de ukrainia pedagogio gazeto "La vojo de klerigado, d‑ro Ĥersonski lokigis artikolon, en kiu li priskribas la eksperimenton de senreligia edukado en la 1. Odesa Infanurbeto, unuiganta 22 infandomojn (pli ol 1600 infanoj).

— "Ĉu oni devas kaj povas igi infanojn sen religia edukado?" — demandas d‑ro Ĥersonski: — "religio en sia fundamento estas anstataŭenda de la plej alta moraleco; ĝi estas fondita sur maldelikata egoista principo “do ut des” (mi donas por ke vi donu): mi donos al dio oferon, preĝos al ĝi, kai ĝi al mi helpos kaj punos miajn malamikojn. Sed en sia moderna evoluo la religiaj principoj, enigitaj en la testamento, — amu proksimulon kiel sin mem — koincidas kun statutoj de homa moralo. Eduki infanojn sen religio, ĉu ne signifas tio lasi ilin morale orfigitaj, sen havo de la plej altaj stimuloj al ilia konduto? ĉu ne estos ili ofte konfuziĝintaj dum solvado de problemoj, naskiĝontaj en homa kunvivado?"

Por solvi la problemon d‑ro Ĥersonski aranĝis enketon, kiun li efektivigis en 7 infandomoj kaj en kiu partoprenis 69 knaboj kaj 57 knabinoj, entute 126 infanoj.

“Jam antaŭa observado de infana vivo en la Urbeto”, — diras Ĥersonski, — "min certigis, ke la infanoj en amaso ne estas religiemaj, pli ĝuste ili estas senreligiaj; oni ne faras kaj opinias nedezirinda apartan kontraŭreligian propagandon, ĉar ĝi fiksas je religieco la atenton de infanoj. Necerteco, ke je rektaj demandoj pri religio oni ĉiam ricevos sinceran respondon, igis formuli la demandojn de la enketo, tiel, ke pri la rilato de infanoj al religio oni sciiĝu ne senpere, sed per observado de la edukistoj. La enketon por infanoj mi konstruis tiel, ke mi povu ricevi materialon pri kreskado, de infana mondkompreno dum senreligia edukado."

Tiele estis konstruitaj 2 enketoj: por infanoj kaj por edukistoj. Krom tio dorsflanke de ĉiu infana enketo la edukisto devis rnallonge karakterizi la infanon. La enketo por infanoj estis jena:

Enketo por infanoj

(komencante de 9‑jara aĝo; infanoj enskribas la respondojn propramane)

1. Kial oni devas peni bonfaradi al ĉiuj ĉirkaŭantoj?

2. Kial oni devas ami siajn gepatrojn?

3. Kiamaniere estas distingataj malbona homo kaj la bona?

4. Kiu vi deziras esti en estonto (profesio, socia stato)?

5. Via amata heroo? Kial?

La demandoj de la enketo, kiel vidas la leganto, estas tiel formulitaj, ke “en ĉiu respondo aperu ne nur abstrakta, teoria mondkompreno, sed ke ĉiu respondo enhavu agon”.

l) K‑do E. Spiridoviĉ estas nia kunmembro kaj redaktoro de ĉiumonata ukraina gazeto “La vojo al komunismo” (Шл якго комнуізму).

26

Kion do respondis la enketo je la demandoj: “ĉu estas formigitaj ĉe la infanoj etikaj idealoj, gvidnormoj de konduto? ĉu la infanoj kreis ion anstataŭ formalaj "diordonoj"?”

La unua demando pri tio, ke al ĉiuj ĉirkaŭantoj oni devas fari bonon, ĉe la infanoj ne elvokas dubojn. Estas nur du respondoj: "mi ne scias". Eĉ unu el ili estas tia: “oni devas al ĉiuj bonfaradi, sed mi ne scias kial”. Unu respondo estas jena: “oni devas faradi bonon al ĉiuj”.

Respondojn de la plejmulto de l' infanoj oni povas dividi je kelkaj kategorioj:

La unua estas la respondoj de la tipo: “ĉar se ni bonfarados al homoj, ili ankaŭ bonfarados al ni”; "kiam ni maljuniĝos, al ni ankaŭ iu helpos", diras 9‑jara knabino.

En la aĝo de 10 jaroj kaj plie fariĝas tipaj jenaj respondoj: “oni devas bonfaradi al ĉiuj ĉirkaŭantoj, por ke ĉiuj estu en amikeco kaj amu unu aliun”, “por ke al ĉiuj estu bone kaj pro la bono” ktp.

Kaj fine en la aĝo post 13 jaroj la respondoj estas profunde pripensitaj: “ĉar ĉiu prudenta estaĵo devas bonfaradi al ĉirkaŭantoj, sen kio justeco ne estas ebla sur la tero”, “ĉar ni deziras forigi ĉiun malbonon”, "ĉar ĉiuj ĉirkaŭantoj estas kamaradoj", "en proletaria mondo ne devas esti eĉ iu angulo por malbona homo!"

La dua demando elvokis preskaŭ unutipajn respondojn. "ĉar ili (gepatroj) prizorgas nin", ĉar ili turmentiĝis kaj travivis malfacilan tempon pro ni".

En 5 okazoj oni kritikis la demandon: “oni devas ami gepatrojn nur en tiu okazo, se ili estas por ni bona ekzemplo”. Kaj jene skribas la infano, kiu travivis familian tragedion: "estas necese ami nur tiujn gepatrojn, kiuj fariĝis amindaj. Mi ne amas mian patron".

"En la respondoj de l'infanoj al du unuaj demandoj de la enketo, klare formiĝas etika idealo de l'infanoj, profunde materialeca esence, sed atinganta ian altecon, mi dirus—belecon", — notas d-ro Ĥersonski.

La respondoj al la 3‑a demando montris, kia estas kriterio, per kiu sin gvidas infanoj por distingi en vivpraktiko bonon kaj malbonon. Vico de la respondoj celas starigi kriterion rilate al socio: “malbona homo estas ti‑kiu zorgas nur pri si mem”, “bona homo estas ti‑kiu laboras”, “bona homo laboras kaj lin ĉiuj amas”, “malbona homo estas egoisto kaj ne povas vivi en kolektivo”.

Ĉi tiuj respondoj per unu fojo enkondukas nin en tiun laborecan atmosferon, en kiu loĝas la infanoj: bona homo estas laboranto, la direktanta stimulo estas bono de kolektivo.

Kaj jen estas la respondo de 12‑jara knabo, eksterordinare observema fizionomiisto: "malbona homo havas la brovojn kunkreskiĝintajn super okuloj, la okulojn malbonajn, la voĉon maldelikatan, la harojn malmolajn; la bona havas brovojn nekunkreskiĝintajn, la okulojn bonajn, la voĉon delikatan kaj la harojn molajn".

“Kiu vi deziras esti en estonto?” — respondoj al tiu ĉi kaj al la 5. demandoj kompletigas spiritan fizionomion de infano.

La 4‑a dernando evidentigas la superregon de laborista idealo ĉe infanoj: 60% da knaboj elektas profesion de kvalifikita laboristo; nur 15% elektas inteligentan laboron. Ĉe la knabinoj ni rimarkas alian korelativecon: nur 25% deziras esti laboristinoj; 35% deziras studadi inteligentan laboron kaj liberajn artojn; l5% preparas sin esti "hejmmastrumantinoj".

27

El inteligentaj profesioj oni montris kuracistan, instruistan, inĝenieran ktp. . . . "Mi deziras esti kuracisto, sed min konfuzigas, ke li vendas sian laboron pro mono", skribas unu knabo. Nur du respondoj estis jenaspecaj: “mi deziras esti riĉulino”, “mi deziras esti fabrikanto”.

Ĉe la infanoj de pli juna grupo okazas fantaziaj respondoj. "mi deziras esti ĉasisto kontraŭ jaguaroj kaj elefantoj en Afriko", "mi deziras esti aviadisto kaj aviadi aeroplane", "mi deziras esti detektivo". Knabino 9 jaraĝa respondas: "mi deziras esti floro".

Laborista idealo estas la tipa por plejmulto de l'infanoj: "mi deziras esti botisto", "seruristo", "honesta laboristo", "klera laboristo, ĉar laboristo devas esti klera", "klera lignaĵisto kaj honesta laboristo".

Socia, kaj politikaj simpatioj de l' infanoj evidentiĝis en la respondoj al la demando: "via amata heroo? kial ?"

La plejmulto montris la heroojn de la revolucio—Lenin kaj Trocki. Krom ili oni montras vicon de revoluciuloj historiaj: Grakĥojn, Spartakon, Garibaldi ktp. . . Ankaŭ oni montras revoluciajn laboristojn odesanojn, konatajn al la infanoj: “avon” Trofimov, Potemkin ktp.

La duan grupon konsistigas literaturaj herooj (ĉi tie estas enkalkulataj aŭtoroj kaj herooj de iliaj verkoj). Literaturaj herooj superregas ĉe la knabinoj. Jen komparaj ciferoj: 42% da knaboj kaj 20% da knabinoj nomis heroojn de revolucio; 30% da knaboj kaj 40% da knabinoj—literaturajn heroojn. Oni nomis diversajn verkistojn, plejparte rusajn klasikulojn Puŝkin, Tolstoj, Krilov kaj al. . . La pli junaj infanoj elektas heroojn el diversaj verkoj: Tom Sojer, knabinon Elzon ktp.

Estas interesaj la motivoj: miaj amataj herooj estas Lenin kaj Trocki, ĉar ili defendas la liberon"; "Lenin, ĉar li estas la heroo de la revolucio, aktiva laboranto kaj zorgas pri bono por ĉiu lando"; "Spartako, ĉar li faris la unuan paŝon al libero kaj ribeligis humiligitajn gladiatorojn"; "avon Trofimov, ĉar li estis laboristo kaj estis kondamnita pro libereco".

Kaj jen originala respondo: "miaj amataj herooj estas laboristo kaj kamparano; ĉar ili kondukas nin al nova vivo".

Tia estas la rezulto de la enketo, entreprenita de d‑ro Ĥersonski. La esploro de la respondoj precipe reliefe prezentas tiun laboran atmosferon, en kiu estas edukataj la infanoj.

D‑ro Ĥersonski metis la demandon: “Ĉu povas racia senreligia endukado doni al infano necesajn stimulojn de konduto, konformajn al la devigaj normoj de la kunvivado?"

La enketo tre klare respondis: jes.

28


FONTO: Spiridoviĉ, E. "La eksperimento de senreligia edukado," en: Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatieto (Leipzig: SAT-Eldona Fako Kooperativa, 1925), p. 26-28.


Genia Lingvisto Venkita de Etburĝeco: Fundamentaj Momentoj en la Lingva Teorio de Zamenhof
de Efim Feofanoviĉ Spiridoviĉ

ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Sekcio: Gvidilo al Ateismo, Liberpensado, Humanismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links

Marx and Marxism Web Guide


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 22 September 2009

Site ©1999-2010 Ralph Dumain