La pastra mensogo

Upton Sinclair

Kiam la unua sovaĝulo vidis sian kabanon detruita de fulmofajro, li falis survizaĝen pro teruro. Li ne havis koncepton pri naturfortoj, pri la leĝo de elektro; li rigardis tiun okazaĵon kiel agon de individua inteligento. Hodiaŭ ni legas pri feinoj kaj demonoj, driadoj kaj faŭnoj kaj satirusoj, Wotan kaj Thor kaj Vulcan, Freja kaj Flora kaj Cereso, kaj ni pensas pri tiuj ĉi kiel pri belaj fantaziaĵoj, ludproduktoj de la menso; ni forgesas la fakton, ke ili unue estis intencataj tute serioze—ke ne nur la antikvuloj kredis je ili, sed estis devigataj kredi je ili, ĉar la intelekto bezonas klarigojn pri la okazaĵoj, kaj la individua inteligento estis la sola klarigo havebla. La rakonto pri la heroo, kiu mortigas la manĝegantan drakon, estas ne nur simbolo de tago kaj nokto, de somero kaj vintro; ĝi estis senfigura klarigo de la fenomenoj, la scienco de la pratempo.

La homoj imagis supernaturajn potencojn kompreneblajn por ili. Se la fulmdio detruis kabanon, tio devis esti, ĉar ĝia posedanto estis ofendinta la dion; tial la posedanto devis pacigi lin, uzante tiujn rimedojn, kiuj estus efikaj en la disputoj inter homoj—donacojn de viando rostita kaj mielo kaj freŝaj fruktoj, de vino kaj juveloj kaj virinoj, akompanataj de amikaj vortoj kaj gestoj de submetiĝo. Kaj kiam spite ĉion la natura malbono ne ĉesis, kiam la popolo daŭris mortadi de pesto, tiam venis la okazo de histeriaj aŭ ambiciaj personoj por eltrovi novajn manierojn penetri la menson de la dio. Aperadis sonĝantoj de sonĝoj, vidantoj de vizioj kaj aŭdantoj de voĉoj, legantoj de la internaĵoj de bestoj kaj interpretantoj de la flugo de birdoj: aperadis brulantaj arbetoj kaj ŝtonaj tabuletoj sur montpintoj, kaj inspiritaj vortoj, diktitaj al maljunaj disĉiploj sur senhomaj insuloj. Ekestis specialaj kastoj de viroj kaj virinoj, instruitaj pri tiuj ĉi sanktaj aferoj; kaj tiuj ĉi pastraj kastoj kompreneble emfazigis la gravecon de sia profesio, tenis sin aparte de la ordinara anaro, naturdotitaj per specialaj povoj kaj rajtigitaj al specialaj privilegioj. Ili interpretadis la oraklojn en manieroj favoraj al si mem aŭ sia klaso; ili deklaris sin amikoj kaj konfidantoj de la dio, promenantaj kun li nokte, akceptantaj liajn senditojn kaj anĝelojn, agantaj kiel liaj anstataŭantoj por pardoni krimojn, disdoni punojn kaj ricevi donacojn. Ili fariĝis donantoj de leĝoj kaj de moralaj kodoj. Ili portadis specialajn kostumojn por distingigi sin, ili faradis specialajn ceremoniojn por impresi siajn disĉiplojn, uzante ĉiujn sanktajn efikaĵojn, arkitekt‑arton, skulpt‑arton kaj pentr‑arton, muzikon kaj poezion kaj dancadon, kandelojn kaj incensojn kaj sonorilojn kaj tamtamojn.

Kaj etaĝaj fenestroj riĉornamitaj
Malklaran lumon religian disĵetante.
Tie blovu la sonora orgeno
Al la plenvoĉa ĥoro malsupre,
En alta servo kaj himno klara,
Kiu povas kun dolĉeco tra mia orelo
Min ŝanĝigi en ekstazojn
Kaj vidigi la tutan ĉielon al miaj okuloj.

Tiel konstruiĝis, en mil komplikaj kaj malsimplaj formoj, la pastra mensogo. Ekzistas dudekoj da grandaj religioj en la mondo, ĉiu kun dudekoj aŭ centoj da sektoj, ĉiu kun siaj pastraj klasoj, sia komplika kredaro kaj rito, siaj ĉieloj kaj inferoj. Ĉiu havas siajn milojn aŭ milionojn aŭ centmilionojn da “veraj kredantoj”; ĉiu kondamnas ĉiujn aliajn, pli aŭ malpli sincere—kaj ĉiu estas potenca fortikaĵo de subaĉetado.

El angla lingvo kun aŭtora permeso tradukis K a r l  F r ö d i n g.


FONTO: Sinclair, Upton. "La pastra mensogo," el angla lingvo kun aŭtora permeso tradukis Karl Fröding, en: Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatieto (Leipzig: SAT-Eldona Fako Kooperativa, 1925), p. 5. Translated with permission of the author.


"Oil has been translated into 30 languages, including Esperanto."

Books: No. 43, Time, Oct. 5, 1936

"Mr. Sinclair was equally frenzied as a reader. Over one Christmas holiday of two weeks he read all of Shakespeare and all the poetry of Milton. In addition, at Columbia, he taught himself to read French in six weeks, and galloped through Musset, Daudet, Hugo, Flaubert, Balzac and Zola. He also taught himself Italian and, later, Esperanto and German."

Rebel With a Cause by Alden Whitman, The New York Times, November 26, 1968


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Sekcio: Gvidilo al Ateismo, Liberpensado, Humanismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links

Marx and Marxism Web Guide

Alireteje / Offsite:

La gnomaŭto de Upton Sinclair

La gnomaŭto de Upton Sinclair

Upton Sinclair - Vikipedio

The Priestly Lie by Upton Sinclair
from The Profits of Religion: An Essay in Economic Interpretation


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 September 2009

Site ©1999-2009 Ralph Dumain