Proletaro kaj Religio

Fragmento

N. Lenin

La tuta moderna socio estas konstruita sur ekspluatado de grandega laborista klaso flanke de eta malplimulto de loĝantaro, apartenanta al la klasoj de terposedantoj kaj kapitalistoj. Tiu ĉi socio estas sklavposedula, ĉar "liberaj" laboristoj, dum la tuta sia vivo laborantaj por kapitalo, "havas rajton” nur je tiuj ekzistorimedoj, kiuj estas necesaj por vivteno de la sklavoj, produktantaj profiton, por asekuro kaj eternigo de la kapitalisma sklaveco.

La ekonomia premego kontraŭ laboristoj senevite elvokas kaj naskas ĉiujn specojn de premego politika, de maldignigo socia, de krudigo kaj nebuligo de la spirita kaj morala vivo de la amasoj. Laboristoj povas konkiri por si plian aŭ malplian politikan liberon en sia batalo por sia ekonomia liberiĝo, sed neniu libero senigos ilin de la mizero, senlaboreco kaj premego, ĝis ne estos renversita la potenco de la kapitalo. Religio estas unu el specoj de spirita premego, kuŝanta ĉie kaj ĉiuloke sur la popolaj amasoj, premitaj de la eterna laboro por aliuj, per mizero kaj soleco. La senforto de la ekspluatataj klasoj en la batalo kontraŭ ekspluatistoj samtiel senevite naskas la kredon je pli bona postmorta vivo, kiel la senforto de sovaĝa homo en ĝia batalo kontraŭ la naturo naskas la kredon je dioj, diabloj, mirakloj k. s. Tiun, kiu dum la tuta vivo laboras kaj mizeras, la religio instruas al humiliĝo kaj toleremo en la surtera vivo, konsolante per la espero je la ĉiela rekompenco. Kaj tiujn, kiuj vivas per fremda laboro, la religio instruas al la bonfarado dum la surtera vivo, proponante al ili tre malvaloran pravigon por la tuta ilia ekspluatista ekzistado kaj vendante laŭ taŭga prezo biletojn por la enĉiela bonstato. La religio estas veneno por la popolo. La religio—estas speco de spirita brando, en kiu la sklavoj de l' kapitalo dronigas sian homecan aspekton, siajn postulojn je iom ajn inda la homon vivo.

Sed la sklavo, konsciinta sian sklavecon kaj leviĝinta al la batalo por sia liberiĝo, jam duone ĉesas esti sklavo. La moderna konscia laboristo, edukita de grandskala fabrika industrio, klerigita de urba vivo, forĵetas de si kun malŝato la religiajn antaŭjuĝojn, lasas la ĉielon je dispono de pastroj kaj burĝaj bigotoj, konkirante por si pli bonan vivon tie ĉi sur la tero. La moderna proletaro okupas la flankon de l'socialismo, kiu altiras sciencon al la batalo kontraŭ la religia nebulo kaj liberigas laboriston de la kredo je postmorta vivo per tio, ke ĝi rekompencas lin por vera batalo pro la pli bona surtera vivo.

Oni ne devas limigi la batalon kontraŭ la religio per abstrakte‑ideologia prediko, oni ne povas fari ĝin tia prediko, necesas tiun ĉi batalon ligi kun la konkreta praktiko de la klasa movado, direktita al forigo de la sociaj radikoj de la religio. Kial konserviĝas religio inter la neprogresintaj tavoloj de l'urba proletaro, en la vastaj amasoj de duonproletaro, kaj ankaŭ en la amaso de kamparanaro? Pro malklero de la popolo, —respondas burĝa progresemulo, radikala aŭ burĝa materialisto. Sekve, for la religion, vivu la ateismo, la plej ĉefa nia tasko estas disvastigo de la ateistaj konceptoj. Marksisto diras: malvere. Tia koncepto estas supraĵa, burĝe‑limigita kulturecismo. Tia koncepto nesufiĉe profunde, ne materialisme, sed idealisme, klarigas radikojn de la religio.

En la modernaj kapitalistaj landoj tiuj ĉi radikoj estas precipe sociaj. La socia premigiteco de la laborulaj amasoj, la ŝajna plena senhelpo ilia antaŭ la blindaj fortoj de la kapitalismo, kiu kaŭzigas por la vicaj laboruloj ĉiutage kaj ĉiuhore miloble pli multe da plej teruraj suferoj, da plej sovaĝaj turmentoj, ol tiuj eksterordinaraj okazantaĵoj kiel militoj, tertremoj ktp., —jen en kio estas la plej profunda moderna radiko de la religio. "La timo kreis diojn". La timo antaŭ la blinda forto de l' kapitalo, kiu estas blinda, ĉar ĝi ne povas esti antaŭvidita de la popolaj amasoj, — kiu sur ĉiu vivpaŝo de proleto kaj de eta posedulo minacas al li alporti kaj alportas "subitan", "neatenditan", "hazardan" bankrotiĝon, pereon, mizeriĝon, prostituiĝon, promalsatan morton, — jen estas tiu radiko de la moderna religio, kiun antaŭ tio kaj pleje devas konsideri materialisto, se li ne deziras resti materialisto de la prepara klaso. Neniu kleriga libreto forigos religion el inter la premegitaj de kapitalisma punlaborejo amasoj, dependantaj de la blindaj detruaj fortoj de la kapitalismo, ĝis tiuj ĉi amasoj mem ellernos unuigite, organizite, plane, konscie batali kontraŭ tiu ĉi radiko de la religio, kontraŭ la potenco de l' kapitalo en ĉiuj formoj.

Do ĉu sekvas el tio, ke la kleriga libro kontraŭ la religio estas malutila aŭ superflua? Ne, el tio ĉi sekvas, ke ateista propagando de social‑demokratio devas esti subigita al tia fundamenta tasko: al disvolvo de la klasa batalo de la ekspluatataj amasoj kontraŭ la ekspluatantoj.

Esperantigis G. Dem.


FONTO: Lenin, V. I. "Proletaro kaj Religio" (Fragmento), esperantigis G. Dem, en: Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatieto (Leipzig: SAT-Eldona Fako Kooperativa, 1925), p. 1-2.


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Sekcio: Gvidilo al Ateismo, Liberpensado, Humanismo

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo

Atheism / Freethought / Humanism / Rationalism / Skepticism / Unbelief / Secularism / Church-State Separation Web Links

Marx and Marxism Web Guide


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 9 November 2007

Site ©1999-2007 Ralph Dumain