Vojaĝo al Faremido


Kapilario

Hungara Esperanto-Asocio

Budapest, 1980

F. Karinthy:

Vojaĝo al Faremido

Kapilario

Vojaĝo al Faremido estas la kvina, Kapilario la sesa vojaĝo de Gulivero. Oni povas demandi, kial Karinthy revivigis la Swiftan heroon en la 20-a jarcento? La ĉefa kaŭzo kuŝas en tio, ke Karinthy estis elstara tradukanto de Swift al la hungara, kaj li sentis tre proksima al si la kirurgo-heroon de la angla satiristo.

Sed li trovis la figuron de Gulivero aparte taŭga por montri la absurdaĵon de la Eŭropaj sociaj rilatoj en la komenco de nia jarcento. Per Vojaĝo al Faremido Karinthy aludas al la eblo de socio multe pli racia kaj vivinda ol la nia; kvazaŭ la pensaron de tiu romano konstruas plu la konata Esperanta romano de Szathmari Vojaĝo al Kazohinio.

Kapilario estas kvazaŭ filipiko kontraŭvirina, tamen ankaŭ tiu ĉi romano ne malhavas signifojn pli universalajn.

La internacia legantaro povas legi la du romanojn en la trafa traduko de L. Tárkony kaj A. Szabó.


ANTAŬPAROLO

En ĉi tiu mia libro mi gloras la internacian lingvon de la plej praa, plej ĝenerala, plej alta komunikiĝa formo: tiun de l' muziko. Mi estas fiera, ke nun Faremido-n prenis sur siajn flugilojn la muziko de l' plej perfekta intemacia mondlingvo. Kore mi dankas la tradukinton, la eldoniston, saluton al la leganto!

Frederiko Karinthy

VOJAĜO AL FAREMIDO: 1 2 3 4 5 6 7 8

KAPILARIO:

LETERO AL H.G.WELLS

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12

FRIGYES KARINTHY



Vojaĝo al Faremido

Tradukis: Lajos Tárkony

Mirinda estas la efiko de l' muziko. Kvazaŭ elekstere, el la mondo de l' Belo kaj Realo iu brufrapas la pordon de nia animo — sed ni ne komprenas lian voĉon. En Faremido oni parolas ĉi tiun lingvon — kaj Gulliver, la migranto, por momento opiniis jam preskaŭ—preskaŭ kompreni ĝin. Kaj tiam li verkis tiun ĉi libron.

Frederiko Karinthy

UNUA ĈAPITRO

La aŭtoro rerigardas al siaj ĝisnunaj aventuroj. Eksplodas la eŭropa mondmilito: la aŭtoro kiel kirurgo venas en la liniŝipon Bulwark. — Proksime al Essex la germanoj eksplodigas la ŝipon. La aŭtoro kaj la ŝipestro rifuĝas per hidroplano. — En la kriza momento mirinde aeroplano savas la aŭtoron kaj albordigas lin sana en Faremido.

La leganto certe miras, ke spite al tiom da malgajaj spertoj kaj post kiam por eterne mi decidis ne plu ekvojaĝi, tamen, en la julio de mil naŭcent dek-kvar, mi forlasis miajn edzinon kaj infanojn, por ke kiel kirurgo sur la liniŝipo Bulwark, mi ekiru al la akvoj de l' Balta maro. Certe troviĝos homoj, kiuj akuzos min pri manko de persistemo: mi ja devis rekoni jam post mia unua vojaĝo, kiam mi feliĉe rifuĝis el Lilliput, ke vera angla regnano plej bone agas neniam transpaŝante la limojn de nia ege amata patrujo, ĉar li ja estigas por si nur stultan kaj sencelan ĉagrenon, ne pripensante, ke iam li tamen devos reveni al sia varmege amata hejmlando. Miaj postaj vojaĝoj, Brobdingnag, Laputa kaj Haŭhnhnmlando, ankoraŭ plie min konvinkis pri tiu ĉi vero, kiel la leganto certe memoras, ĉar, ĉu ne (precipe se oni pensas pri mia lasta aventura vojaĝo), se reveninte el Laputa kaj Lagado, mi estus kviete restinta hejme, kiom da teruraj kaj mortaj danĝeroj mi estus evitinta; por ne diri ion alian, mi mencias nur tiun preskaŭ fatalan aventuron, kiam de la pruo de l' ŝipo mi saltis en la maron pro malespero, ke oni volas min perforte reporti en Britlandon, ĉe kiu okazo mi preskaŭ perdis mian vivon. Se mi restas hejme, neniam mi venas tian situacion.

Por senkulpigi mian ŝajnan malpersistemon, mi devas aludi nur tiun flaman kaj senliman patrujamon, kiu tie brulas en la animo de ĉiu angla regnano je la penso, ke li risku sian vivon kaj havon por sia patrujo. En la somero de mil naŭcent dek kvar estiĝis certaj konfuzoj ĉirkaŭ Serbio kaj Aŭstrio-Hungario. Por certigi la pacon de Eŭropo, mia patrujo komencis militon kontraŭ Germanlando, kiu senĉese minacis la mondon per milito.

Inter tiaj cirkonstancoj kompreneble ĉiu anglo sentis sia devo defendi sian senrajte kaj neatandite atakitan patrujon tiom pli, ĉar ĉiuj sciis, ke ni antaŭpreparis nian grandiozan armeon kaj nevenkeblan floton por tiu ĉi milito jam dek jarojn. Ankaŭ mi tuj anoncis min kiel kirurgo, mi ne povis kontraŭstari parte mian vageman kaj aventureman naturon, kiu min pelis al ĉiam pli kaj pli novaj entreprenoj, kaj parte la neestingeblan kaj nekontraŭstareblan patrujamon vivantan en la animo de ĉiu angla regnano, kiam li havas okazon oferi vivon kaj sangon por la komuna afero. Fine mian decidon firmigis ankaŭ la cirkonstanco, ke — kiel rezerva flot-kuracisto — mi estis vokita per urĝa ordono al mia trupo, kaj mi sciis, se mi ne anoncus min tie memvole, sekvus milittribunalo, kaj verŝajne oni mortpafus min.

Post mia anonciĝo oni komandis min sur la liniŝipon Bulwark, kies tasko estis defendi la bordojn en la proksimo de Essex kaj okaze subteni la ofensivon de l' ŝiparo. Mia ŝipestro, Sir Edward B., tre eminenta kaj klera viro, interamikiĝis kun mi jam en la unuaj tagoj kaj multajn interesajn detalojn de grava milita signifo li komunikis al mi el la privata vivo de l' admiralo. Komence nia ŝipo ne venis en la fajro-linion, sed ĉe la francaj bordoj ĝi transprenis vunditojn por ilin ekspedi al Essex. Kiel kirurgo mi akiris eksterordinare interesajn kaj edifajn spertojn por la evoluigo de mia fako: en la nomo de miaj kolegoj mi povas decide aserti, ke nenio evoluigas tiom la belegan sciencon de l' kirurgio, kiel tiu ĉi moderna milito, kiu, per siaj sennombraj armiloj, maŝinpafiloj, grenadiloj, vaporhaŭbizoj, bomboj krevantaj en aero, pintigitaj kugloj, venenitaj sagoj, liveras ĉiam pli kaj pli interesajn kaj ĉiam pli novajn kazojn por la edifo de la lernema kirurgo. Ankaŭ mi mem observis ne malpli ol tridek kvar tiajn eksterajn kaj internajn mortvundiĝojn kaj malsanojn, kiuj ĝis nun ekzistis en nenia medicina enciklopedio kaj per kies registrado, sen malmodesteco mi povas diri, mi faris ne sensignifan servon al la medicina scienco. Estis tie frakasitaj ostoj, kontuzitaj hepatoj, elturniĝintaj intestoj kaj elpremitaj okuloj. Mi vidis homon, kies vizaĝo kaj brusto ŝvelis barelgranda, ĉar lian laringon traboris kuglo kaj la aero penetris duone en la pulmon, duone sub la haŭton, kaj alian, kies maldekstra brako ŝrumpis seknigra, ĉar ĉe la dekstra ŝultro la arterion disŝiris grenadosplito. Abundis pafitaj, tranĉitaj kaj pikitaj vundoj kaj kelkaj interesaj kazoj tre konsiderindaj el fiziologia vidpunkto, kiuj, per la amplekso de la kirurgia difekto de l' nukmuskoloj montris la dinamikan forton de l' homa dentaro. Kvankam, laŭ strikta konsidero ne apartenantajn al mia fako: tamen mi notis ankaŭ kelkajn interesajn psikiatriajn observojn: ekzemple venis antaŭ min japana soldato (estas konate, ke por savi la Eŭropan kulturon ni invitis helpi ankaŭ japanojn) kiu freneziĝis sur la batalkampo, — li havis la fiksan ideon, ke li scias, kial li batalas.

Nia ŝipo krozadis proksime al la anglaj bordoj ĝis la fino de Novembro, — per la detaloj mi ne tedas la leganton. La 22-an de Novembro radiograme venis la ordono, ke la Bulwark surbordigu siajn vunditojn, kompletigu sian ŝipanaron je militetato kaj iru al Dixmuiden, kiun okupis la germanoj. Ni alprenis sepcent homojn, enŝipigis provizon de municio kaj la 24-an de Novembro en granda nebulo ni ekiris al la belgaj bordoj. La nebulon ni tralumigis per lumĵetiloj, tamen ni iom devojiĝis, en la direkto de l' anglaj bordoj, al okcident-sudokcidento. La 25-an de Novembro tra la nebulo ni ricevis lumsignojn, sed ni ne povis ilin legi, je kelkaj nodoj de ni niaj lumĵetiloj montris ŝipon. Ni elturnis la malsuprenigitajn kanonojn kaj alarmis la ŝipanaron. ĉiu okupis sian lokon kaj la ŝipinĝeniero ĵus ordonis plenan vaporon, kiam terura eksplodbruo ekskuis la ferdekon: la ŝipo kuris sur maran minon. Sovaĝa paniko fariĝis sur la ferdeko, ĉiu perdis la kapon kaj malespera tumulto ekiris al la savboatoj, Min la forto de l' eksplodo puŝis for de la ŝipestra ponto, kie mi ĵus parolis kun la kapitano kaj mi perdis por kelkaj momentoj mian konscion. Kiam mi rekonsciiĝis, la ŝipo kuŝis unuflanke kaj rapide subakviĝadis. La ŝipanaro blasfemante kaj luktante ŝiradis la ĉenojn de l' boatoj: ili okupis ĉiun lokon, neniu zorgis pri mi. Mi vidis, ke mi devas perei kaj malesperiiĝinte mi malbenis la momenton, kiu min portis sur la ŝipon, kiam la ŝipestro rampis al mi kaj signis, ke mi lin sekvu. ŝanceliĝadante mi grimpis ĝis la malantaŭa ferdeko: tiam la ŝipestro levis la planktabulon kaj signis, ke mi rapide descendu. Grandiozan hidroplanon mi ekvidis plene muntitan per kurboatoj kaj pretan al ekiro: jam ankaŭ la motoro bruis. Per unu salto ni ensidiĝis, la ŝipestro kaptis la tenilon kaj en la sekvanta minuto la hidroplano kuris malsupren sur la dekliva glitejo al la akvo. La helico komencis kirli la aeron, ni kuris kelkajn kilometrojn sur la akvo, poste subite ni suprenŝvebis en la nebulon. Rerigardante, mi jam nenion vidis el la ŝipo: tra la nebulo malcertaj lumoj fosforis sub mi. Tranĉa malvarmo estis nun kaj baldaŭ ĉio malaperis ĉirkaŭ mi: nepenetrebla densa nebulo ĉirkaŭprenis la maŝinon kaj ne nur ne maldensiĝis sed eĉ ĉiam plifortiĝis. La bruego de l' motoro tute malhelpis la parolon kaj sekve mi ne havis eĉ imagon, en kiu direkto ni iras kaj en kia alto. Angore mi sidis sur mia loko, foje kaj foje duone perdante mian konscion pro la malvarmo kaj rapida aerfluo, ke eĉ hodiaŭ mi ne scias, ĉu ni flugis tiel tri horojn aŭ duontagon. Mi memoras nur, ke foje mi sentis gutadi ion malsekan sur mian mentonon, mi palpis ĝin kaj mia mano iĝis sanga, dume mi rimarkis, ke ankaŭ el sub miaj ungoj elfluetas sango kaj mia spiro haltadas. Nun la nebulo kvazaŭ maldensiĝis ĉirkaŭ mi kaj ia nenatura malhelgriza brilo embuskis inter la flugiloj. Tiam mi rekonis, ke ni estas tiel alte, kie jam tute maldensa estas la aero, terurite mi kaptis la brakon de l' ŝipestro, sed li ne moviĝis; mi antaŭenkliniĝis kaj rigardis en lian vizaĝon, ĝi estis senmova kaj rigida, la okuloj el vitro, el la du naztruoj silente gutadis la sango. Liaj manoj kun puŝa movo spasme tenis la altecdirektilon. Min kaptis terura timego kaj mi puŝis lin flanken; li peze turniĝis maldekstren kaj lia kapo falis antaŭen. Super lia kapo mi etendis la brakojn kaj kaptis la direktilon, sed mi jam sentis, ke estas finite, mi ne eltenos plu. Tiam mi ekaŭdis laŭtan susuron super mia kapo; suprenrigardante mi ekvidis grandegan, birdforman mekanismon tra la maldensiĝinta nebulo. Mi volis krii, ke mi kapitulacas (en mia konfuza cerbo mi imagis, ke malamika aeroplano estas super mi), sed nenia voĉo venis el mia gorĝo. Poste mi havis la senton, kvazaŭ io ellevus min el mia sidejo: dume stranga, dolĉa muziko frapis miajn orelojn kaj miaj okuloj fermiĝis. Kiam mi denove ilin malfermis, nigra nokto min ĉirkaŭis kaj la ĉielo estis plena de steloj sub kaj super mi: mi rekonis la ĉielĉaron kaj ia granda trankvilo min plenigis. Mi kuŝis sur io mola kaj kvazaŭ masivaj, fortaj ŝnuroj tenis min katene, tamen ne farante malagrablan senton. Ambaŭflanke kvazaŭ io frapadis: monotona kaj sonora sono estis ankaŭ tio ĉi kaj sur mian frunton kvazaŭ freŝa, bonodora suko estis gutanta el krano. ĉu ni pasas aŭ staras, tion mi tute ne sciis, nek tion, kiel longe daŭris ĉi tio, foje poste mi ekvidis brilan, verdan kampon kun arabeska desegno de riveroj kaj montaroj. Komence ŝajnis, ke ĉi tio estas super mi, poste, ke sub mi, kaj ni malrapide al ĝi malleviĝis. Dum kelka tempo ni ŝvebis super helverda, ridetanta bosko, poste floranta maldensejo aperis, kreskis; mi sentis, ke ni descendas. Nun mi divenis, kial mi sentas min tiel feliĉa: jam preskaŭ tutan horon ununura akordo sonoris ĉirkaŭ mi, sed kun tiel dolĉa kaj pura sono, ke mi opiniis naĝi kaj baniĝi en tiu ĉi sono, kvazaŭ en freŝa oleo: mi ekatentis kaj rekonis, ke el kvar simplaj tonoj ripetiĝas ĉi tiu muziko, ĝian ravan ĉarmon donas plie la koloro kaj molo de tiuj ĉi sonoj, ol ilia sinsekvo: iom mi komprenas muzikon, junaĝe oni devigis min lerni fortepianon kaj tiel mi tuj povis konstati, ke tiuj ĉi kvar sonoj jene sin sekvas: f, d, e, c; laŭ la doremifasolasido de l' gamo jene: Fa-re-mi-do. Samtempe ni atingis teron.


DUA ĈAPITRO

La maŝino, kiu alportis la aŭtoron, montras mirindan konscion. Kurioza konversacio. — Homsimilaj arboj. — La kastelo.

Rekonsciiĝinte el mia sveno, mi malfermis la okulojn kaj ĉirkaŭrigardis. Pejzaĝo naĝanta en brila sunlumo sternis sin antaŭ mi: unuflanke milde leviĝanta montodorso, maldekstre brile zigzaganta rivero, sur ĝiaj bordoj bluverdaj arbustoj. Trans la riveron kondukis simpla, senbarila ferponto, — al fora arbaro kuris blanka vojo, ambaŭflanke kun strangformaj arboj. La vojo ŝajnis tre longa, ĝi perdiĝis en blua nebulo kaj ŝajnis, ke tie, kie ĝi atingas la arbaron, inter la arboj estas ia pordego aŭ volbo. La tuta pejzaĝo, super kiu la telero de la suno kreskis nekutime, preskaŭ duoble pli granda ol ordinare, estis iel nereala, fabela kaj fremda, tamen nekompreneble konata, kvazaŭ ne la unuan fojon mi irus ĉi tiun regionon. Poste, dum mia surprizita gapado, mi pripensadis tion kaj rekonis, de kie mi konas ĉi tiun regionon: en miaj sonĝoj mi iradis ĉi tie, eĉ ne unufoje, precipe en mia infanaĝo; estis sonĝo, kiu neatendite revenadis en grandaj intervaloj, komence, en mia infanaĝo, mi staradis sur la ĉi-flanka bordo de la rivero kaj rigardis sopire al la arbaro, el kie sonis nekonata, dolĉa muziko, poste mi sonĝis ankaŭ, ke mi transiras la ponton kaj ekiras sur la sablo de l' blanka vojo. Ankaŭ kiel soldatrekruto mi sonĝis pri ĝi: mi marŝis al la arbaro kun tornistro sur la dorso; mi sciis ankaŭ, ke tie atendas min io bona, freŝiga ripozo kaj trankvilo, sed ŝajnis, ke neniam mi alvenos tie.

Sed nun ĉio ĉi estis konkreta realo, mi estis maldorma, sentis soifon kaj provis ekmoviĝi. Subite mi sentis fortan premon sur la kokso, samtempe ia forto levis min el mia sidloko kaj por minuto svingis min en la aero. Ektiminte mi rigardis tien: al mia kokso gluiĝis mallarĝa metalringo, kiel ia ĉarniro; ĉi tiu metalringo finiĝis en alsupre dikiĝanta metalbrako. En la sekvinta momento ĉi tiu brako levis min ankoraŭ pli alten, poste ĝi malrapide min mallevis kaj metis sur la teron, proksimume tri-kvar metrojn for de la maŝino, en kiu mi sidis, poste ĝi delasis min kaj retiriĝis. Mi suprenrigardis kaj ekvidis antaŭ mi strangan, neniam viditan mekanismon aŭ maŝinon: mi povas ĝin priskribi nur en konfuza skizo, ĉar eble eĉ desegne mi ne povus doni pri ĝi klaran bildon, kvankam de tiam mi ofte vidis similan. Mia unua penso estis, kompreneble, ke mi staras antaŭ tute novsistema, senfine komplika flugmaŝino, kies skeleto, nesimile al la ĝisnunaj, staras vertikale sur la tero, kun arĝentaj flugiloj ambaŭflanke. Sed ĉi tiu skeleto havis formon neeldireble strangan: supre ovoforma orglobo, platigita ĉe la supro, simila al tre regulforma, stilizita homkapo, al kiu similajn uzas la skulptistoj por ornami konstruaĵojn, sur la loko de la okuloj estis du brilaj, rondaj vitrolensoj, post kiuj ruĝeta lumo fosforeskis. Sub ĉi tiuj lensoj du tuboformaj aĵoj elstaris el la kapo kaj sub ili estis ovala, bellinia aperturo, kovrita per orplato, kiu regule leviĝis kaj fermiĝis. La trunko de l' skeleto estis ŝildforma, same el oro, sur ĝi tre beldesegnaj, artaj inkrustaĵoj el gemoj; sube, ĉirkaŭ la kokso, metalringo. La mekanismo staris sur du belformaj apogaĵoj, kiuj mallarĝiĝis almalsupre: ĉi tiuj apogaĵoj finiĝis en komplika radsistemo; la radoj moviĝis libere, la maŝino povis leviĝi kaj ankaŭ paŝi per ili, sur plata tero ili turniĝis rapide.

La du brakoj de l' skeleto estis la flugiloj, sed krom tiuj ankoraŭ pli multaj mallarĝaj, fleksiĝemaj metalbrakoj etendiĝis el la kokso, kun diversaj finaĵoj, el kiuj unu estis, kiu min levis el la mekanismo.

La tuta maŝino, malgraŭ sia komplikeco, iel faris la impreson de simplo kaj de memkomprenebla neceseco; oni sentis, ke ĉio troviĝas ĝustaloke kaj kunlaboras en mirinda harmonio, sed, super ĉio ĉi, ĝi vekis jam en la unua momento ankaŭ ian neesprimeble agrablan senton, kiu interrilatis ne nur kun la impreso, ke la maŝino certe estas ĉefverko de l' ekonomia kaj perfekta tekniko, sed krom tio, ĝi efikis aparte: mi ne povas alimaniere min esprimi, nur proksimuman vorton mi uzos, dirante, ke ĉi tiu maŝino estis bela, per bela mi volas komprenigi ne tiom, sed multe pli, ol uzante ĉi tiun vorton ekzemple por pentraĵo aŭ eĉ por virino. Mi estas simpla kirurgo, malsperta en la arto de l' vortoj, sed mi memoras, ke tiam venis en mian kapon ravinspiritaj epitetoj, kiujn enamiĝintaj junuloj eltrovas en la momentoj de l' ebrio. Eble mi tute ne estis en normala animstato, parte ankoraŭ sonoris en miajn orelojn la antaŭaj akordoj kaj parte el la maŝino inundis ia stranga forto tenante ĉiujn miajn nervojn en streĉita torporo, io inter la varmo kaj la fluanta elektro, ia nevidebla elektra varmfasko. El la interno de l' maŝino aŭdiĝis konstanta, agrabla sonoro, la flugiloj malleviĝis sur la teron. Sur la vizaĝo mi sentis tikladon kaj suprenrigardinte mi vidis, ke la du vitrolensoj min okulfiksas. Kaj leviĝis unu brako kaj tuŝis min, poste ĝi denove retiriĝis. Dum mi pricerbumis, kiu povas esti la homo, kiu elinterne movas la maŝinon, sur la kapo de la skeleto ekmoviĝis klapo kaj ree eksonis kun nedireble dolĉa voĉo tiu muziko, kiun mi ĵus aŭdis, sed nun ne la muziknotoj fa-re-mi-do, sed takto alia, profunda kaj ĉefine suprenkurbiĝanta, bedaŭrinde per la muziknotoj de la kromatika skalo mi ne povas ĝin precize esprimi, sed proksimume en la jena vico: g, a, a, g-is, g, g-is. Plurfoje sinsekve mi aŭdis ĉi tiun takton, dume la okuloj fiksiĝis sur mi. Strangan senton vekis en mi ĉi tiuj sonoj: ili kvazaŭ alparolis min en nekonata lingvo, kiu ne havas tekston. Mirante mi staris tie, poste mi malfermis la buŝon kaj kelkfoje provadis mallerte, fine mi sukcesis proksimume ĝuste ripeti la sonojn. En tiu ĉi momento la muziko ĉesis, la maŝino haltis, streĉinte sin kaj kvazaŭ min observante. Pli laŭte mi ripetis la sonojn. La maŝino nun muzikis tri aliajn muziknotojn, ankaŭ ilin mi postkantis. Nun alia brako etendiĝis al mi kaj palpadis min. Poste ĉi tiu ludo ankoraŭ kelkfoje ripetiĝis kun aliaj muziknotoj. Subite mi aŭdis susuron, la flugiloj ekmuĝis, aerfluo ekbatis mian vangon kaj en la sekvinta momento leviĝis la maŝino, kelkfoje ĝi rondflugis super mia kapo, poste ĝi direktis sin al la rivero, leviĝis, malkreskis, fine malaperis super la arbaro. Duonsvene mi staris tie dum kelkaj minutoj, poste mi ĉirkaŭrigardis.

Delikata herbo kovris la lokon, kie mi staris, sub ĝi ia tre mola, ŝlima grundo. Nun subite akre traboris mian cerbon mia malesperiga situacio; mi estas en nekonata loko, mi diris al mi, kie mi perdiĝos senkonsile kaj senpove, ĉar mi ne scias, ĉu ĝi estas malamika teritorio aŭ kamarada. Krome ankaŭ la sorto de miaj kamaradoj maltrankviligis min, mi ne povis esti certa, ĉu iu ne rifuĝis de sur la Bulwark kaj ne donos sciigon pri tio, ke mi kaj la ŝipestro forlasis per aeroplano la dronantan ŝipon; ĉi-okaze oni verŝajne eldonos arest-cirkuleron kontraŭ mi kaj se mi ne anoncos min, oni deklaros min dizertulo kaj starigos min antaŭ milittribunalon.

Poste mi ree rezonadis: kie estas tiel perfektaj maŝinoj, tie la homoj estas certe eksterordinare maturmensaj kaj ili komprenos mian mizeran situacion. Mi nur ne sciis, kie mi trovos urbon aŭ tendaron, de kie ĉi tiu aeroplano devenas: mi vidis klare, ke mi ne venis en Germanlandon, ĉar niaj bonegaj spionoj certe estus raportintaj, se la malamika armeo posedus ĉispecajn maŝinojn. Do mi konfidis min al mia sorto, miajn armilojn mi metis sur la herbon kaj mi pretigis mian poŝtukon, por povi kapitulaci se okaze mi estas sur malamika teritorio, en la senco de la Haga konvencio, al tiu, kiun unuafoje mi renkontos.

Poste mi ekiris singarde al la rivero, ofte ĉirkaŭrigardante, sed ne ekvidante eĉ solan vivantan animon. Senmalhelpe mi transiris la ponton kaj mi decidis iri sur la blanka vojo al la direkto de l' arbaro, mi proksimiĝis al la plej proksima arbogrupo, kiu staris sur la rando de l' aleo. Subite mi repuŝiĝis ektiminte kaj nevole mi kaptis al mia poŝtuko. Por momento ŝajnis, ke la arbo, kiu staris plej proksime al mi, eĉ ne estas arbo, sed vivanta estaĵo. Tiel, el dudekpaŝa malproksimo, mi klare povis vidi ĝian tutan figuron, sendube ĝi estis homforma, kvamkam ĝi aspektis eksterordinare nekutima. Anstataŭ haŭto, ĝian korpon kovris bruna krusto, ĝiaj du piedoj radikiĝis en la teron, kaj inter ĝiaj etenditaj brakoj strangaj folioj formis folitendon super ĝia kapo. La kapo estis dika kaj malalta, la bruna krustvizaĝo estis turnita al mi. Rekonsciiĝinte el mia surprizo, mi kredis kompreni, ke mi staras antaŭ stranga statuo, aŭ ia ŝerca kreaĵo de l' ĝardenistarto: certe ĝi estas arbo kreskigita laŭ homformo, stranga specialaĵo de ĉi tiu regiono. Kun plifacila animo mi proksimiĝis al la stranga kreskaĵo kaj palpadis ĝin. Jes, ĝi estis ja krusto, sed pli mola ol tiu de ordinaraj arboj, rozkolora suko fluetis el ĝi post mia ektuŝo. Refoje mi ektremis iom, kiam la arbo ekbaraktis, eĉ mi retiris min, sed poste mi trankviliĝis. Mi vidis, ke la du piedformaj radikoj preme kroĉiĝis al la tero kaj ne povas moviĝi. Tamen la tuto estis homforma, mi ripetas, eĉ la vizaĝtrajtoj estis diveneblaj: la okuloj estis tre kavaj kaj humidaj, sed la nazo preskaŭ regula kaj la surkreskita buŝo malsuprenkurbiĝis duflanke en ia deprima, amara trajto. Cetere estis en ĉi tiu arbovizaĝo ankaŭ io senfine trista, malespera, nevole mi rememoris pri ia ensorĉita vagulo de l' fabeloj. Kiam mi kliniĝis pli proksimen, mi vidis mire, ke la buŝo konvulsias, kvazaŭ ĝi volus diri ion, nekomprenebla kompato premis mian koron kaj pro mia doloro mi ekkriis laŭte. Responde en la interno de l' arbo estiĝis orelinsulta, surda krako, la etenditaj brakoj sinstreĉe konvulsiis, poste la arbo ree trankviliĝis. Mi ne sciis al mi klarigi mian subitan nekompreneblan deprimon, sed mi sentis, ke mi ne povus aŭskulti ankoraŭ unufoje tiun malplenan, kavresonan krakon. Rapide mi turnis min kaj foriris de tie, tiam mi rimarkis mire, ke ankaŭ la ceteraj arboj similas al tiu ĉi: pli kaj malpli grandaj homarboj, kun etenditaj brakoj kaj kun amara, maljuna vizaĝo. Mi fartis tre malbone kaj rapidigis miajn paŝojn, mi ne ĉirkaŭrigardis, sed ŝajnis al mi, ke la tutan aleon, kiun mi trairis, formas tiaj arboj.

Poste la arboj postrestis kaj vojo surŝutita per delikata, blanka polvo zigzagis antaŭ mi; refoje min kaptis la stranga memoro, ke foje, en sonĝo, mi jam iris ĉi tie.

Ĉe la renkontiĝo de la arbaro kaj la vojo, kiel mi tion rekonis jam el malproksimo, vere staris triumfarko, kiu volbis alte super mia kapo. Rekuraĝiĝinte mi ekspiris, vidante, ke ĉi tiuj arboj ne plu estas homformaj; estas vere, ke mi ankoraŭ ne vidis eĉ tiajn arbojn: abundkreska branĉaro de karnaj, preskaŭ rondformaj folioj mallumigis la vojon, kvazaŭ ĉiu folio estus opa frukto. Nun jam vere mi estis en embaraso kaj mi komencis timi, ke tamen mi nur sonĝas; la vojo tra l' arbaro estis malluma, mi timis, ke mi devojiĝos. Maltrankvile mi ĉirkaŭrigardadis, tiam tra mallarĝa fendo refoje mi ekvidis la sunlumon kaj rapide mi iris en tiu direkto. Post kelkaj minutoj mi elvenis el la arbaro kaj duonblindiĝinte mi kaptis al miaj okuloj.

Aperis giganta, regulforma altano. Pompa ŝtuparo, konstruita el ruĝaj ŝtonoj, kondukis al la fono, kie monumenta konstruaĵo fermis la horizonton. La ŝtuparo kondukis al la frontpordego de ĉi tiu konstruaĵo, ĝi estis grandega, malfermita pordego, apenaŭ pli malalta ol kvardek metroj. La tuta fronto estis ununura, duoncirkloforma muro, duflanke monumentaj kolonoj: neniam mi vidis pli grandiozan, pli imponan ĉefverkon de la konstruarto. Sed en la unua momento mian atenton eĉ plie altiris, ke du figuroj estis antaŭ la pordego, forme kaj grande perfekte similaj al tiu maŝino, kiu min portis ĉi tien.


TRIA ĈAPITRO

Kelkaj vortoj al la leganto. — La homo kaj la maŝinoj. — La loĝantoj de Faremido. — La aŭtoron oni komparas al la plantoj.

La leganto, kiun vojaĝpriskriboj igis ja ankaŭ cetere tro pretendema, oble malkontente kaj senpacience konstatis ĉe la fino de l' antaŭa ĉapitro, ke li apenaŭ konceptis ion el ties esenco, ne komprenante, kio estas tiuj mirindaj maŝinoj kaj surprizaj plantoj, kiujn cetere nur skize mi povis priskribi, parolante pri tiaj fenomenoj, kiujn cetere — laŭ mia scio — neniu vojaĝpriskribanto notis ankoraŭ en sia taglibro.

Humile mi petas la leganton pripensi, ke unuparte, kiel simpla kirurgo, kiel mi jam menciis, mi ne estas vortartisto kaj eble mi esprimis min neperfekte kaj aliparte, la fenomenoj, kiujn en la dua ĉapitro mi priskribis, min surprizis tute same kaj ili estis same nekompreneblaj en la unua momento, kiam mi ilin renkontis. Sed mi petas paciencon kaj fidon, modeste aludante miajn kvar antaŭajn vojaĝpriskribojn, en kiuj mi ofte notis nekompreneblajn fenomenojn, kies senco kaj signifo klariĝis nur poste, per la sekvaĵoj. Ĉiuokaze donas grandan plifaciligon ai la leganto, se li konas miajn kvar antaŭajn vojaĝpriskribojn (pri Liliput, Brobdingnag, Laputa kaj Haŭhnhnmlando), kiujn Jonathan Swift aranĝis por preso.

Tamen, por plimallongigi mian rakonton, mi anticipas la moralan instruon, kiu poste, dum mia restado en Faremido, maturiĝis en mi kaj kiun, se la metafizikaj verkoj de l' dudeka jarcento ne estus min koruptintaj kaj infektintaj, jam delonge, antaŭ Faremido, mi estus devinta kompreni, por ne surpriziĝi pri tio, kion mi spertis en ĉi tiu lando.

Estas konstateble, ke, ĉe la unua apero de la homoj sur la tero, ankoraŭ ne estis maŝinoj, ne estis arto kaj scienco. Tiutempe ĉio, kion la homoj faris, devenis el natura bezono, ili sin vestis, ĉar estis malvarme, ili fabrikis hakilon por pli facile haki la arbon. Poste venis la sciencoj kaj artoj, kies sola celo, ĉu ne, estis parte helpi la homon en liaj malfacilaj laboroj, kaj parte kompletigi niajn ideojn kaj imagojn, kiujn ni formis pri la sensitaj fenomenoj. Por levi la pezajn objektojn oni eltrovis la pulion, por pli preciza kaj pli ekzakta ekkono de la viditaj fenomenoj oni inventis la desegnon kaj la skribon.

Kompreneble post jarcentoj ĉiam pli kaj pli perfektiĝis la scienco kaj la arto; grandiozaj maŝinoj helpis la homon en lia laboro, multobligante ĉiun eblon, kaj ĉiam pli kaj pli perfektaj statuoj, pentraĵoj, poetaj verkoj fiksis kaj prezentis la hasteme sensitajn tempajn kaj spacajn fenomenojn en ilia plena signifo.

Fine ni atingis, ke la maŝinoj ne nur helpis la homon en ĉiu lia laboro kaj multobligis lian forton, sed ankaŭ ili solaj multe pli perfekte plenumis la laboron, ol nia fortmanka homa korpo ĝin iam povis plenumi. Tiel ankaŭ la artoj: pentraĵoj, statuoj, verkoj, komponaĵoj esprimis kun tia perfekto la simptomojn de l' vivo, la formon, la koloron, la eventon, la senton, ke la reala vivo malproksime postrestis al ili pri invento, belo kaj esprimforto.

Kio sekvis el tio? Maŝinoj kaj verkoj superis la homon: ili fariĝis pli perfektaj; kaj baldaŭ ni atingis, ke, se la homo volis esti perfekta, li devis imiti la maŝinojn kaj verkojn, kiuj iam imitis la homon. Je la evoluo de nia karaktero pleje efikis nia kulturo, romanoj, dramoj, verkoj. Niajn formojn difinis la arto. Iam, promenante en Budapest, mi vidis sukervendejon, kiu sin nomis "aŭtomato", supre oni enĵetis groŝon, kaj post tio sukeraĵo elvenis tra aperturo. Interne de ĉi tiu aŭtomato sidis homo, la mono falis en lian manon kaj li elŝovis la sukeron tra l' aperturo. Ĉi tiu homo senkonscie rekonis, ke la homoj pli multe fidas al maŝinoj, ol unu al la alia kaj li volis kredigi per ruza artifiko, ke li estas maŝino.

La homoj atingis, ke ili jam donis dekmiloble pli multe por pentraĵo prezentanta nudan virinon, ol por la virino, kiu servis modele al la pentristo; oni ne donis al la homo la respekton, kiun ricevas lia imitita, rekonstruita kopiaĵo. Mi rememoras, kia sincera indigno vekiĝis en mi, nelonge antaŭ mia voĵago al Faremido, kiam la barbaraj germanoj ekbombardis la katedralon en Reims, sed samtempe mi nur surface rimarkis, kiom da viktimoj estis oferitaj en ĉi tiu batalo. Sed ja ĉiuj ni scias ankaŭ tion, kiom pli multe gravis, kiom pli grandan entuziasmon vekis la famo, ke ni kaptis unu-du ŝipojn aŭ kvin-ses kanonojn de l' malamikoj, ol tio, ke ni sukcesis mortigi el ili kvin-ses mil homojn; kvin kanonoj egalvaloras por ni kvinmil homojn kaj estas same granda perdo ankaŭ por ili. Se mi estus jam tiutempe sobre pensinta pri tio, mi ne estus devinta tiom lerni en Faremido per mia propra malutilo. Mi estus kompreninta, ke la homo ĉiam pli alte taksis, kion li kreis, ol sin mem, kaj en ĉiu sia kreaĵo li penis krei ankaŭ sin mem, krei nova kaj pli perfekta, por ke poste li mem ĉesu ekzisti, kiel superflua argilmodelo, en kiun oni fandis la metalon. Mi estus jam devinta tion kompreni, kiam oni inventis la kinon kaj mi vidis, kiom pli volonte oni vizitis la kinoteatrojn, kie oni vidis nur la surmure projektitajn bildojn de la sama aktoro, kiun ili estus povintaj vidi, por la sama sumo, ankaŭ en ties viva realo sur la eksmoda teatra scenejo. Vere ope kaj aparte, en detaloj kaj en tuto, la homo, jam de l' komencaj tempoj, volis modeli pli perfektan estaĵon pri si mem: por tio servis la mikroskopo kaj la teleskopo, la fotografmaŝino kaj la Rontgen-radio, la aŭtomobilo kaj la aeroplano.

Mi diras, se ĉion ĉi mi estus sobre pripensinta kaj kompreninta: mi estus povinta veki en la loĝantoj de Faremido pli grandan respekton kaj estimon por mia arde amata patrujo. lli estus rekonintaj, ke la miro, kiu min preskaŭ narkotis, kiam ĉe la fino de la arbara vojo disvolviĝis antaŭ mi tiu brila konstruaĵo, ke jam ĉi tiu miro mem pruvis: ke malgraŭ mia homa malperfekteco tamen mi estis inda vivi inter ili kaj eble iam iĝi simila al ili. Sed mi, antaŭokupite kaj stulte, longtempe insistis pri la supozo, ke tian kreaĵon povas produkti nur homa mano.

Mi staris tie kaj ĉirkaŭrigardadis kapturne: tiam unu el la maŝinoj; starantaj antaŭ la halo, moviĝis kaj kun facilmovaj saltetoj proksimiĝis al mi. Mi rekonis la maŝinon, kiu min portis ĉi tien kaj min lasis sola sur la transa bordo de l' rivero. Ĝi aŭdigis la saman muzikan takton. Ankaŭ kelkaj el la ceteraj maŝinoj moviĝis kaj venis tien. Ili min ĉirkaŭstaris kaj ĉirkaŭ mi eksonis efektiva koncerto, la maŝinoj muzikis. Mi iom ektimis, ĉar mi nenie vidis homon el karno kaj sango, samtempe ankaŭ la naturo komencis postuli siajn rajtojn, mi sentis malsaton kaj lacon. En la espero, ke mi eble tamen povos min komprenigi, mi ekparolis diverslingve, rekomendinte min en ilian indulgon kaj komprenon. Sed, ĉar ĉiam respondis nur muzikaj sonoj, mi refoje ekatentis kaj distinginte inter la sonoj kelkajn plurfoje ripetiĝintajn taktojn, mi imitis tiujn antaŭ ili. Tiam, kvazaŭ surprize, fariĝis silento, poste ili etendadis siajn metalbrakojn unu al la alia, ili ŝajnis fari kunsidon. Time ĉirkaŭrigardante mi rimarkis, ke ili ne ĉiuj estas unuformaj: estis inter ili flugilaj kaj senflugilaj, kvadrataj kaj rondformaj, el diverskoloraj metaloj: sed ili tute similis laŭ sinteno kaj ankaŭ laŭ tio, ke ĉiu estis komplikita kaj senfine delikata kaj preciza mekanismo.

Dum mi meditis pri tio, metalbrako sin etendis al mi kaj levis min en la aeron, mi ekvidis grandegan vitrolenson, kiun io tenis super mia kapo, kaj post la vitrolenso, radiante kaj atente, kvazaŭ grandega okulo brilis malsupren al mi. La brako, kiu min levis, malrapide movis kaj ŝovis mian kapon, mi havis la malagrablan senton, ke oni min observas, kiel la insektisto ian strangan vermon sub la lupeo. Poste ree oni min delasis kaj metis sur la teron. Poste la flugila maŝino, kiu min alportis, prenis mian manon kaj komencis min konduki: estis io simila, kiel ia patro instruas iri la etan knabon: la maŝino paŝadis apud mi malrapide, atente; kie la vojo estis pli malglata, tie ĝi levadis siajn radojn, sur loko pli plata ĝi ruliĝis malrapide, singarde. Dume ĝi ofte turnis al mi sian oran metalkapon kaj el la brilaj okuloj al mi fluis blueta lumo, poste ĝi ekkantis kaj nun mi jam sentis certe, ke per ĉi tiuj voĉoj ĝi parolas al mi kaj ke en ĉi tiu lando oni parolas tiamaniere, per muzikaj sonoj, la vortoj kunmetiĝas el muziksonoj. Kompreninte tion, mi klopodis al li komprenigi, ke mi volus lerni ĉi tiun lingvon; montrante al la palaco mi mansignis, ke mi deziras scii, kiel ĝi nomiĝas. Ĝi tuj komprenis, kion mi deziras, ĝi donis kelkajn sonojn: mi, fa, re, kiujn mi tuj ripetis. Videble ĝi ekĝojis kaj nun jam ĝi mem komencis montradi la objektojn, prezentante ĉies nomon, kaj mi ripetis la sonojn. Ĝi montris al si mem kaj kantis: so-la-si. Poste ĝi signis per larĝa gesto la tutan horizonton kaj muzikis jene: fa, re, mi, do, kion mi jam aŭdis, kiam ĝi min portis ĉi tien. Tiam mi eksciis, ke la nomo de la lando estas: Faremido. (Mi petas la leganton, prononci la originalajn vortojn ĉiam nur kante, ĉar nur tiel ili havas sencon.)

Fine ni venis al la aleo, kiun mi ĵus trairis jam, inter la homformajn arbojn. Mia gvidanto ekstaris apud tia arbo, delikate kaptis min ĉe mia kokso kaj starigis min apud la arbon, poste, iom repaŝinte ĝi levis sian metalbrakon super sian kapon: mi vidis, ke ĝi min observas kaj komparas. Ree min kaptis tiu malagrabla sento: nun estis, kvazaŭ botanikisto komparus du plantojn por konstati la parencecon.


KVARA ĈAPITRO

Mondperceptoj. — La aŭtoro komencas konjekti, inter kiaspecajn estaĵojn li venis. — La solasioj. — Kelkaj vortoj pri la solasi-fabriko.

Ĉion, kion ĝis nun mi provis komprenigi al la leganto, mi mem komprenis nur post longaj tagoj kaj semajnoj, estas certe, ke jam tiutempe, kiam mi staris sub la homforma arbo kaj subite mi eksentis, ke tiu mirinda mekanismo, unu el la civitanoj de Faremido, min komparas al tiu planto: ke jam tiutempe mi timtreme ekkonjektis tiajn eblojn, pri kiaj eĉ sonĝi mi ne povis ĝis nun. Miaj mirindaj aventuroj, kiuj dum miaj antaŭaj vojoj ofte konsternis mian intelekton, alkutimigis min, ke rezervante mian mondpercepton, fiksitan de eminentaj filozofoj kaj logikuloj, precipe naturscienculoj de mia adorata patrujo: tamen mi klopodu agnoski faktojn kaj realaĵojn neniel konvenajn al ĉi tiu mondpercepto; mi scias, ke seriozan naturscienculon en la starigo de liaj teorioj ne povas influi tia bagatelo, kiel ekzemple fakto aŭ fenomeno rekte kontraŭanta la teorion.

Do rezervinte mian ĝisnunan mondpercepton, tamen mi agnoskis, ke mia fatalo min ĵetis en tian landon aŭ mond-parton aŭ eble sur tian astron, kie la estaĵoj regantaj la naturon, la loĝantoj de ĉi tiu astro, ne nur malsimilas la homon, sed ili eĉ ne rigardeblas en tera senco kiel vivaj estaĵoj, ĉar, kvankam ili sin movas el propra forto, agas celkonscie kaj formas kune certajn societajn formojn, ilia korpo ne havas eĉ solan ereton el tiu certa materio, kiu laŭ nia kompreno estas la sole ebla portilo kaj kondiĉo de l' vivo kaj kiun ni ordinare nomas organika materio. Ĉi tiuj estaĵoj, la solasio-j (tiel ili sin nomas en muziknotoj) konsistas el neorganikaj elementoj: el fero, oro kaj ankoraŭ el multspecaj metaloj kaj mineraloj, inter ili ankaŭ el tiaj, kiujn ne konas nia neorganika ĥemio. Ke ĉi tiuj senvivaj materioj tamen moviĝas kaj agas, pri tio mi rimarkas, ke ankaŭ ni spertas ja similajn movojn en ia senviva materio, nur ne tiom evidente kaj ne tiom harmonie, ja la dilatiĝo de l' korpoj pro la varmo, ilia tendenco proksimiĝi unu al la alia kaŭze de la gravitado: ĉio ĉi naskas movon en la senvivaĵo. Kaj mi konjektis jam tiam, pri kio mi konvinkiĝis poste, ke la vivon de la solasio-j direktas tiaj simplaj kaj primitivaj fortoj, kiaj la lumo, la varmo, la elektro, la magnetismo. Tiun grandiozan kaj sekretan, komplikan forton, kiun ni pie nomas vivoforto, vivenergio, kiu solvas kaj fekundigas la kernon de l' organikaj ĉeloj: tiun forton la solasio-j ne konas, aŭ ili konas, sed, mirinde, ili tute ne bezonas gin. Eĉ, kiel mi komprenis poste, ili ĝin rigardis malpli valora kaj, el certa vidpunkto malsana kaj kontraŭnatura formo de l' ekzisto, kiu ne taŭgas, por igi la animon feliĉa, harmonia kaj komprenebla; la animon, kiu estas la koncentriĝo de l' naturaj fortoj en la materio kaj kiu estas destinita por kompreni kaj eble por plibonigi la naturon (kaj kiun ni nomas homa animo, homa menso). La intelekta organo de la "solasio-j", ilia cerbo, estas el neorganika materio; fortuna miksaĵo de ia hidrargspeca, fluida metalo kaj ankoraŭ de ia mineralo. En ĉi tiu cerbo, ne la nekonata vivoforto, sed konataj kaj kontroleblaj fortoj: varmo kaj elektro produktas la movojn, kiujn ni nomas penso kaj sento. Ĉu tiuj ĉi sentoj kaj pensoj estas malpli valoraj ol la niaj, tion mi ne povas konstati per mia limigita intelekto, mi nur spertis post iom da tempo, ke esence ili ne diferencas de la produktaĵoj de nia organika menso, nur ili estas senmezure pli streĉitaj kaj intensaj, sed tio estas ja neniel surpriza, ankaŭ sur la Tero ni spertas, ĉu ne, ke la maŝinoj fabrikitaj el neorganika materio, produktas dum la sama tempounuo pli multon kaj pli bonan, ol la homa aŭ besta laboro. La imagasociacio de la solasio-j estas konsiderinde pli rapida kaj preciza ol la nia, kaj rilate al la forto de iliaj sentoj kaj pasioj, estas karakterize, ke por esprimi siajn eĉ plej simplajn pensojn ili uzas tiun ilon, kiun ni uzas nur por la esprimo de nia plej intensa kaj komplika sento, la muzikon. Cetere eblas, ke penso kaj sento ĉe ili ne estas tiom apartigitaj, kiom en nia menso.

La leganto trovos komprenebla, ke mia unua penso estis, kiam ĉion ĉi mi komencis konjekti, kiamaniere naskiĝas ĉi tiuj estaĵoj, ĉar ja la formo de l' plimultiĝo, kiu estas trovebla ĉe ni, ne estas ebla en ilia neorganika vivo. Tre baldaŭ mi ricevis respondon je ĉi tiu demando. La solasi, kiu starigis rnin apud la homforman arbon, post kiam ĝi aŭdis videble kun miro, ke mi scias imiti kelkajn el ĝiaj sonoj, faris al mi signon per unu brako (provizore mi nomas ĝin brako), ke mi ĝin sekvu. Rapide mi ekiris apud ĝi, dume mi rimarkis, ke ĝi pene klopodas mezuri siajn paŝojn al mia sintreno, kiu estis mizera kompare al ĝia paŝado. Estis simile, kvazaŭ aŭtomobilo kondukus homon sur la tero. Tamen baldaŭ mi atingis la enirejon de tiu grandioza konstruaĵo, kiu jam unufoje blindigis miajn okulojn. Ĉi okaze mi rimarkis super la pordego orsignojn aŭ literojn, poste mi eksciis, ke en ilia skribo ĉi tiuj signoj signifas: so-la-si-mi-re, kio en proksimuma Esperanta traduko signifas solasi-fabrikon aŭ solasi-metiejon.

Paŝante sur la elipsforman sojlon stranga vibro kaj klakado ekfrapis miajn orelojn, kaj kiam mi trairis la marmorkoridoron, ĉi tiuj sonoj plifortiĝis. Pordo el fleksebla vitro malfermiĝis antaŭ ni kaj antaŭ miaj okuloj aperis grandega halo, naĝanta en blanka lumo. Daŭrus longtempe, se mi rakontus la tutan nepriskribeblan, maksimume nur parafrazeblan ĥaoson, kiu min akceptis en ĉi tiu halo; eble desegne, sur papero, mi plie povus alproksimigi la spektaklon. Longaj ŝtontabloj etendiĝis paralele, kovritaj per mil- kaj milspecaj fantastaj instrumentoj, objektoj, kranoj, vitroj, metaloj, lutiloj, Ŝraŭboj, leviloj, pesiloj, vazoj, ardigiloj, fluidaĵoj, tuboj, retortoj, generatoroj, dratoj, aksoj, radoj, pivotoj, preniloj, tenajloj, boriloj. Granda parto de tiuj ĉi estis en takta movo, pelate de ia nevidebla kurento, en la lumo ekbriladis diskoj, kiuj mute sed kun kapturna rapideco turniĝis kaj cirkulis, de supre kaj de malsupre rimenoj kaj dratoj ruliĝis sible, ŝtalligiloj tremis kaj kubutpivotoj kuradis sur la rando de l' tabloj. Tie kaj tie ŝvebis ruĝaj, violkoloraj, bluaj lumoj kaj flamoj sub vitrokloŝoj, kaj densaj fluaĵoj plaŭdis kaj ronkis senkovre en grandaj ujoj.

En la unua momento apenaŭ mi rimarkis, ke en ĉi tiu ŝajna ĥaoso laboras solasio-j: ja la strukturo de ĉi tiuj estaĵoj propre estas la sama, kiun mi vidis en maŝinoj kaj instrumentoj. Kiam miaj okuloj iom kutimiĝis al la vidaĵo, mi rekonis, ke apud la tabloj, egaldistance, staras grandaj-malgrandaj solasio-j, kiuj profundiĝis en diligenta laboro. Mi rekonis ilin pri la ovala orkapo kaj pri la du lumaj vitrolensoj brilantaj sur ilia frunto. El ilia korpo brakoj kaj leviloj etendiĝis al la tablo, direktante kaj ordigante la ĉiuspecajn ingrediencojn, lutante ĉenojn super la flamo, kvazaŭ horloĝistoj. La solasi, kiu min kondukis, nun paŝis al tiu, kiu plej proksime al ni staris: tiu, por momento, ĉesis labori kaj ili ekmuzikis unu kun la alia. Intertempe ambaŭ turnis la vizaĝon al mi, mi sentis, ke pri mi temas. Embarasite, kaj kun honto nekomprenebla eĉ al mi mem, mi deturnis miajn okulojn kaj komencis observi la objektojn kaj ingrediencojn, kuŝantajn sur la tablo.

Multaj konveksaj kaj konkavaj vitrolensoj kuŝis sur la tablo; ia diafana glumaterialo en sitelo. Sur la rando de l' tablo estis mekanismo jam muntita: pli bone rigardante mi rekonis kun miro, ke ĉi tiu mekanismo, almenaŭ en sia esenco, ne estas tute nekonata antaŭ mi. Ĝi tre similis al miniatura, senfine preciza kaj delikata fotografaparato, sed la tuto estis globforma kaj duflanke kaj malantaŭe ŝtaldratoj pendis sur la teron, antaŭe brila, konveksa lenso, post ĝi sferforma kamero obskura. Estis klare al mi, ke ankaŭ ĝia celo samas: tamen la tuto aspektis kvazaŭ granda elorbitigita okulglobo. Tuj trafulmis mian cerbon, ke tio ja estas en ordo: ni ja scias, ke la fotografaparato esence ne estas alia, ol rekonstruita homa okulo, ankaŭ ĝia funkcio estas la sama, kun la diferenco, ke dum oni ne povas perfektigi la homan okulon, la maŝinon ni povas konstrui tiamaniere, ke centfoje pli akre kaj pli rapide ĝi reproduktas la lumfenomenojn ol la okulo, ni pensu nur pri tiuj sentivaj kinofotografadoj, kiuj centfoje pli multe kaptas el la movfenomenoj ol nia okulo.

Rigardo al la vizaĝo de l' solasio min konvinkis, ke ĝi faras la samon, kion ĝi bezonas ankaŭ mem: okulojn. Nun estis klare al mi, kiamaniere kreiĝas ĉi tiuj mirindaj estaĵoj aŭ mekanismoj: ili mem fabrikas siajn similulojn el metaloj, mineraloj kaj la pretan solasi ili mem ekmovas per la energi-fontoj (elektraj akumulatoroj, vaporo, gaso), lokitaj en ilia korpo.

En la unua momento eble tio ŝajnas pli malfacila kaj pli komplikita maniero de la rasplimultigo ol la ĉirilata praktiko sur nia planedo, — kaj troviĝos, kiuj aldonos, ke ĝi estas malpli amuza, — sed oni devas rekoni, ke el la vidpunkto de la rezulto ĝi estas pli konfidinda kaj pli konscienca. La solasi, kiu kreas aŭ kunmetas sian kamaradon (mi diras kamaradon, ĉar mi malfacile povus ĝin nomi filo aŭ infano, konsidere, ke unu solasi estas kreata ne nur de du, sed de ses-sep, samseksaj estaĵoj), la solasi havas la eblon kontroli precize ĉiujn ingrediencojn el la vidpunkto de l' laŭceleco kaj konstrui ĝin tiamaniere, ke ĝi havu nenian difektaĵon. Ĝi povas ŝanĝi tiujn materiojn, kiuj konfuzas la harmonion, ĝi povas perfekte harmoniigi la movaparatojn kun la unuopaj organoj. El tio sekvas, ke inter la solasio-j ne ek-zistas kripla, paralizita aŭ mankhava individuo; tio cetere estas klarigebla ankaŭ per tio, pri kio mi ankoraŭ parolos poste, ke la ingrediencoj de la preta solasi ĉiam estas ŝanĝeblaj kaj kompenseblaj okaze de difektiĝo aŭ eluziĝo, sen la ŝanĝiĝo de la harmonio kaj individueco de l' tuto. Pri tio mi devas ankoraŭ paroli pli detale, kiam mi pritraktos la grandan diferencon, kiu estas inter la estaĵoj de Faremido kaj ni, koncerne la konceptojn pri l' naskiĝo, vivo kaj morto.

Ankaŭ pri tio estus ankoraŭ frue paroli, ke iradante preter kaj inter la longaj tabloj, la fabrikadon de kiel multaj kaj plurspecaj organoj mi povis observi; ja, kun miaj tiamaj konoj, estis al mi tute nekomprenebla kaj ne konceptebla ne nur la celo, sed eĉ la strukturo de granda parto de ĉi tiuj organoj. Mi notas nur, ke mi vidis post la lasta tablo sur ia estrado tute pretan, kunmetitan solasi starantan senmove, ĉirkaŭ ĝi fervoris la laboristoj, kaj ŝajnis, ke ili ĝuste nun muntis al ĝi tiujn movaparatojn, kiujn per tera vorto oni nomas motoro; tra aperturo ili ĝuste nun verŝis en ĝin ian fluidaĵon kaj subite ili ŝraŭbis ion. Forirante mi aŭdis ankoraŭ, kiam en la interno de la solasi komenciĝis sonoro kaj rerigardante mi vidis, ke ĝi malrapide levas sian kapon kaj ĉirkaŭrigardas.


KVINA ĈAPITRO

La aŭtoro ellernas la lingvon de la solasoj. — Malgranda deflankiĝo pri la ekstera kaj interna kontemplado. — La konologio.— Malsanaj solasoj. Kelkaj vortoj pri la "muziko de l' sferoj".

Estus tre longdaŭre detaligi kronologie la historion de la kelkaj monatoj, kiuj pasis inter mia alveno en Faremido kaj tiu tago, kiam mi povis diri, ke, kvankam balbute kaj mallerte, tamen mi jam povas min esprimi per la lingvo de la solasio-j kaj mi komprenis grandparte, kion ili parolis. Cetere estas ja eble, ke ankaŭ ĉi tiu studo mem postulis pli multan tempon ol mi kredis tiam: la multegaj novaj impresoj amasiĝis en mia menso kun tiel febra rapido, ke mi tute forgesis mezuri la tempon, kiu cetere estas mezurata tie laŭ aliaj leĝoj. (En Faremido unu tago daŭras du-trioble dudekkvar horojn.) Aliparte ĝuste ĉi tiuj impresoj tiom okupis mian tutan interesiĝon, ke mi perceptis nur haste kaj malklare ĉion personan, kio okazis al mi dum la unua epoko de mia tiea restado kaj tiel en mia memoro restis plie nur la multaj instruoj, kiujn mi rikoltis, kaj forviŝiĝis ĉio, kio rilatis al mia korpa vivo. Mi opiniis kvazaŭ kompreni kaj spertis ankaŭ pri mi mem, ke la intelekto, — destinita laŭ mia kredo por la ekkono de l' objektoj, — tiam atingas en ĉi tiu laboro sian plej altan kaj plej intensan gradon, kiam ĝi tute forgesas sin mem por kolekti kaj aranĝi la fenomenojn de l' ekstera mondo. Kun mia mastro, Midore, poste ni multe parolis pri tio: okaze de tio, ke per plena fortostreĉo mi klopodis klarigi al li, kion mi komprenas per la vorto: homa cerbo, ĉar li ne kapablis kompreni ĉi tiun koncepton, dirante: "ne estas eble, ke instrumento, kreita el putraj kaj disfalaj materioj similaj al via korpo" (tiel li nomis la karnon kaj sangon ne havante vortojn por ĉi tiuj konceptoj), "povu fari la laboron de l' menso: la komprenon de la interrilato de l' fenomenoj." Kiam, por rektigi lian eraron, mi informis lin, ke la celo de l' homa menso estas la kompreno de l' mondo, li nur nekredeme balancadis sian kapon kaj demandis, kiel faras tion niaj laŭdiraj pensuloj.

Kun ĝojo kaj feliĉo mi kaptis la okazon en la malproksima fremdlando akiri gloron por nia homa raso kaj ĉefe por la grandaj filozofoj de mia adorata patrujo. Rapide mi menciis verkojn de kvar aŭ kvin pensuloj-scienculoj kaj skizis mallonge la enhavon de ĉi tiuj verkoj. Mi rakontis, kian ĝojigan evoluon ekiras la konologio, kiu okupiĝas pri la leĝoj de l' homa menso kaj konstatas, en kia vicordo kaj sur kia bazo naskiĝas la penso. Mi parolis pri la grandaj biologoj, kiuj ekzamenas la laboron de niaj organoj kaj serĉas, kiamaniere la fenomenoj efikas al nia menso. Mi menciis tiujn, kiuj la laboron de l' homa menso asertas nura organika funkcio, kaj tiujn, kiuj supozas, ke la funkcio de l' spirito estas atribuenda al forto nemezurebla per materio. Mi citis la opiniojn de kelkaj grandaj logikuloj, kiuj deduktas la devenon de l' sento kaj penso sur matematika bazo, kaj tiun de aliaj, kiuj parolas per metafizikaj simboloj. Mallonge mi skizis la nunan staton de la filozofio kaj fine triumfe mi rimarkigis, ke ni estas jam tre proksime al la tempo, kiam ni scios, kion ni devas kompreni per "mensa funkcio".

Midore ĝentile aŭskultis min kaj poste rimarkigis, ke mi respondis pri ĉio, escepte tion, pri kio li demandis. Ĉar el la vidpunkto de l' celo ja estas tute indiferenta la ilo aŭ instrumento, per kiu ni atingas la celon. Ĉar, ĉu ne, kiu ekzamenas ian instrumenton, tiu faras tion ne por ekscii, por kio servas tiu instrumento (tio estas la unua, kion oni devas scii, tio estas memkomprenebla: ja, se mi ne scias, por kio servas la instrumento, ĝi eĉ ne interesas min), sed simple por konstati: ĉu ĝi havas ian difekton aŭ estas senmanka kaj uzebla; poste li komencas uzi la instrumenton. Li demandis, ĉu ni povas uzi la menson, por kio ĝi servas, kaj mi longe kaj entuziasme respondis, ke ni konas la instrumenton kaj ni povas ĝin eĉ dismeti. El miaj vortoj li vidas, dum jarcentoj ni faris nenion alian, ol ke ni ĉiam nur dismetis kaj ree kunmetis nian menson, kaj mi nomis plej grandaj pensuloj tiujn, kiuj faras tiun plej trivialan kaj plej malgrandan laboron, kiun ĉe ili faras la tornistoj. Li demandis, por kio ni uzas la menson, pri kio ni pensadas, kaj el mia respondo klariĝis, ke ni faras nenion alian, ol ke ni ĉiam starigas ĉi tiun demandon kaj ni rompas al ni la kapon pri tio, pri kio ni rompas al ni la kapon? Ĉar, se li bone komprenis, tion mi volas diri per la klarigo pri la konologio. Ĉio ĉi estus en ordo, ĉar simila malsano ja troviĝas ankaŭ inter ili kaj en la solasi-fabriko ili starigis por tio apartan riparan laborejon: nome okazas, ke la klara kaj ĝuste kunmiksita fluidaĵo de l' kranio, la cerbo de la solasi (kiel ni dirus), misiĝas. Mi povis vidi, ke sur la pura tero multloke troveblas tiu putra kaj disfala materio, kiun mi kutimis nomi organika miksaĵo, ĉi tiu putra, venena materio iel venas en la kapon de la solasi kaj venenas la organon de la penso. Tiam densa, mukspeca feĉo precipitiĝas sur la ora parieto de la kranio kaj konfuzas ia klarecon de l' okulvitroj, la radioj elekstere venantaj ne trapenetras la cerbon, sed refraktiĝinte en ĉi tiu malhela feĉo ili aliformas la realan bildon de la fenomenoj kaj naskas falsajn konceptojn. Tian malsanan solasi oni povas rekoni per tio, ke liaj okuloj turniĝas internen, el liaj konfuzaj kaj febraj vortoj klariĝas, ke li vidas sian propran cerbon anstataŭ la mondo, kiun li devus vidi, kaj li parolas pri sia cerbo, pri ĉi tiu simpla kaj sensignifa instrumento, kiu nur per sia uzo valoras iom, kvazaŭ ĝi estus mem la mondo. Li deklaras ĉiaspecajn stultaĵojn kaj ridindaĵojn, ekzemple li diras, ke sur la ĉielo estas verdaj makuletoj kaj ke la vivo estas ia fluidaĵo; li diskutas, ke la spaco esence estas tempo kaj ke la materio enhavas la forton, sed la forto ne enhavas la materion; li opinias grava kaj decidinda demando, ĉu mi volas, kion mi volas, aŭ la naturo volas tion, ĉu oni povas voli libere, aŭ ĉu oni povas voli, ke oni volu; ĉu mi scias, kion mi pensas, aŭ ĉu mi pensas, kion mi scias: ĉu mi naskis la konscion, aŭ la konscio naskis min kaj ĝi jam ekzistis, kiam mi ankoraŭ ne ekzistis; ĉu estas forto sen materio kaj ĉu estas imagebla pli supera inteligento sen materio: ĉu ni pensas per imagoj aŭ ĉu ni imagas en pensoj ktp. Estas interese, ke ĉi tiu malsano difektas ankaŭ la voĉrubandojn, anstataŭ la klaraj kaj agrablaj vibrovoĉoj, el la gorĝo el l' solasi venas malagrablaj, frotiĝantaj bruoj, cetere tro similaj al tio, kion mi kutimis nomi parolo kaj kio tiom turmente skrapas la orelojn. Li, Midore, foje studis tian malsanan solasi kaj eĉ notis tian senartikan bruon, kaj li rekonis, ke, se certmaniere oni frotas plumbon kun talko, oni ricevas similan sonon. Tion dirante Midore provis imiti ĉi tiun malsanan bruon kaj je mia granda surprizo li diris, sufiĉe kompreneble, du vortojn, konatajn al mi, ĉi tiujn: "historia materiismo."

Poste Midore rakontis ankoraŭ, ke ili jam delonge konas la kaŭzon de ĉi tiu malsano kaj oni povas helpi tre facile — en la solasi-fabriko oni elverŝas la cerbon de la malsanulo kaj filtras ĝin tra certa miksaĵo aldonante certajn reagilojn. Ĉi okaze la putrintaj materioj precipitiĝas kaj la okuloj rericevas sian originalan klarecon: — se la fluidaĵo estas jam tro infektita, oni simple elverŝas ĝin kaj uzas freŝan.

— "Ĉion ĉi" — diris Midore — "mi rakontas nur por pruvi, kiom mi komprenis, kion vi klarigis; similaj freneziĝoj povas okazi kaj ankaŭ okazas. Min surprizis nur, ke vi nomis plej grandaj pensuloj de l' homaro ĝuste tiujn malsanajn mensojn, kiuj freneziĝis pri si mem. Mi koncedas ja, ke la homa cerbo, fabrikata kaj liverata de nekonata maŝinisto, kaj eĉ, en ne perfekta, primitiva stato, devas atendi longajn jarojn (se mi bone komprenis), ĝis ĝi evoluas almenaŭ tiom, ke oni povu ĝin uzi: ĝuste pro ĉi tiu mirinda eco ĝi necese travivas tiajn evoluepokojn, kiam, ĉar ĝi mem estas ankoraŭ neperfekta, estas neperfekta ankaŭ tio, kion ĝi elpensas aŭ produktas. Ĉi okaze, se ni supozas, ke vi diris veron asertante, ke ankaŭ vi aspiras al la kompreno de l' ekstera mondo: mi devas rigardi la homan menson ia kruda vitro, el kiu oni volas fari lupeon. Por atingi tion, ni devas filtri kaj purigi la fluidan materion de l' vitro, ĝis ĝi fariĝas perfekte travidebla, por ke ni povu ekvidi tra ĝi la objekton pligrandigotan. Vi ne faras tion, sed tute kontraŭe, en la fluidaĵon vi metas ĉiaspecajn, netravideblajn krudajn aĵojn, kiel konscio, memkono, memkoncepto, por ke ĝi estu pli obskura kaj pli kompakta, vi timas, ke la plene travidebla cerbo tute malaperos tralasante la radiojn, ĉar ĝi ne estos videbla, same kiel la vitro. Sed ĉi tiu timo estas ja tute nemotivita, ĉar la ĉeeston kaj perfektecon de la lupeo mi rekonas ĝuste el tio, ke ĝi klare kaj hele videbligas por mi la eksteran mondon."

Antaŭ ol paroli pri ĉi tio, Midore foje demandis min: kiel mi, organika, tera homo, povis lerni ilian lingvon. Mi rakontis al li, ke ankaŭ ni konas la muzikon, sed ni neniam revis pri tio, ke per muzikaj sonoj oni povu esprimi eĉ konkretajn pensojn. Je la demando, por kio ni uzas la muzikon, mi rakontis, ke ni esprimas niajn sentojn per la muziko kaj longe mi parolis pri la diferenco, kiu ĉe ni apartigas la senton kaj la penson.

Li miris pri tio, ĉar ĉe ili la sento kaj la penso estis unu, do li ne komprenis, kiel eblas, ke ni ne rimarkas tra la esprimita sento ankaŭ la penson, kiu naskis ĉi tiun senton kaj reciproke. Mi rakontis, ke ankaŭ ni kunfandas kelkfoje ĉi tiujn du aferojn, rakontante niajn pensojn kun sento kaj mi parolis pri kantoj, kiuj estiĝas tiel, ke la parolatan tekston ni parigas kun muzika akompano, melodio. Li tre miris pri tio, dirante: kiel oni povus tiamaniere komprenebligi la klarajn kaj ĉion perfekte esprimantajn vortojn de la muziko, ke oni ilin akompanas per senartikaj bruoj; tio nur konfuzas la komprenon. Mi rimarkigis, ke ankaŭ ĉe ni estis kiuj kredis la muzikon memstara komunikilo, post kio en la kapon de Midore venis la penso, ke ĉi tiuj eble divenis ion pri ilia ekzisto, aŭ eble ekfrapis iliajn orelojn kelkaj vortoj, kiujn iu eldiris en Faremido. Mi jam preskaŭ kontraŭdiris ĉi tiun absurdan supozon, sed subite mi ekmemoris pri la multe mokita kaj multe refutita "muziko de l' sferoj", pri kiu parolis kelkaj ekzaltitaj astronomoj de la mezepoko, kaj mi silentis.


SESA ĈAPITRO

La aŭtoro ekscias, kiel li venis en Faremidon. La dosire, aŭ la malsano de l' mondo. — Indigno de l' aŭtoro en la nomo de l' homa raso.

La unua afero, pri kiu mi demandis mian mastron Midore, kiam iom — false kaj neperfekte — mi povis min komprenigi per ilia lingvo, kompreneble estis: al kia stranga hazardo mi povas danki, ke mi venis en Faremidon, kie kaj kiel ili trovis min?

Mia mastro rakontis, ke ili ofte travagadas la spacon per plumoj movataj de elektraj radioj (tiel mi nomas la motoron, kiun ili havas en !a supra parto de sia trunko), serĉante pii purajn kaj pli vastajn harmoniojn, kaj dumvoje ili tuŝas la atmosferon de fremdaj planedoj kaj astrosistemoj. Lia amiko, Sido, okaze tuŝante la atmosferon de l' planedo Lasomi (tiel ili nomas la Teron), mire malkovris en la atmosfero ian figuron, kiu ŝajnis preskaŭ inteligenta estaĵo kaj kiu ŝvebis en tia alto, kie laŭ ilia scio pri Lasomi, ankoraŭ nenia materio. Li alparolis ĝin, sed la estaĵo ne respondis. Flugante super ĝin, li rimarkis du dosireojn en la interno de l' ŝajne inteligenta estaĵo: unu jam ne moviĝis, ĝi ne estis plu infekta, sed la alia estis ankoraŭ tia. Ĉar la formo de l' dosire estis interesa kaj nova, Sido levis ĝin el la interno de l' estaĵo por porti ĝin en Faremidon cele de mikroskopa ekzameno. Ĉi tiu dosire estus mi, ĉu ne, en kiu ili malkaŝis strangajn signojn de l' intelekto kaj mi nun estas studata de ili, kiel fami-dosire, vivanta kaj inteligenta malsano.

Ĉi tiujn vortojn mi aŭskultis kun granda surprizo kaj respekte mi demandis mian mastron, kion ili komprenas per dosire kaj en kia senco ili kredas, ke ankaŭ mi estus tia, aŭ kiel ili povis ĝis nun havi koncepton pri estaĵoj similaj al mi, konsidere, ke ilia estaĵo tiom diferencas de la mia? Aliparte kion li komprenas per la vorto "infekta", ĉar, se mi bone komprenis liajn vortojn, lia amiko erare opiniis la aeroplanon inteligenta estaĵo kaj min, kiu estis en ĝi, li rigardis io alia.

Mia mastro rakontis, ke ili jam delonge kaj bone konas Lasomi-n, la Teron, per teleskopoj ili jam delonge kaj precize esploris ĝian surfacon kaj tie apenaŭ troveblas, kio evitis ilian atenton. (Mi devas konstati, ke ĉi-okaze li diris la plenan veron; poste, foje ili montris al mi tian teleskopon direktante ĝin al la Terglobo, laŭ diversaj alĝustigoj, kaj mi povas diri, ke tra la vitro mi povis akre distingi ne nur la domojn, sed eĉ la homojn kaj ĉiujn iliajn aferojn.) lli konstatis, ke sur la Lasomi ne ekzistas estaĵoj inteligentaj en Faremido-a senco: fakto tiom pli surpriza, ĉar helpe de spektro-analizo ankaŭ sur la Lasomi estas malkovreblaj kelkaj materioj necesaj por intelektaj estaĵoj, kiel fero, oro, hidrargo kaj ankoraŭ multaj aliaj mineraloj, Kontraŭe, jam delonge ili vidas sur la Tero multajn moviĝantajn, do infektajn dosireojn, diversformajn kaj diversspecajn; estas supozeble, ke ĉi tiuj malsanigaj ĝermoj detruis la viveblojn de la teraj solasioj, tio estas eĉ versajna, ĉar ĉie, kie ili trovas ian ŝajne inteligentan estaĵon, kiu konsistas el fero aŭ ŝtalo kaj kiun movas elektro aŭ varmo: en aŭ ĉirkaŭ ĝi flankumas ĉiam tuta amaso da dosire-oj, do parazitoj.

Je la demando, kial ili opinias ankaŭ min dosire, mia mastro ridetante aludis tiujn strangajn plantojn, kiuj min tiom surprizis je la tago de mia alveno, kaj kiujn mi nomis homsimilaj arboj. Li rakontis, ke ĉi tiuj arboj estas specoj de dosire: ili jam delonge vegetas kaj parazitas en la cetere sana grundo de Faremido kaj venenas la simplajn kaj purajn elementojn necesajn por solasi-fabrikado. lli konsistas el stranga miksaĵo, kies naturon iliaj ĥemiistoj ankoraŭ ne konas, nur ĝian detruan kaj malsanigan efikon; kie aperas tia dosire, tie ekputras la materio, estiĝas malbonodoraj sukoj kaj senforma jukanta absceso. Per la vorto dosire oni komprenas en Faremido ĝenerale venenon, infektan materion, paraziton, se tia estaĵo venas inter la erojn de la solasi, tie ĝi kaŭzas konfuzon kaj malsanon: dank' al Dio ĝi estas tre facile detruebla per la helpo de kelkaj acidoj; cetere ankaŭ ĝi mem estas pereema materio, malsana malsano, kiu sin mem ruinigas per tiuj korodaj kaj detruaj materioj, kiujn ĝi produktas kaj diserigas. Kiam mi, Gulliver, venis ĉi tien: ilia unua tasko estis ekzameni min per mikroskopo pli precize, ol ili tion povis fari per teleskopo, kiam mi vivis ankoraŭ sur la Tero; kaj ili konstatis kun bedaŭro, ke esence mi estas sama dosire, kia sporade troviĝas ankaŭ en ilia grundo, kaj kiu tiom multspece svarmas sur la Tero. La scienculoj de Faremido jam eĉ determinis mian lokon en la sistemo de la malsanigaj bakterioj, kaj Sido, al kiu oni povas danki mian ektrovon, min nomis remisolami-sidore, kiu en proksimuma traduko signifas homimitan bacilon, tian malsanoĝermon, kiu, estante parazito, alprenas ecojn similajn al tiuj de la vivaj, neorganikaj estaĵoj, por pliproksimiĝi al ili; tiel ĝi eligas ankaŭ sonojn kaj ĝi produktas en la kapforma supra parto tian materion, kies sekrecio, la penso, ekstere similas al iliaj spiritaj produktaĵoj. Sed ke, senkonsidere al ĉi tio, mi estas sama dosire, kiel la aliaj, tion pruvas, ke en mia substanco troveblas nenia valora materio, metalo aŭ mineralo; sekve de tio mi nepre estas malsano, do pereema fenomeno (estas interese, ke en la lingvo de la solasioj ĉi tiuj du vortoj signifas la samon), malsano-materio konsumanta sin mem. Cetere, ankaŭ mi mem pruvis de tiam, kiom ĝustas ilia supozo: ili observis, ke en certa parto de l' tago min kaptas maltrankvilo kaj tiam mi vizitas tian faremidoanan dosire-on kaj kelkajn el ĝiaj ŝvelaĵoj mi deŝiras (li komprenis frukton) kaj tiujn mi detruas manĝante plenbuŝe, do estas evidente, ke mi apartenas al tiuj duagradaj estaĵoj, kiuj nur tiel povas konservi sian mallongdaŭran vivon, ke ili konsumas organismon similan al si, ke poste ankaŭ ilin konsumu sekvonta generacio.

Ĉion ĉi mia mastro rakontis tute trankvile kaj malvarme; estas interese, ke pro stranga hazardo la muzikitaj vortoj, sendepende de ilia senco, kunfandiĝis en tiel admirindan melodion, ke, kiam li finis la rakonton per la vorto "generacio", kvazaŭ per formortanta akordo: dum minutoj mi staris ravite kaj senvorte, kun animo torporigita kaj lulita en dolĉan ekscitiĝon. Nur malrapide disiĝis ĉi tiu sorĉo, por ke poste konsterniĝante kaj indignante mi memoru pri la senco de l' vortoj kaj pri la tuta senscia kaj malica koncepto, laŭ kiu li determinis en la naturo la lokon de la homa raso, do ankaŭ tiun de la loĝantoj de mia adorata patrujo. Samtempe mi sentis ĝojon: jen, mi havas okazon refuti la malverajn kaj humiligajn famojn pri ni disvastigitajn kaj deklari la gloron kaj la ĉio-superan suverenecon de nia raso. Kio estas ĉi tiuj maŝinoj, ĉi tiuj ŝraŭbkolaj kaj helicokapaj tenajloj kaj fonografoj, mi pensis fiereg-fanfarone, kompare al la grandioza enigmo de l' vivo?

Mi petis mian mastron por trankvila aŭskultado, ĝis ni klare vidos kelkajn aferojn. Mallonge mi resumis ĉion, kion mi scias pri ĉi tiu demando: mi komencis per Adamo kaj Eva, sed modere, mi klopodis deteni min de trolongemo: ĉie laŭ la indikoj de la modernaj natursciencoj. Mi rakontis, kiel dezerta kaj senviva estis la globo, antaŭ ol aperis sur ĝi la Vivo — mi priskribis prehistorian pejzaĝon — kun lumoj fosforantaj en la malvarmiĝantaj vaporoj; aglomeriĝantaj, neformitaj metaloj kaj mineraloj multkolore ruliĝas sub la kuprokolora firmamento, krateroj ŝprucigas la fajron kaj blankaj fumnuboj puŝiĝas en la alton. Poste ĉio ĉi trankviliĝas, blankaj akvoj kovras la teron, ridete brilas la arda suno kaj en la malprofundo de l' akvoj malrapide ekmoviĝas io. Strangaj, novaj formoj sin montras, la Vivo aperis sur la Tero. Ĝi provadas prosperi dum jarmiloj en cent kaj cent diversaj formoj: ĝi alprenas la formon de fiŝo, poste ĝi algluas por si flugilojn kaj leviĝas en la aeron, jen ĝi havas dek piedojn kaj multajn buŝojn, jen ĝi ellongigas sian kolon por atingi la frukton de la palmoj, jen ĝi kreskigas akran fosilon antaŭ sian buŝon, por elfosi sian nutraĵon el la polvo de l' tero. Ĝi kreskigas grandegan korpon por naski amason da idoj, foje razilakrajn dentojn por defendi sin kaj konservi sian rason. Fine, post longa eksperimentado, ĝi enpensiĝas antaŭ unu formo: ĝi estas kvarmana, faltvizaĝa animalo, kun maltrankvile turniĝantaj okulgloboj sub la hirtaj brovoj. En la malantaŭa parto de ĝia kapo estas la cerbo, la organo de l' instinkto, kiu movas ĝiajn membrojn kaj plenumas ĉion, kio estas necesa, por ke nia praŭlo, la simio, restu en vivo: se la besto kaptas al ĝiaj okuloj, ĝi fermas ilin, eĉ sen ilia volo. La vivo elektas ĉi tiun beston por krei el ĝi perfektan. Oni devas evoluigi la organon de l' instinkto, por ke tio, kio estis ĝis nun senkonscia kaj meĥanika, fariĝu konscia kaj sinkonanta. Kelkaj jarmiloj, kaj la laboro sukcesas: en la kavo de la kranio malrapide ekevoluas la nova organo: la organo de la Konscio, kiu komprenas la eksterajn kaj internajn fenomenojn kaj kiu konformiĝas al tiuj ne en sonĝ-simila nescio, sed ĉe la lumĵetanta torĉo de la intelekto kaj volo. Kaj jen estas antaŭ ni la Homo, la Konscia Vivo, kiu sentas ĉiun ĝojon de l' ekzisto kaj subjugas la fortojn kaŝiĝantajn en la kruda kaj stulta materio por fari la vivon de la individuo plej bela kaj plej feliĉa kaj por ĝojkrii al la blua kaj fora ĉielo kaj al la leviĝanta suno!

Mia mastro atente aŭskultis min, mi rimarkis, ke precipe la unua parto de mia parolo lin interesis, kvankam mi preparis la efekton prefere por la fino. Timante, ke li eble ne bone komprenis min, mi volis prezenti la detalojn, sed li signofaris kaj poste el liaj vortoj mi vidis kun miro, ke li ekkaptis la esencon de miaj vortoj en la plej profunda senco, kaj dum kelkaj minutoj li vidis klare la tutan demandon, por kies kompreno ni bezonis kelkajn jarmilojn. Mi provas mallonge resumi lian respondon en la sekvanta ĉapitro.


SEPA ĈAPITRO

La Terglobo kiel solasi. La malsana mondo. — Midore maltrankviliĝas pro la viro de l' Tero. — La konscio kaj la instinkto, dukapa monstro.

La supereco kaj la certeco, per kiuj Midore — responde al miaj vortoj — parolis pri la historio de l' Homaro, surprizis min nur ĉe la unuaj vortoj. Baldaŭ mi devis rekoni, ke ili konas ĉi tiun historion el ĝiaj eksteraj fenomenoj same bone, kiel mi, eĉ, ŝajnas, ke pli bone ol mi. Mi volus mallonge resumi la mirindan ekkonon, kiun liaj klarigoj rivelis al mia mirkonsternita menso.

Mi menciis jam, ke la solasi-oj disponas pri tiaj teleskopoj, per kies helpo ili de kelkaj dekmiljaroj observas la vivon de nia planedo Tero, ĝis la plej bagatelaj detaloj, kiel ni observas la akvoguton per niaj mikroskopoj. Kun miro mi eksciis nun el la vortoj de Midore, ke ili rigardas la Ter-planedon simple kiel primitivan, regresintan, degenerintan, malsanan solasion, kiel estaĵon, neorganike vivantan, similan al ili mem, el kiu estus devenintaj samtiaj solasioj, kaj ili estas, sed kiun proksimume antaŭ sepdekmil jaroj atakis malsano nomata dosifare, parazitoj nomataj dosire, kiujn ni nomas homo kaj besto kaj kiuj troviĝas malofte, sporade ankaŭ ĉe ili. Sed la kompatindan solasion, kiu nomiĝas Tero, ili tiel trasvarmis, ke ĝi tute kripliĝis kaj ĝia saniĝo povas daŭri ankoraŭ longtempe. Li, Midore, kiu vivas en Faremido jam de sepdekmil jaroj en la sama strukturo, observis dekomence la tutan procezon; li vidis, kiel naskiĝis la malsano kaj kiel ĝi evoluis. Vidante, ke min interesas la afero, kaj rimarkinte el miaj vortoj, ke mi eĉ havas ian planan koncepton pro la okazaĵoj, volonte li rakontos al mi siajn spertojn, ĉar tio, ke ankaŭ mi estas simpla dosire, ne malhelpas certgradan komprenon pri la aferoj; ja en la unuaj monatoj ili jam sukcesis loki en mia cerbo certajn neorganikajn substancojn, kiuj ĝin jam multe kuracis. Cetere tio estas eksperimenta demando, kiun mi poste komprenos.

Poste Midore rakontis, ke li mem observas la solasion nomatan Tero fakte de preskaŭ sesdekmil jaroj, ĉar tiu ĉi demando lin interesis kaj li konjektis, ke tie estas io misa. La organoj de la Tero: montoj, fajroj, akvoj evoluis bele dum iom da tempo. Sed en certa tempo li rimarkis kun bedaŭro, ke en unu el ĝiaj multnombraj valoj naskiĝas tute etaj dosire-oj. (Kiam mi pridemandis, Midore precize difinis ĉi tiun lokon kaj el liaj vortoj mi rekonis la regionon de la Ganges kaj Eŭfrates.) Verŝajne malmulte da varmo kaj elektro estis sur tiu loko. (Ĉar mi devas scii, ke la varmo kaj elektro, lumo kaj sono estas por la solasi la sama, kio por ni la sango.) La malsano rapide disvastiĝis kaj iom post iom kovris la tutan teritorion, kiun mi nomas Azio, li: la ventro de l' Tero. Tiutempe la solasi nomata Tero estis ankoraŭ sufiĉe sana por povi interrilatiĝi kun li per sonoj: ĝi plendis pro sia malsano kaj li, Midore, konsilis al ĝi, ke ĝi direktu iom da varmo en la malsanan lokon, ĉar ili ambaŭ rapide rekonis, ke la dosire estas tre mizera kaj senpova parazito, kiun apenaŭ kelkgrada temperatur-altiĝo, apenaŭ okdek aŭ cent gradoj mortigas, ekstermas.

Sed la Tero neglektis la aferon kaj la malsano, kiun mi nomis Vivo, pli kaj pli disvastiĝis. Estas interese, ke foje li, Midore, volis helpi al ĝi kaj el aparato farita por ĉi tiu celo li sendis radiojn sur la korpon de la Tero por ĝin kuraci, la radioj eligis varmegan akvon el la malsana korpo kaj la dosire-oj, la bakterioj milionope pereis en ĉi tiu akvo. Jam ŝajnis, ke li sukcesis ilin tute ekstermi kaj kuraci la kompatindan solasi-kunulon. Tiutempe li tre serioze okupiĝis pri ĉi tiu demando kaj per la helpo de certaj lensoj li observis la naturon kaj konduton de la dosire-oj kaj iliajn vivkondiĉojn: ĉar nur tiamaniere li povis pensi pri definitiva ekstermo de la tuta malsaniga raso. Kiam la varmega akvo komencis ŝpruci, la dosire-oj teruriĝinte rifuĝis, kuradis sur la surfaco de l' Tero; tiutempe ili estis en tiu grado de sia evoluo, kiun mi nomis Prahomo aŭ Prasimio, do Instinkt-estaĵo. Nu — diris Midore ironie — ĉi tluj Prahomoj kondutis tre strange je la efiko de l' varmega akvo, kiu ne pereis tuj, tiu kuris en la kampojn — li ankoraŭ bone rememoras ilin — kaj tie ili tumultis veante kaj terurite. Ankoraŭ estas klara antaŭ li la tuta bildo, kia li ĝin observis tra la mikroskopo: el amaso de la kirliĝantaj kaj sufokiĝantaj dosire-oj sin apartigis forte evoluinta ekzemplero, ĝi kuris flanken, poste ĝi subite eklevis siajn palpilojn aŭ brakojn kaj montris supren, al tiu direkto, de kie li, Midore, sendis al ili la detruantajn radiojn kaj de kie li rigardis ilin tra la mikroskopo. Jes, li montris rekte al la okuloj de Midore kaj tiam ankaŭ la ceteraj turniĝis tien, poste ili falis sur la teron kaj kriadis al li ion genuante, kun suprenlevitaj brakoj. Tiam sub ili erupciis la varmega akvo kaj ili ĉiuj pereis. Poste li pli ofte observis ĉi tiun kutimon de la dosire-oj, ke kelkfoje, kelkajn minutojn antaŭ sia pereo, ili subite suprenlevas siajn vizaĝojn tiudirekten, kie la solasi-oj loĝas, kvazaŭ atendante helpon de tie, de kie venas tiu pereo.

Poste Midore rimarkigis, ke post iom da tempo li ĉesigis ĉi tiun manieron de kuraco. Nome, li rekonis, ke ĝi tute ne estas necesa: li ripetas, ke la dosire estas malsana malsano, kiu sin mem pereigas per !a helpo de tiu organo, kiu havas sian sidejon kutime en la supra parto de l' besto, en la kapo, kaj kiun mi nomis instinkto. Estas do plej bone, se oni atendas, ĝis la malsano ĉesas per si mem: oni atendas, ĝis la dosire-oj kovros la tutan Teron kaj en korpa senco plene evoluos, tiam, laŭ la sperto, la organo de l' instinkto ja aranĝos mem la ceteron: la dosire-oj atakos unu la alian, unu en la alia sin mem, kaj komenciĝos la pereo, la morto de l' malsano. Malkovriĝis, ke la dosire-oj volas subteni sian vivon tiamaniere, ke ili manĝas unu la alian, en centspeca formo; el tio evidentas, ke la tuta afero ne povas longe daŭri, ĉar devas perei ĉiu aparato, kiu la materion necesan por sia vivo prenas ne elekstere, el mondo al ĝi nesimila, transformante ĝin por siaj celoj, sed kiu elinterne, el si mem konsumas ĝin denove kaj denove. Ĉu ne, la boaton oni ne povas antaŭenmovi elinterne, nur se oni apogas sin al la akvo ekstere, per helpo de remiloj; ankaŭ la boato de l' vivo haltas, se ĝi ne havas remilojn, kiuj mergas siajn platojn en la realan eston. Alivorte: la maltrankvilo de Midore, ke la parazitaj dosire-oj pereigos la kompatindan Teron, manĝos ĝin kaj tiel triumfos super ĝi, pruviĝis troigita: la dosire-oj uzis la Teron nur por eliĝi el ĝi kaj poste, dank' al la organo de l' instinkto, ili atakis unu la alian.

Do li estis tute trankvila pri la sorto de sia suferanta solasi-kunulo Tero; li sciis antaŭe, ke la dosire-oj, kiel ajn ili obsedas ĝian korpon dum iom da tempo, certe pereos fine kaj la Tero resaniĝos. Estas vere — li devas konfesi —, ke estis tempo, kiam li serioze ektimis kaj kredis, ke la malsano iĝas serioza kaj fatala: tio estis certe en la tempo, kiam laŭ miaj vortoj en la cerbo de la dosire, kiun mi nomis homo, subite ekevoluis nova organo, tiu kiun mi nomis organo de konscio. Ĉi tiu organo vere povis esti danĝera por la Tero, ĉar per ĝia helpo la dosire nomata homo rekonis, ke la rimedo por resti vivanta ne estas tio ke la vivo detruas sin mem, sed, ke ĝi prilaboras la materion necesan por vivo per ĉiu sia kapablo, forto kaj volo el la neorganika Tero kaj kreas el ĝi perfektaĵon. Ĉi tiu organo evoluis en la cerbo, interne de la organo de l' instinkto: oni povis timi, ke ĝi plene evoluos, ĝi subpremos, kaj superfluigante definitive forigos la organon de l' instinkto, okupos ties lokon, ekkonos la esencon de la ekzisto kaj komprenante la neperfektecon, la putremon de l' organika korpo ĝi substituos tion per la neorganika, daŭra, nepereema materio de la solasi kaj fine ĝi venkos la morton, alivorte ĝi ĉesos esti malsano, do efemera fenomeno.

Oni devis serioze timi tion: la laboro komenciĝis per la helpo de la konscio, ili komencis bori, skulpti la Teron, ili komencis uzi ties sangon: varmon kaj elektron, kaj la dosire ĉiam pli kaj pli fortiĝis. Jen, fine el la dura materio ĝi jam povis konstrui por si ankaŭ flugilojn, tiel ke ĝi danĝere komencis simili — eta, malgranda vermo, kia ĝi estis — al la senmortaj solasioj. "Mi diras" — aldonis Midore — "ke dum certa tempo mi serioze maltrankvilis, ke per la helpo de la konscio ĝi triumfos pri materio kaj morto, sed poste foje mi precize ekzamenis la etan korpon de la dosire, mi ĝin malfermis per helpo de tenajloj kaj tra lupeo mi observis la danĝeran, etan cerbon, kaj tiam mi trankviliĝis. Mia supozo, ke la organo de la konscio ekstermis tiun de l' instinkto, pruviĝis falsa. En la neperfekta cerbo de l' eta estaĵo estas nekuracebla, organa difekto: nekuracebla organa malsano. Ĉi tiu raso ne povas sin vivteni, ĝi devas perei, ĝi suferas pro morta, organa malsano, kiu pli-malplifrue finos pri la tuta raso. Ĉu vi scias, kio okazis? La organo de la konscio, kiu ĝermis el la instinkto kaj kies rolo estus, ke evoluonte ĝi okupu la lokon de la instinkto: ĉi tiu organo pro ia stulta hazardo, glitis el la instinkto, komencis aparte kreski en la antaŭa parto de la cerbo, kaj kontraŭflanke al ĝi, en la posta segmento de la cerbo, senembarase kaj trankvile plu evoluis ankaŭ la instinkto. Ĉu vi scias, kio estas tio? La kuracistoj ĝin nomas: gravedo eksterutera, pro kio pereas kaj la patrino kaj la infano. Du organoj, en la servo de ĝuste kontraŭaj celoj, unu serĉas la vivon, la alia la morton. Pro ĉi tiu difekto ĉiu homo estas dukapa monstro, ĝi devas perei tuj, se la du duonsegmentoj, tiu de l' instinkto kaj tiu de l' konscio, je certa evolugrado kunpremiĝos kaj sufokos unu la alian, kvazaŭ du grenĝermoj, kiuj falis en la saman sulkon. Du manoj, unu konstruas, la alia detruas, unu sin kroĉas por ne esti forportata de la uragano, la alia ŝiras la ŝnuron de l' ankro, unu kovras sian korpon por ne frostiĝi, la alia ĝin malkovras!"

Ĉe tiuj vortoj Midore metis antaŭ min strangan, oval-forman objekton, sub vitro ekbrilis verdviola lumo. Komence mi vidis tra la lumo nur ian nuban krepuskon, poste mi rimarkis vastan, profundan kampon en senfina malproksimo, sed klare kaj hele. Minutoj pasis, ĝis mi povis rekoni; ĝi estis la Balta Maro, de kie mi ekiris per hidroplano antaŭ unu jaro. Mj vidis anglajn kaj germanajn ŝipojn, estis batalo. El la alto mi povis vidi ĝis la fundo de la maro: ĵus subakviĝis unu el niaj grandaj ŝipoj, trafita de torpedo, ĝi malrapide malaperis sub la verda tapiŝo kaj balanciĝante sinkis silente, kvazaŭ peza veziko, poste ĝi eksidis sur la brila sablo.


OKA ĈAPITRO

La aŭtoro ekskuzas sin, ĉar nur skizan bildon li povis doni pri sia grandsignifa vojaĝo. — Lia mastro portas la aŭtoron sur monton, kie mirindaj ekkonoj lin konsternas. — La aŭtoro revenas en sian patrujon kaj trovas sian familion en bona sano.

Mi povus plenigi volumojn kaj komponi cent muzik-verkojn pri tio, kion mi lernis en Faremido, sed ĝi fariĝis nur mallonga skizo, kiun mi apenaŭ tuŝos plu. La instruon, kiun mi tie ekkaptis en vento kaj uragano, en la senkorpa muziko de l' varmo kaj elektro, mi ne povas klarigi en ĝia definitiva vero ĉi tie sur la Tero, ĉar tiu sola lingvo, per kiu mi povus ĝin esprimi, ĉe ni estas nur balbuto fremda kaj nekomprenebla, kiun ni nomas: ia mistiko de l' muziko kaj kiun ni konjektas nur tiel kaj tiom, kiom la dormanto la parolon de tiuj, kiuj staras apud lia lito. La memoro de mia vojaĝo en Faremido, rakontita en vortoj, do restu konfuza kaj taŭzita fragmento, modesta signeto, fulga stelosplito en muzeo, por anonci al tiu, kiu kuraĝas kredi, ke estis homo, kiu iris sur la bordoj de tiu stelo.

Per kelkaj vortoj — prefere por mi mem — mi notu do mian lastan tagon en Faremido kaj la manieron de mia reveno sur la Teron.

Iun tagon mia mastro, Midore, min kunportis sur altan monton kaj min sidigis apud sin. Kien ajn mi rigardis, senfina maro etendiĝis en la malproksimo: maro, kiu ne havas horizonton, sed ĉirkaŭe ĝi fandiĝas kun la ĉielo, kvazaŭ la monto, sur kiu ni sidis, leviĝus sola el la senfina spaco.

Tie sidante apud mia mastro ree mi sentis, kion la unuan fojon, kiam mi ekvidis lin sur la tero de Faremido: la plezuron de senfina Belo, kiun sentas la artisto skulptante sian amatinon el karno kaj sango, en marmoron pli eternan ol karno kaj sango kaj pli indan al ŝia beleco. Tiam min kaptis stranga, ne turmenta, prefere bonvena tristo. Mi pripensis ĉion, kion Modire diris al mi pri la Organika Vivo kiel pri malsano kaj mi ne volis plu disputi kun li. Mi memoris pri la mizero, sufero, malsano, murdo, stertoro kaj morto, sango kaj siblo, teruro kaj mallumo, embusko kaj mensogo, deziroj kontraŭdirantaj inter si kaj misaŭguraj, pri tiu konfuza kaj absurda panoramo, kiun ĉe ni ĉiu scienco nomis la historio de l' Vivo. Kaj se post ĉio ĉi mi rigardis en la vizaĝon de Midore, kiu laŭ nia tera scio estis el morta kaj senviva materio, el oro kaj malvarmaj ŝtonoj, kaj el kiu, jen, radiis al mi la plej bela ritmo, la plej celkonscia movo, la plej brila lumo, la plej pura varmo, la plej dolĉa sono: klare mi devis senti, ke mi eraris kaj kun mi la tuta homa intelekto. Tiam mi ekploregis kaj balbute mi konfesis al Midore miajn dubojn kaj mian konvertiĝon, surgenue mi petegis lin, ke li savu min de mia senvalora kaj stulta vivo, kiu estas nura malsano kaj balasto, same por aliaj kiel por mi mem.

Malespere mi kriadis, ke mi ne volas fariĝi simila al tiuj doloraj, sekiĝintaj arboj, ĉi tie apud la landvojo, kiam pereos la malsana vivo sur la Tero kaj ekregos la vera leĝo de l' ekzisto: la varmo kaj energio, magneto kaj lumo. Mi memorigis lin, ke ankaŭ mia kripla kaj malsana korpo enhavas purajn, noblajn materiojn, kvarcon kaj karbon kaj akvon, li do pereigu, bruligu, en retorto trafiltru min, li ekstraktu el mi la valoraĵon kaj uzu ĝin, kiel li povas, por fari el ĝi la okulojn aŭ buŝon aŭ orelojn de iu solasi; la restafon li fetu al la vento, ke ĝi neniam plu unuiĝu. Au, se li tion ne faros, li aldonu al mi ion, banu min en io, pro kio mi rigidiĝos kaj iĝos ŝtono (ili ja ĉion scias kaj ĉion komprenas: ili jam vivas de multaj milionoj da jaroj kaj la naturo ne plu havas sekreton antaŭ ili) kaj mi ne devos morti sufer-torture, per turmento de turmentoj punite pro tio, ke mi naskiĝis.

Midore ridetis kaj en sia bonanima kaj trankvila maniero li atentigis min, kiel erare mi esprimis min dirante, ke ili solvis ĉiun sekreton de la naturo. La solasi ne bezonas tion, ĉar la solasi mem estas la sekreto de la naturo, li estas mem la naturo. Estas vere, ke por la kompreno de tio mi fakte bezonus ilian intelekton, kiu estas el pura kaj travidebla, senŝanĝa materio, kaj kiun movas senperaj fortoj, kaj ne mian haladzantan cerbon, movatan de sango, maturan por ĉiu putro kaj pereo. Koncerne mian deziron pri la sanigo de mia korpo kaj pri ĝia uzo por io: ĉi tiu deziro estas tre logika kaj justa kaj li vidas el ĝi, ke mi komencas konjekti ion el la esenco de l' Ekzisto. Eĉ, oni povus paroli pri la afero, ĝi estus ja simpla ĥemia procezo: oni devus apliki reagilojn, filtrilojn kaj fand-fornojn, en kiuj ekiras la procezo de la oksidacio. Tamen, mia korpo en sia hodiaŭa formo ankoraŭ ne maturiĝis por tio; se li nun farus ĉi tiun laboron pri mi, li kaŭzus al mi superfluajn dolorojn kaj tio ne estas bezonata, konsidere ke post mallonga tempo, kion ni nomas dek-dudek jaroj, ĉi tiu procezo ja komenciĝos en mi per si mem kaj mi ne devos pro ĝi suferi. Li povas tuj pruvi, kiajn konfuzojn kaj turmentojn kaŭzus nun ĉi tiu procezo: li ĉehavas fluidon, post kies injekto en mian oblongan medolon, mia menso klariĝos iom por kelkaj minutoj kaj miaj sensoj iom pli klare perceptos la fenomenojn.

Midore prenis vitran injektilon kaj ĝin pikis en mian kolon; mi sentis, kiel penetras la malvarma fluido en miajn vejnojn. Por kelkaj momentoj la mondo iĝis antaŭ mi malluma, poste mi vekiĝis je muziko ĉiam pli kaj pli laŭta kaj triumfa. Vere nur tre konfuzan bildon mi povas doni en vortoj pri tio, kion mi travivis dum ĉi tiuj kelkaj minutoj. Tio estis muziko de muzikiloj multspecaj, akre diferencaj unu de la alia kaj tamen kunfandiĝantaj; poste Midore eĉ montris al mi la unuopajn muzikilojn kaj dum ĉi tiuj kelkaj minutoj mi vidis tion, kies vido ĝis nun ankoraŭ ne estis donita al homaj okuloj. Mi vidis la varmon en kolora kaj ondanta rivereto ĉirkaŭflui kaj kovri mian korpon, mi vidis la lumon, kiu proksimiĝis saltante de unu objekto al la alia; mi vidis la magnetan forton, kiel la korpoj elŝprucigis antenojn kaj pintojn, palpis, ekkaptis unu la alian, ekiris unu al la alia. Sed estis pli grave ol ĉio ĉi, kion mi tiam komprenis tra miaj sentoj, ke ĉio, kion mi vidas per miaj okuloj, vivis en mi ankaŭ ĝis nun, en mi kaj en ĉiu homo, tra miljaroj, ke ĝi estis ĉi tiu mane palpebla kaj simpla mondo, kiun ni nomis neesprimebla kaj Transcenda kaj Superhoma, kvankam ĝi estis en kaj ĉirkaŭ ni, nur niaj sentorganoj, la obtuzaj kaj neperfektaj instrumentoj ne donis imagon pri ili al nia menso. Kiel iu, palpadinte en la mallumo kaj ekvidinte la sunon, genufalas kaj nomas ĝin dio, tiel ni nomis dio la estaĵon, kiu jen, ĉi tie staris antaŭ mi kaj kiu ne estas alia ol kia mi devus esti, se en bonajn manojn mi estus veninta; kaj kia mi devas iĝi, se mi ĝuste komprenos min mem kaj purigos mian korpon de la putrema materio, Mi rigardis en la okulon de Midore kaj tiam mi rekonis, ke jen estas la okulo kiun mi vidis de la Tero nomante ĝin Stelo: perfekta, intelekto-konstruita instrumento, kaj mi kaptis lian manon kaj tiam mi sentis kiel foje, en mia infanaĝo, kiam nokte mi vekiĝis kriegante, ĉar malvarma kaj malseka kaj fremda mano prenis mian brakon, kaj kiam oni kuris al mi, oni ridante trankviligis min kaj montris al mi, ke tio estis mia propra mano, sur kiu mi kuŝis en sonĝo kaj kiun mi torporigis.

Tiel kompreninte ĉion ĉi, forta embaraso kaj maltrankvilo estiĝis en mia koro kaj mi kriadis laŭte: "sed kial do? kial? ", mi kriis: "kial tio devis tiel okazi, kial ni ne komprenis tuj ĉi tiun klaran kaj simplan parolon de l' sferoj? " Sed neniu respondis kaj la efiko de l' magia fluidaĵo komencis ĉesi malrapide, ĉiam pli kaj pli silentiĝis ĉirkaŭ mi la muziko de l' elementoj kaj drapiro de malluma nebulvualo descendis antaŭ miajn okulojn.

Tiam mi pravigis Midore: miaj korpo kaj menso ankoraŭ ne estas sufiĉe maturaj, por ke sen doloro kaj tristo mi povu ilin forlasi en la intereso de pli bona celo, de pli pura harmonio. Mi demandis lin, kion do mi faru, kaj li rekomendis, ke mi reiru sur la Teron kaj vivu la vivon de la homoj, ĝis ili ĉi-supre juĝos min konvena por esti elmetita al la menciita ĥemia procezo. Li promesis, ke, dum mi estos sur la tero, ili konstante observos min per iliaj bonegaj instrumentoj; tio servu por mia trankviliĝo, se post tio, kion mi vidis ĉi tie, mi malesperos. Midore tion aldonis, ĉar mi plendis al li angore kaj senkuraĝe, kiel mi elportos poste la societon de l' homoj kaj bestoj: la tutan dosire-on, kiun, observinte tra iliaj instrumentoj, mi tiom abomenas. Je la demando, kiel okazu mia hejmenvojaĝo, mia mastro ridetis kaj diris, ke tion mi povas plene konfidi al li.

Tiutage kun dolora koro kaj senespera tristo en mia animo mi adiaŭis tiujn solasiojn, kiujn ekkoni mi havis honoron. Mia mastro sidigis min sur la dorson de ia maŝino kaj igis min gluti pulvoron, por ke mi ekdormu kaj ne sentu la penojn de la longa vojo. Rekonsciiĝinte el mia profunda dormo, mi kuŝis sola sur roka bordo kaj mia mastro jam ne estis apud mi. Mi ĉirkaŭrigardis kaj komprenis, ke ree mi estas sur la Tero kaj la rememoro de l' tempo pasigita en Faremido jam ŝvebis en la tempo kaj spaco kiel fora, belega sonĝo. Mi klinis mian kapon en la duran polvon kaj ploris malespere.

La vesperon de l' sama tago min trovis norvega vilaĝano: mi eksciis, ke mi estas proksime al Helsinki, sur neŭtrala teritorio, kaj mi devas nenion timi, ĝis mi alvenos la limon; ĉu per pasporto mi povas de tie iri al mia patrujo, tio estas tre duba, ĉar Britlando rigardas iom strabe la neŭtralecon de Holando. La vilaĝano ege miris, ke min tute ne interesis, kiel evoluis la mondmilito dum la unu kaj duono da jaro, kiom da teritorio okupis la kontraŭuloj unu de la alia, kiom da homoj pereis, kiom venis en kaptitecon, kiom mortis pro epidemioj, kiom da aeroplanoj estis depafitaj, kiom da militestroj distingitaj kaj kiom eksigitaj.

Mi ne tedas la leganton per la detaloj de mia hejmenveno, nek per tio, kiom malfacile mi kutimiĝis al la netolereblaj por mi formoj de l' komunikiĝo kun la dosireoj. Komence ili rigardis min frenezulo pro miaj ektimaj kaj hororaj retrosaltoj, per kiuj mi defendis min kontraŭ la manoj al mi etenditaj aŭ kontraŭ la vivantaj estaĵoj al mi proksimiĝantaj; la kuracistoj konstatis idiosinkrazion; kiel ili estus povintaj scii, ke mi kutimiĝis rigardi la vivon infekta kaj fetora malŝano, kies ĉiu tuŝo kaŝas en si mortan danĝeron? Mi ne disputis kun ili, pace kaj pacience mi atendas la tagon de la liberiĝo, fidante je la promeso de mia bona mastro, kiu diris al mi, ke li prenos min al si, kiam li juĝos mian korpon matura por ĉi tiu honoro. Ĝis tiam fide kaj kuri interna sekreta ĝojo mi rigardas kelkfoje al la blua ĉielo; kaj en lia bonanima varma okulo, kiun la homoj nomas Suno, kelkfoje mi kvazaŭ legas kuraĝigon sole al mi parolantan: ke li ankoraŭ rememoras pri mi kaj ke li min ne forgesos.

Mia vojaĝo en Faremido, mezurita per tera tempo, entute daŭris preskaŭ unu kaj duonon da jaro: mi descendis en Helsinki la 18-an de Januaro de 1916 kaj post du semajnoj, la 2-an de Februaro mi alvenis en Redriff, kie mi trovis miajn edzinon kaj infanojn en bona sano.




FONTO: Karinthy, Frigyes (Frederiko). Vojaĝo al Faremido, tradukis Lajos Tárkony, kun antaŭparolo de Frederiko Karinthy; Kapilario, tradukis Andreo Szabó; postparolo de Vilmos Benczik. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1980.

Teksto reformatigita kun pluraj korektoj el:

Vojaĝo al Faremido / Kapilario

Notu ankaŭ:

Vojaĝo en Faremidon, tradukis Ludwig Totsche. Inko, 2003. Revizio de eldono de 1934. Mankas la 3a ĉapitro.


Letero al H. G. Wells (julio 1925),
eldonita kun Kapilario, trad. Andreo Szabó

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography

Sándor Szathmári (1897-1974): Bibliografio & Retgvidilo / Bibliography & Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje: Offsite:

Frigyes Karinthy @ Ĝirafo

Frigyes Karinthy - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 25 April 2016

Site ©1999-2020 Ralph Dumain