Kolomano Kalocsay

Kalocsay estas sendube unu el la plej grandaj figuroj de la Esperanta mondo: lia loko estas senpere apud Zamenhof, Grabowski kaj Kabe. Eble neniu kiel li sekvis la zamenhofan postulon: surpreni malfacilajn traduktaskojn, “ĉar nur tiamaniere la lingvo ellaboriĝos”. Li observis ankaŭ la duan duonon de ĉi tiu konsilo: la ellaboron de la lingvo. Tio estas: la tasko de la tradukisto ne estas simpligi la tradukatajn verkojn al la lingvonivelo aktuala, sed levi per la traduko la lingvonivelon pli alten. Apud Grabowski lin starigas lia poezia verkaro: kiel Grabowski fariĝis “la patro de la Esperanta poezio” per sia traduko de “Sinjoro Tadeo” de Mickiewicz, rezulto de grandega fortostreĉo, tiel Kalocsay ne timis surpreni la interpreton de poemoj de plej diversaj specoj kaj etosoj: kaj li trovis en Esperanto la adekvatan tonon por la naiva epopeo “Johano la Brava” de Petöfi, por la densaj tercinoj de la Infero de Dante, por la amaraj floroj de Baudelaire, por la pensa koncizo de Madách, por la facila sentimentalo aŭ sprito de Heine, por la baroka lingvopompo de Lear, por tiom multaj poetoj de la ampleksa Hungara Antologio. Kaj ankaŭ por primitiva forto de Gilgameŝ aŭ de la Iŝtar-mito, por la bukolika ĉarmo de Theokrito, por la oda altflugo aŭ satira piediro de Horaco ktp. Sian libron de tradukitaj poemoj el multaj lingvoj li dediĉis al Grabowski kaj jam antaŭe, en 1921, li prifunebris ties morton en bela elegio. Tiel same, kiel li al Grabowski, omaĝis al li en 1952 la juna “skota skolo” en sia komuna poemlibro “Kvaropo”. En ties antaŭparolo, G. Waringhien skribas: “Internaciajn lingvoprojektojn oni elpensis antaŭ Zamenhof, (kaj ankaŭ post li, ho ve), sed nur li sukcesis enblovi en sian la krean vivospiron. Versojn oni skribis antaŭ Kalocsay, sed nur li sukcesis vesti siajn per la aŭtenta nobleco de la senmorta arto.” Kaj naŭ poemojn la Kvaropo dediĉas al la honoro de Kalocsay. Kio Grabowski estis por Kalocsay, tio estas Kalocsay al la nunaj poetoj: instigo, kuraĝilo, modelo, kiun, tamen, oni devas superi—dirus Kalocsay mem. Mi ne eltrovas ĉi tion, mi povas citi el lia “Letero al Julio Baghy”: “Sed mi neniam volis esti bardo, kaj se en mia koro estis ardo, ĝi estis por la lingvo: ĝin mi volis prepari, perfektigi por genio post mi venonta. . .”

Tio, tamen, estas tro modesta diro. Kiam mi siatempe legis ]a poemlibron de Kalocsay “Streĉita Kordo”, mi skribis en mia entuziasmo: “Tie kaj tie ĉi kelkaj homoj ankoraŭ impreseblaj de la voĉo de l’belo subite ekatentis: okazis io nova ankoraŭ neekzistanta en nia lingvo kaj literaturo, okazis io nova: poemlibro, kiu meritas, ke oni lernu Esperanton nur por povi ĝin legi, poemlibro, kiu donacis al ni kristale evoluintan poezian lingvon, poemlibro, kies apero malfermas novajn horizontojn por nia literaturo: la epoko de la diletantismo definitive dronis en la pasintecon. La apero de la “Streĉita Kordo” estos unu el la plej gravaj datoj de nia estonta literaturhistorio”.

Kio estas la gvidaj temoj, la “enhavo” de la Streĉita Kordo? Nenio eksterordinara. La esperantismo kun ties interna ideo, la postmilita deprimiteco, “vizaĝoj kaj pejzaĝoj”, tenero kaj kompato, ama amaro kaj dolĉo, vivo kaj morto. En la unuaj poemoj la poeto videble strebis je virtuozeco per rimriĉo, internaj rimoj, aliteracioj: li starigas sin kaj la lingvon antaŭ provon de forto. Poste li pli kaj pli demetas tiujn eksterajn ornamojn: la forma perfekteco ne ostentas sin plu, sed montriĝas en la simpla senpereco de la penseldiro kaj sentkomuniko. Sed kian vivecon ricevas per tio la poemoj! Estas menciinde, ke Kalocsay transprenis plurajn poemojn el sia unua poemkajereto “Mondo kaj koro”, sed plejparte tralaboris ilin. Multaj riproĉis lin pro tio: al ili jam estis familiara la poemo en la malnova formo kaj nun ili ne povis amikiĝi kun la nova. Kalocsay respondis: “Mi sentis en la ŝanĝitaj lokoj ian rigidecon, ian nenaturecon, artefaritecon de lingvo: ili ne havis la sonoron de vivanta lingvo.” Nun, releginte kaj komparinte tiujn lokojn novajn kaj malnovajn, ni povas konfirmi, ke la oreloj de Kalocsay aŭdis bone.

En fina parto de la libro Kalocsay kelkloke tute forĵetas la rimojn kaj la ritmon kaj parolas en potence ondantaj liberaj versoj (en la poemo “Homo” kaj en la ciklo) “Ebria Ekvatoro”. Jes, li sentis la lingvon jam matura por ke ĝi prezentu poeziojn sen tiuj dekoroj, simple per la noveco kaj drasteco de la esprimoj, per la koncizo de la parolturnoj.

Malgraŭ sia alttona poeziemo, li tamen ne sentis sub sia digno verki poemetojn sprite humurajn, (Rimportretoj) aŭ didaktikajn (Arto poetika). En la Rimportretoj li omaĝas al la esperantistoj de sia generacio jen laŭdante, jen iom pinĉante. Mi citu el ĉi tiu serio de portretoj tiun de la alia jubileanto.

Julio Baghy, homo homa.
Homecon serĉas malespere
Kaj luktas arde kaj kolere
Kun la Milito sango-voma.

En nokto de Malam’ fantoma
La koron portas li fajrere.
Julio Baghy, homo homa,
Homecon serĉas malespere.

Pri ĉio misa, falsa, gnoma
Indignas li profet-severe,
Sed ofte ridas ni sincere,
Se ĉarmas nin per ŝerc’ aroma

Julio Baghy, homo homa.

En la Arto poetika, vasta poetika traktato en ses ĉapitroj, li donas la tutan prozodion de Esperanto, instruas detale pri temelekto, poeziaj ornamoj (komparoj, ritmo, rimo ktp.) kaj pri la ebloj de la evoluo de la poezia lingvo, spicante la iom sekan temon per lertaj turnoj, sprita rimmuziko kaj bongustaj ideetoj.

Sed per la poezia agado (originala kaj tradukita) ne estas elĉerpita la esperantista aktiveco de Kalocsay. Li estis la redaktoro (parte kun J. Baghy, parte sola) de Literatura Mondo dum ties ĉiuj tri periodoj, do, kun intermitoj, de 1922 ĝis 1948. Li sukcesis fari la revuon pli kaj pli altnivela kaj stile modela. Pri liaj redaktoraj principoj mi citas la simpatie humurajn vortojn de Szilágyi:

“Li estis ĉiam opozicie progresema; plej ofte li devis kaŝi tion. . . (Sed li estis kuraĝa: mi rememoras okazojn, kiam la gazeto havis du variantojn, unu preskaŭ nur al la hungaraj magistratoj kaj la alian, kiun oni sendis eksterlanden kaj en kiu estis kelkaj artikoloj, ne konvenaj al vido de la pli kaj pli fortiĝanta hungara reakcio.)”

“La ĉiama celo de Kalocsay estis nepre liveri bonan gazeton. Por io bela li emis oferi ĉion kaj ĉiun; eble li estus leginta kun ĝuo eĉ sian mortkondamnon, se oni estus verkinta tion en arta, literatura formo. Se ne, li estus nepre korektinta ĝin. Li vekis proteston. Ankaŭ mian. Kalocsay korektis ĉion kaj ĉe kaj tiu maniero baŭmigis ankaŭ mian vanton. Mi ne sciis tiam, ke la korekto de Kalocsay estis distingo. Mi balbutis pri individuaj rajtoj de la aŭtoro ktp, kiel oni kutimas fari. Mia kontraŭistaro ĉesis iafoje, kiam Kalocsay deklaris kun ĝojradia mieno: “Ĉi tie nenio estas ŝanĝenda.” Tiam mi komprenis, ke temas pri la sincera volo simple kaj genie nature perfektigi ion laŭ la principo “du okulparoj vidas pli bone”, precipe se unu el ili apartenas al Kalocsay.”

Pri lia “progresema opozicieco” estu menciinde, ke en la kantotekstaro “Ni kantu”, eldonita de la HES Laborista (1928), li tradukis tiajn revoluciajn kantojn poste ŝate kaj multe kantatajn kiel “Laborista Marsejlezo”, “Dubinuŝka”, “Popol’, titan'!” “Fratoj, al sun’!” “Se hejmen post batal”, “La Proletoj”, “Nun malhelo ne premu plu nin”.

Dum lia redaktorado edukiĝis tuta generacio de bonaj stilistoj lernantaj el liaj lingvaj konsiloj. La tri periodoj de Literatura Mondo enhavas veran trezoraron de literaturo originala kaj tradukita, proza kaj poezia; oni vere devus ĝin ekspluati registrante liajn lingvajn akiraĵojn. Tiam evidentiĝus, ke Kalocsay staras eble sur pli alta ŝtupo kiel stilisto, ol Kabe, “la unua stilisto esperantista”.

La poezia aktivado de Kalocsay jam tiutempe donis impulson al multaj talentoj ekverki poezie. El iliaj poemoj Kalocsay mem faris du antologietojn: Dekdu poetoj (1934) kaj Naŭ poetoj (1938). La poemoj de 18 el tiuj 21 eniris la grandan Esperantan Antologion de William Auld.

La evoluigo de la literatura kaj precipe poezia lingvo trudis al Kalocsay kaj lia skolo la riĉigon de la lingvo. William Auld (1961) montris, ke ĉiu lingvo pasas tra la karakteriza stadio de “literatura floriĝo”, dum kiu ĝi estas tute subite riĉigita per enfluego de novaj vortoj: tio estis la tempo de Edmund Spenser por la angla kaj la tempo inter la du mondmilitoj kun Kalocsay kaj lia skolo por Esperanto. Kompreneble ĉio ĉi ne iris sen batalo, Kalocsay estis forte atakata, oni riproĉis lin, ke li nur malutilas al la lingvo. Kalocsay plurfoje eksplikis, ke la “simplismo” havas siajn rajtojn en Esperanto, sed ne povas esti malhelpo de la lingva evoluo. La malfacilaĵojn oni povas tiel transponti, ke ĉiu aŭtoro registru en Glosaro la vortojn netroveblajn en la Plena Vortaro, do ĉiu verko estu laŭbezone verko komentita de la aŭtoro mem. Ĉi tiu konsilo de tiam fariĝis principo, sed tiam inter la granda batalbruo oni ne aŭskultis pri ĝi, kaj la atakoj tiom akriĝis, ke Kalocsay jam ŝajnis perdi la emon plu verki literature. Tiam en la tempo de la diversaj Kalocsay-atakaj rezolucioj skribis, G. Karczag en “Lingvo Libro”:

“Mi kredas, ke la plej granda eraro de la rezolucioj estas ilia ĝeneraligo. Ne temas pri tiu kaj ĉi verkisto E-a, temas pri la sola Kalocsay, eble la plej granda ĝis nun en Esperanto. Temas pri tio, ke ni havas grandan lingvokreanton, kiu per majstra mano forĝas el la kruda ŝtonmaterialo de la lingvo mirindajn monumentojn. Tiajn homojn oni ne povas pesi per strikta mezurilo: oni devas ilin danki. Estas eble, ke Kalocsay eksilentos, ke li ĉesos al ni donaci el sia neelĉerpebla trezorejo. Eĉ tiaokaze, lia merito estas nemezurebla. Li faris ne nur gigantan laboron, sed ankaŭ tutan skolon, ĉiu nova poeto estas eĉ senkonscie sub lia influo, kaj ĉi tiu influo estas ne nur neologisma, sed montriĝas precipe en la pliiĝinta esprimpovo de la lingvo. Tion konstatos foje, la literaturhistorio de Esperanto, en kiu lia agado estas epokfara.”

Estas eble kurioze, ke tiu ĉi poeto, pri kiu ni diris, ke lia plej rimarkinda trajto estas la artismo, estas samtempe unu el la plej grandaj gramatikistoj de Esperanto. Li verkis kune kun Waringhien veran “monumenton” de gramatiko, la Plenan Gramatikon: volumon sur 488 dense presitaj paĝoj (R. Schwartz nomis ĝin kilogramatiko). En ĉi tiu verko la tuta zamenhofa lingvouzo estas kritike registrita, kaj startigita en striktan morfologian kaj sintaksan sistemon. Oni povas diri, ke tio, kion oni nomas la “spirito de la lingvo”, tie estas kaptita en regulojn de facile konsultebla libro.

La unua parto de la Plena Gramatiko enhavas la Vortfaradon, kaj tie Kalocsay detale eksplikas sian teorion, kiun li jam antaŭe publikigis en sia prilingva esearo “Lingvo Stilo Formo” kaj kiu, kompletigante la teorion de Saussure kaj Wüster, starigas kompletan vortfaran sistemon. Ĉi tiu sistemo per la “vortefikaj reguloj” kaj “inversa vortefiko” prezentas pravigon por ĉiu vivanta formo de la lingvo, ankaŭ por tiaj (senforta, senpovo, trimasto ks.), kiujn pluraj gramatikaj rigoruloj, precipe germanaj, rigardis nepravigeblaj.

Nun mi rimarkas, ke mi nenion skribis ĝis nun pri la “privata” kaj “oficiala” vivo de Kalocsay, sed kiam mi pensas pri li kiel pri poeto, tradukisto, publicisto, edukisto, kaj gramatikisto, en mia penso li ŝvebas iel sentempe en la E-a mondo. Tamen mi diru rapide, ke li,—nask. 6. okt. .1891 en Abaujszántó—estas ekde 37 jaroj ĉefkuracisto en hospitalo por infektaj malsanoj, doktoro de medicinaj sciencoj, t. universitata profesoro. En la jaroj post la unua mondmilito li vigle partoprenis la movadon, kelktempe li estis eĉ sekretario de HES. Waringhien skribas pri li: “Alta, facilgesta viro, kun moviĝemaj manoj kaj tre karateriza kapo, alta nuda frunto kaj ĉio substrekita de la ironia iom diabla ridostreĉo de la lipoj; li parolas per velura voĉo”. Ĉi tion Waringhien skribis antaŭ tridektri jaroj, kaj liaj vortoj estas trafaj ankaŭ nun. Ŝajnas, ke Kalocsay vere estas sentempa!

Lajos Tárkony


FONTO: Tárkony, Lajos. “Kolomano Kalocsay,” en Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, red. Lájós Kökény (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1966), p. 103-109. Fotografo inter p. 109 & 111.


Lajos Tárkony in Esperanto & English translation
Deklamis / Recited by Ralph Dumain

Mitologio de Mihály Babits,
tradukis Ludwig Totsche (Lajos Tárkony)

“En Senfrukta Horo”
de János Arany, trad. Lajos Tárkony

In memoriam dr. K.H.G,”

Hungara Antologio (1933)

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

Lajos Tárkony @ Girafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 5 June 2013

Site ©1999-2015 Ralph Dumain