János ARANY


En Senfrukta Horo

Mi rigardas al la nokta sombro,
dormas Tero en la propra ombro.
Jen kaj jen falantaj steloj sagas,
miaj pensoj same venas, vagas.

Ĉiu penso, sapvezik’ bobela,
brilas kiel supre la ĉiela.
Voj’ de ambaŭ ja rompiĝi devas:
antaŭ celatingo ili krevas.

Tradukis Lajos TÁRKONY

FONTO: Hungara Vivo, 1966, n-ro 4, p. 28.



Civilizo

Iam oni en milito
al principoj sin ne tenis,
de l’ febulo la pli forta
kion preni povis, prenis.
Nun alie jam! La mondon
konferenco reglamentas.
Se l’ fortul’ misaĵon faras,
ĝi kunsidas — kaj konsentas.

Tradukis: K. Kalocsay

FONTO: Horizonto, n-ro 5, 1-a jaro, sep-okt 1976.



Civilizo

Sen principoj iam pri la
militado oni agis.
La pli forta trude premis,
la venkito ĉion pagis.

Nun ne tiel! Jam la mondon
konferencoj estre movas.
Se la forta ajne kulpas,
la kunveno ĝin — aprobas.

El la hungara: Ferenc Szilágyi


Dante en la hungara arto” de Sándor Szathmári

"Oggi" de Mihály Babits,
el la hungara trad. Ferenc Szilágyi

Mitologio de Mihály Babits,
tradukis Ludwig Totsche (Lajos Tárkony)

De animo al animo de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi
kun son-dosiero / Sound file: deklamo de R. Dumain

Lajos Tárkony in Esperanto & English translation
Deklamis / Recited by Ralph Dumain

Kolomano Kalocsay de Lajos Tárkony

In memoriam dr. K.H.G,”

Hungara Antologio (1933)

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / Offsite:

János Arany: TOLDI

Lajos Tárkony @ Girafo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 19 September 2015

Site ©1999-2016 Ralph Dumain