Letero al William Auld



. . . blinde, palpe. . . kuraĝon
kaj obstinon! (El la “Infana Raso”).


I.

“Ve, fuĝe kuras for de ni, Postumus,
la jaroj, kaj fervora pieco ne
prokrastas faltojn kaj maljunon,
nek la nekompatigeblan morton.”

Horaco kantis per ĉi lamento, kaj
resonas lia voĉo, amiko Auld,
en via granda rapsodio,
se pli moderne, ne malpli triste.

Sed ne nur tio. Por la homaro vi
baraktas, por la raso etula vi
ekzaltas, kaj ĝi superkreskas
por vi la individuan sorton.

Sed kia estos do tiu beb-homar’,
se ĝi elkreskos? Kaj ĉu ne eble, ke
ĝi mortos bebe, sterniĝinte
sub tiu hida H-bomba fungo?

Fariĝis dio-bebo la homo-beb’,
Sun-peco estas jam lia luda pilk’,
tro lertas li, tro malprudenta,
eble li sin neniigos per ĝi.

Sed tamen vivas en ni naiva fid’,
Voltaire-on citas kun la Madach-a vok’:
“Ĝardenon vian kultivante,
homo, penadu, fidante firme.”

II.

Sed voĉo diras: “Per ĉi fido
vin trompas rana perspektiv’!
Ne mistifiku vin, homido,
ja kio estas via viv’?

Nur pormomenta ekrigido
de movo—ŝajno kaj fiktiv’. 
Desperu, mortu! Per la fido
vin trompas rana perspektiv’.”

III.

“Dufoje vi ne paŝas en la saman
riveron”—ĉio pasas—atomkerno
disfalas—nuno mankas: la alterno,
tuj ŝanĝas la estontan en iaman.

Nenio daŭras—ĉi sentencon faman
rekoni ni ne povas sen konsterno.
Nenio daŭas—blovas for Eterno
la sebkandelon kaj la astron flaman.

Kaj volas ni, momentbilionoj,
nin eternigi, daŭri tra eonoj,
per idoj, venkoj, kreoj, bronzo, verso,

neniam ĉesi kiel sfermuziko
sur Tero, kiu estas ŝaŭmveziko
en oceano de la universo.

IV.

Ne, Auld, ne celon ni plenumas,
ĉar kie estas tiu celo?
En la electron-karuselo
konscio por moment’ eklumas,

forflagras, dum moment’ postfumas,
kaj ree regas la malhelo.
Ne, Auld, ne celon ni plenumas,
ĉar kie estas tiu celo?

Ho ve, ne celo nin konsumas,
sin mem konsumas kun kruelo
la vivo, dum sur sia relo
eternaj elektronoj zumas.

Ne, Auld, ne celon ni plenumas.

V.

Tamen, ni rifuzu spite mokon de la voĉo malica
pri la rana perspektivo—ĝi mensogas per sia ver’!
Tiu nia perspektivo estas homa, nana kaj ega,
kelkmiljara momento—sed kun kia svarmo de riĉ’:
kreoj kaj detruoj, sortoj, damnoj, luktoj, entuziasmoj,
de Sargono ĝis Zamenhof, kiel al ni vi diras, Auld.
L’ efemero multajn jarojn vivas dum la viv’ unutaga,
kaj la daŭro de homvivo ŝajnus al ĝi tuta eon’.
Sed ni vivas ne nur vivon nian, vivas en ni paseoj
per literoj, ŝtonoj, spertoj, moroj, kantoj, rasrememor’.
Kaj nin portas fantazio—kiel bone reiri, William,
kun vi ĝis la praaj tempoj, vagi sur avoserĉa voj’,
ĝis prapatro via Ruben, ĝis la keltoj kaj romianoj
tra generoj kaj gravedoj, kaj ĝis fiŝo kaj ĝis ameb’!
Ludi kun vi oldajn mitojn, diojn krei kaj neniigi,
kaj mediti pri la granda mito, pri l’ mistero de nask’,
kaj pri l’ buĉo de l’ naskitoj, pri ĉi arto de l’ generaloj
naŭzgrimaci per hibridaj vortoj, ke pli piku la pik’.
Kaj sopire ami, ami, voki al virino amata
kun la krud’ de anatomo, kun la molo de trubadur’,
kaj palpeti al futuro kun konfuza sent’ super ido
propra, kiun oni kroĉas al la ĉen’ por plua ĉener’,
kaj superfuturi: flugi trans la sunsistemon al astro,
kies lumo la planedon vartas, kiu atendas nin,
sed en la raketa ŝipo nostalgie memori pri la
ludoj, karaj bagateloj de l’ Ithako de l’ infanaĝ’.
En la cerb’ kirliĝas astroj kaj doktrinoj kaj paradoksoj,
kaj la moro de mormonoj kaj pagana nud’ de O’ Cane,
sklavturmentoj, odalisko, princpalaco, drinko taverna,
Iliono, Hiroŝima, konussekcoj, fajroador’,
tigroj kun la sabrodentoj, katastrofaj sindikatastroj,
protestant’ katolikanta pri Orsippos en la aren’,
skvama korpo de la saŭroj, arde blanka haŭt’ amatina,
okulturno puritana, Les Sylphides sur gramofon’,
trumpetkrio: evoluu, granda homo de eta cerbo!
Pacienc’: ni havas tempon; malpacienc’: jam estas temp’!
Terformiĝo, homapero, homa ekbalbuto unua,
okulisto-homarano Varsovia dum la milit’,
la saĝum’ de l’ Predikanto, riproĉad’ insulta-karesa
al homaro; urĝo vivi ĉar jam orelon pinĉas mort’. . .
Kio pli ankoraŭ svarmas draste aŭ en nura aludo
malespere aŭ instige, kaj konfuze, kia la viv’!
Ĉu vojaĝi en la spaco kun la rapideco de lumo?
Brr, ja froste al ni estas en la ducentgrada minus’,
ĝoji, larmi, beni, sakri estas nesto varma la tero,
(ofte eĉ infere varma), ŝirmos nin dum jarmilion’!
Se ĝi estas ŝaŭmveziko, bone, estas daŭra veziko
por ni, la infana raso, ni plenkreskos sub ĝia ŝirm’,
inkubsonĝoj el bubaĝo estos la masakro de Ĝingis,
krani-monto Tamerlana, fajroj de la aŭtodafe’,
gaso de la koncentrejoj, koketado kun atombombo,
la kruela praa leĝo: homo homini lupus est.
Tiu stelo de l’ tri reĝoj venos vere (verdakolore)
por la blankaj, flavaj, nigraj, por la tuta frata homar’. . .
La paseoj nin koncipis kaj mamnutris, sed hororigas,
el la nuno ni rifuĝas al la esperata futur’.
Sed momentbilionono de l’homvivo, kun la paseoj,
kaj kun la futur’ revata, estas por ni tuta eon’.
Tre mallongan tempon vivas la matena guto de roso,
sed dum ĝi ekzistas, en ĝi respegulas sin la ĉiel’.

VI.

Ĉu mi ĝuste interpretis
vin, ho kara Auld, aŭ falsis?
Nu, mi sur paperon ĵetis,
kio tra la cerbo valsis,
kiam “La Infana Raso”
min ekkaptis kaj katenis,
kaj al sia vers-amaso
ĉiam min re- kaj retrenis.
Dum la lego kaj relego
kreskis mia poemego,
nun  ĝi iru, William Auld,
al vi, kiel dank-herold’.



FONTO: Kalocsay, Kálmán. “Letero al William Auld,” en Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, red. Lájós Kökény (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1966), p. 157-161.

Noto: La teksto ĉi tie stile diferencas de tio en la libro laŭ uzado de kursivoj.


William Auld Memorial Page / En Memoro

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Futurology, Science Fiction, Utopia, and Alienation
in the Work of Imre Madách, György Lukács, and Other Hungarian Writers:
Select Bibliography


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 10 July 2018

Site ©1999-2018 Ralph Dumain