Balado pri la atombombo

Kálmán Kalocsay



Hip, hura, jen la atombombo.
La mortigilo sen rival'!
La kompatinda packolombo
Baraktas en danĝer' de fal'.
Jen, eblas por la mondbatal'
Disliberigi la fantomojn,
Ĝis plenumiĝos la fatal':
La Ter' solviĝos en atomojn.

Jam morte putras, sed al tombo
Ne volas fali Kapital'.
Ĝi vivon maskas kun aplombo
En mortodanca bakhanal'.
Jen, homoj, al vi sangpokal',
Elsorbu el ĝi la aromojn,
Ĝis la festenon finos knal':
La Ter' solviĝos en atomojn.

Ĉu helpus do la hekatombo,
La pluv' de fajro kaj de ŝtal',
La granda landbalaa trombo
Al estroj de la mon-ĝangal'?
Ne! Sed por savi de skandal'
La bankrotkapajn ekonomojn,
Necesas io! Nur detal':
Se l' Ter' solviĝos en atomojn.

Princoj de l' Mono! Ĉi regal'
Ne logos al vi plu la homojn,
Sed sub vi vere, jen final':
La Ter' solviĝos en atomojn.


FONTO: Kalocsay, Kálmán “Balado pri la atombombo,” Literatura Mondo, 1947, p. 9. Ankaŭ en Sub la signo de socia muzo, red. William Auld & Stefan Maul; ilustris Georgo Kamaĉo (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1987), p. 38.


Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 June 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain