Du homoj kun ecoj... kaj homaj kunecoj?

de Giorgio Silfer


Robert Musil (1880-1942), jam fama aŭtoro de La homo sen ecoj, renkontis la baldaŭ eĉ pli faman James Joyce (1882-1941) nur unu fojon. Ili ambaŭ loĝis tiam en Zuriko: la unua kiel devige rifuĝinta pro la edzina judeco, la dua kiel anglalingva memelektita diasporano.

Por intelektulo avida je ne jam konataj faktoj, inter la faldoj de la plurfoje renversita mantelo de la literaturhistorio, la unusola renkonto de (veraj aŭ supozataj) geniuloj aspektus freŝa fonto de frandinda sekvo.

Efektive Musil kaj Joyce interparolis ĉe ekspozicia regalo aŭ koktelo, sed ne pri (mond)literaturo. La temo de ilia konversacio estis. . . trufoj. Gastronomie interesa.

Ili ambaŭ estis ekstravagancaj tipoj. La aŭstro naskiĝis en la periferio de Klaŭdiforumo, en domo verdire iom tro palaca por esti kompara, aneksita al la civita planimetrio danke al vidalvida starigo de la ĉefa fervoja stacio. Kun sia naskiĝurbo Musil apenaŭ havi rilaton: li forlasis ĝin kiel bebeto, kaj nur unu fojon li revenis en sia adolta aĝo—tiam la luldomon li eĉ ne deziris revidi. Ĉu konflikta rilato kun siaj naturaj radikoj?

Tian certe havis Joyce, kiu dum sia vivo fartis plej bone en la plej habsburga el la italaj urboj. Almenaŭ kun sia lingvo Musil ne havis la (fekunde) konfliktan rilaton kiun spertis la irlanda triestano.

Aparte interesa ŝajnas la rolo de la edzinoj. Ambaŭ virinoj estis voluptamaj; sed dum James Joyce liveris pri Nora Barnacle (iama kelnerino) portreton de fidela femina kompliceco ekzaltita de verkista plumo, sinjorino Musil (akademie formita pentristino) mem portretis sin duone nuda en vasta tolaĵo dediĉita al sia dentkuracisto—dediĉo en la itala, ĉar ŝi kaj li (zorganta [nelegebla] ŝia buŝo kun profesia ta-[nelegebla]) havis italajn rilatojn, eĉ [nelegebla] familiajn nomojn; ja ŝi estis Martha Heimann Marcovaldi. La pentraĵo cetere imponas en la teretaĝo de la naskiĝdomo en Klaŭdiforumo, transformita al muzeo honore al la (sifilise malsana) edzo. Kien iras la fantasmoj de artisto, tien lin akompanas loga rideto de lia edzino, se eĉ artistino. . .

Musil kaj Joyce, mikilogie pli ol mitologie kompetentaj dum interparolo zurika kaj unika, malsimile rilatis al mono. La unua ĝuis la helpon de simpatia amikaro, kiu volis subteni lin por ke li finu la ĉefverkon. Li respondis en kurioza maniero: Sufiĉas la monata salajro de ŝtata funkciulo en staba kategorio. Kaj tioman sumon la amikaro kolekte garantiis dum relative longa tempo. Al Joyce la financoj ne tiel facile prosperis, kiel bone imagas ĉiu elmigrinta lingvoinstruisto. . .

Valizoj kaj kofroj stakitaj en la muzea domo atestas pri vojaĝoj ne tute malkomfortaj por viro fleganta siajn vestaĵojn. Ne tiel por Joyce, kies ĉefa zorgo ŝajnis la reakiro de siaj libroj, laŭ atesto en letero al la kara amiko Italo Svevo, kun la afabla peto envolvi ilin per ŝnuro, ĉar se mi se sbrega el lastico (se rompiĝas la elasta fadeno) ili riskas perdiĝi survoje. . . Sankta epoko de la bonaj publikaj servoj, kiam eblis malsani dum la tuta vivo por fine morti sana, kiel veas la protagonisto de La konscienco de Zeno.

La rondajn kofretojn certe uzis Martha por siaj ĉapeloj, sed ankaŭ Robert kutimis kovri sian kapon: ankaŭ por atingi ŝin laŭstature, almenaŭ kiam ŝi promenis en tenisaj ŝuoj, sen kalkanumo. Do Musil fidelis al klasika Borsalino, dum Joyce (kies korpa longeco estis mezurinda laŭ kubutoj, pli ol centimetre) preferis kaskedojn de irlanda malriĉulo, kun aŭ sen viziero, laŭ la stilo de Sixpence; sed somere ne mankis malsame plata pajloĉapelo.

Tamen foto el la zurikaj antaŭmilitaj jaroj montras lin klasika, kun pli alta ĉapelo kaj promena bastoneto; jam proksimas la renkonto kun Musil, kaj nur dio scias ĉu tio kio okazas havas sencon.



LF #275 kovrilo
   
Silfer - Musil 1 LF #275 Silfer- Musil 2


FONTO: Silfer, Giorgio. “Du homoj kun ecoj... kaj homaj kunecoj?”, Literatura Foiro, n-ro 275, junio 2015, p. 122-123. (Pri James Joyce & Robert Musil.)


La facila planlingvo en la plej malfacila romano
de Giorgio Silfer

2. La problemo de la malfruoj
de Giorgio Silfer

Pri la stilo de Maŝinmondo” de Giorgio Silfer

Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?

Enkonduko al Literatura Kritiko de Giorgio Silfer

SOLe REe SOLe” de Giorgio Silfer

La muŝkaptilo” de Robert Musil, trad. Ferenc Szilágyi

Robert Musil: Science, Positivism, Irrationalism, Modernism:
Selected Bibliography

James Joyce & Esperanto:
Selected Bilingual Bibliography / Elektita Dulingva Bibliografio

James Joyce: Special Topics: Bibliography, Links, Quotes

James Joyce & Hungary: Selected Bibliography

James Joyce & Technology, Vitalism, Robots, Artificial Intelligence,
Cyberculture & Combinatorics:
A Bibliographic Pathway

James Joyce, History, Politics, & Marxism: A Bibliography

James Joyce, Politics, & the Jews: Select Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Alireteje / On other sites:

Robert Musil @ Ĝirafo

James Joyce @ Ĝirafo

James Joyce - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 26 March 2022

Site ©1999-2022 Ralph Dumain