La Kontinueco en la Historio de Interlingvistiko

István Szerdahelyi


En 1648, ĉe la malfermo de Vestfaliaj Pactraktadoj, la mediatoroj de la papo itallingve salutis la kongreson. Tiu neatendita kaj surpriza fenomeno estis signalo ankaŭ por aliaj: ĉesis la ekskluziva regado de la latina en diplomatio!

Komenciĝas la lingva kritiko de Latino: jen Francis Bacon (1561-1626) demonstras ĝian neperfektecon esprimante samtempe la neces-bezonon de pli taŭga interkomprenilo. Bazo de tia nova lingvo povas esti la vasta komparado de diversaj (Bacon parolas pri "ĉiuj") lingvoj. Aliflanke, ekkoninte el la verko de J. G. de Mendoza la ĉinan lingvon, li deklaras: Estas observeble, ke eblas eltrovi aliajn nomojn ol la vortojn kaj literojn, same kiel ankaŭ la mono estas farebla el alia materialo ol oro. Per tiuj konstatoj Bacon enkondukis en lingvofilozofion la principon de kreivo:

1. ebleco krei universalan skriban lingvon;

2. ebleco krei universalan paroleblan lingvon:

a) surbaze de klasifiko de ideoj;
b) surbaze de "universala" gramatiko.

Memkompreneble ankaŭ Bacon havas siajn antaŭulojn: rilate la kreivon R. Lullus, rilate la universalecon de nociaro kaj sistemo R. Bacon.

En la "instrumentum intellectus" de Raimundus Lullus (1235-1313) enestas la unuan fojon la principo de konstruado de universala lingvo per kombiniĝo, adekvate reprezentanta la mekanismon de !a logika modeligo.

Post la kompara studo de la greka kaj hebrea Roger Bacon, "Doctor mirabilis" (1214-1294) konstatis, ke: Substance la gramatiko estas la sama en ĉiu lingvo, eĉ se akcidence ĝi diferencas.

F. Bacon kreis interlingvistikan skolon: aperas la plej signifa teoria verko de tiu epoko Ekskyabalauron (1652) kaj Logopandecteison (1653) de Th. Urquhart, la pazigrafioj de episkopo Bedell (1633) kaj Cave Beck (1657)  kaj la ideoklasifikaj sistemoj de G. Dalgarno (1661) kaj E. Somerset (1663). Tuj post la fondo de Royal Society oni komisiis al unu el ĝiaj fondintoj, episkopo John Wilkins (1614-1672) konstrui filozofian lingvon, aplikante en praktiko la ideojn de Bacon kaj Descartes. La projekton apogis la plej elstaraj sciencistoj de tiu periodo (R. Boyle, Ch. Wren, Th. Haak, R. Hooke, Seth Ward), kunlaboris ĉe detal-temoj W. Lloyd, F. Willoughby kaj J. Wray.

Post la ekkono de la anglaj eksperimentoj, Jan Amos Komenský (1592-1670) multe okupiĝis pri la kreado de universala (jam praktike uzebla) interlingvo. La projektoj de Komenský estas signifaj ankaŭ el tiu vidpunkto, ke ĉe li alternas aprioraj kaj aposterioraj elementoj.

En la filozofio dume kontrastas la ideoj de Locke kaj Descartes. Ambaŭ filozofioj havas siajn konsekvencojn en interlingvistiko: la filozofio de Descartes realiĝas en la projektoj de Leibniz, la filozofio de Locke—en la franca enciklopediismo, respektive ideologiismo.

René Descartes (1596-1650) esprimas klare la bazprincipon de racionalismo pri la unueco de la scio, nome pri la fakto ke la ekkono prezentas ĉiam la saman bazformon, sendepende de tio, al kio ĝi konkrete rilatas. Tiun principon li transmetas al la lingvo: la ideo pri "lingua universalis" analogas al la ideo de "mathesis universalis". La tuteco de la pensoj kaj iliaj rilatoj estas same prezentebla per limigita nombro da lingvaj signoj kaj reguloj, ĝenerale validaj por iliaj interrilatigo, kiel perhelpe de kelkaj nombroj oni povas konstrui la tutan matematikan sistemon. Estas bezonate nur trovi la plej simplajn ideojn kaj konstrui la naturan hierarkion de nocioj.

Tiu sistemo de bazaj nocioj aperas ĉe Gottfried Wilhelm Leibniz (1646-1716) en "characteristica universalis": la inventaro de ekzistanta konataĵo de la homaro, ĝia maksimuma esprim-formo kaj kiel tia—"ars inveniendi", rimedo de niaj inventoj. Ĝia celo estas fari la lingvajn deduktojn same precizaj kiel la matematikaj estas: Ni kalkulu kaj ni vidos, kiu pravas. En la sistemo de Leibniz la lingvo kaj la ekkonado, la scienco kaj la scienca lingvo ja prezentiĝas en reciproka kondiĉiĝo. Per tio fariĝis Leibniz la fondinto de la kompara lingvistiko kaj matematika logiko (kvankam liajn semantikajn esplorojn vualas multaj metafizikaj konsideroj).

John Locke (1632-1704) rigardas la ideojn tra la prismo de spertoj (empiriismo): la ideoj ekestas sen la interveno de vortoj kaj oni prezentas la ideojn nur pro tio, ke ili estu uzeblaj en la interkomunikado. Locke dividas la homan konon je tri partoj: fiziko, praktikaj sciencoj kaj semiotiko. Ĉi-lasta, krom la komunikado perhelpe de signoj, eĉ solvas la taskon de la akumulado kaj konservado de la konoj, akiritaj en la aliaj du branĉoj. Estas eble konstrui "filozofian lingvon": ĝi devas esti unusignifa, ĝi ja havu malmultenombran signaron kaj limigitan regularon. La kreo de tia lingvo estas tasko de estonteco. Se ĝi kreiĝos, ĝi eniros en la semiotikon apud la logiko kaj la naturaj lingvoj. Tia estas la pozicio de empiriismo.

La spuroj de la Locke-a koncepto reaperas en indukta-empiria koncepto de la franca klerismo kaj ĝi realiĝas en la medio de enciklopediistoj: el interlingvistika vidpunkto gravas la verkoj de Ch. de Brosses (1709-1777), N. Beauzée (1717-1789), C. Ch. Dumarais (1676-1756), M. J. A. N. Condorcet (1743-1794), A. Court de Gébelin (1728-1784) kaj fine, kvazaŭ sinteza verko, de abato A. C. Sicard (1742-1822).

La plej signifa enciklopediisto kaj interlingvisto estis P. L. Moreau de Maupertuis (1698‑1759). Ankaŭ li deiras de la ĝenerala kritiko de naturaj lingvoj; la problemo estas solvebla per kreo de ideala universala lingvo. Sed ankaŭ la praktika vivo postulas tion, kiam eĉ la plej malproksimaj popoloj renkontiĝas kaj fakte ne plu ekzistas popoloj, kiujn oni povus nomi barbaraj. Ne ekskludante la eblecon krei paroleblan lingvon, li tamen pledas por la skriba: ĉar la skribo ĉiam povas anstataŭi la parolon, la universala lingvo estas solvebla per la universala skriblingvo. Tiucele la plej konvena estas la ĉin-tipa hieroglifaro.

La sensualismo (troviĝanta ankaŭ ĉe Locke) pluevoluas en la sistemo de abato de Condillac (1715-1780). Ĉe li la analizo de ideoj aŭ "arto de pensado" reduktiĝas al "bone farita lingvo". La esploroj kaj teorio de Condillac estas pluevoluigataj far la ideologoj: C. F. Ch. de Volney (1757-1820), A. L. C. Destutt de Tracy (1754-1836), M-J. de Gérando (1772‑1842) kaj P. Laromiguiére (1756-1837).

Kaj tie ĉi interrompiĝas la ĝisnuna kontinua evolu-ĉeno: sur la unua kanalo—ĉe Leibniz, sur la dua—ĉe la ideologoj.

La ideojn de Leibniz daŭrigas J.H. Lambert (1728-1777) sed lia Neues Organon estas jam verko de la elformiĝanta matematika logiko: la lingvistika teorio de Leibniz do ne transiras en lingvistikon, sed en matematikan logikon.

Kiel lasta provo realigi la Leibniz-an interlingvistikan teorion estas menciinda la "lingua philosophica sive universalis" de György Kálmár (1726-1781).

La lingva koncepto de Leibniz ĉesas en la verkaro de nova fluo en la germana filozofio, kies ĉefa reprezentanto estis J. G. Herder (1744-1803). La ĉefa fonto de Herder ĉi-rilate estis la konkursa monografio de la fama orientalisto Johann David Michaelis (1717-1791), en kiu la aŭtoro provis demonstri, ke la vivkoncepto kaj "opinioj" de iu popolo elformas la lingvon, sekve la lingvo apartenas ne al individuo sed al la popolo, kiel tutaĵo. La specifa pensmaniero de iu popolo esprimiĝas en sia lingvo kaj la lingvon uzanta unuopulo devas obei ties principojn. Tiu koncepto inversigas la konceptojn de Maupertuis kaj Condillac pri la rekonstruo de ideala lingvo. Do Herder, kiu en pluraj temoj estis Leibniz-ano, ĝuste en la lingvofilozofio kontrastis kun li: anstataŭ daŭrigi lian verkaron, Herder limigis siajn lingvoesplorojn al la interrilatigo de nacia lingvo kun ĝia adekvata "nacia karaktero" ankaŭ la vorto "nacionalismo" estas kreitaĵo de Herder!). La teorio pri la "nacia spirito", "nacia genio" kondukas al strikta izoliĝo, krute kontraŭdirekta al la racionalisma kaj universalisma koncepto de la klerismo: ĉe Herder, la lingvo povas esti nek konstruebla, nek internacia.

Ĝis la komenco de la 19a jc la lingvoscienco ne estas ankoraŭ konsiderebla kiel aparta scienco. Ĉio, pri kio ĝis nun ni parolis, estas en la kadroj de filozofio.

En 1814 aperas la epokfara verko de Rasmusk Rask (1787-1832) pri la esploroj de antikva norda lingvo aŭ la origino de la islanda lingvo, en kiu li demonstras la parencecon inter la islanda, greka kaj latina. En 1816 aperas la verko de Franz Bopp (1791-1867) pri la komparo de la konjugacio en la sanskrito, greka, latina, persa kaj germana lingvoj, kaj en 1819 la germana gramatiko (pli ĝuste ĝermana) de Jakob Grimm (1785-1863). Per tiu triopo fondiĝas la unua lingvistika skolo (fakte komenciĝas la memstara lingvoscienco): la kompara-historia.

Konsiderante el interlingvistika vidpunkto: tre rimarkinde fratoj Grimm estis influitaj de Herder; Bopp konceptis a lingvon nur en ĝia diakrona moviĝo, sed ne integra tutaĵo, nur ĝiajn izolitajn elementojn. R. Rask estis la sola, kiu eksentis la interrilaton de komparaj-lingvohistoriaj esploroj kaj la lingvomodeligo respektive lingvopolitiko. Aplikante sian eksterordinaran lingvoscion kaj lingvistikan erudicion li ellaboris detale la metodologion de aposteriora lingvomodeligo. Lia verko Optegnelser til en Pasigraphie antaŭis per pli ol cent jaroj la interlingvistikajn konceptojn (verkita en 1819!). Ĉi-loke ne eblas ĝin detale analizi kaj estus domaĝe eltiri el ĝi fragmenton, ĉar nur studante la tuton oni povas ĝuste pritaksi la eksterordinaran valoron.

La tragedio de interlingvistiko estas, ke tiu ĉi verko restis manuskripto (kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas tia). Oni eĉ ne povas imagi kie nun status la interlingvistikaj esploroj, se tiu ĉi monografio estus aperinta tuj post lia epokfara verko, kiu surprizis la sciencan mondon kaj tuj famigis la aŭtoron. Sed domaĝe la unua lingvistika skolo, enprofundiĝante en historiaj-teoriaj detalproblemoj, tute preteratentis la problemaron de internacia lingvo.

En Francujo la ideologoj estis la lastaj, kiuj okupiĝis—kiel ni jam diris—pri nia problemaro. Fondiĝas la Societo Internacia de Lingvistiko (1855), la unua (ni dirus) “aplikata-lingvistika” organizaĵo, kies plej elstara figuro, E. Burnouf, ekinteresiĝis pri la interlingvistikaj demandoj sian kolegon Max Müller; sed estante forte ligita far la ideologiismaj principoj, tiu organizaĵo ne povis sin liberigi de la apriora koncepto.

Fine de la 19a jc kreiĝas la materiaj kaj teknikaj kondiĉoj (trafiko, preso, poŝto) por la funkciigo kaj disvastiĝo de la internacia lingvo. En 1880 aperas la rekta instrumetodo (verkoj de Gouin, Brassai, Viëtor) kaj la Volapük de J. M. Schleyer; sed aperas ankaŭ la Prinzipien... de Hermann Paul (1846-1921), fundamenta verko de la t.n. jungramatikista fluo en la lingvoscienco. Se la unua skolo preteratentis la problemaron, tiu ĉi dua primokas kaj ridindigas eĉ la penson pri internacia planlingvo: kaj Volapük liveras al ili taŭgan materialon. por fari ŝercojn.

Danke al la jungramatikistoj kaj al Volapük la interlingvistiko ne plu povis okupi eĉ iun periferion interne de la lingvosciencaj disciplinoj, kaj tiu ĉi "tradicio" ĝis hodiaŭ tenas sin tre obstine.


FONTO: Szerdahelyi, István. “La Kontinueco en la Historio de Interlingvistiko,” Literatura Foiro, n-ro 48, aprilo 1978, p. 6-9.


La Hungara Modelo en Interlingvistiko: Post la unua mondmilito
de István Szerdahelyi

Lullus kaj la Filozofia Lingvo de István Szerdahelyi

"Fruaj Socialismaj Konceptoj pri la Lingva Futuro de la Homaro" de Árpad Ràtkai

Pri Mór Jókai & planlingvoj de Árpád Ràtkai

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo (kun interlingvistiko)

Alireteje:

István Szerdahelyi - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 18 March 2014

Site ©1999-2023 Ralph Dumain