La Soleca Pinarbo
de Heinrich Heine
en Esperanto

“Ein Fichtenbaum steht einsam”

Heinrich Heine

Ein Fichtenbaum steht einsam
Im Norden auf kahler Höh.
Ihn schläfert; mit weißer Decke
Umhüllen ihn Eis und Schnee.

Er träumt von einer Palme,
Die, fern im Morgenland,
Einsam und schweigend trauert
Auf brennender Felsenwand.


El Heine

trad. L. L. Zamenhof

En nord’ unu pino en solo
dormetas sur nuda altaĵo;
glacia kaj neĝa tavolo
ĝin kovras per tomba tolaĵo.

Ĝi sonĝas, ke palmo gracia,
en unu dezert’ orienta,
eterne pri lando alia
malgaje sopiras silenta.


[En nordo staras sole]

tradukis A. Kofman

En nordo staras sole
Sur nuda monto pin’.
Ĝi sonĝas: blanka neĝo,
Glacio kovras ĝin.

Ĝi sonĝas palmon, kiu
En fora’ orient’
Silentas kaj malĝojas
Sub brula suda vent’.


El Heine - Lermontov

tradukis Vs. Lojko

En nordo sovaĝa, sur nuda supraĵo
Balancas sin sola la pin’.
Kaj dormas, vestita en neĝ’ ŝutiĝanta,
Kaj revas pri sia fratin’.

Ŝi sonĝas, ke ploras sur monta krutaĵo,
En lando de suna surir’,
En fremda dezerto kun sablo brulanta,
La palmo belega je mir’.


[Pinarbo staras sola]

tradukis L. E. Meier

Pinarbo staras sola
En nord’ sub nuda krutaĵ’,
Dormemas ĝi, kovrita
De neĝo kaj glaciaĵ’.

Sonĝadas ĝi pri palmo,
Kiu trans vasta mar’
Solece, silente malĝojas
Sur brula ŝtonrempar’.


Pinarbo staras sola

elgermanigis Friedrich Pillath

Pinarbo staras sola
En nordo sur nuda altaĵ’.
Ĝi dormas; el neĝ’ kaj glacio
Ĝin kovras blanka litaĵ’.

Sonĝadas ĝi pri palmo
Ĝemanta en orient’,
Soleca, sur arda deklivo
En maldolĉega silent’.


[Abio altleviĝas]

tradukis F. Döring

Abio altleviĝas
Sur norda mont’ izola;
Ĝi dormas, dum ĝin kovras
Glaci’ kaj neĝo mola.

Ĝi sonĝas pri la palmo,
Staranta en orient’
Sur roko sunbrulanta,
Funebre en silent’.


Pinarbo staras

traduko de K. Kalocsay

Pinarbo staras norde
sur kalva mont’ en sol’.
Ĝi dormas; glacio, neĝo
ĝin kovras per tomba tol’.

Kaj ĝi pri palmo sonĝas,
kiu en suda land’,
sola, funebre mutas
sur arda altroka rand’.



Bibliografio

Holzhaus, Adolph. Verkoj de Heinrich Heine en Esperanto (Tel-Aviv: Esperanto-Ligo en Israelo, 1973), p. 139.

Ĉiuj tradukoj krom tiu de Kalocsay troviĝas ĉi tie.

Zamenhof, L. L., trad. "En nord’ unu pino en solo," La Esperantisto, januaro 1892, p. 9. (Holzhaus)

Laŭ Holzhaus, ĉi tiu traduko troviĝas ankaŭ en:
   A. Grabowski, La Liro de la Esperantistoj, 1893, p. 15
   L. L. Zamenhof, Fundamenta Krestomatio, 1903, p. 326.
   G. Waringhien, Eseoj I. Beletro, 1956, p. 64.

Kofman, A., trad., "En nordo staras sole," Lingvo Internacia, aprilo 1898, p. 58. (Holzhaus)

Lojko, Vs., trad. "El Heine - Lermontov," The Esperantist, julio 1905, p. 99. (Holzhaus)

Meier, L. E., trad. "Pinarbo staras sola," en Libro de Kantoj: Unua Serio, de Heinrich Heine. trad. L. L. Zamenhof kaj aliaj (Leipzig: Esperanto-Propaganda Instituto, 1911), p. 14. (Holzhaus)

Pillath, Friedrich, trad. Elektitaj Poemoj. 2a eldono (Berlin: Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek, 1920), p. 24. (1-a eldono, 1914, p. 18 — Holzhaus)

Laŭ Holzhaus, ĉi tiu traduko troviĝas ankaŭ en:
   G. Waringhien, Eseoj I. Beletro, 1956, p. 65.

Döring, F. trad. "Abio altleviĝas," Esperanto, 1928, p. 7. (Holzhaus)

Laŭ Holzhaus, ĉi tiu traduko troviĝas ankaŭ en:
   G. Waringhien, Eseoj I. Beletro, 1956, p. 65.

Kantoj kaj Romancoj, trad. Gaston Waringhien & Kálmán Kalocsay. La Laguna: Stafeto, 1969.

Kalocsay, Kálmán. Tutmonda Sonoro (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1981), vol. 2, p. 385.


"Ideoj" de Heinrich Heine, tradukis Leopold Einstein

Heinrich Heine en Esperanto

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo
(includes interlinguistics links)

Heinrich Heine: Selected Bibliography

Heinrich Heine: “Ein Fichtenbaum steht einsam” (The Lonely Fir Tree), with links

“Ein Fichtenbaum steht einsam” by Heinrich Heine with English translations

Duke Ellington Komunikas ‘Preter Kategorio’

De animo al animo de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi

La Sunvoranto (por Joan Miró) / The Sun-Devourer (for Joan Miró)
de/by Ralph Dumain


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 4 December 2006

Site ©1999-2016 Ralph Dumain