Terminologiaj Observoj
[Ĉerpoj pri Hegel, Filozofiaj & Terminologiaj Principoj]

Yamasaki Seikô


Wo Begriffe fehlen,        
Da stellt zur rechten Zeit
     ein Wort sieh ein. [1]

Enhavo

1. Enkonduko
2. Traduko de la Manifesto
3. "Aufheben" en la Hegela senco
[Kial nun Hegelo?]
4. Vulgara kompreno de la dialektiko en Japanio
5. Fakaj terminoj
6. Duoblaĵo de vortoj indiĝenaj kaj ĉin- aŭ grek-latin-devenaj
7. Civilizo de traduko: la japana
8. Analizemo kiel racia elemento de la lingvo: trans la relativismon
[La verkoj cititaj]
[Resumo]
[Resumo en la japana]

[el: 23]


[el: 2. Traduko de la Manifesto]

Aufheben estas ordinara vorto en la germana kaj uzata en ordinaraj sencoj, ne ĉiam en la filozofia. En la Manifesto ĝi estas en la ĉiutaga signifo, kaj interpreti ĝin filozofie kontraŭe estus malĝuste.

Kiamaniere do oni distingas la du okazojn? Per la kunteksto. Oni tamen demandus ĉu vorto ne implicas filozofian sencon potenciale eĉ kiam ĝi estas uzata en ĉiutaga vivo. Prave. Ni havos okazon returniĝi al tiu faceto poste. Ĉu tio tamen pravigas la tradukon per tia kruda termino kia siyô suru? Estas la plej facila aĵo en la mondo traduki aufheben ĉiam en siyô suru japane aŭ aŭfhebi esperante: tio ŝparigas pensadon. Intepreto estas lasata al la leganto.

Anstataŭ aŭfhebi tamen, ĉu oni ne povas uzi la vorton forigi en la Hegela senco? Ĉiu neado entenas konservon tiel ke la neitaĵo konserviĝas en la rezulto kiel momento. Kial enkonduki neologismon? Oni dirus ke forigi ne entenas elementon "supren", al pli alta nivelo, kiu troviĝas en auf. Tiu argumento validas nur por la japana traduko siyô suru sed ne por la proponata esperanta vorto aŭfhebi ĉar tiu ĉi ne estas analizabla en aŭf kaj hebi, la radiko estas unumorfema.

3. "Aufheben" en la Hegela senco

Ni vidu la eksplikon de Hegelo mem:

Es is hierbei an die gedoppelte Bedeutung unseres deutschen Ausdrucks aufheben zu erinnern. Unter aufheben verstehen wir einmal so viel als hinwegräumen, negiren und sagen demgemäß z.B. ein Gesetz, eine Einrichtung u.s.w. seyen aufgehoben. Weiter heißt dann aber auch aufheben so viel als a u f b e w a h r e n, und wir sprechen in diesem Sinn davon, daß etwas wohl aufgehoben sey. Dieser sprachgebräuchliche Doppelsinn, wonach dasselbe Wort eine negative und eine positive Bedeutung hat, darf nicht als zufällig angesehen, noch etwa gar der Sprache zum Vorwurf gemacht werden, als zu Verwirrung Veranlassung gebend, sondern es ist darin der über das bloß verständige Entweder—Oder hinausschreitende spekulative Geist unserer Sprache zu erkennen.

[Ĉi tie oni devas rememori la duoblan signifon de nia germana esprimo aufheben. Sub aufheben ni komprenas iafoje "forigi", "nei" kaj diras laŭ ekz. ke iu leĝo, institucio ktp. estas "aŭfhebitaj" (forigitaj). Plue aufheben signifas ankaŭ "konservi", kaj ni parolas tiusence pri tio ke io estas bone "aŭfhebita" (konservita). Tiu ĉi parolkutima duobla senco, laŭ kiu la sama vorto havas negativan kaj positivan sencon, devas ne esti rigardata hazarda, nek esti farata la kialo de akuzo al la lingvo kiel kaŭzanto de konfuzo, sed oni devas rekoni en ĝi la spekulativan [5] spiriton de nia lingvo, kiu superas la sole komprenecan [6] "aŭ-aŭ".) (La malgranda Logiko (Hegel 1929, paragrafo 96))

Tiele la ĉiutagaj sencoj ne estas unuigitaj, la vorto uziĝas aŭ en unu senco aŭ en la alia, ne la du sammomente. Sammaniere oni povas juĝi en la verkoj de Hegelo sufiĉe klare en kiu senco li uzis la vorton aufheben, en la ĉiutaga aŭ la filozofia. La antaŭa entenas la duan nur latente kaj tio ne estas konsciata. Tial la plej bona estas traduki en du manieroj laŭ la senco, kaj kiam oni volas diri en la filozofia senco oni spezu vortojn por precizigi; oni devas ne intenci inventi konvenan interrespondon unu kontraŭ unu (bijekcio) inter la germana kaj Esperanto.

Nur por ekzemplo, ni vidu la Hegelan uzon en §1 - §111 de la malgranda Logiko (serĉi pluajn ekzemplojn estus superflue): la vorto aufheben estas uzata 57 fojojn, el kiuj en §1 ĝi estas uzata en la speciale Hegela senco. En tiaj okazoj li ĉiam eksplikas la sencon, aldonante pluajn vortojn, kiel "kiu estas konservata kiel subpremita", aŭ "kiu entenas ĝin kiel forigitan", ktp [7]. La simpla aufheben ne estas uzata. Tial tradukantoj ne devas aldoni notojn, ili devas nur laŭlitere traduki la originalon.

En la Manifesto oni ne bezonas ĝeni sin pri la filozofia senco kiel dirite supre.

Ne estas ke Esperanto ne estas evoluinta en filozofio. Tiel estas en ĉiu tereno, ne nur en filozofio. Troviĝas multaj terenoj kie oni devas klopodi evoluigi terminologion. Tio tamen ne estas pro tio ke Esperanto ne havas vorton aŭfhebi, kiu estas tute maltaŭga kaj superflua. Se tiel estus, la franca, angla kaj aliaj lingvoj estus ĉiuj neevoluintaj, ili ne havas vorton respondan al aufheben.

Se aufheben devus esti tradukita ĉiam siyô suru, oni devus traduki, ekzemple, ekzisti ĉiam zituzon surugensonzai suru. La verbo ekzisti tamen estas tute komuna, ĉiutaga vorto: "Animals cannot exist without oxygen" estas "Dôbutu wa zituzon dekinai"? Kia absurdaĵo! Kompreneble la sencoj kiujn donis al tiu Hegelo, Heidegger aŭ Sartre estas potenciale entenataj en ties ĉiutaga uzo. [8] Oni ne pro tio devas traduki ĝin ĉiam en ĝia filozofia senco. "Siyû zaisan o siyô suru" estas samspeca pedantaĵo.

Kial nun Hegelo?

Multaj rikanus ke ni diskutas Hegelon, tiun "mortintan hundon", jam longe eksmodiĝintan, kvazaŭ modo gravus en filozofio. Hegelo estas tamen tre kuntempa. Kio frapas kiam oni legas lin estas lia fido en la racio kaj malamikeco kontraŭ ĉio neracia. Tiu ĉi estis en lia tempo ekz. la starpunkto de "senpera scio", sed en nia tempo, ĝi prenas alian vestaĵon. Oni parolas pri la bankroto de la okcidenta raciismo, kiel faris tion tempe de estiĝanta naziismo Oswald Spengler kaj Alfred Rosenberg. Danĝero kaŝiĝas eĉ ankaŭ en la perfekte prava ekologia konsciiĝo. Ekzemple, oni akuzas antropocentrismon. Ne povas esti alia starpunkto ol antropocentrismo. Naturo estas valora por la homo, ne pro ĉia intrinseka valoro. La historio estas memkonsciiĝo de la mondspirito al la koncepto de libero, t.e. la civilizo estas procezo de la konkero de la spirito kontraŭ la naturo. En Japanio oni diras ke por japanoj la naturo ne estas objekto de konkero sed tiu kun kiu oni kunvivas. Tiu penso kondukas al mistikismo filozofie kaj reakcio politike. Animismo en la bildo de ŝintoismo estas laŭdata kiel rimedo kontraŭ la malsano de la moderna civilizo. La du plej grandaj danĝeroj hodiaŭ estas naciismo kaj religio, kiel oni vidas ekz. en orienta Eŭropo aŭ la Mezoriento, kaj ambaŭ baziĝas sur kontraŭraciismo. Homoj buĉas unu alian por io kio ne ekzistas. Oni rememoras la devizon sur muralo de Siqueiros: Dios no existe, kaj ankaŭ frazon ĝuste en la Manifesto: La laboristoj ne havas patrolandon, kiun komunistaj partioj hipokrite abjuris, kaj Lanti! La valorigo de "indiĝena penso" aŭ "kulturo radikiĝanta en la tero", kiun oni priparolas en Japanio, facile kondukas al "Grund und Boden" kaj obskurantismo. Eĉ admiro al dialektoj ofte ricelas atencon al racia pensado.

Ties speciala fenomeniĝo en la japana Esperantujo estas la plendo pri la eŭropeco de Esperanto kaj pledo por la alpreno de neeŭropaj vortoj. Ili ne komprenas ke eŭropeco reprezentas la internaciecon. Kompreneble ekzistas kontraŭinternacia eŭropeco, sed la danĝero en Japanio estas pli en akuzo de eŭropeco ol en defendo de ĝi (oni devas batali dufrontan batalon en Japanio). Japanoj uzas japandevenajn vortojn kiel sorabanohaŝio, kio estas arogo neglektanta senton de la ĉinoj kaj koreoj, kiel prave skribas Izumi Yukio Uzumi (1990). En tia okazo, "eŭropa" vorto kiel abako kaj genra vorto kiel bastoneto estas vere internacia, neŭtrala.

Se iuj akuzas ke tiu insisto de la supereco de la racio estas arogo de l' intelekto, kartezianismo, neglekto de la dekstra cerbo, tiuj pensu pri la belaj vortoj de tiu humila animo, al kiu ne mankis la spirito de subtileco same kiel la spirito geometra, parolantaj pri la kano pensanta, ne sentanta.

4. Vulgara kompreno de la dialektiko en Japanio

Tiu amo de la japanoj de la vorto aufheben estas strange eksterproporcia. Ili komprenas la dialektikon sub ekstreme simpligita formulo, la fama triado: tezo, antitezo kaj sintezo, en kiu progreso la kontraŭdiro estas "aŭfhebita". Facila por parkerigo, kiel la analekto de Maŭ Zedong aŭ de Stalin. La triado ne estas grava elemento en Hegelo kiel la japanoj pensas. La vorto aufheben kaj la triado ofte eĉ ne estas menciataj en multaj klarigoj pri la dialektiko aperantaj en Eŭropo. [9] Tiu formulismo prosperas ne nur en Japanio sed en "socialismaj" landoj. La ĝermo estis jam ĉe Engels, kiu skribis pri la tri reguloj de la dialektiko. Stalin ŝanĝis ilin al kvar en sia Dialektika kaj historia materiismo. Sikofantaj sovetiaj filozofoj argumentis kial Stalin estas pli granda ol Engels en sia forigo de la Engelsa regulo de negado de negado. Kontraŭe Lenin apenaŭ uzis la vorton dialektiko en Materiismo kaj empiriokritikismo, sed tiu verko estas modelo de la apliko de dialektiko.

Hegelo mem uzis la vorton dialektiko, sed la vorto kiun li pli emfaze uzis estis racio (Vernunft, reason) kontraste al kompreno (Verstand, understanding). Tiu estas ĝuste tio kion oni nun komprenas sub la vorto dialektiko.

En Japanio, dialektiko estis senigita je ĉiu racia elemento kaj utiligita por harmoniigi la neharmoniigeblan. Kiel la peranto, aŭ "aŭfhebanto", de la kontraŭdiro estis metita "absoluta nenio", mistika, orienteca, budhisma aŭ Laŭziisma "nenio", kiu estas respegulo de la azia maniero de produktado (asiatische Pruduktionsweise) aŭ, se uzi la Hegelan terminon, de la orienta mondo (orientalische Welt). Al kia stulteco tio kondukas oni facile povas vidi en la aserto de la filozofo Tanabe Gen, disĉiplo de Nisida Kitarô, ke sub la socialismo kiun li predikis en la periodo de postmilita konfuzo, la kontraŭstaro de la klasoj estas "aŭfhebita" de la monarko, la enkarniganto de la absoluta nenio.

5. Fakaj terminoj

La argumento ke devas ekzisti specifa termino por esprimi specifan koncepton kaj ke fakaj terminoj devas esti diferencaj de ĉiutagaj vortoj estas facile komprenebla de la publiko. De tie la abundo de neologismoj. Tamen la sana komuna senco diras ke la apartigo de ambaŭ ne estas dezirinda. La koncepto de esto estas fundamenta al filozofio, sed la enhavo estas diferenca de unu filozofo al alia. Se oni devas uzi diferencajn terminojn por diferencaj ideoj, oni devus paroli pri "onto", "ento", "etro", "zejno" ktp. Se oni devas uzi en scienco terminojn distingitajn de la ĉiutagaj, oni devus inventi alian vorton por la koncepto punkto, kiu en ĉiutaga uzo havas dimension. Uzante samajn vortojn tiel en sciencoj kiel en ĉiutaga vivo, oni neniam havas konfuzon. Tio estas ĉar la scienca senco troviĝas en ĉiutagaj vortoj συναμει, se oni uzas terminon de la Aristotela logiko. La tasko de la scienco estas trovi tiun kernon kaj poluri la ĉiutagajn vortojn al la nivelo de la teorio. En tiu okazo, sama vorto havas du sencojn, sciencan kaj ĉiutagan, kaj tio kaŭzas nenian kaoson. [10]

Tio perfekte, aŭ kun pli forta kialo, validas al la japana lingvo. Oni diras ke la merkato traktata en ekonomiko estas abstrakta, nevidebla aĵo, tute diferenca de la bazaro trovata en la reala vivo, kaj ke tial oni devas havi du vortojn por la du, tiel justigante la duoblaĵojn itiba kaj sizyô. Tio estas simpla sensencaĵo ĉar eŭroplingvanoj neniel sentis ĝenon kun nur unu vorto por ambaŭ (kurioze, Esperanto, kiu faras samon kiel la japana, estas escepto). Salo estas en ĉiutaga vivo natria klorido dum en kemio ĝi signifas iun ajn kombinaĵon en kiu la hidrogeno de acido estas anstataŭita de metalo. Oni sentas nenian maloportunon pro tio. Nur en Japanio la unua estas nomata sio, kiel faras tion ordinaraj loĝantoj de post miljaroj, kaj la dua en, nenio alia ol latina prononco de la ideografiaĵo signifanta salo. Tio estas kvazaŭ la angleparolantoj farus distingon per salt kaj sal (aŭ hals), kion ili neniam revus fari.

[el: 24-29]


[el: 7. Civilizo de traduko: la japana]

Esperantaj vortaroj havas pli aŭ malpli karakteron normigan, malsimile al la etnolingvaj. Tio estas komprenebla ĉar oni devis krei lingvon. Tamen sampaŝe kun la evoluo de la lingvo, oni provas redakti priskribajn vortarojn (kvankam PIV havas fortan normigan tendencon). Ĝenerale, la etna-esperanta vortaro estas pli aŭ malpli modelo-dona, se ne normiga; Zamenhof faris tion en la lulila periodo de la lingvo. La kapvorto aŭfhebi estis donita en Esperanto-etna vortaro, ne kolektite el iu ajn teksto sed elpensite de individuo kun tre forta intenco enkonduki en la lingvon sian propran ideon. Tio estas iom bizara: se estus en japana-esperanta vortaro, estus pli nature.

Grek-latin-devenaj vortoj, unu solida radiko en Esperanto, estas en okcident-eŭropa konscio aŭtomate analizataj en iliajn elementojn, sed ne ĝermanaj vortoj. Tiu okcident-eŭropa konscio apartenas al la moderna burĝa civilizo mem, kiu estas universala kaj internacia, kaj tial afina al la spirito de Esperanto. Estas senutile ke neokcident-eŭropanoj plendu, tio estas realo, kaj la reala estas, kiel diris Hegelo je tiom da miskompreno ĉe liaj legantoj, racia.

Oni pensu pri la signifo de la periferio en historio. Germanio estis postrestinta lando kulture en la 18a jarcento. Leibniz skribis en la franca. Post Wolff, Kantio, "vekita el sia dormeto en dogmismo" fare de la angla empiria filozofio, elpensis sian kritikan filozofion. Tiam komenciĝis la ekfloro de la germana klasika filozofio, sed la mondo ne konsciis pri tio dum kelka periodo. Ĉar la germanoj legis francajn kaj anglajn literaturojn, sed ne inverse. Tio signifas la profiton esti malfruinto. Ĉirkaŭ la turniĝo de la jarcento, dum nur malmulte scipovis legi rusajn verkojn, la rusoj malvolvis profundan komprenon de la marksa sistemo. Oni rememorus La tri fontoj kaj tri komponantoj de marksismo de Lenin. Aŭ kun rideto "Professor Myrdal's gentle sneer at 'that Anglo-Saxon kind of unnecessary originality'" [20] de Keynes. Aŭ la kun tio rimarkeblan kontraston farantan erudicion de Schumpeter. Aŭ la atingon de profesoroj Ootuka Hisao kaj Takahasi Kôhatirô en la ekonomia historio.

Iuj japanaj esperantistoj diras ke estas diskriminacio ke eŭropaj esperantistoj uzas vortojn kun eŭropkultura fono sen ia ajn ekspliko dum neeŭropaj devas provizi vortojn kun neeŭropa kunnotado per notoj. Kion ili intencas proponi anstataŭe? Ni orientanoj konas eŭropajn klasikaĵojn, sed ne inverse. Ĉu tio ne signifas ke ni estas en avantaĝa pozicio kompare kun ili? Ni japanoj estas en tia pozicio fronte al la ĉinoj ĉar la ĉina klasiko estas nia komuna kono dum ili ne scias pri la nia pro tio ke la fluo de civilizo estis ĉiam de Ĉinio al Japanio. Tio kion ni devas fari estas klerigi eŭropanojn pri aziaj ktp. kulturoj. Argumenti ke ĉar ili ne faras tion pri la sia ni ne faros tion pri la nia signifas ŝrumpantan reproduktadon: kompleta stulteco. Kontraŭe, ĉu ni devas postuli eŭropanojn provizi notojn kiam ajn troviĝas okcidentkulturaj kunnotadoj? Tio estas forĵeti nian jam enradikiĝintan ĝuon de la okcidenta kulturo. Nature ke nia kompreno de ĝi estas ankoraŭ malprofunda. Tiam farendo estas klopodo akiri tin, ne elekti nescion. Ĉu scivolemo ne estas fonto de nia forto? En la mezo mem de kontraŭokcidenta ŝovinismo antaŭmilita, doktoro Kanetune Seisa, muzikologo, kuraĝis diri ke la muziko nun estas por la japanoj tiu de Mozart kaj Beehoven, ne de nagauta kaj kiyomoto, pri kiu la marksisto Hani Gorô komentariis, aludante la miraklon de Pentekosto, ke Kanetune ne estas plena de dolĉa vino. La filozofio de la germano Markso estis por la tiamaj japanaj intelektuloj multe pli proksima ol la psikologio de la samurajoj.

[el: 35-6]


Resumo

1. La lingvistoj pensas ke ĉiuj lingvoj estas egalvaloraj. Se tamen oni rigardas la lingvon kiel rimedon de komunikado, rimedon ne afekcia sed kognitiva, valorjuĝo estas ebla koncerne efikecon. La terminologio estas normativa scienco, en kiu tiu vidpunkto dominas.

2. Signo povas esti priskribita efikeca kiam la sistemo de signantoj, kies parto ĝi estas, estas analoga al tiu de signatoj. Kiam artikigo progresis tiel ke pli malmulte da morfemoj konstituas la leksikon, tiu estas 1) ekonomia, t.e., kost-efika. Tiu pensmaniero estas kongrua ne sole kun la teorio de pens-ekonomio à la Mach. En tio ke ĝi supozas analogion epistemologian inter la signanto kaj la referento, ĝi havas afinecon kun la materialismo, kiu asertas ke la koncepto estas kopio de la esto, kaj kun la Chomsky'eca universala gramatiko. 2) Rigardate pli utilitare, ekonomio volas diri mnemonikecon. Esperanto estas la plej analiza el la lingvoj, tial la plej efikeca.

3. En ideala terminologio, oni diras, devas regi perfekta monosemio. Se tiel estas, ĉiutaga lingvo kaj terminologio devas esti komplete diferencaj sistemoj: ekz., akvo estas hidrogena oksido. Tio estas 1) neefikeca: la pezo sur memoro estus tro granda. 2) Ĉiutaga lingvo entenas konceptojn potenciale. Tio rilatas al la strukturo de la esto mem. Tion priskribas la Hegela sistemo kaj ĝia inversigo, materialismo. Inter la du niveloj de l'lingvo estas rilatoj bazitaj sur analogio kaj la metafora uzo de la lingvo.

4. Kiam civilizo propagas, la importanto alprenas leksikon per 1) rekta pruntepreno aŭ 2) traduka pruntepreno. En la okazo 2), sin trovas nenia apartiĝo inter terminoj kaj ordinara vortaro. En la okazo 1), la internacieco de terminoj estas sekurigita. En la germana, la ekzisto de duoblaĵoj germanaj kaj grek-latinaj konsistigas la ritecon de la vortotrezoro dum la avantaĝoj de ambaŭ estas tenataj netuŝite. En Esperanto, tio aperas kiel kontraŭstaro de skemismo kaj naturalismo, kie tensio pelas al konstanta memekzameno. En Japanio, fremdaj terminoj estas tradukitaj en neologismojn formitajn surbaze de la ĉina ideografio, tiamaniere perdigante la supre menciitajn du avantaĝojn kaj fatale rompante la vortoformadan kapablon de la japana lingvo.

5. En hodiaŭaj tagoj, la centro de civilizo kaj leksiko estas okcidenta Eŭropo. Aparte de ĉiu valorjuĝo, tio estas fakto. La kerno de la leksiko estas grek-latina. Unu radiko esperanta estas disdividita laŭ etimologio en morfemojn sur subradika nivelo. Tio ne okazas kiam ĝermanaj vortoj estas enprenitaj en Esperanton. Ekzemple, se oni prunteprenus kiel neologismon la germanan vorton aufheben en la formo aŭfhebi, tiu vorto ne estas analizita en la konscio de esperantoparolantoj en aŭf kaj hebi. Ĝi restas unu morfemo. Artikigo ne okazas. Ĝi estas nestrukturita, neefikeca vorto.

6. Tiu frakasa supereco de okcidenta Eŭropo en la leksiko ne signifas tiun de la esenco de ties kulturo. Pro tio ke la fluo de kulturo estas ĉiam unulatera, de la pli evoluinta al la malpli evoluinta, la postrestinta lernas de la progresinta, kaj neniam inverse, tiel ke la malpli evoluinta ofte staras en avantaĝa pozicio kompare kun la evoluinta. Oni povus larĝigi la observon ĝenerale kaj nomi ĝin signifo de la periferio en historio. Tiaj estis la Germanio en la 18a jarcento, la Rusio en la 19a, kaj la Japanio en la 20a.

[42-43]


Notoj

5 Tiu ĉi epiteto ĉe Hegelo ne estas pejorativo kiel ĉe ni, sed esprimas lian propran starpunkton, t.e., tiu de la racio. [—> teksto]

6 Apenaŭ estas necese noti ke kompreneco (Verstand) reprezentas la nivelon pli malaltan ol la racio, "nedialektikan", en la Engelsa aŭ sovetia ĵargono, "metafizika". [—> teksto]

7 Ekz.: Indem die Dialektik zu ihrem Resultat das Negative hat, so ist dieses, eben als Resultat, zugleich das Positive, denn es enthält dasjenige, woraus es resultirt, als aufgehoben in sich, und ist nicht ohne dasselbe (la malgranda Logiko, §81). En la franca traduko: le terme négatif . . . contient absorbé en lui ce d'où il résulte, et n'est point sans lui.

. . . welche das Seyn überhaupt und dessen Formen als gehobene in sich enthält (op. cit., §111). En la franca: qui contient l'être en général et ses formes comme des moments supprimés.

Aŭ ĉe Engels: . . . die Hegelsche Philosophie . . . mußte in ihrem eigenen Sinn "aufgehoben" werden, d. h. in dem Sinn, daß ihre Form kritisch vernichtend, der durch sie gewonnene neue Inhalt aber gerettet wurde. [ . . . la Hegela filozofio . . . devis esti "forigita" en ĝia propra senco, t. e. en la senco ke, neniiginte ĝian formon kritike, la nova enhavo akirita per ĝi estis tamen savita.] (Engels 1950) Rigardu ke Engels uzas la vorton aufheben en citiloj kaj kun noto; ĝi jam apartenis al nekomuna, speciala termino en la marksisma literaturo.

En iuj malmultaj lokoj, eksplikaj aldonoj de Hegelo mem sin ne trovas, kiel: Dieser Schein ist nun aber nicht gar nicht, nicht ein Nichts, sondern das Seyn als aufgehobenes. (§112) En la franca: Cette apparence n'est pas cependant un rien, mais c'est l'être en tant que supprimé. La traduko estas laŭvorta, sen ekspliko. Sammaniere, oni povas traduki esperanten: Tiu ĉi ŝajno estas nun tamen ne tute ne, ne nenio, sed la esto kiel forigita. Kia ĝi estas, oni perfekte komprenas de la kunteksto la speciale Hegelan sencon de tiu ĉi forigi. Kiu bezonas la neologismon aŭfhebi? [—> teksto]

8 Doktoro Ikawa Satio tradukis la Heidegger'an In-der-Weltsein kiel ekzisto (esti-tie-en-la-mondo) (Ikawa 1983, 15); jen nia modelo: neniu neologismo, uiligo de ĉiutaga lingvo. Por monosemio, oni devus enkonduki la neologismon inderveltzejno, kiu estus ne pli absurda ol aŭfhebi. [—> teksto]

9 Kvankam la Große Brockhaus diras: Dialektik führt das Denken methodisch auf Widersprüche zurück und durch sie hindurch, die sie als Schein zu entlarven oder in 'Synthesen' aufzuheben trachtet . . . Hegel, in dessen System eine Entwielung der Begriffe auseinander derart erfolgt, daß jeder Begriff als 'Thesis' einen entgegengesetzten, die 'Antithesis' enthält und aus sich erzeugt. Aus beiden Begriffen geht wieder die 'Synthesis' hervor, als die höhere Form, In welche die Widersprüche nunmehr aufgegangen, In der sie aber auch aufbewahrt sind ('aufgehoben' als selbst doppelsinnige Bestimmnung). Tio kio estas al la japanoj familiara. [—> teksto]

10 De temp' al tempo povas okazi konfuzo, sed tio estas tuj korektata. Ekzemple, la vorto burokratio estas uzata pejorative en ĉiutaga konversacio, sed en sociologio ĝi estas uzata en la strikte objektiva senco de Weber. Malgranda noto evitigos miskomprenon en ĵurnalismaj artikoloj. Ne necesas tio en periodaĵoj kiel ĉi tiu. [—> teksto]

20 Schumpeter 1952, 277. [—> teksto]


Noto de R. Dumain: Pro grandega preparlaboro, mi ne povis aperigi la tutan eseon. Mi ĉerpis la por mi plej interesajn sekciojn, t.e. pri Hegel, filozofiaj temoj, kaj terminologiaj principoj. La kernaj temoj de la eseo estas: (1) problemoj de terminologio filozofia, (2) Hegela filozofio, (3) tradukoj al Esperanto de la Komunista Manifesto, (4) interpretoj de marksismo, (5) lingvopolitiko japana, (6) semiologio kaj lingvistikaj temoj, (7) eŭropocentrismo, internacieco, universaleco, lingva kaj kultura evoluo kaj politiko.


FONTO: Yamasaki, Seikô. "Terminologiaj Observoj," Japana Esperantologio, n-ro 1, aŭgusto 1992, p. 23-44. Ĉerpitaj sekcioj.


Ungo de Aufhebo

Braĝa skoldo por praga skolo
de Ralph Dumain

Filozofio en Esperanto: Retgvidilo & Bibliografio (Malneto / Draft)

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Gvidilo al Esperanto & Interlingvistiko

Occultism, Eastern Mysticism, Fascism, & Countercultures: Selected Bibliography


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 31 December 2005

Site ©1999-2021 Ralph Dumain