UNGO DE AUFHEBO

(Afere prakapti)

Jes, karaj estimataj
triaduloj kaj kontraŭtriaduloj,
estu kiel emas esti:
jen problemoj de eĉ ĉiutaga vivo. . .
Nuligas oni siajn feriojn,
konservante ties esencan ideon.
Tamen danke al io
Ĉiam io aŭfas,
eble pro Hegelo,
sed pli verŝajne pro la preventivo,
imanenta al la naturo:
“al io”, “sube al io”,
“de sube al io”
kaj kulmine “de sube al io malsuben”.
Medicino kaj filozofio renkontiĝas
en la tezo, ke, kvankam
la ungoj estas inter la unuaj,
kies fortoj mortkaze aufhebiĝas
tamen la animo, pretercirkulade,
kutime estas aufhebata,
unue prove kaj materiale
per la ambulanco aŭ simila,
poste certe, almenaŭ certgrade,
de la diversgradaj posteuloj.
La kerna kaj nekripta ritmo
de nia neforgesebla triado
estas nome la jenaj tri aufoj:
aufgebungoaufhebungoauflebungo.
Vd do la sublaton ĉiam
en la mezo inter plencedo kaj revivigo.
Nu, ĉu ankaŭ vi ne ŝatus
nuligi viajn feriojn, vian vivon?
Gravaj spertoj, tiel dire. . .
kaj fine nun, karaj estimataj,
resume kaj je la unua fojo jen ĉi tie
la ĉefa maksimo de ĉia aufismo
(aŭtoras la kolegino XXL‑Anna):
“Se vi volas rigardi el fenestro,
antaŭe malriglu la pordon!”
ĝis!

NULA HORO

kaj vivu la terapia efekto
en etimologia komforto



FONTO: “Ungo de Aufhebo,” La Gazeto, n-ro 91 (16a jaro, n-ro 1a), 15 dec 2000, p. 11.


"Terminologiaj Observoj"
[Ĉerpoj pri Hegel, Manifesto de la Komunista Partio, Filozofiaj & Terminologiaj Principoj]
de Yamasaki Seikô

Braĝa skoldo por praga skolo
de Ralph Dumain

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 5 July 2010

Site ©1999-2014 Ralph Dumain