1-an de Majo

L. Ebeling

Jen tago de bona novaĵo por ni:
«Popoloj vekiĝas», ĝi diras al vi,
«Kaj prenas por si unu tagon!»
La klaso premita ne dormas plu, kaj
Ĉi festas solene l’ unuan de Maj’,
Kaj alten ĝi levas la flagon.
     Estonto al ni,
     En pli bona soci’.
Ĉar malgraŭ subpremo, suferoj kaj batoj
La venkon atingos verdruĝaj soldatoj.

L’ unuan de majo vekiĝas Natur’,
Kaj estas por ni ĝi ĝojiga aŭgur’
De liberiĝonta Laboro.
La kap’ ornamita per ruĝa ĉapel’,
L’ amaso labora marŝadas al cel’,
Al celo vivanta en koro.
     Fratec’ inter ni,
     En tutnova soci’,
Ĉar malgraŭ subpremo, suferoj kaj batoj
La venkon atingos verdruĝaj soldatoj.

Kviete nun kuŝas havenurba kaj’,
Ĉar estas hodiaŭ l’ unua de maj’,
La tago de prova ribelo.
Lasita nun estas la fi-laborej’,
La istoj sin formas je granda arme’
Dum ridas al ili ĉielo.
     Libero al ni,
     Tuta tero al ni,
Ĉar malgraŭ subpremo, suferoj kaj batoj
La venkon atingos verdruĝaj soldatoj.

(1914)



FONTO: Ebeling, L. “1-an de Majo,” en Sub la signo de socia muzo, red. William Auld & Stefan Maul; ilustris Georgo Kamaĉo (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1987), p. 7.


William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 June 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain