Vento

Sándor Petőfi

Tradukis Kálmán Kalocsay

Nun zefir' mol-flustra milda vent' mi estas,
Trapromenas kampojn tie ĉi kaj tie,
Spiras kisojn sur la lipojn de l' burĝonoj,
Dolĉan, varman kison, amogarantie.
Floru ho filinoj belaj de l' printempo,
Floru, floru — diras mia dolĉa flustro.
Ili senvestiĝas kun hontemo ĉarma,
De plezur' mi svenas sur ilia brusto.

Morgaŭ blov' sovaĝa, hurla muĝ' mi estos,
Antaŭ mi tremegas, timas min la branĉo,
Vidas: mi tranĉilon tenas akrigitan,
Scias: ĝin faligos ties kruda tranĉo.
Mi en flororelojn siblos: Velku, stultaj
Knabinetoj, kiuj tro facile fidas.
Ili velke falas bruston de l' aŭtuno,
Kaj malvarme, moke, mi pri ili ridas.

Nun mi pli mild-mole, ol river' silenta,
Fluas tra la kampoj en trankvilo paca,
Pri ekzisto mia scias nur abelo,
Kiu de la kampo hejmeniras, laca.
Se ĝi jam tro peze flugas sub la ŝarĝo,
Kiun ĝi kunportas por prepar' de mielo,
Mi la skarabeton prenas sur la manon,
Helpi ĝian lacan flugon per akcelo.

Morgaŭ, uragano hurle bleka ŝtormo,
Sur ĉeval' sovaĝa, tra la mar' mi bruos,
Kiel instruisto al infan' petola,
Ĝiajn verdajn buklojn mi kolere skuos.
Se mi ŝipon vidos, mi flugilon ĝian,
La flagrantan velon, ŝiras furioze,
Per la mast' sur ondojn skribos ĝian sorton,
Ke ĝi ne plu kuŝos en haven' ripoze.


FONTO: Petőfi, Sándor. “Vento,” trad. Kálmán Kalocsay, en Arĝenta Duopo, 2a volumo (Budapest: Literatura Mondo, 1937), p. 222-223.

Diferencas de du inter si malsamaj versioj:


Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Kálmán Kalocsay: Retgvidilo / Web Guide

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

Hungara Antologio, redaktis Kálmán Kalocsay;
kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Hungara Antologio, redaktis Vilmos Benczik (1983)

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 27 October 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain