Rejna de Jong


Infana jes; infana raso

al W. Auld kaj A. Goodheir

Infana jes; infana raso
senzorge per nukleoj ludas,
ne kredas, ke la mort’ apudas;
naiva, fida homamaso.

Forrestas stulte de la klaso,
la historion ĝi ne studas.
Infana jes; infana raso
senzorge per nukleoj ludas.

Vetkuras ĝi en gaja ĉaso,
ĝutreme pri la risk’ aludas
kaj senpripense holivudas,
ĝis trafos ĝin la mondfrakaso.

Infana jes; infana raso.

(1976)



Infana ne plu ĉi amaso

al W. Auld kaj A. Goodheir

Infana ne plu ĉi amaso,
la kvarcent mil en Amsterdamo,
kiuj atestis per proklamo
pri evoluo de la raso.

Nukleojn studis en la klaso,
kaj alte kreskis paca flamo.
Infana ne plu ĉi amaso,
la kvarcent mil en Amsterdamo.

Veturu nun laŭ packompaso,
rezignu pri l’ armilprogramo,
plenkreska sonas nia klamo,
for el la fata hatkiraso!

Infana ne plu ĉi amaso.

Pacdemonstracio en Amsterdamo,
la 21an de novembro 1981.



FONTO: de Jong, Rejna. “Infana jes; infana raso” & “Infana ne plu ĉi amaso,” en Sub la signo de socia muzo, red. William Auld & Stefan Maul; ilustris Georgo Kamaĉo (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1987), p. 86, 96.


Poems from Esperanto: "Stubbornness" / "Obstino"; "Au Clair de la Lune"
by Rejna de Jong, translated by William Auld

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko

Offsite / Alireteje:

Reina de Jong (OLE)

Rejna de Jong - Vikipedio


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 7 June 2015

Site ©1999-2015 Ralph Dumain