Al la Granda Masonisto

(1952)

William Auld

Lingverojn vi kuraĝe
por monumento lutis.
Lingverojn vi kuraĝe
por monumento lutis,
dum ĉirkaŭ vi kuraĉe
malzorgaj buboj ludis.

Sed iam tra la mondo
tedite vi forvagis.
Sed iam tra la mondo
tedite vi forvagis,
sur monumenta monto
posteno via vakis.

Finfine kaj sendube
hodiaŭ vi revenas.
Finfine kaj sendube
hodiaŭ vi revenas:
tion mi kredas dupe,
se foje mi revemas.



SOURCE: Auld, William. "Al la Granda Masonisto," en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro [originale en Unufingraj Melodioj], red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 339.


William Auld Memorial Page / En Memoro

Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide

Esperanto Study Guide / Esperanto-Gvidilo


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 6 March 2011

Site ©1999-2011 Ralph Dumain