Kanto

(1951)

William Auld



Donu donu sen avaro
(Karl-jesuo-iljiĉ-paŭlo)
Dek regulojn por homaro
(petas ni en preĝa kaŭro).
Certe dek sufiĉos plene
gvidi glate kaj senpene
nin tra l’ tuta vivo;
nin koncernas pri etiko
nek esploro nek ekspliko —
nur definitivo.

Tro malfortas niaj mensoj
(Karl-jesuo-iljiĉ-paŭlo)
ne konfuzu nin per pensoj
(petas ni en preĝa kaŭro)
sole vian cerboriĉon
kaj la propran nesufiĉon
klare ni perceptas:
tial juĝi ni ne povas
dogmojn, kiujn vi elkovas;
blinde ni akceptas.

Sed ni estas konvinkitaj
(Karl-jesuo-iljiĉ-paŭlo)
malgraŭ atestaĵoj spitaj
(preĝas ni en peta kaŭro)
pri la pravo centpocenta
de l’ dogmar’, kaj ke solvenda
restas jam nenio.
(Se ne venkis nia kulto,
kulpas nur obstina stulto
de l’ kontraŭpartio.)

Faktoj nin ne interesas
(Karl-jesuo-iljiĉ-paŭlo)
kiuj vian solvon lezas
(preĝas ni en peta kaŭro)
en memfido de malklero,
kun kolero, sen tolero,
ni emfaze buŝas.
Via solvo estas prava,
absolute verohava;
la aliaj fuŝas.

Tial donu sen avaro
(Karl-jesuo-iljiĉ-paŭlo)
dek regulojn por homaro
(petas ni en preĝa kaŭro):
gajnos vi adoron dankan
pro la savaj dogmoj, kvankam
ilin ni ignoros.
La problemoj embarasas;
eĉ se via solvo strasas,
ni ĝin tuj devoros.


FONTO: Auld, William. “Kanto” (1951) [en Unufingraj Melodioj], en En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, redaktis Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 343-344.


ATEO: Bazaj Informoj & Enhavtabeloj de Ateismo

Esperanto & Laborista Movado / Esperanto & the Labor Movement

William Auld Memorial Page / En Memoro

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Retgvidilo al Esperanto & Interlingvistiko


Home Page | Site Map | What's New | Coming Attractions | Book News
Bibliography | Mini-Bibliographies | Study Guides | Special Sections
My Writings | Other Authors' Texts | Philosophical Quotations
Blogs | Images & Sounds | External Links

CONTACT Ralph Dumain

Uploaded 2 September 2014

Site ©1999-2014 Ralph Dumain